• 8.1.2 Laŭgradismo, lia alirmetodo
  • Du grandaj kreintoj kaj du malsamaj komplementaj alirmetodoj




    Download 324.03 Kb.
    bet11/27
    Sana10.06.2021
    Hajmi324.03 Kb.
    #14893
    1   ...   7   8   9   10   11   12   13   14   ...   27
    8. Du grandaj kreintoj kaj du malsamaj komplementaj alirmetodoj
    8.1 J. Jean Monnet
    8.1.1 Vivo kaj agado

    Por homo kiel J. Monnet (1888/1979), kiu komprenis jam ekde siaj unuaj politikaj spertoj ke “prikonsideron oni ne povas disigi el agado”, la ĉefaj faktoj de lia vivo reprezentas ankaŭ gravan indikon de lia penso kaj de lia maniero politike agi.

    Post helpado al la patro en la komerco de konjako dum sia juneco, post eksplodo de la una mondmilito, por iĝi utila li starigis al si la “kolosan demandon” pri la organizo de la provizado, kiun la aliancanoj ne sciis solvi kaj kiu povis kompromiti la rezulton de la konflikto. Kiam li intuiciis la solvon, t. e. komunan programadon inter Francio kaj Britio, li sukcesis sin akceptigi de la tiama ĉefministro kaj lin konvinki pri la boneco de sia propono.

    Invitita en Londono, li pretigis franc-anglan komunaĵon por kunordigi aĉetojn kaj transportojn.

    Fine de la milito, danke al la brilaj rezultoj, li estis nomumita aldona ĝenerala sekretario ĉe la Societo de la Nacioj. Monnet komencis sian novan mision per granda entuziasmo. Li opiniis, same kiel liaj samtempuloj, ke ĉi nova internacia organizo povos imponi “pro sia morala forto, per alvokoj al la publika opinio kaj danke al kutimoj, kiuj antaŭvideble fine venkos”. Sed baldaŭ li devis agnoski ke la Societo de la Nacioj tute ne povis realigi tiujn objektivojn de paco kaj konkordo, kiujn li celis. Oni povis decidi nur je unuanimeco. “La vetoo – tiel Monnet komentariis tiun lian sperton – estas la profunda kaŭzo kaj samtempe la simbolo de la ne-ebleco superi la naciajn egoismojn”. Neniun komunan volon kaj neniun komunan bonon oni povas atingi sur ĉi bazo. En 1923 li do lasis sian taskon kaj reiris okupiĝi pri la patra entrepreno.

    Komence de la dua mondmilito, Monnet estis denove sendata en Londonon por organizi komunan administrado de la aliancanaj rimedoj.

    Ĉi tie, en junio 1940, dum la nazistaj trupoj renversis la francan armeon, Monnet konceptis ege aŭdacan iniciaton, kiu povintus ŝanĝi la tutan fluon de la dua mondmilito. Li proponis al Churchill kaj De Gaulle, kiuj ĝin akceptis, projekton pri tuja federa unio inter Britio kaj Francio. “La du registaroj, tiel vortas la komuna anonco, deklaras ke en la estonto Francio kaj Britio ne plu estos du nacioj, sed unu sola franc-brita unio. La konstitucio de la unio kuntrenos komunajn organizojn pri la defendo, la ekstera politiko kaj la ekonomiaj aferoj... La du Parlamentoj estos oficiale unuigitaj”. Tamen, ĉi malespera klopodo malebligi la malvenkon de Francio falis, ĉar la franca politika klaso jam submetiĝis al la kapitulaco.

    Tial Monnet decidis atingi Usonon por kunlabori pri la “venka programo”, konvinkite ke Usono povos roli kiel “granda arsenalo de la demokratioj”. La ekonomikisto Keynes diros, fine de la konflikto, ke per sia kunordiga agado Monnet eble maplilongigis je unu jaro la duan mondmiliton. En 1943 en Alĝero, li eniris la Komitaton por nacia liberigo “libera Francio”, kie li kunlaboris kun De Gaulle por organizi la rezistadon en ekzilo. En la kunveno de la 5a de aŭgusto 1943, Monnet deklaris al la Komitato ke “ne estos paco en Eŭropo, se ĝi rekonstruiĝos surbaze de nacia suvereneco... La landoj de Eŭropo estas tro malgrandaj por garantii al siaj popoloj la bezonatajn prosperon kaj socian evoluon. Necesas ke la eŭropaj ŝtatoj konstituiĝu en federacio...”.

    Tuj post la liberigo, Monnet proponis al la franca registaro “suman planon por modernigo de la ekonomia evoluo”. Nomumite Komisaro de la Plano, li plenumis esencan agadon por la rekonstruo de la franca ekonomio. Estas de ĉi flanko ke en 1949 Monnet ekkonsciis ke minace kreskis la streĉiteco inter Germanio kaj Francio pri la kontrolo de Ruhr, grava karbosiderurgia baseno, antaŭsentigante eblan rekomencon de la milito, kiel okazis post la una mondmilito. Tamen la solvo de ĉi tiu situacio ne povis esti la Federacio, ĉar Francio – orgojla je sia suvereneco ĵus rekonkerita – ĝin rifuzis. Pro tio Monnet prilaboris kun malmultaj kunlaborantoj revolucian proponon: komunigi la franc-germanajn rimedojn pri karbo kaj ŝtalo, sub la kontrolo de eŭropa aŭtoritato. En la Monnet-memorando al la Ministro pri la eksterlandaj aferoj Schuman, estas dirite: “Komunigante la bazan produktatdon kaj starigante novan Altan Aŭtoritaton, kies decidoj ligos Francion, Germanion kaj la landojn kiuj aliĝos , ĉi propono metos la unuajn konkretajn fundamentojn de eŭropa federacio, nepre necesa por gardi la pacon”. Schuman akceptis la proponon kaj, interkonsente kun Adenauer, ĝin diskonigis la 9an de majo 1950. La sekvantan jaron, per la Pariza Traktato, ses landoj – Francio, Germanio, Italio, Belgio, Nederlando kaj Lusemburgio – naskigis la Eŭropan Komunumon de Karbo kaj Ŝtalo (CECA).

    Tiel ekmarŝis la franc-germana paciĝo, kiu ankoraŭ nuntempe reprezentas la profundan senton, sur kiu sin tenas la procezo de eŭropa unio.

    En 1955, post grava krizo kaŭzita de la franca rifuzo ratifi la Eŭropan Komunumon de Defendo (CED), Monnet naskigis agadkomitaton por la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo, per kiu ĝis la fino de sia vivo li senlace invitis la eŭropan politikan klason ne forlasi la ekiritan vojon al la eŭropa unio.

    8.1.2 Laŭgradismo, lia alirmetodo

    La strategion adoptitan de Monnet por la konstruado de la eŭropa unio oni povas difini kiel laŭgradista aŭ funkciista metodo. La propono de CECA reprezentas ties modelon, kiu en postaj okazoj inspiris longan serion da variantoj. El la senelireja situacio inter Francio kaj Germanio, laŭ J. Monnet oni povis eskapi per unu nura metodo: “per konkreta kaj decidema interveno en iu punkto precize difinita kaj finofara, kiu estigu fundamentan ŝanĝon rilate al ĉi punkto kaj kiu iom post iom ŝanĝu la terminojn mem de la tuta afero” (Memorandumo je la 3a de majo 1950).

    La starigo de CECA fakte provokis la faktojn antaŭviditajn de Monnet. Per la franc-germana interpaciĝo ĉiuj elementoj de la eŭropa afero modifiĝis. Oni pasis de la komparo kaj minaco je releviĝo de povpolitiko, al politiko de kunlaborado, kaj, post kelke da tempo, eĉ estis eble evoluigi per taŭgaj iniciatoj la embriajn demokratajn povojn antaŭviditajn en la projekto de CECA.

    Dekomence UEF kritikis la funkciistan alirmetodon de Monnet, ĉar ĝi lasis pluesti flank-ĉe-flanke konfederaciajn aspektojn de la eŭropa politiko, en kiuj la registaroj tenis vetopovon, kun aspektoj supernaciaj. La meto en komunecon de iuj sektoroj fakte kaŝadis la volo de la registaroj ne cedi suverenecon, kiu restadis komplete ĉe la nacia nivelo en la fundamentaj sektoroj pri la mono kaj la defendo. Al la funkciista metodo, Altiero Spinelli kontraŭmetos la konstituciantan metodon, kiel la nuran demokratan vojon por konstrui per la popolo popolan Eŭropon.

    Tamen, la longaj kaj malfacilaj luktoj por igi demokrata la Eŭropunian komunumon konvinkis la federistojn pri la komplementeco de la du metodoj. Dum la kadro de la internacia politiko restas favora al procezo je eŭropa unio, ĉiu institucia reformo favora al unio plifortigas la fronton de la eŭropeistaj fortoj kaj ebligas pli avancintajn formojn de lukto.

    Estas ĉi tiu la kazo de la mona unio, antaŭvidita de la Maastricht-Traktato, kiu sen demokrata eŭropunia registaro malkaŝos decidajn kontraŭdirojn. Sole per demoktata konstitucio, kiu klare difinos povojn, respondecojn kaj rajtojn de la civitanoj, la eŭropuniaj institucioj ĉesos esti, al la okuloj de la publika opinio, la burokrata Eŭropunio de la registaroj por finfine fariĝi la demoktata Eŭropunio de la civitanoj.

    Sume dum la laŭgrada metodo de Monnet permesis ekvojigi la procezon de eŭropunia unuiĝo, la konstitucia metodo de Spinelli nepre necesas por ĝin kompletigi.

    Download 324.03 Kb.
    1   ...   7   8   9   10   11   12   13   14   ...   27




    Download 324.03 Kb.

    Bosh sahifa
    Aloqalar

        Bosh sahifa



    Du grandaj kreintoj kaj du malsamaj komplementaj alirmetodoj

    Download 324.03 Kb.