Ŭropa federismo el dokumentoj de uef (Unio de Eŭropaj Federistoj)




Download 324.03 Kb.
bet12/27
Sana10.06.2021
Hajmi324.03 Kb.
#14893
1   ...   8   9   10   11   12   13   14   15   ...   27
8.1.3 La grandeco de J. Monnet

Monnet neniam estis estro de registaro aŭ de partio aŭ de administracio, aŭ de organizata forto; kaj kiam li troviĝis gvidi organizaĵon (franca Komisaro pri la Plano de la Komunumo de Karbo kaj Ŝtalo) temis pri organizaĵo de li mem kreita kaj pri kiu li okupiĝis jam ekde ĝia naskiĝo. Kaj li indas je pripenso ankaŭ, ĉar laŭ la kutima pensamaniero, en nia mondo tiom organizita kaj kompleksa, homon solan oni igas senmova. ... Sed, sen la agado de Monnet, ne ekestus la Komunumo. En la jaroj, monatoj kaj tagoj, kiuj antaŭvenis ĝian aperon, ne estas signoj aŭ spuroj de simila projekto pri la solvenda problemo – ja la posteno atribuenda al okcidenta Germanio en la atlantika mondo – en la partioj, en iliaj decidaj kaj direktantaj organoj, en la ministrejoj kaj en la registaroj. La projekto estas de Monnet, la agado por igi ĝin akcepti fare de la registaroj estas de Monnet (ja al Schumann kaj Adenauer oni devas agnoski la meriton, politike ege grandan, tuj akcepti la pronon de Monnet). ...

Jen la faktoj kaj ilia evidenta signifo: Monnet kreis la Komunumon kaj poste la Komunumo kondiĉis la eŭropan kaj mondan politikon. Tio signifas ke de jam de 25 jaroj la grandaj historiaj fortoj sekvis aŭ devis alfronti fluon de okazintaĵoj parte fiksita de unu sola homo, Jean Monnet.

M. Albertini, “Il Federalista”, 1977

Download 324.03 Kb.
1   ...   8   9   10   11   12   13   14   15   ...   27




Download 324.03 Kb.

Bosh sahifa
Aloqalar

    Bosh sahifa



Ŭropa federismo el dokumentoj de uef (Unio de Eŭropaj Federistoj)

Download 324.03 Kb.