• 8.2 Altiero Spinelli
  • La politiko laŭ J. Monnet: la aghomo kaj la povhomo




    Download 324.03 Kb.
    bet13/27
    Sana10.06.2021
    Hajmi324.03 Kb.
    #14893
    1   ...   9   10   11   12   13   14   15   16   ...   27
    8.1.4 La politiko laŭ J. Monnet: la aghomo kaj la povhomo

    Tio, kion mi entreprenis, en ĉiu grava fazo de mia vivo, startis de ununura elekto, kaj estis ĉi tiu limiĝo je ununura celo tio, kio min savis de la tentoj je varieco kaj ankŭ je povĝuo laŭ ĝiaj mil facetoj.

    Mi estas tiel farita kaj ne kapablus esti malsama. Tamen mi kredas ankaŭ ke por atingi iun rezulton, certajn aferojn oni devas pritrakti tiamaniere. Ĉi regulo ne validas por tiuj, kiuj devas pritrakti ĉiujn aferojn de la ŝtato, ĉar necesas ke ili konsideru la aferojn en ilia tuto... tamen ĉi alia aliro al la decidoj havas en si mem povlimon sur la aferoj. Se iun okupus unu nura ideo, li ne plu estus disponebla por aliaj, kiuj male ankaŭ estas inter liaj kompetentecoj; aliflanke dediĉante sin al ĉiuj, li riskas perdi la okazon agi, kiu estas ununura. Alfrontante ĉi dilemon, mi komprenis ke mi havis alion farendan ol klopodi mi mem ekzerci la povon... Mi ekkonsciis krome, ke por aliri tiun postenon, mi devus perforti agi kontraŭ mi mem. Por la politika homo la ĉiama celo estas partpreni la registaron, kaj tie fariĝi la ĉefo... Mi neniam konis grava politikan homon, kiu ne estas memcentra, kaj tio estas logika; kaj ja, se tia li ne estus, li neniam estus sukcesinta imponi sian imagon kaj sian personon. Mi neniam estus povinta fariĝi tia, kaj ne pro modesteco: ne eblas koncentriĝi sur aferon kaj sur si mem. Kaj tiu “afero” ĉiam estis la sama por mi: laborigi ĉiujn homojn unuece, montri al ili ke, trans la masameco de opinioj aŭ trans la limoj, ili havas komunan intereson...

    La konkurenco estis vigla ĉirkaŭ la povo, sed estis praktike nula en la sektoro en kiu mi volis agadi, t.e. tiu, kiu okupiĝas pri planado de la estonto kaj kiu per si mem ne estas sub la lumo de la aktualeco. Pro tio ke mi ne ĝenis la politikajn homojn, mi povis kalkuli je ilia apogo. Krome, se necesas multe da tempo por atingi la povon, sufiĉas malmulte da ĝi por klarigi al tiuj, kiuj ĝin atingis, kiel oni povas superi aktualajn malfacilaĵojn. Tio estas lingvaĵo, kiun bonvole ili aŭskultas ĉe kritika momento; en tiu momento, kiam forestas ideoj, ili bonvole akceptas la viajn kondiĉe ke ili ne havu patrecon. En mia laboro, la laŭrojn oni devas forgesi. Kion ajn oni diras pri mi, mi ne ŝatas resti en la ombro, sed, se per rezerviĝemo mi povas konduki la aferon al ĝia fino pli kontentige, nu tial mi elektas la ombron.

    J. Monnet, Mémoires, 1976

    8.2 Altiero Spinelli

    Download 324.03 Kb.
    1   ...   9   10   11   12   13   14   15   16   ...   27




    Download 324.03 Kb.

    Bosh sahifa
    Aloqalar

        Bosh sahifa



    La politiko laŭ J. Monnet: la aghomo kaj la povhomo

    Download 324.03 Kb.