Nova alirmetodo – la konstituciismo – kaj nova politika celo - la federismo




Download 324.03 Kb.
bet15/27
Sana10.06.2021
Hajmi324.03 Kb.
#14893
1   ...   11   12   13   14   15   16   17   18   ...   27
8.2.2 Nova alirmetodo – la konstituciismo – kaj nova politika celo - la federismo

La sintenado de Spinelli estas malsama ol tiu de la federistoj kiuj, antaŭ li, limiĝis denonci la historian krizon de la nacia ŝtato, lokante la realigon de la eŭropa federacio en nederminita estonto. Male Spinelli, konvinkita ke la eŭropa federacio, post la dua mondmilito, fariĝos konkreta celo de la politika lukto, ekkonscias ke malfermiĝas ebleco por la federista lukto. Tial Spinelli senhezite denoncas la limojn de la funkciista aliro al la eŭropa unio, kaj la iluzion de la eŭropistoj atingi la fedracion sen rezigni la nacian suverenecon fare de la ŝtatoj. Jam de komence lia agado celas ekspluati la kontraŭdirojn, kiuj ekestas metante en komunecon la naciajn politikojn. Al la funkciista metodo sekvata de Jean Monnet, Spinelli kontraŭmetas la konstituciantan metodon, konscia pri la fakto ke, se ĉe unu flanko necesas akceptigi al la ŝtatoj traktaton, laŭ kiu ili akceptas rezigni parton de ilia suverenecon favore al iu supernacia registaro, ĉe la alia flanko necesas partoprenigi la eŭropan popolon en la konstruo de konstitucio, kiu difinu la formon kaj la taskojn de nova ŝtatunio. Sur tiun ĉi starpunkton, defendatan kaj subtenatan dum sia tuta vivo, Spinelli sukcesas konduki en 1984 la tutan eŭropan Parlamenton; tiu sama Parlamento estas vokata konduki al ĝia fino la konstituciantan batalon komencitan de Spinelli.

Download 324.03 Kb.
1   ...   11   12   13   14   15   16   17   18   ...   27




Download 324.03 Kb.

Bosh sahifa
Aloqalar

    Bosh sahifa



Nova alirmetodo – la konstituciismo – kaj nova politika celo - la federismo

Download 324.03 Kb.