• 8.2.5 La unuaj paŝoj de la eŭropa federista movado en Italio kaj tiama ĉefministro De Gasperi
  • Ŭropa federismo el dokumentoj de uef (Unio de Eŭropaj Federistoj)




    Download 324.03 Kb.
    bet17/27
    Sana10.06.2021
    Hajmi324.03 Kb.
    #14893
    1   ...   13   14   15   16   17   18   19   20   ...   27
    8.2.4 Kial movado por federismo

    Ni rifuzis la projekton starigi simplan centron de studado kaj disvastigado de ideoj. Kaj definitive ni forlasis ankaŭ la ideon pri federista partio, komprenante ke ĝin starigi kaj konkeri por ĝi signifan loko, flanke al la demokrataj partioj, kiuj videble renaskiĝadis el iliaj cindroj per neantaŭvidita kaj vigora kontinueco, probable estos sterila provo kaj ĉiuokaze malebligos kolekti en ununura fasko ĉiujn konsentojn certe ekzistantajn en ĉiu politika forto. La neceso ekkonkurenci kun la aliaj partioj estus deviganta doni al ni kompletan kondukplanon de la nacia povo, kaj nepre devojigus nin el la prioritata koncentriĝo pri la eŭropa konstruado.

    Ni decidis do esti movado, kiu kunvokos kiun ajn volos batali por la federacio, kaj pro tio malfermita al la membroj de la malsamaj naskiĝantaj kontraŭfaŝismaj partitoj, tamen decida resti aŭtonoma rilate al ili.

    A. Spinelli, Come ho tentato di diventare saggio - La goccia e la roccia, 1987
    8.2.5 La unuaj paŝoj de la eŭropa federista movado en Italio kaj tiama ĉefministro De Gasperi

    “La renkontiĝo kun De Gasperi ne estis facila. Kiam ni komencis starigi nian malgrandan movadon, kun ĉi malmola formulado kaj batalengaĝiĝo, ni klopodis ekkontakti la ministron pri la eksterlandaj aferoj, Sforza kaj la ĉefministron De Gasperi, pro tio ke ilia sinteno estis kontraŭfaŝisma. Intertempe en 1950, interkonsente kun la federistoj de aliaj eŭropaj landoj, ni starigis kampanjon – sub formo de peticio -, per kiu ni petis al la registaroj preni iniciaton por lanĉi federan pakton kun la aliaj landoj. Ni pretigis la petician tekston, pri kiu oni kolektu subskribojn, kaj ni serĉis aŭtoritatecajn subtenojn por faciligi la kolektadon. Inter la unuaj paŝoj ni renkontis De Gasperi, kiu leginte la tekston respondis ke li ĝin apogos kondiĉe ke ni iom ŝanĝos tiun tro abstraktan formulon: ni devintus peti la italan registaron startigi iniciaton por antaŭenigi la pacon en Eŭropo.

    Tial ni respondis ke nia movado naskiĝis ĝuste kontraŭ tiu maniero koncepti kaj fari la politikon kaj ke tial ni ne ŝanĝos ĝian formulon: li konkude diris ke evidente la afero ne interesis al ni. Tial ni troviĝis en malfacila situacio, pro tio ke ni komencadis per malamika sinteno de la registarestro. Sed ni decidis ne ŝanĝi la konduton kaj en la daŭro de unu jaro ni kolektis duonmilionon da subskriboj. Fine en 1951 ni faris grandan manifestacion, ĉeeste de la itala Respublika Prezidanto, Einaudi – kiu silente ĉiam nin apogis -, kaj estis invititaj paroli ĉeeste de Sforza kaj De Gasperi. Nur tiam estis la unua favora deklaro de De Gasperi, pro tio ke ankaŭ li subskribis la peticion kaj deklaris ke la itala registaro akceptos ĉi tiun engaĝiĝon kaj kohere agos. Bone, mi devas agnoski ke De Gasperi plenumis la sindevigon kaj ke tiu de la itala registaro estis grava iniciato.

    Ĉi homo, De Gasperi, kiu sume estis moderulo, tion faris per konsiderinde revolucia spirito, venkante rezistojn en Italio, en la itala administrado kaj en la aliaj eŭropaj landoj”.

    El radia intervjuo, 1985

    Download 324.03 Kb.
    1   ...   13   14   15   16   17   18   19   20   ...   27




    Download 324.03 Kb.

    Bosh sahifa
    Aloqalar

        Bosh sahifa



    Ŭropa federismo el dokumentoj de uef (Unio de Eŭropaj Federistoj)

    Download 324.03 Kb.