|
Ŭropa federismo el dokumentoj de uef (Unio de Eŭropaj Federistoj)
|
bet | 23/27 | Sana | 10.06.2021 | Hajmi | 324.03 Kb. | | #14893 |
Brita UEF - FEDERAL UNION
PO Box 44404
UK - London SE1 7TZ
Tel: +44 20 79 28 38 99
Fax: +44 20 79 28 38 99
Prezidanto: Brendan Donnelly
Ĝenerala Sekretario: Richard Laming
e-mail: info@federalunion.org.uk
Website: www.federalunion.org.uk
Bulgara UEF
10 Narodno Sabranie Sq., room 302
BG - 1000 Sofia
Prezidanto: Svetoslav Spassov
Ĝenerala Sekretario: Tatiana Kalkanova
Tel & Fax: +359 2 987 22 85
e-mail: asea@scas.acad.bg
Cipra UEF - European Federalist Movement
17 b, Egantias Street
CY - Nicosia
Tel: +357 99 57 37 94
Fax: +357 22 44 66 68
Prezidanto: Pavlos Liassides
Ĝenerala Sekretario: Stavros Fattas
e-mail: sfattas@egnatia.com.cy
Ĉeĥa UEF
Na Belidle 10
CZ - 150 00 Praha
Tel: +420 777 177 889
Fax: +420 222 513 584
Prezidanto: Libor Roucek
Ĝenerala Sekretario: Ivo Kaplan
e-mail: kaplan.ivo@post.cz
Dana UEF
c/o Europabevaegelsen
Bremerholm 6
DK - 1069 Copenhagen K
Tel: +45 33 141 141
Fax: +45 33 155 484
Prezidanto: Finn Laursen
Ĝenerala Sekretario: Per Skrumsager Hansen
e-mail: psk@trm.dk
Website: www.uef.dk
Finlanda UEF - Eurooppafederalistit
c/o European Movement
Oikokatu 3
FIN-00170 Helsinki
Tel: +358 9 6811 5711
Fax: +358 9 6811 5720
Prezidanto: Henrik Sőderman
e-mail: henrik.soderman@iki.fi
Ĝenerala Sekretario: Lauri Tierala
e-mail: lauri.tierala@eurooppalainensuomi.fi
Franca UEF – Unio por Federala Eŭropo
Pole Européen de Lyon et Rhone-Alpes
18, Avenue Félix Faure
F - 69007 Lyon
Tel: +33 (0)4 72 41 72 68
Fax: +33 (0)4 78 69 29 63
Prezidanto: Jacques Chauvin
e-mail: jacqueschauvin@wanadoo.fr
Website: http://europe-federale.asso.fr
Germana UEF - EUROPA-UNION
Sophienstrasse 28/29
D-10178 Berlin
Tel: +49-30-3036 201-30
Fax: +49-30-3036 201-39
Prezidanto: Peter Altmaier
Ĝenerala Sekretario: Bernd Hűttemann
e-mail: info@europa-union.de
Website: www.europa-union.de
Greka UEF - European Federalist Movement
P.O. BOX 9330 (Solonos)
GR - 10032 Athens
Tel: +30 1 364 28 88
Fax: +30 1 364 63 02
Prezidanto: Michalis Angelopoulos
Ĝenerala Sekretario: Anthony Papadimitriou
e-mail: apaplaw@hol.gr
Itala UEF - Movimento Federalista Europeo
Via Poloni, 9
I - 37122 Verona
Tel & Fax: +39 045 80 32 194
Prezidanto: Guido Montani
Ĝenerala Sekretario: Giorgio Anselmi
e-mail: giorgio.anselmi@tiscali.it
Website: www.mfe.it
Luksemburga UEF
44, Rue de Vianden
L - 2680 Luxembourg
Tel: +352 45 91 53
Fax: +352 36 52 51
Prezidanto: Kitty Deville
Ĝenerala Sekretario: Alain Calmes
e-mail: alain.calmes@lu.coditel.net
Norvega UEF
Guldberglia 6 F
N - 0375 Oslo
Tel: +47 210 13 812
Fax: +47 210 13 800
Prezidanto: Kristina Johansen
Ĝenerala Sekretario: Kjell Morten Aune
e-mail: kjell-morten.aune@parat.com
Pola UEF - UNIA EUROPEJSKICH FEDERALISTOW
Piotrkowska 143
PL - 90-434 Lodz
Tel: +48 42 630 08 22
Fax: +48 42 639 77 70
Prezidanto: Pawel Wojciechowski
e-mail: pawel@uef.lodz.pl
Ĝenerala Sekretario: Jan Makrocki
e-mail: janek@uef.lodz.pl
Website: www.uef.lodz.pl
Portugala UEF
Av. 5 de Outubro, 176, 5Ḟ Esq.
P - 1050 Lisboa
Tel: +351 21 793 11 43
Fax: +351 21 793 11 44
Prezidanto: David PINA
Ĝenerala Sekretario: Helena Abreu
e-mail: davidpina-3709l@adv.oa.pt
Rumana UEF - Conventia Romana Pentru O Europa Unita
Str. Linistei, nr. 54 A
RO - 1900 Timisoara
Tel: +40 256 247490
Fax: +40 256 244160
Prezidanto: Ana-Maria Strain
Ĝenerala Sekretario: Lia Lucia Epure
e-mail: liaepure@yahoo.com
Slovena UEF - Society for United Europe
Breg 12
SL - 1000 Ljubljana
Tel: +386 31 629 500
Prezidanto: Alojz Peterle
Ĝenerala Sekretario: Jean-Pierre Vonarb
e-mail: jp.vonarb@gov.si
Sveda UEF - Europafederalisterna
c/o EkbergSkonertv. 9 A
S - 117 68 Stockholm
Tel: +46 70 238 90 62
Prezidanto: Peter Lowe
Ĝenerala Sekretario: Anders Ekberg
e-mail: anders.ekberg@liberal.seinfo@europafederalisterna.se
Website: www.europafederalisterna.se
Svisa UEF - NEUE EUROPAISCHE BEWEGUNG - NOUVEAU MOUVEMENT EUROPEEN
Beaulieustrasse 78
Postfach 789
CH - 3000 Bern 9
Tel: +41 31 302 35 36
Fax: +41 31 302 56 82
Prezidanto: Yves Christen
Ĝenerala Sekretario: Ronald Abbeglen/Nicolas Rion
e-mail: abegglen@europa.ch
Website: www.europa.ch
Eŭropa Grupo* de UEF
c/o UEF international
214D Chaussee de Wavre
1050 Brussels
Prezidanto: Jacques Santer
Ĝenerala Sekretario: Mario Greco
e-mail: greco.scribani@skynet.be
Website: www.uef-groupeeurope.eu
*Laboristoj ĉe la Institutoj de EU
Estas individuaj membroj ankaŭ en:
Hispanio
Nederlando
Moldavio
Litovio
Irlando
10 “La Manifesto de Ventotene” (Traduko de Umberto Broccatelli)
Manifesto por libera kaj unuiĝinta Eŭropo, 1941
10.1 La krizo de la moderna civilizo
La moderna civilizo metis kiel propran fundamenton la principon pri libereco, laŭ kiu homo devas vivi ne kiel simpla instrumento aliula, sed kiel memstara centro de vivo. Konforme al tiu kodo grandioza historia proceso surmetadis sin sur ĉiujn aspektojn de la socia vivo, kiuj ĝin ne respektis.
1. Oni asertis la egalan rajton de ĉiuj nacioj, organizi sin en sendependaj ŝtatoj. Ĉiu popolo, difinita laŭ siaj gentaj, geografiaj, lingvaj, historiaj karakterizoj, devis trovi en la ŝtata organizaĵo memstare kreita laŭ ĝia aparta koncepto pri la politika vivo, la ilon por plej bone kontentigi siajn bezonojn, sendepende de ĉia fremda interveno. La ideologio de nacia sendependeco estis potenca fermento de progreso; ĝi transirigis homojn trans mallarĝvidaj paroĥismojn, direkte al pli vasta solidareco kontraŭ subpremado fare de fremdaj superregantoj; ĝi forigis multajn el la bariloj, kiuj malhelpis la cirkuladon de homoj kaj de varoj; ĝi plivastigis, interne de la teritorio de ĉiu nova ŝtato, ĝis malpli progresintaj regionoj, la instituciojn kaj la regsistemo de la pli civilizitaj. Tamen ĝi portis kun si la ĝermojn de kapitalisma imperismo, kiujn nia generacio vidis gigantiĝi, ĝis la formiĝo de la tutalismaj ŝtatoj kaj la senkateniĝo de la mondmilitoj.
Nacio nun ne plu estas rigardata kiel historia produktaĵo de kunvivado de la homoj, kiuj, alveninte danke al longa procezo al pli granda unueco de moroj kaj de aspiroj, trovas en sia ŝtato la plej efikan formon, por organizi la kolektivan vivon en la kadro de la tuta homa socio; male ĝi farĝis dieca estaĵo, organizaĵo devanta prizorgi pri nur sian propran ekziston kaj sian proipran disvolviĝon, tute ne zorgante pri la damĝo, kiun aliaj povas ricevi de tio. La absoluta suvereneco de la naciaj ŝtatoj portis al la volo je superrego de ĉiu el ili, ĉar ĉiu unuopa sentas sin minacata de aliula potenco kaj rigardas kiel “sian vivospacon” pli kaj pli vastajn teritoriojn, kiuj ebligu al ĝi, libere moviĝi kaj certigi al si la vivrimedojn, dependante de neniu. Tiu volo de superrego ne povus kvietiĝi alie ol en la egemonio de plej forta ŝtato super ĉiuj ceteraj enservutigitaj.
Sekve de tio la ŝtato, jama defendanto de la libereco de civitanoj, aliformiĝis al mastro de servantaj regatoj, havante ĉiujn rajtojn kaj povojn, por igi maksimuma ilian militan efikecon. Eĉ dum pacperiodoj, rigardataj kiel paŭzoj por preparado de la neeviteble sekvontaj militoj, la volo de militistaj rondoj jam superregas en multaj landoj super tiu de la civilaj rondoj, pli kaj pli malfaciligante la funkciadon de liberaj politikaj regsitemoj: la instruado, la scienco, la produktato, la administraj aparatoj estas ĉefe direktitaj al la celo pligandigi la militan potencon; la patrinoj estas rigardataj kiel naskantinoj de soldatoj kaj sekve premiataj laŭ la samaj kriterioj, laŭ kiuj en la ekspozicioj oni premias la plej fekundajn brutojn; la infanoj estas edukataj, ekde la plej frua aĝo, al la metio de la armoj kaj al la malamo kontraŭ fremduloj; la individuaj liberoj malgrandiĝas ĝis nulo tial, ke ĉiuj estas soldatoj organizite kaj daŭre alvokataj soldatservi; la sinsekvaj militoj devigas forlasi la familion, la laboron, la havaĵojn kaj oferi la vivon mem por celoj, kies valoron neniu vere komprenas; en malmultaj tagoj estas detruataj la rezulktoj de jardekoj da penadoj faritaj por kreskigi la kolektivan bonstaton.
La totalismaj ŝtatoj estas tiuj, kiuj plej konsekvence realigis la unuigon de ĉiuj fortoj, efektivigante la maksimumon da alcentrigo kaj da aŭtarkio, kaj tial ili pruvis sin la organismoj plej bone adaptiĝintaj al la hodiaŭa internacia medio. Sufiĉas ke iu nacio faras pacon antaŭen al pli akcentita totalismo, por ke ĝi estu sekvata de la aliaj en la saman sulkon kuntrenitaj de la volo pluvivi.
2. Oni asertis la egalan rajton de ĉiuj civitanoj en la formado de la ŝtata volo. Tiu ĉi devis do rezulti kiel la sintezo de la ŝanĝiĝemaj ekonomiaj kaj ideologiaj postuloj de ĉiuj libere sin esprimintaj sociaj kategorioj. Tia politika organizo ebligis korekti aŭ almenaŭ mildigi multajn el la plej malharmoniaj maljustaĵoj hereditaj el la pasintaj reĝimoj. Sed la libereco de preso kaj de asociiĝo, kaj la progresiva disvastiĝo de la balotrajto igis pli kaj pli malfacila la defendadon de la malnovaj privilegioj, ĉe konservado de la reprezenta sistemo.
La nenioposedantoj iom post iom lernis utiligi ĉi tiujn ilojn, por ataki la rajtojn akiritajn fare la bonstataj klasoj; la sociaj impostoj sur la ne-perlaboritaj rentoj kaj sur la heredaĵoj, la progresivaj impostoj sur la pli grandaj riĉecoj, la senimpostigo de la plej malaltaj enspezaroj kaj de la plej necesaj bonaĵoj, la senpageco de la publikaj lernejoj, la kresko de la elspezoj por asistado kaj socia antaŭzorgo, la agraraj reformoj, la kontrolado de la fabrikoj, ĉio ĉi minacis la privilegiitajn klasojn en iliaj plej fortikigitaj citadeloj.
Eĉ tiuj privilegiitaj klasoj, kiuj estis konsentintaj la egalecon de la politikaj rajtoj, ne povis allasi, ke la malriĉaj klasoj utiligu ilin, por klopodi realigi faktan egalecon, kiu donos al tiuj rajtoj konkretan enhavon de efektiva libereco. Kiam post la fino de la unua mondmilito la minaco fariĝis tro serioza, tiam kompreneble okazis, ke tiuj klasoj varme aplaŭdis kaj apogis la starigon de diktatorecoj, kiuj forprenis la laŭleĝajn armojn el la manoj de iliaj kontraŭuloj.
Aliflanke la formiĝo de gigantaj industriaj kaj bankaj kompleksoj kaj de sindikatoj kunigantaj sub ununura gvidado tutajn armeojn da 1aboristoj - dum tiuj sindikatoj kaj kompleksoj premadis sur la registaro por akiri la politikon plej taŭgan por siaj interesoj - minacis dissolvigi la ŝtaton mem en plurajn ekonomiajn baronejojn akre luktantajn inter si. La demokrat-liberalaj regsistemoj, fariĝante la instrumento, kiun tiuj grupoj utiligis por pli bone ekspluati la tutan civitanaron, pli kaj pli perdadis sian prestiĝon, kaj tiel disvastiĝis la konvinko, ke nur totalisma ŝtato, forigante la popolajn liberecojn, povos iel solvi la interes-konfliktojn, kiujn la ekzistantaj politikaj institucioj ne plu sukcesas bridi.
Fakte, poste, la totalismaj reĝimoj entute plifirmigis la poziciojn de la diversaj sociaj kategorioj en la unuope atingitaj punktoj, kaj forbaris, per polica kontrolado pri la tuta vivo de la regnanoj kaj per perforta forigo de ĉiuj malkonsentantoj, ĉian laŭleĝan eblecon de plua korektado al la ekzistanta stato de la aferoj. Oni tiel sekurigis la ekzistadon de absolute parazita klaso de la forestadantaj terposedantoj kaj de la rentuloj, kiuj kontribuas en la socia produktado nur eltondante la kuponojn de siaj valorpaperoj; de la monopolistaj klasoj kaj de la ĉensocietoj, kiuj ekspluatas la konsumantojn kaj forvaporigas la monon de la etŝparantoj; de la plutokratoj, kiuj, kaŝite post la kulisoj, tiras la fadenojn de la politikistoj, por direkti la tutan ŝtatmaŝinon laŭ propra ekskluziva avantaĝo, sub ŝajna celado al superaj naciaj interesoj. Estas konservataj la kolosaj riĉaĵoj de la malmultaj kaj la mizero de la grandaj amasoj, eksterlasitaj for de ĉia ebleco ĝui la fruktojn de la moderna kulturo. Estas savita, en siaj ĉefaj trajtoj, ekonomia reĝimo, en kiu la materiaj rezervoj kaj la laborfortoj, kiuj devus esti direktitaj al la kontentigo de la bezonoj fundamentaj por la disvolviĝo de la homaj vivenergioj, male estas turnitaj al la kontentigo de la plej sensignifaj deziroj de tiuj, kiuj havas la eblecon, pagi la plej altajn prezojn; ekonomia reĝimo, en kiu pere de la heredorajto la potenco de la mono daŭre restas ĉ e la sama klaso, transformiĝante en privilegion sen ia ajn rilato al la socia valoro de la efektive plenumitaj servoj, kaj la kampo de la proletaj eblecoj restas tiel malvastigita, ke por vivi la laboristoj estas ofte devigataj lasi ekspluati sin fare de tiu, kiu proponas al ili ian ajn eblecon de laboro.
Por teni senmovaj kaj submetitaj la laboristajn klasojn, la sindikatoj estas transformitaj, el liberaj lukt-organizaĵoj gvidataj de homoj ĝuantaj la konfidon de la anoj, al organoj de policista gardado, sub la direktado de oficistoj elektitaj de la reganta grupo kaj respondecaj nur al ĝi. Se ia korekto estas farata al tia ekonomia reĝimo, ĝi estas ĉiam nur diktita de la postuloj de militarismo, kiuj kunfluis kun la reakciaj celoj de la privilegiitaj klasoj en la starigon kaj plifirmigon de la totalismaj ŝtatoj.
3. Kontraŭ la aŭtoritatisma dogmemo, oni asertis la daŭran valoron de la kritika spirito. Ĉio, kio estis asertita, devis doni racian kialon pri si aŭ malaperi. Al la metodeco de tiu ĉi senantaŭjuĝa sintenado, oni ŝuldas la plej grandajn konkerojn de nia socio en ĉiu kampo. Sed tiu ĉi spirita libereco ne rezistis kontraŭ la krizo, kiu starigis totalismajn ŝtatojn. Novaj dogmoj akceptendaj pro fido, aŭ akceptendaj hipokrite, enloĝiĝas kiel mastroj en ĉiujn sciencojn.
Kvankam neniu scias, kio estas raso, kaj la plej elementaj historiaj nocioj rezultigas la absurdecon de tio, oni postulas de la fiziologoj, ke ili demonstru kaj konvinku, ke oni apartenas al elektita raso, nur tial, ke imperiismo bezonas tiun ĉi miton, por ekzalti en la amasoj malamon kaj orgojlon. La plej evidentajn konceptojn de la ekonomika scienco oni devas rigardi kiel anatemojn, por prezenti la aŭtarcian politikon, la bilancitajn interŝanĝojn kaj la ceterajn rustiĝintajn pra-ilojn de merkantilismo kiel eksterordinarajn eltrovaĵojn de niaj tempoj. Kaŭze de la ekonomia interdependeco de ĉiuj mondpartoj, vivospaco por ĉiu popolo, volanta konservi vivnivelon respondan al la moderna civilizo, estas la tuta globo: sed oni kreis la pseŭdosciencon geopolitikan, kiu volas pruvi la konsiston de la teorio pri vivospacoj, por doni teorian veston al la imperiisma volo je altrudado.
La historio estas falsata en siaj esencaj donitaĵoj, je la intereso de la reganta klaso. Bibliotekoj kaj librovendejoj estas "elpurigataj" je ĉiuj verkoj rigardataj kiel malortodoksaj. La mallumoj de obskurantismo denove minacas sufoki la homan spiriton. La socia etiko mem de libereco kaj de egaleco estas elradikigata La homoj ne estas plu rigardataj kiel liberaj civitanoj, kiuj utiligas la ŝtaton por pli bone atingi siajn kolektivajn celojn. Ili estas servantoj de la ŝtato, kiu decidis, kiuj estu iliaj celoj; kaj kiel volon de la ŝtato oni ĉiam konsideras nur la volon de la posedantoj de la ŝtata potenco. La homoj ne plu estas subjektoj de juro, sed, hierarkie ordigitaj, ili devas sendiskute obei la superajn aŭtoritatojn, je kies pinto sidas oportune diigita ĉefo. La kasto-reĝimo altrude renaskiĝas e1 siaj cindroj.
Tiu ĉi reakcia totalisma civilizo, triumfinte en pluraj landoj, trovis fine en la nazia Germanio la potencon, kiu opiniis sin kapabla eltiri el ĝi la lastajn konsekvencojn. Post tre zorga preparado, aŭdace kaj senskrupule ekspluatante la rivalecojn, la egoismojn, la stultecon aliulajn, kuntrenante en sia sekvantaro aliajn vasalajn ŝtatojn - unue Italion -, aliancinte sin kun Japanio, kiu strebas al samaj celoj en Azio, ĝi ĵetis sin en la entreprenon de perforta altrudo. Ties venko signifus la definitivan firmiĝon de totalismo en la mondo. Ĉiuj ĝiaj karakterizoj estus ĝismaksimume akrigitaj, kaj la progresemaj fortoj estus por longa tempo kondamnitaj je nur negativa opozicio.
La tradicia aroganteco kaj maldiskutemo de la germanaj militistaj klasoj povas jam doni ai ni ideon pri tio, kio estus la karaktero de ilia superregado, post venka milito. La venkintaj Germanoj povus eĉ permesi al si formale respekti ŝajnon de malavareco kontraŭ la ceteraj eŭropaj popoloj, formale respekti iliajn teritoriojn kaj politikajn instituciojn, por regadi, tiel kontentigante la stultan patriotan senton, kiu rigardas la kolorojn de la landlimaj palisoj kaj la naciecon de la politikistoj prezentiĝantaj sur la scenejo, anstataŭ rigardi la rilaton de la fortoj kaj la efkktivan enhavon de la ŝtataj aparatoj. Ĉiel ajn kamuflita, la realaĵo estus ĉiam la sama: renovigita disdivido de la homaro inter Spartanoj kaj helotoj.
Eĉ kompromisa solvo inter la militantaj partioj signifus plian antaŭenpaŝon al totalismo, ĉa r ĉiuj landoj, kiuj estus eskapintaj el la ĉirkaŭpremo de Germanio, estus devigitaj adopti ĉi ties samajn formojn de politika organizo, por adekvate prepari sin al rekomenco de la milito.
Sed Hitlera Germanio, se ĝi povis disbati unu post la alia la pli malgrandajn ŝtatojn, per sia agado devigis pli kaj pli grandajn fortojn eniri en la batalon. La kuraĝa batalemo de Britio, eĉ en ĝia plej kriza momento, kiam ĝi estis restinta sola en la alfrontado al la malamiko, estigis tion, ke Germanoj iris kontraŭpuŝiĝi kontraŭ la persista rezistado de la soveta armeo, kaj tio donis tempon ai Usono, ekmarŝigi la mobilizon de siaj grandegaj produktaj kapabloj. Kaj tiu ĉi lukto kontraŭ la germana imperiismo strikte kunligiĝis kun la lukto, kiun la ĉina popolo estas faranta kontraŭ la japana imperiismo.
Grandegaj amasoj da homoj kaj riĉaĵoj estas jam envicigitaj kontraŭ la totalismaj potencoj: la fortoj de tiuj ĉi potencoj jam atingis sian verton kaj nun ili povas nur pasive konsumiĝi. La kontraŭaj fortoj, male, jam preteriris la momenton de plej granda deprimiĝo kaj nun estas suprenirantaj.
La milito de la aliancanoj pli kaj pli vekas ĉiutage la volon je libereco ankaŭ en la landoj, kiuj suferis la perforton kaj estis konfuzitaj pro la ricevitaj batoj; kaj ĝi eĉ vekas tian volon en la popoloj mem de Akso, kiuj ekkomprenas, ke oni kuntrenis ilin en senesperan situacion, nur por kontentigi la avidecon je superregado de iliaj mastroj.
La malrapida proceso, danke al kiu grandegaj amasoj da homoj lasis sin pasive modli fare de la nova reĝimo, adaptante sin al ĝi kaj tiel kontribuante plifirmigi ĝin, haltis; anstataŭe komenciĝis la kontraŭa procezo. En tiu ĉi grandega ŝvel-ondo, kiu malrapide suprenleviĝas, retrovas sin ĉiuj progresemaj fortoj: la plej klarvidaj partoj de la laboristaj klasoj, kiuj ne lasis sin deturni, fare de teroro kaj de allogoj, for de ilia strebado al supera formo de vivo; la plej konsciaj elementoj de la intelektulaj klasoj, ofenditaj de la degradiĝo, kiun suferas la inteligento; entreprenistoj, kiuj, sentante sin kapablaj je novaj iniciatoj, volus liberiĝi de la burokratiaj ligaĵoj kaj de la naciaj aŭitarcioj, kiuj malhelpas ĉiun ilian moviĝon; fine ĉiuj, kiuj pro denaska sento de digneco ne kapablas klini sian spinon en la humiliĝo de la servuteco.
Al ĉiuj ĉi fortoj estas hodiaŭ konfidita la savo de nia civilizo.
10.2 Taskoj de la postmilito
|
| |