La revolucia situacio: malnovaj kaj novaj tendencoj




Download 324.03 Kb.
bet25/27
Sana10.06.2021
Hajmi324.03 Kb.
#14893
1   ...   19   20   21   22   23   24   25   26   27
10.2.1.1 La revolucia situacio: malnovaj kaj novaj tendencoj.

La falo de la totalismaj reĝimoj emocie signifos por tutaj popoloj la alvenon de "libereco"; estos malaperinta ĉiu bremso, kaj aŭtomate regos tre vasta libereco de parolo kaj de asociiĝo. Tio estos la triumfo de la demokrataj tendencoj. Ili havas sennombrajn nuancojn, kiuj iras de tre konservativa liberalismo ĝis socialismo kaj ĝis anarkiismo. lli kredas je la "spontana generiĝo" de la okazaĵoj kaj de la institucioj, je la absoluta boneco de la impulsoj venantaj de sube. Ili ne volas altrudi sin al la "historio", al la "popolo", al la "proletaro" aŭ kiel ajn alie ili nomas sian diaĵon. Ili deziregas la finon de la diktatorecoj, imagante ĝin kiel redonon al la popolo de la nenuligeblaj rajtoj je memdecido. La kronado al iliaj revoj estas konstituci-fara asembleo, elektita per la plej larĝa balotrajto kaj la plej skrupula respekto al la rajtoj de la voĉdonantoj, kiuj decidu, kian konstitucion oni donu al si. Se la popolo estas nematura, ĝi donos al si malbonan konstitucion; sed korekti ĝin oni povos nur per konstanta Iaboro de konvinkado.

La demokratoj ne rezignas principe je perforto; sed ili volas uzi ĝin nur tiam, kiam la plimulto estas konvinkita pri ĝia nepra neceso, nome kiam ĝ i jam estas preskaŭ superflua punkteto metota super la litero “i”; tial ili estas la estroj taŭgaj nur en la tempoj de ordinara administrado, kiam iu popolo estas ĝenerale konvinkita pri la boneco de la fundamentaj institucioj, kiuj devas nur esti retuŝataj en relative neĉefaj aspektoj. En la revoluciaj tempoj, en kiuj la institucioj devas esti ne administrataj, sed kreataj, la demokrata praktiko krake malsukcesas. La kompatinda senpoveco de la demokratoj en la revolucioj rusa, germana kaj hispana estas tri e1 la plej freŝaj ekzemploj. En tiaj situacioj, kiam disfalis la malnova ŝtata aparato, kun siaj leĝoj kaj sia admninistrado, tuj svarmas, kun ŝajnoj de malnova laŭleĝeco aŭ kun malŝato al ĝi, granda nombro da asembleoj kaj popolaj reprezentantaroj, en kiuj kunvenas kaj agitiĝas ĉiuj progresemaj fortoj. La popolo havas ja kelkajn fundamentajn bezonojn satigendajn, sed ĝi ne ĝuste scias, kion ĝi volu kaj kion ĝi faru. Mi1 sonoriloj sonoras en ĝiaj oreloj. Per siaj milionoj da kapoj ĝi ne sukcesas orientiĝi kaj diseriĝas en multajn tendencojn luktantajn inter si.

En la momento kiam estas bezonataj la maksimumaj decidemo kaj aŭdaco, la demokratoj sentas sin konfuzitaj, ne havante malantaŭ si spontanan popolan konsenton, sed nur malklaran tumultadon de pasioj. Ili opinias, ke ilia devo estas konsistigi tiun konsenton, kaj ili prezentas sin kiel admonantaj predikistoj, dum oni bezonas ĉefojn, kiuj gvidu, kien oni alvenu. Ili maltrafas la cirkostancojn favorajn al la plifirmiĝo de la nova reĝimo, klopodante tuj funkciigi organojn, kiuj bezonas longan preparadon kaj estas taŭgaj por relative trankvilaj periodoj; ili donas al siaj kontraŭuloj armojn, kiujn tiuj poste utiligos por renversi ilin; ili ja reprezentas, resume, en siaj mil tendencoj, ne la volon je renovigo, sed la senbazajn dezirojn regantajn en ĉiuj mensoj, kiuj, reciproke paralizante sin, preparas la favoran terenon por kreskado de la reakcio. La demokrata metodologio estas balasto en la revolucia krizo.

Dum la demokratoj pli kaj pli eluzadus en siaj parolbataloj sian unuan popularecon de partianoj de la libereco, maltrafante ĉian seriozan politikan kaj socian revolucion, neeviteble rekonstruiĝadus la antaŭtotalismaj politikaj institucioj, kaj la lukto ree disvolviĝus laŭ la malnovaj skemoj de kontraŭfrontiĝo de la klasoj.

La principo, laŭ kiu la klasbatalo estas la kriterio, al kiu oni devas rilatigi ĉiujn politikajn problemojn, konsistigis la fundamentan gvidinion precipe por la laboristoj en la fabrikoj, kaj ĝi helpis doni konsiston al ilia politiko, dum ne temis pri la fundamentaj institucioj, sed tio fariĝas kaŭzo de izoliĝo de la proletaro, kiam altrudiĝas la neceso, transformi la tutan organizon de la socio. La laboristoj, klase edukitaj, tiam ne kapablas vidi ion alian ol siajn apartajn klasajn aŭ eĉ kategoriajn celojn, ne zorgante pri la maniero, kiel kunordigi ilin kun la interesoj de la aliaj klasoj; aŭ ili strebas al unuflanka diktatoreco de sia klaso, por efektivigi la utopian kolektivigon de ĉiuj materiaj produktiloj, indikitan de jarcenta propagando kiel la superan sanigilon por ĉiuj iliaj malbonoj. Tiu ĉi politiko ne sukcesas trovi favoron ĉe iu ajn alia socitavolo krom la laboristoj, kiuj tiel senigas la ceterajn progresemajn fortojn je sia subteno aŭ allasas ilin al la reakcio, kiu lerte organizas ilin, por rompi la dorson al la proleta movado mem.

Inter la diversaj proletaj tendencoj - strebantaj al klasisma politiko kaj al kolektivisma idealo - la komunistoj rekonis la malfacilecon akiri sufiĉe fortan sekvantaron por venki, kaj tial ili - diference de aliaj popolaj partioj - transformiĝis al rigide disciplinita movado, kiu ekspluatas la rusan miton por organizi la laboristojn, sed ne prenas leĝon de ili kaj utiligas ilin en la plej senskrupulaj manovroj.

Tiu ĉi sintenado igas la komunistojn, en la revoluciaj krizoj, pli efìkaj ol la demokratoj; sed, ĉar ili tenas kiel eble plej multe distingitaj la laboristajn klasojn disde la ceteraj revoluciaj fonoj - predikante ke ilia "vera" revolucio estas ankoraŭ venonta - ili konsistigas, en la decidaj momentoj, sektecan elementon, kiu malplifortigas la tuton. Krome, ilia absoluta dependeco de la rusa ŝtato, kiu plurfoje uzas ilin por la celoj de sia nacia politiko, malhelpas ke ili povu disvolvi politikon kun ia minimumo da kontinueco. Ili ĉiam bezonas kaŝi sin malantaŭ iu Karoly, iu Blum, iu Negrin, poste facile irante al ruiniĝo, kune kun la uzitaj demokrataj pupoj; ĉar la potencon oni akiras kaj konservas ne per nura ruzo, sed per kapablo respondi laŭ kohera kaj viveca maniero al la necesoj de la moderna socio.

Se la lukto morgaŭ restus enfermita en la tradicia kampo nacia, tiam estus tre malfacile eskapi e1 la malnovaj kontraŭdiraĵoj. La naciaj ŝtatoj ja tiel profunde planizis siajn ekonomiojn, ke la centra demando tre baldaŭ fariĝus scii, kiu grupo de ekonomiaj interesoj, nome kiu klaso, devos mastri la gvidilojn de la plano. La fronto de la progresemaj fortoj estus facile frakasata en la boksado inter klasoj kaj ekononiaj kategorioj. Plej verŝajne la reakciuloj estus la profitantoj de tio.

Vera revolucia movado devos ekstari fare de tiuj, kiuj scipovis kritiki la malnovajn politikajn vidmanierojn; ĝi devos kapabli kunlabori kun la demokrataj kaj kun la komunistaj fortoj, kaj ĝenerale kun ĉiuj, kiuj kunagas por la disrompado de totalismoj; sed samtempe ĝi devos ne lasi enretigi sin de la politika praktiko de iu ajn e1 ili.

La reakciaj fortoj havas homojn kaj kadrojn lertajn kaj edukitajn al estreco, kiuj akre batalos por konservi sian superstarecon. En la grava momento ili kapablos prezenti sin bone kamuflitaj, ili proklamos sin defendantoj de libereco, de paco, de la ĝenerala bonstato, de la pli malriĉaj klasoj. Jam en la pasinteco ni vidis, kiel ili enŝoviĝis malantaŭ la popolajn movadojn kaj ilin paralizis, devojigis, ŝanĝis ĝuste en la malon. Sendube ili estos la plej danĝera forto, kun kiu oni devos kalkuli.

La punkto, sur kiu ili klopodos apogi la levilon, estos la restaŭrado de la nacia ŝtato. Ili povos tiel influi sur la plej disvastigita popola sento, plej ofendita de la lastaj okazoj, plej facile uzebla por reakciulaj celoj: la patriota sento. Tiamaniere ili povas ankaŭ esperi, ke ili pli facile konfuzigos la ideojn de la kontraŭuloj, ĉar por la popolaj amasoj la sola politika sperto ĝis nun akirita estas tiu okazanta en la nacia kadro, kaj tial estas sufiĉe facile kuntreni ilin kaj iliajn plej miopajn gvidantojn sur la terenon de la rekonstruado de la ŝtatoj disbatitaj fare de la tempesto.

Se tiu ĉi celo estus atingita, la reakcio estus venkinta. Tiuj ŝtatoj povus ja aspekti kiel tre demokrataj kaj socialistaj; la reveno de la potenco en la manojn de la reakciuloj estus tiam nur demando pri tempo. Restariĝus la naciaj ĵaluzecoj, kaj ĉiu ŝtato denove konfidus la kontentigon de siaj postuloj nur al la forto de la armoj. Precipa tasko ree estus pli-malpli baldaŭ transformi la popolojn en armeojn. La generaloj revenus al estreco, la monopolistoj al profitado je la aŭtarcioj, la burokrataroj al ŝveliĝado, la pastroj al kvietigado de la amasoj. Ĉiuj konkeroj de la unua momento ŝrumpus al nulaĵo, antaŭ la neceso denove prepari sin al milito.

La problemo, kiu unuavice estas solvenda, kaj ĉe kies maltrafo ĉia ajn alia progreso estas nura ŝajno, estas la definitiva forigo de la dividiteco de Eŭropo laŭ suverenaj naciaj ŝtatoj. La disfalo de la plejparto de la ŝtatoj de la kontinento sub la germana rulpremilo jam komunigis la sorton de la eŭropaj popoloj, kiuj aŭ ĉiuj kune subkuŝos sub la Hitlera superregado aŭ ĉiuj kune eniros, ĉe ties disfalo, en revolucian krizon, en kiu ili ne trovos sin rigidigitaj kaj distingitaj en solidaj ŝtataj strukturoj. La spiriroj estas jam nun tre pli akceptemaj ol en la pasinteco por federacia reorganizo de Eŭropo. La malmola sperto de la lastaj jardekoj malfermis la okulojn ankaŭ al tiuj, kiuj ne volis vidi, kaj maturigis multajn cirkostancojn favorajn al nia idealo.

Ĉiuj prudentaj homoj jam agnoskas, ke oni ne povas tenadi ekvilibron de sendepndaj eŭropaj ŝtatoj, kun la kunvivado de militarisma Germanio ĉe egaleco de kondiĉoj kun la aliaj landoj, nek oni povas dispecigi Germanion kaj teni la piedon sur ĝia kolo, kiam ĝi estos venkita. Ĉe la provo aperis evidenta tio, ke neniu eŭropa lando povas resti flanke, dum la ceteraj batalas, ĉar neniom valoras la deklaroj pri neŭtraleco kaj la paktoj pri neagreso. Estas jam pruvita la neutileco, aŭ pli ĝuste la malutileco, de organizaĵoj laŭ la tipo de la Societo de la Nacioj, kiu pretendis garantii la internacian juron sen militforto kapabla altrudi ĝiajn decidojn, kaj respektante la absolutan suverenecon de la membroj-ŝtatoj. Absurda rezultis la principo pri ne-interveno, laŭ kiu ĉiu popolo devas esti lasata libera doni al si la despotan regadon, kiun ĝi preferas, kvazaŭ la interna regsistemo de ĉiu unuopa lando ne konsistigus vivgravan intereson por ĉiuj ceteraj eŭropaj landoj. Nesolveblaj fariĝis la multnombraj problemoj, kiuj venenas la internacian vivon de la kontinento - landlimaj linioj en miksgentaj zonoj, defendo de aligentaj minoritatoj, aliro al la maro por la internaj landoj, balkania demando, irlanda demando, ktp. - kiuj trovas en la Eŭropa Federacio la plej simplan solvon, kiel tion trovis en la pasinteco la respondaj problemoj de la ŝtatetoj fariĝintaj partoj de pli vasta nacia unueco, ĉar ili perdis sian akrecon, transformiĝinte en problemojn de rilatoj interprovincaj.

Aliflanke, la fino de la sento pri sekureco donita de la neatakebleco de Britio, kiu konsilis al la Britoj sian “splendid isolation”, la dissolviĝo de la franca armeo kaj de la franca respubliko mem ĉe la unua serioza puŝo de la germanaj fortoj (estas esperinde, ke tiu okazintaĵo tre mildigis la ŝovinisman konvinkon pri la absoluta supereco franca) kaj precipe la konscio pri la graveco de la riskita danĝero je ĝenerala enservutiĝo, ĉio ĉi estas cirkonstancoj, kiuj favoras la starigon de federacia reĝimo, kiu ĉesigu la nunan anarkion. Kaj la fakto, ke Britio jam akceptis la principon pri la hinda sendependeco, kaj Francio potenciale jam perdis, per la agnosko de sia malvenko, sian tutan imperion, plifaciligas trovi ankaŭ bazon de akordiĝo por eŭropa aranĝo de la koloniaj posedaĵoj.

Al ĉio ĉi estas aldonendaj fine la malapero de kelkaj el la ĉefaj dinastioj kaj la malfortikeco de la bazoj subtenantaj la postvivantajn. Oni devas ja kalkuli, ke la dinastioj, rigardante la diversajn landojn kiel proprajn tradiciajn apanaĝojn, konsistigis kune kun la fortegaj interesoj, kies apogo ili estis, seriozan obstaklon al la racia organizo de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo, kiuj nur povas apogi sin sur respublika konstitucio de ĉiuj federitaj landoj. Kaj kiam, preteririnte la horizonton de la malnova kontinento, oni ĉirkaŭprenas per kuneca ĉirkaŭrigardo ĉiujn popolojn, kiuj konsistigas la homaron, tiam oni devas jam agnoski, ke Eŭropa Federacio estas la ununura pensebla garantio, ke la rilatoj kun la aziaj kaj amerikaj popoloj povu disvolviĝi sur bazo de paca kunlaborado, atendante, ke en pli malproksima estonteco iĝu ebla la politika unueco de la tuta terglobo.

La disiga linio inter la progresemaj partioj kaj la reakciaj partioj tial falas jam ne laŭ la formala linio de pli granda aŭ pli malgranda demokrateco. de pli aŭ malpli granda socialismo starigota, sed laŭ la tre nova substanca linio, kiu disigas tiujn, kiuj konceptas kiel esencan celon de la politika lukto la malnovon, nome la konkeron de la nacia politika potenco - kaj kiuj faros, eĉ nevole, la ludon de la reakciaj fortoj, lasante ke la inkandeska lafo de la popolaj pasioj solidiĝu en la malnova muldilo kaj ke la malnovaj absurdaĵoj reekstaru - disde tiuj, kiuj vidos kiel centran taskon la kreadon de solida internacia ŝtato, kaj kiuj direktos la popolajn fortojn al tiu ĉi celo kaj, eĉ konkerinte la nacian povon, uzos ĝin ĉefe kiel ilon por efektivigi la internacian unuecon.

Per propagando kaj per agado, klopodante ĉiumaniere starigi interkonsentojn kaj kunligojn inter la unuopaj movadoj jam certe formiĝantaj en la diversaj landoj, oni devas jam ekde nun meti la fundamentojn de movado, kiu kapablu mobilizi ĉiujn fortojn, por naskigi la novan organismon, kiu estos la plej grandioza kaj noviga kreaĵo inter tio, kio jam de antaŭ multaj jarcentoj ĝis nun iam ekstaris en Eŭropo; por starigi solidan federacian ŝtaton, kiu disponu je eŭropa armeo anstataŭ la naciaj armeoj; kiu decide rompu la ekonomiajn aŭtarciojn, spinon de la totalismaj reĝimoj; kiu havu la organojn kaj la sufiĉajn rimedojn por plenumigi en la unuopaj federitaj ŝtatoj siajn decidojn celantajn tenadi komunan ordon, tamen lasante al la ŝtatoj mem aŭtonomecon ebligantan ke la politika vivo malrigide artikiĝu kaj disvolviĝu laŭ la apartaj specifaj karakterizoj de la diversaj popoloj.

Se en la ĉefaj eŭropaj landoj ĉeestos sufiĉa nombro da homoj, kiuj komprenos tion, la venko baldaŭ estos en iliaj manoj, ĉar la situacio kaj la animoj estos favoraj al ilia agado. Ili havos antaŭ si partiojn kaj tendencojn, kiuj ĉiuj malbone kvalifikiĝis sekve de la katastrofa sperto de la lasta jardudeko. Ĉar estos tiam la horo de novaj venkoj, tiam estos ankaŭ la horo de novaj homoj: de la MOVADO POR LIBERA KAJ UNUIĜINTA EŬROPO.

Download 324.03 Kb.
1   ...   19   20   21   22   23   24   25   26   27




Download 324.03 Kb.

Bosh sahifa
Aloqalar

    Bosh sahifa



La revolucia situacio: malnovaj kaj novaj tendencoj

Download 324.03 Kb.