Ŭropa federismo el dokumentoj de uef (Unio de Eŭropaj Federistoj)




Download 324.03 Kb.
bet26/27
Sana10.06.2021
Hajmi324.03 Kb.
#14893
1   ...   19   20   21   22   23   24   25   26   27
10.2.2 La reformo de la socio

Libera kaj unuiĝinta Eŭropo estas necesa premiso al la plipotencigo de la moderna civilizo, kiu suferis halton dum la totalisma epoko. La fino de tiu ĉi epoko tuj reekmarŝigos la historian proceson kontraŭ malegaleco kaj kontraŭ sociaj privilegioj. Ĉiuj malnovaj konservativaj institucioj, kiuj malhelpis ties efektiviĝon, estos disfalintaj aŭ disfalantaj; kaj tiun ilian krizon oni devos ekspluati kuraĝe kaj decideme.

La eŭropa revolucio, por respondi al niaj postuloj, devos esti socialista, nome ĝi devos celi al emancipado de la laboristaj klasoj kaj al realigo por ili de pli homaj vivkondiĉoj. La orientiĝa kompaso por la tiudirekte farotaj decidoj tamen ne povas esti la nure doktrina principo, laŭ kiu la privata posedo de la materiaj produktiloj devas esti laŭprincipe forigita kaj nur provizore tolerata, kiam oni vere ne povas malhavi ĝin. La ĝenerala ŝtatigo de la ekonomio estis la utopia formo, en kiu la laboristaj klasoj bildigis al si sian liberiĝon disde la kapitalisma jugo; sed, kiam ĝi estas plene realigita, ĝi ne portas al la revita celo, sed al la starigo de reĝimo, en kiu la tuta loĝantaro estas servantigita al la mallarĝa klaso de la burokratoj administantaj la ekonomion.

La vere fundamenta principo de socialismo, de kiu la principo pri ĝenerala kolektivigo estis nur surfaca kaj fuŝa dedukto, estas tiu, laŭ kiu la ekonomiaj fortoj devas ne superregi la homojn, sed - same kiel ĉe la naturaj fortoj - ili devas esti submetitaj, gvidataj, kontrolataj de ili kiel eble plej racie, por ke la grandaj amasoj ne estu ties viktimoj. La gigantajn fortojn de progreso, kiuj elŝprucas el la individua intereso, oni devas ne estingi en la marĉo de la rutina praktiko, kio poste starigas la nesolveblan problemon, renaskigi la spiriton de iniciatemo per diferencigo de salajroj kaj tiaspecaj intervenoj; tiuj fortoj, kontraŭe, devas esti stimulataj kaj plilarĝigataj, proponante pli grandajn oponunecojn de disvolvigo kaj de utiligo, kaj samtempe oni devas plifirmigi kaj plibonigi la digojn, kiuj kunfluigas ilin al la celoj plej avantaĝaj por la tuta kolektivo.

La privatan proprieton oni devas abolicii, limigi, korekti, plivastigi laŭ la kazoj, ne dogme kaj laŭprincipe. Tiu ĉi gvidlinio nature enkadriĝas en formiĝadon de eŭropa ekonomia vivo liberigita disde la koŝmaroj pri militarismo kaj pri nacia burokratismo. La racia solvo devas anstataŭiĝi al la malracia, ankaŭ en la konsciencoj de la laboristoj. Volante pli detale indiki la enhavon de tiu ĉi gvidlinio, kaj atentigante, ke la taŭgeco kaj la aplikmanieroj de ĉiu programero devos ĉiam esti juĝataj kun rilato al la jam nepre necesa antaŭkondiĉo pri eŭropa unueco, ni reliefigas la jenajn punktojn:

a) Oni ne povas plu lasi al privatuloj tiujn entreprenojn, kiuj, plenumante neeviteble monopolan aktivecon, troviĝas en kondiĉoj, per kiuj ili povas ekspluati la amason de la konsumantoj: pri tio estas ekzemploj la elektraj industrioj, la entreprenoj, kiujn oni volas vivtenadi pro kaŭzoj de publika intereso, sed bezonantaj, por ne fali, protektajn importimpostojn, subvenciojn, favorajn mendojn ktp. (la plej rimarkinda ekzemplo de tiu ĉi tipo de industrio estis ĝis nun en Italio la ŝtalindustrioj), kaj la entreprenoj, kiuj pro la grandecoj de la investitaj kapitaloj kaj la nombro de la okupitaj laboristoj, aŭ pro la graveco de la branĉo, kiun ili superregas, povas ĉantaĝi la ŝtatajn organojn, altrudante al ili por si plej avantaĝan politikon (ekz. minindustrioj, grandaj bankaj institucioj, grandaj armfabrikoj). Tio estas la kampo, en kiu oni devos sendube efektivigi tre larĝskalajn ŝtatigojn, sen ia ajn halto antaŭ la ekzistantaj posedrajtoj.

b) La karakterizoj, kiujn havis en la pasinteco la heredrajtoj, permesis al malmultaj privilegiitoj akumuladi en siajn manojn riĉaĵojn, kiujn estos oportune distribui dum revolucia krizo laŭ egaligaj kriterioj, por forigi la parazitajn klasojn kaj doni al la laboristoj la produktilojn, kiujn ili bezonas, por plibonigi siajn vivkondiĉojn kaj atingigi al ili pli grandan sendependecon de vivo. Nome ni pensas pri agrara reformo, kiu, transdonante la teron al tiuj, kiuj ĝin kultivas, ege kreskigu la nombron de la proprietuloj, kaj pri industria reformo, kiu plivastigu la proprieton de la laboristoj en la neŝtatigitaj sektoroj, per kooperativaj administradoj, per laborista akcia proprieto, ktp.

c) La junuloj devas esti helpataj per la necesaj prizorgoj, por redukti ĝis minimumo la distancojn inter la diversaj startpozicioj en la lukto por la vivo. Pli specife, la publika eduka sistemo devos doni efektivajn eblecojn daŭrigi la lernadon ĝis la superaj gradoj por la pli taŭgaj anstataŭ o1 por la pli riĉaj; kaj ĝi devos prepari en ĉiu studfako, por la alirigo al la diversaj metioj kaj al la diversaj aktivecoj profesiaj kaj sciencaj, nombron da individuoj respondantan al la postuloj de la merkato, tiel ke la mezaj pagoj rezultu poste proksimume egalaj por ĉiuj profesiaj kategorioj, kiom ajn grandaj povos esti la diferencoj interne de ĉiu kategorio laŭ la diversaj individuaj kapabloj.

ĉ) La preskaŭ senlima potenciala kapablo de amasa produktado je ĉefnecesaĵoj, per la moderna tekniko, jam permesas certigi al ĉiuj, per relative malalta socia kosto, nutradon, loĝejon kaj vestojn, kun la minumuma konforto necesa por konservi la senton de homa digneco. La homa solidareco al tiuj, kiuj restas malgajnintaj en la ekonomia lukto, devos tial ne aspekti en la formoj de kompatemo, ĉiam humiligaj kai produktantaj la samajn malbonojn, kies sekvojn ili klopodas plibonigi, sed per aro da prizorgoj, kiuj senkondiĉe garantiu al ĉiuj, ĉu ili povas aŭ ne povas labori, konvenan vivnivelon, nemalpliigante la stimulon al laboro kaj al ŝparado. Tiel neniu estos devigita de mizero, akcepti strangolajn laborkontraktojn.

d) La liberigo de la laboristaj klasoj povos okazi nur realigante la kondiĉojn skizitajn ĉe la antaŭaj punktoj: ne lasante ilin refali sub la povon de la ekonomia politiko de la monopolaj sindikatoj, kiuj simple transportas en la laboristan kampon la altrudajn metodojn precipe karakterizajn de la granda kapitalo. La laboristoj devas refariĝi liberaj elekti siajn reprezentantojn por kolektive trakti la kondiĉojn, je kiuj ili intencas doni sian laboron, kaj la ŝtato devos liveri la jurajn rimedojn por garantii la respektadon de la subskribitaj paktoj; sed ĉiuj monopolistaj tendencoj povos esti efike kontraŭbatalataj, kiam estos realigitaj tiuj sociaj transformoj.

Tiuj ĉi estas la ŝanĝoj necesaj por krei ĉirkaŭ la nova ordo tre larĝan tavolon el civitanoj interesitaj al ĝia tenado, kaj por doni al la politika vivo firmigitan karakteron de libereco, impregnita per forta sento pri socia solidareco. Sur ĉi tiuj bazoj, la politikaj liberecoj povos vere havi konkretan kaj ne nur formalan enhavon, por ĉiuj, ĉar la amaso de la civitanoj havos sendependecon kaj scion sufiĉajn por estigi konstantan kaj efikan kontroladon pri la reganta klaso.

Pri la konstituciaj institutoj estus superflue halti, ĉar, ne povante antaŭvidi la cirkonstancojn, en kiuj ili devos ekstari kaj agi, ni nur ripetus tion, kion jam ĉiuj scias pri la neceso de reprezentaj organoj, pri la formado de leĝoj, pri la sendependeco de la juĝistaro, kiu anstataŭos la nunan por senpartia aplikado de la leĝoj, pri la libereco de preso kaj de asociiĝo, por informadi la publikan opinion kaj doni al ĉiuj civitanoj la eblecon efektive partopreni en la vivo de la ŝtato. Pri du solaj demandoj estas necese pli bone precizigi la ideojn, pro ilia aparta graveco en la nuna momento en nia lando: pri la rilatoj de la ŝtato kun la eklezio kaj pri la karaktero de la politika reprezentado.

a) La konkordaton, per kiu en Italio Vatikano starigis aliancon kun faŝismo, oni devas nepre abolicii, por aserti la nur laikan karakteron de la ŝtato, kaj por nemiskompreneble fiksi la superan rolon de la ŝtato en la civila vivo. Ĉiuj religiaj kredoj devas esti egale respektataj, sed la ŝtato devos ne plu havi bilancon pri la kultoj.

b) La barako e1 muldokartono, kiun faŝismo starigis per la korporacia sistemo, disfalos kune kun la aliaj partoj de la totalisma ŝtato. Kelkaj opinias, ke el tiuj rompitaĵoj oni povos morgaŭ eltiri materialon por la nova konstitucia ordo. Mi ne kredas tion. En la totalismaj ŝtatoj la korporaciaj ĉambroj estas la moko, kiu kronas la polican kontroladon sur la laboristoj. Sed eĉ se la korporaciaj ĉambroj estus la sincera esprimo de la diversaj kategorioj profesiaj, ili neniam povus esti kvalifikitaj por pritrakti demandojn pri ĝenerala politiko, kaj en la pli propre ekonomiaj demandoj ili fariĝus organoj de altrudo de la sindikate plej potencaj kategorioj. Al la sindikatoj oni devos doni vastajn taskojn de kunlaborado kun la ŝtataj organoj komisiitaj solvi la problemojn, kiuj plej direkte ilin tuŝas, sed oni devas nepre ekskludi, ke oni al ili konfidus ian ajn leĝofaran funkcion, ĉar el tio rezultus feŭda anarkio en la ekonomia vivo, konkludiĝontan en renovigitan politikan despotecon. Multaj, kiuj naive sin lasis kapti per la mito de korporaciismo, povos kaj devos esti altirataj en la laboron de renovigo; sed necesas, ke ili ekkonsciu pri tio, kiom absurda estas la solvo de ili konfuze revita. Korporaciismo povas havi konkretan vivon nur en la formo ricevita en la totalismaj ŝtatoj, por enregimentigi la laboristojn sub funkciuloj, kiuj kontrolu ĉiun ilian movon laŭ la intereso de la reganta klaso.

La revolucia partio ne povas esti diletante improvizata en la decida momento, sed ĝi devas jam de nun komenci formiĝi almenaŭ en sia centra politika sinteno, en siaj ĝeneralaj kadroj kaj en siaj unuaj direktivoj pri agado. Ĝi ne reprezentu malhomogenan amason da tendencoj, nur negative kaj provizore kunigitaj, nome pro ilia kontraŭfaŝisma pasinteco kaj en la simpla atendado je la falo de la totalisma reĝimo, pretaj disperdiĝi laŭ la diversaj unuopaj vojoj, kiam tiu celo estos atingita. La revolucia partio scias, kontraŭe, ke nur tiam vere komenciĝos ĝia verko; kaj tial ĝi devas konsisti el homoj, kiuj trovas sin konsentaj pri la ĉefaj problemoj de la estonteco.

Ĝi devas penetri per sia metoda propagando ĉien, kie troviĝas subpremitoj de la nuna reĝimo, kaj, prenante kiel deirpunkton problemon jen kaj jen sentatan de la unuopaj personoj kaj klasoj kiel plej dolorigan, montri, kiel ĝi kunligiĝas kun aliaj problemoj, kaj kio povus esti la vera solvo. Sed e1 la pli kaj pli grandiĝanta sfero de siaj simpatiantoj ĝi devas ĉerpi kaj varbi en la organizon de la movado nur tiujn, kiuj faris el la eŭropa revolucio la ĉefan celon de sia vivo; kiuj discipline realigadas tagon post tago la necesan laboron, atente prizorgas ĝian daŭran kaj efikan sekurecon, eĉ en la plej malmole kontraŭleĝaj situacioj, kaj konsistigas tiel la solidan reton, kiu donas konsiston al la malpli stabila sfero de la simpatiantoj.

Preterlasante ja neniun okazon kaj neniun kampon por semi sian parolon, ĝi devas turni sian agemon tute unuavice al tiuj medioj, kiuj estas plej gravaj kiel centro de disvastigo de ideoj kaj kiel centro de varbado de batalemaj homoj; ĉefe al la du sociaj grupoj plej sentivaj en la hodiaŭa situacio, kaj decidaj en la morgaŭa; t.e. la laborista klaso kaj la intelektulaj medioj. La laborista klaso estas tiu, kiu malpli submetiĝis al la totalisma skurĝo kaj kiu estos plej preta reorganizi siajn vicojn. La intelektuloj, precipe la pli junaj, estas tiuj, kiuj plej multe sentas sin sufoki kaj naŭziĝi fare de la reganta dispotismo. Iom post iom aliaj klasoj estos neeviteblc altirataj al la ĝenerala movado.

Ĉiu ajn movado, kiu maltrafus la taskon alianciĝi kun tiuj fortoj, estas kondamnita je sterileco; ĉar, se ĝi estas movado nur de intelektuloj, ĝi malhavos la amasajn fortojn necesajn por forŝovi la reakciajn rezistojn, ĝi estos malfìdema kaj malfìdata rilate kun la laborista klaso; kaj eĉ se animita de demokrataj sentoj, ĝi emos antaŭ la malfacilaĵoj malsuprengliti sur la terenon de la mobilizo de ĉiuj ceteraj klasoj kontraŭ la laboristoj, nome al faŝisma restaŭrado. Se ĝi apogos sin nur sur la proletaro, ĝi malhavos tiun klarecon de penso, kiu povas veni nur de intelektuloj, kaj kiu estas necesa por bone distingi la novajn taskojn kaj la novajn vojojn: ĝi restos enŝlosita en la malnova klasismo, ĝi vidos ĉie malamikojn kaj ĝi malsuprenglitos al la doktrineca solvo komunisma.

Dum revolucia krizo, estas tasko de tiu ĉi movado organizi kaj direkti la progresemajn fortojn, utiligante ĉiujn tiujn popolajn organojn, kiuj spontane formiĝas kiei ardaj fandujoj, en kiujn iras miksiĝi la revoluciaj amasoj, ne por elmeti plebiscitojn, sed atendante esti gvidataj. Ĝi ĉerpas la klarvidon kaj la sekurecon pri la farendaĵo ne el antaŭa konsekro fare de ankoraŭ ne ekzistanta popola volo, sed e1 la konscienco reprezenti la profundajn postulojn de la moderna socio. Ĝi donas tiamaniere la unuajn gvidliniojn de la nova ordo, la unuan socian disciplinon al la senformaj amasoj. Pere de tiu diktatoreco de la revolucia partio formiĝas la nova ŝtato, kaj ĉirkaŭ ĝi la nova vera demokratio.

Ne estas timende, ke tia revolucia reĝimo necese elfluu en renovigitan despotismon. Tien ĝi elfluas, se ĝi estas modelinta tipon de servuta socio. Sed se la revolucia partio estigados, per firma mano, ekde la tute unuaj momentoj, la kondiĉojn por libera vivo, en kiu ĉiuj civitanoj povu vere partopreni en la vivo de la ŝtato, tiam ĝia evoluado okazos, eĉ se tra eventualaj neĉefaj politikaj krizoj, en la direkto al progresiva komprenado kaj akceptado fare de ĉiuj pri la nova ordo, kaj tial en la direkto al kreskanta ebleco de funkciado de liberaj politikaj institucioj.

Hodiaŭ estas la momento, kiam oni bezonas esti kapablaj forĵeti malnovajn pakaĵojn, fariĝintajn balasto, kaj teni sin pretaj al la novo, kiu alvenas tute alia ol ĉio, kion oni estis imagintaj; flankenmeti la nekapablajn inter la maljunuloj kaj eksciti novajn energiojn inter la junuloj. Hodiaŭ sin reciproke serĉas kaj renkontas, komencante teksi la vefton de la estonteco, tiuj, kiuj ekvidis la kialojn de la nuna krizo de la eŭropa civilizo, kaj kiuj tial rikoltas la heredaĵon de ĉiuj movadoj por la suprenirigo de la homaro, dronintaj pro malkompreno pri la atingenda celo aŭ pri la rimedoj uzendaj por atingi ĝin.

La vojo irota ne estas facila, nek sekura. Sed ĝi estas irenda kaj ni iros ĝin!



Download 324.03 Kb.
1   ...   19   20   21   22   23   24   25   26   27




Download 324.03 Kb.

Bosh sahifa
Aloqalar

    Bosh sahifa



Ŭropa federismo el dokumentoj de uef (Unio de Eŭropaj Federistoj)

Download 324.03 Kb.