Federismo, kosmopolitismo kaj naciismo




Download 324.03 Kb.
bet4/27
Sana10.06.2021
Hajmi324.03 Kb.
#14893
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   27
3. Federismo, kosmopolitismo kaj naciismo

En la samaj jaroj, dum kiuj la amerikaj kolonioj ekmarŝis al sendependeco kaj unio, la filozofo Immanuel Kant alvenis al la konkludo ke, ĉar la ŝtatoj, same kiel la individuoj en sia naturstato, vivas en anarkisituacio, la milito, kaj ne la juro, estas la sola rimedo al kiu sin turni lastinstance por atingi justecon. Ne ekzistos do vera internacia juro dum la ŝtatoj ne forlasos la kondiĉon je sovaĝa libereco, en kiu ili troviĝas, akceptante komunan federan konstitucion, tio estas registaron kun povoj sufiĉaj por certigi la universalan pacon kaj la sendependecon de ĉiuj membroj-ŝtatoj.

Sed la kosmopolitika valoro de federismo, implicita en la amerika konstitucio kaj eksplicita en la politika penso de Kant, estis tuj sufokata de la perforta ekapero de la naciismo. La historiaj kondiĉoj por la evoluo de federismo, kia universala projekto, ankoraŭ ne ekzistis. Per la franca revolucio sukcesis - kaj estis adoptita ĉie ajn – la modelo de la nacia suverena ŝtato, alcentrita kaj fermita interne de sekuraj landlimoj.

La nacia ŝtato sufokas la lokajn aŭtonomecojn kaj la etnajn malplimultojn. La rilatoj inter ŝtatoj estas konceptitaj de naciismo kiel rilatoj inter ŝtatpotencoj, kiuj pezigas siajn interesojn per la armilforto kaj postulas absolutan lojalecon de siaj civitanoj, ĝis la plejalta vivofero. La naciismo estas la politika kulturo je apartigo de la homa speco, edukas al malamo de la eksterlandano, ekzaltas kaj pravigas la perforton. Naciismo estas la politika ideologio, kiu kondukis Eŭropon kaj la mondon al la tragika epilogo de la nazi-faŝismo kaj de la totala milito.

Download 324.03 Kb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   27




Download 324.03 Kb.

Bosh sahifa
Aloqalar

    Bosh sahifa



Federismo, kosmopolitismo kaj naciismo

Download 324.03 Kb.