Ŭropa federismo el dokumentoj de uef (Unio de Eŭropaj Federistoj)




Download 324.03 Kb.
bet5/27
Sana10.06.2021
Hajmi324.03 Kb.
#14893
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   27
4. Eŭropa federismo

Dum la rezistado, komencis spontane stariĝi en ĉiuj eŭropaj landoj - en karceroj, en punizolejoj aŭ en kaŝiteco – opozicigrupoj, kiuj celis rekonstrui pacigitan Eŭropon, sen plu rasaj malamoj kaj landlimoj. La ideo pri la eŭropa Federacio, kiu dum la 19a jarcento estis konsiderata nobla idealo, fariĝis konkreta politika projekto.

Tamen nur en 1941, en la Manifesto de Ventotene, estis signata klara “dividlinio inter progreso kaj reakcio”, tio estas divido inter tiuj kiuj donis al si, kiel prioritatan celon de la politika lukto, la eŭropan Federacion, kaj tiuj kiuj ankoraŭ pensas ke al la valoroj je libereco, demokratio kaj socia justeco oni povas strebi interne de la nacia ŝtato. Ja tiucele estiĝis en Italio, la eŭropa federista movado. “Ventotene” estas malgranda itala insulo en la Tirena Maro, kie estis kaj ankoraŭ estas punizolejo. Relegaciitaj en tiu izolejo, Altiero Spinelli, Ernesto Rossi kaj Eugenio Colorni konceptis la “Manifeston por libera kaj unuiĝinta Eŭropo”.

En la postmilita periodo, la eŭropaj registaroj ne plu kapablis aŭtonome garantii nek la ekonomian sendependecon nek la sekurecon de siaj civitanoj. La eŭropa unio pli kaj pli ŝajnis la ununura racia elekteblo kaj la federisma agado fariĝis laŭirebla. Danke al la kuraĝaj iniciatoj de Jean Monnet kaj Altiero Spinelli, le eŭropaj registaroj ekiris, jam de 1950, kvankvam nur laŭgrade, la vojon je politika unio. Hodiaŭ, post tiom da jaroj da luktoj, malvenkoj kaj sukcesoj, la eŭropaj federistoj devas alfronti la lastan decidan batalon. Eŭropo, post la fino de la malvarma milito, ja fine alvenis krizan vojturnon: aŭ la federa unio, por konstrui mondon pli kaj pli interdependan, pacan kaj solidaran, aŭ la reveno al la dividoj, al naciismo kaj al la malbonoj de la pasinto.

Download 324.03 Kb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   27




Download 324.03 Kb.

Bosh sahifa
Aloqalar

    Bosh sahifa



Ŭropa federismo el dokumentoj de uef (Unio de Eŭropaj Federistoj)

Download 324.03 Kb.