Federismo kaj tradiciaj ideologioj




Download 324.03 Kb.
bet6/27
Sana10.06.2021
Hajmi324.03 Kb.
#14893
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   27
5. Federismo kaj tradiciaj ideologioj

La sperto de la federistaj movadoj, kiuj agis kaj daŭre agas en tuta sendependeco de la naciaj partioj, montras ke federismo estas ideologio, kiu kreskigas novan modelon de politika konduto. Laŭ Mario Albertini, federismo estas “politika penso aktiva”, kiu montras aspekton de valoro, t.e. la universalan pacon, kiel difinita en la politika penso de Kant, aspekton de strukturo, t.e la teorion de federa ŝtato, kaj histori-socian aspekton, t.e. la evolustadion respondantan al socio plurisma kaj malfermita al interdependo.

Federismo havas kritikan rilaton kun la tradiciaj ideologioj. Ĝi ne kontraŭstaras liberismon, demokration kaj socialismon. Tamen ĝi asertas ke la grandaj valoroj de libereco, de politika egaleco kaj de socia justeco ne povas validi nur por la civitanoj de iu nacia ŝtato. Akceptinte tian limigon, la tradiciaj ideologioj implicite subordigis siajn idealojn al la ŝtata racio, ĝis la brutala perfido, en la unua kaj la dua mondmilito, de la internacia solidareco, kiu unuigis liberalulojn, demokratojn kaj socialistojn de ĉiuj landoj. Nur federismo permesis sukceson al la valoroj de liberalismo, de demokratio kaj de socialismo en mondo sen limoj.

Download 324.03 Kb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   27




Download 324.03 Kb.

Bosh sahifa
Aloqalar

    Bosh sahifa



Federismo kaj tradiciaj ideologioj

Download 324.03 Kb.