Ŭropa federismo el dokumentoj de uef (Unio de Eŭropaj Federistoj)




Download 324.03 Kb.
bet7/27
Sana10.06.2021
Hajmi324.03 Kb.
#14893
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   ...   27
6. La du polusecoj de federismo

La du idealaj polusecoj de federismo estas kosmopolitismo kaj komunumismo. La nacia dimensio de la ŝtato jam estas neadekvata ne nur por alfronti la grandajn nuntempajn demandojn, kies dimensio estas monda, sed ankaŭ por garantii efektivan partoprenon de la civitanoj en la publikaj aferoj kaj efikan programadon de la teritorio. Ĉefe en Eŭropo, kie la integriĝprocezo atingis ege progresintan stadion, evidentas ke la nacia ŝtato devas cedi decidkampojn kaj supren (al la eŭropunia registaro) kaj suben (al la teritorie mapli grandaj administraj komunumoj, kiel la regionoj kaj la urbaju komunumoj).

Federismo permesas demokrate organizi rilatojn inter malsamaj teritoriaj komunumoj, ek de la pli malalta nivelo, kiel tiuj regiona, nacia aŭ kontinenta. Krome, per ĝi, eblas koncepti limkaze mondan demokratan registaron, unuigante malsamajn kontinentajn federaciojn. La povsubdivido ĉe la malsamaj regad-niveloj devas okazi kadre de la principoj - je malcentra decidpovo, ĉar la problemojn oni devas solvi ĉe la supera nivelo nur kiam ne eblas ilin kongrue alfronti ĉe la malsupera nivelo, pli najbara al la civitanoj;

- je teritoria solidareco, ĉar la civitanoj de la pli riĉaj kaj bonŝancaj teritoriaj komunumoj devas kunpartigi la klopodon de la malpli riĉaj teritoriaj komunumoj atingi pli altan bonfarton.

Sed la lukto de la lokaj komunumoj por pli granda aŭtonomio, en la nuna situacio de Eŭropo, ankoraŭ en ekvilibro inter unio kaj divido, riskas transformiĝi en tragedion, kiam la aŭtonomistaj pretendoj asociiĝas al mikronaciismo, kiel montras la Jugoslavia kazo. La sopiro al aŭtonomio estas akceptebla nur se ĝi agnoskas la politikan prioritaton de la superado je la nacia dimensio de la politika vivo ĉar, ĝis kiam la popoloj nepre devas reguligi la internaciajn rilatojn per la armilforto, pluestos la motivoj, kiuj en la pasinto kaŭzis la alcentrigon kaj la burokatigon de la ŝtato.

Download 324.03 Kb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   ...   27




Download 324.03 Kb.

Bosh sahifa
Aloqalar

    Bosh sahifa



Ŭropa federismo el dokumentoj de uef (Unio de Eŭropaj Federistoj)

Download 324.03 Kb.