PROBLEMOJ DE LA FAKAJ LINGVO KAJ TRADUKO




Download 0.84 Mb.
bet3/5
Sana10.04.2017
Hajmi0.84 Mb.
1   2   3   4   5

PROBLEMOJ DE LA

FAKAJ LINGVO KAJ TRADUKO



TERMINOLOGIO INTERNACIA - radikoj, tendencoj kaj rilatoj al ESPERANTO

Wera Dehler

I. La radikoj
Kiam Infoterm 0) 1) en 1975 okazigis sian unuan internacian simpozion en Vieno, ĝia fondinto kaj scienca direktoro, prof. Eugen Wüster, malfermis la kunvenon de 82 ekspertoj el 16 landoj per prelego kun la titolo: "La internacia aktivado en terminologio: 75 jaroj de esploroj - bazo kaj provoko por la resto de la jarcento". En tiu fundamenta parolado li mont­ris la radikojn el kiuj fine estiĝis la Ĝenerala Teorio de Ter­minologio (General Theory of Terminology, GTT): laŭ Wüster kvar homoj, sendepende kaj sen scio unu pri la alia, anticipis kaj preparis la modernan terminologio-sciencon:

l. La germana inĝeniero Alfred Schlomann, kiu en la 6 volumoj de siaj Ilustritaj Teĥnikaj Vortaroj (Illustrierte Techni­sche Wörterbücher, ITW) realigis du pionirajn ideojn: la ordigon de terminoj ne laŭ alfabeto, kiel kutime ĝis tiam, sed surbaze de konceptoj kaj iliaj interrilatoj (nocio-sis­temoj) - kaj la internacian kunlaboron de specialistoj; kva­nkam tio okazis dun la unua kvarono de nia jarcento, pasis multaj jaroj ĝis tiuj antaŭkondiĉoj por internacia unuecigo kaj normigo de faklingvoj akiris ĝeneralan akcepton!

2. Samtempe, sed senkontakte kun Schlomann, la franclingva svi­so Ferdinand de Saussure, profesoro pri lingvo-scienco ĉe la Universitato de Ĝenevo, ellaboris sian teorion pri lingva strukturalismo, kiu rigardas lingvon kiel fermitan sistemon.

3. Dum ambaŭ menciitoj okupiĝis pri lingvoj kiel ili estas, en la jaro 1934 juna soveta inĝeniero Ernst Drezen nome de So­veta Akademio pri Sciencoj instigis ISA 2) al estigo de speciala komitato por terminologia normigo. (Aktuala inter­rezulto de la tiamaj klopodoj: la sep terminoloi-metodikaj rekomendoj de ISO/TC 373). Krome Drezen tiam proponis "ŝlo­silon al internacia terminologio"4) kiu, tiutempe preskaŭ akceptita, intertempe preskaŭ forgesita, nun denove estas en aktuala diskuto.

4. J. Edwin Holmstrom, angla poligloto kaj informadikisto, oficisto de Unesco, inter 1949 kaj 1958 vane klopodis krei In­ternacian Terminologian Oficejon (kiu fakte l3 jarojn post lia pensiiĝo realiĝis per la starigo da Infoterm).

UNESCO UNESCO (United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization - Birlashgan Millatlar Taʼlim, Bilim va Madaniyat Tashkiloti), Birlashgan Millatlar Tashkilotining mahsus tashkilotlaridan biri boʻlib, ikkinchi dunyo urushidan soʼng, 1946-yil tashkil qilingan.
La nomo de Holmstrom konatiĝis per publiko de bibliografio pri specialisitaj vortaroj kaj leksikonoj 5).
En sia parolado Wüster plendis pri la "strikta matematika paralelo" de la klopodoj de Schlomann kaj de Saussure, sed per neniu vorto li menciis, ke sam-paralele kun Holmstrom li mem verkis similan bibliografion - same laŭ komisiono de Unesco 6). Li ankaŭ ne tuŝis la fakton, ke lia propra doktora disertacio pri Internacia Lingvo-Normigo 7) kontribuis al starigo de ISA 37 same kiel la instigo de Drezen. Tiu verko fariĝis "la bazo por la ellaborado de terminologiaj principoj kaj de la metodoj de terminologia leksikografio en la Internacia Norm - Organizo (ISO)" 8).

Ĉu tiu prisilentado de propraj meritoj signifas troan modestecon aŭ ĉu la parolinto povis certi ke ĉiuj ĉeestantoj (interi ili la reprezentantoj de 16 internaciaj kaj eŭropaj organizaĵoj) tre bone konsciis pri la ŝlosila kaj gvida rolo de Eugen Wüster? Ni ne priesploru ĉi tie tiun psikologie interesan demandon!

Ankaŭ ne estas la loko por priskribi, pritaksi kaj hono­rigi detale la ampleksan verkaron de E. W. kiu postlasis 667 publikaĵojn. Dum preskaŭ duonjarcento ili estis la ĉefa "bru­Iaĵo" por praktiko kaj evoluanta teorio de faklingva normigo - ­kaj la nuna stato sur tiu tereno ne estus imagebla sen lia sa­gaca, celkoscia dumviva scienc-praktika laboro.

II. La tendencoj


Kvankam Wüster forpasis en 1977, lia influo restas sent­ebla en la tendencoj kiuj montriĝas en la aktuala evolu-proceso, sekvanta la scienc-teĥnikan revolucion, iĝas pli kaj pli dinamika. Laŭ unua skiza superrigardo jenaj tendencoj en la internacia terminologia aktivado percepteblas:

1. la tendenco de nura registrado de terminoj al racia planado (normigo)

2. la tendenco unue okupiĝi pri teĥnikaj kaj natursciencaj fa­koj kaj nur poste pri sociaj sciencoj (INTERCONCEPT estiĝis en la 70-aj jaroj 9))

3. la tendenco el izolitaj klopodoj de personoj, organizaĵoj kaj nacioj al regiona kaj tutmonda kunlaboro (centrigo kaj retigo)

4. la tendenco de kolektado/dokumentado al esploro kaj teori­igo por ebligi instruadon/trejnadon

5. la tendenco utiligi la progresantan teĥnikon: de "elektro­nika vortaro" (vortbanko) al terminologia datum-banko (kun unuecigita "formato" por interkomputila datum-interŝanĝo laŭ MATER10).

III. La rilatoj al Esperanto
Nun kaj ĉi tie ne eblas eĉ nur supraĵe skizi la historiajn diversspecajn interrilatojn inter terminologia unuecigo kaj Eo - ­tio i. a. signifus esplori la rolojn de la esperantistoj Wüster kaj Drezen. Sed por nia estonta laboro necasas konscii pri la nuna stato:

Kvankam en la Eo-mavado jam okazis esperigaj komencoj pri ada­ptiĝo kaj utiligo de internaciaj normoj (por nur ekzemple men­cii la rekomendojn de ISAE, la klopodojn de R. Haferkorn en la 60-aj kaj tiujn de R. Eichholz en la 70-aj jaroj) - la ĝenerala konscio de la esperantista fakularo ne estis sufiĉe progresin­ta por paŝi sammezure kun etnolingva terminologio-unuecigo.

Aliflanke: kvankam (ekzemple) Eo aperis dum kelkaj jaroj inter aliaa lingvoj en la listoj pri terminologiaj neologismoj de Z. Stoberski en BABEL 11) kaj (kiel sola planlingvo) inter la 35 lingvoj de la plej aktuala bibliografio pri norm-vortaroj 12), ne ekzistas iu serioza, organizita kunlaboro inter Eo-movado kaj ISO, Infoterm aŭ aliaj internaciaj terminologi-organizaĵoj, kvankam ili, same kiel UEA, iel rilatas al Unesco.

Tamen: tia kunlaboro povus esti tre utila (komence verŝajne pli utila por ni, poste espereble por ambaŭ flankoj); mi eĉ riskas profeti: sen tia kunlaboro Eo ne kapablos venki la diversspecajn diversnivelajn obstaklojn, kiuj baras la vojon al la celo: konduki la Internacian Lingvon el la stato de nobla hobio al tiu de serioza interkomprenilo plen-funkcianta eĉ sur la tere­no de la faklingvaro.

Kaj: tia kunlaboro - principe - eblas. Antaŭkondiĉo por tio e­stos certe, ke esperantistoj (ne nur kleraj unuopuloj kiel ĝis nun, sed vastaa amaso da kvalifikitaj fakuloj) kuraĝos forlasi la "verdan idilion" kaj okupiĝi pri faktoj, atingaĵoj kaj problemoj de la "ekstera mondo".

El terminologi-koncernaj materialoj (plejparte skribitaj en la angla, sed ankaŭ en la du aliaj oficialaj lingvoj de ISO, la franca kaj la rusa - escepte eĉ en la germana) videblas, ke ne nur la problemoj en la "granda mondo" similas al tiuj en la "eta", sed ankaŭ la solvoj kaj la tendencoj de la evoluo. Ek­zemple ŝajnas ke la simileco inter organizaj strukturoj de internaciaj terminologiaj organizaĵoj kaj strukturproponoj por Terminologia Sekcio de SEC/UEA (TeS) (vd. Budapeŝta Informilo) ne estas hazarda: ambaŭ baziĝas sur la principo de centrigo kaj retigo, kiu simple necesas por realigi tiajn taskojn.

Pripensindas ĉu estonte ni utiligu ĉi tiun similecon por pli konscie transpreni jam pretajn atingaĵojn (strukturajn de­talojn, labormetodojn, informretojn, Ĝeneralan Teorion de Terminologio, principojn de ISO, norm-terminarojn, bibliografiojn, ktp.).

Se ni tiel iome kleriĝis kaj nia priterminologia organi­zaĵo TeS stabiliĝis kaj ekfunkciis, ni eble povos aniĝi al TermNet por utiligi ties servojn kaj kontribui al la realigo de la TermNet-programoj 13).


Rimarkoj kaj fontoj:
0) La instigon al okupiĝo pri la temo mi dankas al inĝ. H. J. Plehn, kiu per pluraj prelegoj, i. a. dum AESToj en l981 kaj 1982 atentigis pri la signifo de ISO kaj Infoterm.
1) "International Information Centre for Terminology" (Internacia Inform-Centro por Terminologio), starigita en 1971 laŭ kontrakto inter Unesco kaj ON (Aŭstria Normiga Instituto), havanta sidejon en Vieno. Por realigi internacian kunlaboron baldaŭ evidentiĝis la neceso krei internacian reton da kon­cernaj organizaĵoj (Infoterm-Network). La reto strukturiĝis dum la 70-aj jaroj kaj en 1977 oficiale estas fondita "Term­Net".
2) Naciaj norm-organizaĵoj, kiuj plejparte estiĝis en la 20-aj jaroj, en 1928 unuiĝis al "International Federation of the National Standardizing Associations" (ISA). Ekde 1946 tiu kupola organizo nomiĝas ISO ("International Standardizing Organization"). La plimulto de ĝia normoj, ellaboritaj far teĥnikaj komitatoj ("Technical Committees", TC), koncernas teĥnikaĵojn, sed inter ili troviĝas aro da terminologiaj no­rmoj (konceptoj, difinoj kaj nomoj de prefere maŝinoj kaj maŝin-partoj - sed lastatempe ankaŭ ekaperas "soft sciences" kiel psiĥologio, sociologio ktp.)
3) TC 37 Terminology - principles and co-ordination (terminologio - principoj kaj kunordigo) eldonis in­ter 1967 kaj 1973:

R 639 /67/: Symbols for languages, countries and authorities (simboloj por lingvoj, landoj kaj autoritatoj) - ­nun anstaŭata per ISO 3166 resp. DIN 2335)

R 704 /68/: Naming principles (nomigaj principoj)

R 860 /68/: International unification of concepts and terms (internacia unuigado de konceptoj kaj terminoj)

R 919 /69/: Guide for the preparation of classified vocabu­larie (gvidilo por prepari klasifikajn vortrojn)

R 1087 /69/: Vocabulary of Terminology (terminaro de termino­logio) (nun en revizio)

R 1149 /69/: Layout of multilingual classified vocabularies (aranĝo de plurlingvaj klasifikaj vortaroj)

R 1951 /?3/: Lexikographical symbols, particulaely for use in classified defining vocabularies (leksikografiaj simboloj, precipe uzendaj en klasifikaj difin­vortaroj)


4) = kodo, terminsistemo el internaciaj vort-radikoj, ordigitaj laŭ UDK
5) Holmstrom, I. E.: Bibliography of interlingual scientific and technical dictionaries, Paris 1951 (Unesco) - (bibliografio de interlingvaj sciencaj kaj teĥnikaj vortaroj).
6) Wüster, E.: Bibliography of monolingual scientific and technical glossaries, Paris 1955 (Unesco), vol.l: National Standards (bibliografio de unulingvaj sciencaj kaj teĥnikaj vortaroj), 2-a eld., tute reviziita kaj ampleksigita-ĝisda­tigita: vd. 12).
7) Wüster, E.: Internationale Sprachnormung in der Technik, be­sonders in der Elektrotechnik; VDI-Verlag, Berlin, 193l (in­ternacia lingvonormigo en la teĥniko, precipe en la elektroteĥniko), 3-a eld., kun aktuala aldono, Bonn 1970. Rim.: kompendio de tiu baza verko, aperinta en 1934, esperantigita en 1935, estis represita en 1975 kaj mendeblas ĉe UEA: Wüster, E.: Konturoj de la lingvonormigo en la teĥniko; Dansk Esperanto-Forlag; represo 1975.
8) citaĵo el la antaŭparolo al la lasta verko de Wüster, poste eldonita far Infoterm: Wüster, E.: Einführung in die Allgemeine Terminologielehre und Terminologische Lexikographie; Springer-Verlag, Wien, 1979 (2 Bde.) (enkonduko en la Ĝene­ralan Terminologi-Teorion kaj Terminologian Leksikografion. 2 volumoj).
9) vd.i.a.:

Felber, H.: Developing and International network for conceptual analysis in the social sciences. The INTERCONCEPT project of Unesco; Paris, (Unesco) 1977, 13 p. 3 ald.) (evoluigo de internacia reto por koncept-analizo en la so­ciaj sciencoj: La INTERCONTCEPT - projekto de Unesco); Riggs; F. W.: INTERCONCEPT aims redefined; en: International Classification 6 (1979) no. 3, p. 178 - 179 (I.-celoj re­difinitaj).


10) "Magnetband-Austauschformat für terminologische und lexikographische Daten", DIN 2341 (1980); kp. kun ISO Draft proposal 6156 "Magnetic Tape Exchange Format for Terminological (lexicographical) Records" (MATER)
11) Babel - Revue internationale de la traduction ISSN 0521 -9744 - International Journal of Translation, quarterly (internacia revuo pri tradukado), ekde 1954 organo de la FIT (Federation internationale des traducteurs - internacia asocio de tradukistoj), (ĉef-editoro: György Radó, Budapeŝto).

12) International bibliography of standardized vocabularies /E/ F/D/ (internacia bibliografio de norm-vortaroj), iniciata far E. Wüster, ellaborita far H. Felber k. a., München 1979, Infoterm - Series 2 (eldonita kiel dua volumo en serio, en kiu ĝis nun aperis 8 informriĉaj libroj) (kompletigoj kaj ĝisdatigoj de tiu norm-bibliografio aperadas en BABEL (vd. 11) "Lebende Sprachen" (Berlin) kaj "DIN-Mitteilungen", (Berlin).


13) kp. 1) kaj la aldonan sĥemon (p. 106) pri strukturiĝo kaj aktivecoj (taskoj) de Infoterm-TermNet.

Alvenis: 1984.02.27.




ISO - MODELO POR NIA NORMIGA LABORO
Miroslav Malovec

I.

La ĉiam kreskanta evoluo de la sciencoj, teĥniko kaj pro­duktado necesigis normigadi - komence en la kadro de unuopaj ŝtatoj, poste ankaŭ internacie, ĉar nuntempe neniu ŝtato povas mem produkti ĉion, nek garantii vicpecojn kaj la riparan servon. La internacia kunlaboro en la fabrikado necesigis ankaŭ la internacian normigadon de la terminologio, pli precize de la nociaj sistemoj, por kiuj ĉiu nacio elektas konvenajn esp­rimojn en sia lingvo kaj normigas ilin. Neniu evoluinta lingvo povas malhavi normigitan terminologion, unuecan por ĉiuj faku­loj uzantaj la lingvon.



En ĉiuj ŝtatoj estis establitaj norm-organizoj normigantaj la produktadon kaj terminarojn, kaj post la dua mondmilito estis fondita la Internacia Organizo por Normigado (ISO) (International Organization for Standardization), kies internaci­aj normoj estas rekomenditaj kaj servas kiel modeloj por la normoj de unuopaj ŝtatoj. La membro-landoj de la Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo (KREH) formas unue ruslingvan normon KREH surbaze de normo ISO, kaj poste per nacilingvaj tradukoj oni envicigas la normojn KREH en sistemojn de ŝtataj normoj.

En ISO membras ĉirkaŭ 70 ŝtatoj reprezentitaj per siaj landaj normo-organizoj. Ĉiun trian jaron kunsidas la Ĝenerala Asembleo (ISO General Assembly), kiu elektas funkciulojn por organoj de ISO. La administra organo de ISO estas la Konsilio (Council) havanta je sia dispono la Centran Sekretariaton (ISO Central Secretariat). Ĉe ISO laboras pluaj aliaj organoj, ekz. PLACO (Planning Committee - komitato por planado), DEVCO (De­velopment Committee - komitato por normigado en la evoluantaj landoj) k.a. La laboro de ISO estas laŭfake dividita en ĉirkaŭ 180 Teĥnikajn Komitatojn (TC - Technical Committees), kies se­kretariatoj troviĝas en diversaj landoj, kutime en la plej ak­tiva pri la koncerna fako (ekz. TC 97 - komputado - Usono). Ĉiu ISO-membro povas aliĝi al la Iaboro de ĉiu Teĥnika Komitato aŭ aktive kiel P-membro (participant - partoprenanto) aŭ pasive kiel O-membro (observer - observanto) aŭ tute ne aliĝi. La u­nuopaj Teĥnikaj Komitatoj povas (sed ne bezonas) dividiĝi en Subkomitatojn (SC - Sub-Committeee) kaj tiuj en plurajn Laborgrupojn (WG - Working Groups). Ankaŭ iliaj sekretariatoj tro­viĝas en diversaj landoj, kiuj ne bezonas esti identaj kun la sekretariato de la koncerna Teĥnika Komitato. La laborlingvoj de ISO estas la angla kaj la franca.


II.

La normo de ISO formiĝas per jena maniero:

La sekretariato de TC sendas al ĉiuj aliĝintaj membroj proponon de la nova temo (al la P-membroj kun balot-letero) kaj po­st jesa balotado transdonas la pluan agadon al la sekretariato de la koncerna SC. La Subkomitato sendas al la membroj la unuan materialon, la "laborproponon" (working draft) kaj akceptas recenzojn kaj kontribuojn. Laŭ ili la aŭtoroj prilaboras la "provizoran proponon" (DP - draft proposal) kaj sendas ĝin al la Centra Sekretariato, kie ĝi ricevas la registran numerkodon (ekz. DP 7487). Poste la "unua provizora propono" (first DP) estas dissendata al la membroj kaj laŭ iliaj kontribuoj oni ellaboras la "duan provizoran proponon" (second DP). Post no­va recenzado far la membroj jam fine formiĝas la "propono de la internacia normo" (DIS - draft international standard). Se la membroj aprobas ĝin per siaj balot-leteroj, ĝi estas sendita al la Centra Sekretariato, kiu ĝin prezentas al la Konsilio. Kiam ankaŭ la Konsilio donas sian aprobon, estas eldonita la "in­ternacia normo" (IS - international standard).

La provizora propono DP, la propono de la internacia normo DIS kaj la internacia normo IS estas ĉiam markitaj per la sama registra numerkodo (ekz. DP 7487, DIS 7487, IS 7487). Ĉiuj ceteraj materialoj (laborpropono, recenzoj, kontribuoj) kaj an­kaŭ la provizora propono DP ricevas plie registran vicordan numeron de la sekretariato de SC. Ekzemple ISO/TC 97/SC 11 N 32 - La 32-a materialo de la 11-a Subkomitato de la 97-a Teĥnika Komitato de ISO. La provizora propono DP havas do du registrajn numerojn - de la sekretariato SC kaj de la Centra Sekretariato. La Subkomitato plej ofte solvas plurajn problemojn samtempe. Ti­al materialoj registritaj per sinsekvaj numeroj (... N 30, N 31, N 32, N 33. . . ktp.) povas koncerni diferencajn temojn.

Ĉiuj registritaj materialoj de SC (prononoj, recenzoj, kontribuoj) estas sendataj por informi al ĉiuj P- kaj O-membroj.

III.


La internacia lingvo destinita por la internacia kunlabo­ro ne povas plenumi sian taskon, se ĝi ne havas sufiĉe tralaboritan kaj normigitan terminaron de almenaŭ ĉefaj fakoj, laŭ la jam internncie normigitaj kaj validaj nociaj sistemoj. La esperantistaro ne povas krei propran terminaron senkonsidere al la ceteraj lingvoj kaj neglektante la jam plenumitan interna­cian normigan laboron. Des malpli estas allaseble, ke ĉiu E-aso­cio, ja eĉ ĉiu unuopa fakulo, kreu sian propran terminaron por unu sama fako, kiel tio ofte okazas.
Ĝis nun tiel devas okazi, ĉar havante neniun Esperantan norm-organizon kaj sekve ankaŭ neniajn normojn, la E-fakuloj estas devigitaj tradukadi la fakliteraturon kiel beletron esprimante ĉiun nocion laŭ sia bontrovo kaj persona plaĉo. En la komenca fazo tia spontanea evoluo povas esti utila, ĉar ĝi al­kondukas en la lingvon riĉan vortan materialon kaj per prakti­kaj aplikoj elprovas ĝian esprimivecon. Sed post certa tempo la ĥaosa riĉeco iĝas malutila kaj malscienca, se ĝi ne krista­liĝas en stabilan sistemon de precize difinitaj unusencaj esp­rimoj.

La manko de la normigado en Esperanto starigas nian mova­don antaŭ la tuta mondo en tre kompromitan lumon, atestante niajn facilanimecon kaj malsufiĉan senton de respondeco pri la ideo, kiun ni tiel entuziasme propagandas. Ne estas reale en la 20-a jarcento, jarcento de bone organizita internacia indu­stria kunlaboro, venkigi internacian lingvon per metodoj, per kiuj oni venkigis novajn ideojn en la antikvaj tempoj. En la moderna mondo alportas fruktojn nur celkonscia, sobra kaj bone organizata laboro.

Konsciinte la respondecon la esperantistoj nepre devos fo­ndi norm-organizon ankaŭ por la E-terminaroj laŭ modelo de ISO. Bedaŭrinde multaj esperantistoj ne komprenas aŭ ne volas kompreni tiun neceson kaj preferas propagandi la internacian ling­von kiel kristanismon en la antikva Romo. Antaŭ 18 jaroj sen­rezulte malaperis provo fondi Teĥnikan Ligon Esperantistan, ek­de la jaro 1982 same senrezulte kaj hezite oni klopodas fondi terminologian sekcion de la Scienca Eldona Centro en Budapeŝto.

Por la disvolvo de la faka lingvo en Esperanto estas necesaj normoj eldonataj laŭ preskribita formo kaj numeritaj per kodo laŭ bone trapensita sistemo. Ĉiu propono de normo devas esti almenaŭ trifoje recenzata kaj kontribuata de la membraj E-organizoj antaŭ ol esti publikigita. Kompreneble, la normo mem estas nur bazo por plua disvolvo kaj utiligo de la litera­turo pri la koncerna fako en la internacia lingvo.



Literaturo:
RAUSCH, J.: ISO - Mezinárodní organizace pro normalizaci. Jak vzniká mezinárodní norma ISO? Československá standardizace 1980, n-ro 10. .
BEROUNSKÝ, P.: Nové směrnice pro práci ISO. Československá stan­dardizace: 1983, n-ro 4.
ISO Constitution and rules of Procedure, l976.
ISO Memento, 1980.
Directives for the Technical Work of ISO, 1979.
PROKOP, I.: Norma ako prameň technických informácií. Slovenská technická knižnica, Brntislava 1972.

Alvenis: 1984.02.10.



Antinomio de termina hejmeco kaj internacieco
Ing. Jan Werner

2. Enkonduko


Antinomieco de du konceptoj en terminologio estas en subjektivaj starpunktoj kontinue gradita inter du ekstremoj. La ekstremoj estas defendataj malofte. Mi do provos montri du formulojn, kiuj povus, sed ne bezonus esti komprenataj kiel antinomiaj.

La unuan mi ĉerpis el unu eseo de K. Píč [3]: "La fizionomio de Interlingua estas elpruntita kaj fremda. La fizionomio de Espertanto estas aŭtenta kaj propra. Esperanto ne volas simili al io. Esperanto volas esti ĝi mem!"

La duan formulos mi mem: En ĉiu lingvo la internaciaj terminoj signifas pliriĉigon de esprimebloj, tial eliminado de internaciaj vortoj el kiu ajn lingvo estas esprimo de mallarĝanima lingva purismo. Krome, Esperanto estas internacia lingvo, ties esenca parto estas ĝuste internaciismoj, preskaŭ la tuta lingvo estis kreita per elpruntoj kaj estus absurde aserti, ke tiu evolua procedo en Esperanto jam finiĝis. La transprenado de vortoj el fremdaj lingvoj daŭras kaj internaciigo de la faka lingvotavolo, el la antikvaj Eŭropaj lingvoj kaj ankaŭ el la vivantaj, estas esprimo de Eŭropa kaj monda kultura komuneco, kiu faciligos peradon de informoj el unu lingvo en la ceterajn.
2. La elpruntoj kiel terminologia principo
Fakaj nomoj estas kreataj per kvar bazaj metodoj:

l. Morfologia metodo

a) per derivado helpe de afiksoj,

b) per kunmetado,

c) per mallongigado (kun ĝi estas ligita ankaŭ la uzado de simboloj).

2. Sintaksa metodo per formado de terminaj vortgrupoj.

3. Semantika metodo

a) per precizigado de sifgnifoj ĉe vortoj de komunuza lingvo­tavolo,

b) per metafora kaj metonimia transportado de vortsignifoj. 4. Elpruntado de vortoj el fremdaj lingvoj.
La elpruntado estas konsiderata kiel metodo regula, en ĉi­uj lingvoj praktikata.

Plejparte oni transprenas la vortojn internaciajn. Difini ilin ni povas kiel vortojn uzatajn en pluraj lingvoj laŭ prok­simume sama skribformo kaj kun la sama signifo.

Por la internacia lingvo mi formulis dek terminologiajn principojn [8], kiujn mi provis ordigi hierarkie. Sur la unuan lokon mi metis la principon de nocia kaj termina sistemeco, sur la duan lokon la principon de sĥema strukturo de Esperanto kaj tuj post tiuj du plej gravaj principoj mi metis tiun pri internacieco, sed mi avertis pri la neceso ne forgesi la duan parton de la 15-a regulo de la fundamenta gramatiko.
3. Kategorioj de la elpruntoj
Estas necese distingi du bazajn kategoriojn de terminolo­giaj elpruntoj. Ili validas precipe por la Eŭropaj lingvoj kaj ankaŭ por Esperanto, kiu estas samkaraktera. La kategorioj:

1. Vortoj transprenitaj el la greka kaj latina lingvoj kaj vo­rtoj formitaj arte el grekaj kaj latinaj morfemoj.

2. Vortoj transprenitaj el la ceteraj lingvoj.

3.1. Terminoj de greka-latina deveno


Terminoj apartenantaj al ĉi tiu kategorio estas kutime konsiderataj kiel komuna Eŭropa propraĵo. Nek pri la novtempa greka, nek pri la itala lingvoj oni povas aserti, ke nur ili estas portantoj de la tradicioj, ke sole al ilia vort-provizo apartenas la terminoj de grek-latina deveno.

En ĉi tiu kategorio estas konsiderataj ankaŭ nomoj nov­klasikaj. Ekzemple la kunmetita vorto ĥronografo (kronografo), formita el la grekaj vortoj "ĥronos" (tempo) kaj "grafo" (mi skribas, origine mi gravuras), estiĝis kiel termino ekster la greka lingvo. Ĝi estas artefarita kunmetaĵo disvastiĝinta en la plejparton de Eŭropaj lingvoj kaj preskaŭ perdis sian ligon al la greka.

Aŭ la ĉiutaga vorto motoro, kiu funkcias kiel internacia termino, kvankam ĝi estis kreita el la pasiva participo "motus" aŭ el la supino "motum" de la latina verbo "movere" (movi). La vortoj kiel ĥronografo, motoro fariĝis malgraŭ sia gre­ka kaj latina deveno eŭropismoj sen konkreta patrujo.

Granda nombro de terminoj grek- kaj latin-devenaj, sed artefaritaj en nova tempo, penetris en Esperanton pere de iu vivanta nacia lingvo. Nian apartan atenton meritas la greklingva heredaĵo, kiun K. Píč nomis la greka anatemo [4]. Apud la grek­devenaj vortoj estantaj en plena akordo (giganto, grafito, he­pata) estas longa vico da tiaj, kiuj kvazaŭ aspiras je parale­la lingvo, kiujn ni allasas sole en kunmetaĵoj, kiuj izolitaj estus vere danĝera anatemo por la ligvo. Ekzemple "mono" (unu - ­valuto) kaj "lito" (ŝtono - kuŝejo) en la kunmetita vorto mo­nolito, "akro" (pikeco - unito de areo - alteco) kaj "polo" (ur­bo - naciano) en la vorto akropolo, "baro" (barilo - premo) kaj "metro" (mezurilo - unito de longo) en la vorto barometro k.a.

Tamen, ne estas eble rifuzi la vortojn kiel monolito. Monolito ne estas anstataŭigebla per la traduko "unuŝtono". Monolita betono ne estas unuŝtona betono. Akropolo ne estas ĉiu alte situanta komunumo, ĝi estas faka nomo nur de grekaj burgoj, sidejoj de regnestroj sur malfacile alireblaj lokoj, iom poste sankteca loko sur monteto en antikvaj grekaj urboj, kie estis gravaj temploj kun muroj ĉirkaŭ, iam kun hereda reĝa bieno (te­menos). Kompreneble la termino akropolo ne estas tradukebla per "alturbo".

En terminaroj precipe de socisciencoj, natursciencoj kaj medicino svarmas nomoj de sciencoj markitaj per la antikva greka lingvo: geologio, kardiologio, morfologio ktp. Ili estas facile tradukeblaj al terologio, korologio, formologio, sed el la vidpunkto de internacieco ĝi ne estas dezirinda. Same el vidpunkto de tuta komprenebleco en fakulaj rondoj. Krome estas in­de ne formi hibridaĵojn konsistantajn el hejmaj kaj greka-latinaj vortoj (ekz. tero-logio, kie "-log-" signifas scienco kaj devenas el la plursenca greka "logos" = vorto, parolo, penso, nocio, racio, leĝo, regulo, senco k.s.). En tiu rilato estas saĝe obei la regulon: grek- kaj latin-devenaj homoninaj morfe­moj rajtas interrilati nur inter si mem, devas esti apartigi­taj de la morfemoj komunuzaj, escepte de normala derivado per Esperantaj afiksoj.

Tamen mi rekomendas en la aro de greka-latinaj kunmetaĵoj distingi tiujn morfemojn, kiuj estis fonto por koncerna Esperanta komunuza vorto. Tiujn ne transprenu laŭ la internacia uz­maniero, sed akordigu ilin al la estantaj formoj (ne frazeolo­gio, sed frazologio, ne kriminologio, sed krimologio, ne sek­suologio, sed seksologio k. s.).
3.1.1. Pri greka-latinaj afiksoj
Grekaj kaj latinaj afiksoj, estantaj en Esperantaj vortoj, ne estas ŝajnaj aŭ fiktivaj, kiel esperantistoj iam diradis, sed efektivaj, maksimume ni povus diri latentaj. Ili ne apartenas al radikoj de koncernaj vortoj. La samo validas pri latinaj prepozicioj uzataj prefikse. Kaj afiksoj kaj prepozicioj estas apartaj morfemoj. Estas konsilinde, ke la afiksoj estu kombi­nataj prefere nur kun la internaciaj grek- kaj latin- devenaj vortoj (adsorbi, inheri, prekludi). Plejparte ili apartenas al la faka lingvotavolo. Pure fakaj prefiksoj estas ekzemple:

endo- : grekdevena prefikso signifanta "interne, interna"; endodermo, endokrina, endoterma.

hiper- : grekdevena prefikso signifanta "suner la normala kvanto"; hiperkriza, hiperonimo, hipertensio.

intra- : latindevena prefikso signifanta "interne, internen"; intrakrania, intrameata, intramolekula.


Ekzistas pluraj latinaj sufiksoj kombinitaj jam far L. Zamenhof kun morfemoj ankaŭ de komunuza lingvo, ekzemple:­

-enc': latindevena sufikso, per kiu esprimiĝas rezulto de agado konkreta manifestiĝo de koncerna penado; abstini­, abstin-enc-o, konferi - konfer-enc-o, scii - sci-enc-o.

-log': grekdevena sufikso signifanta sciencisto; antropo-log­-o, bio-log-o, geo-log-o.

-or' : latindevena sufikso signifanta 1) meĥanikan aŭ fiza­kan ilon, aparaton, maŝinon; 2) homan aganton, iston; komputoro, konektoro, redaktoro.

La lasta sufikso memorigas nin pri -ator', kiun mi konsideras iom detale mencienda. En [6] K. Píč prave admonas, ke -ator' ne estas sufikso, sed hibridaĵo konsistanta el la lati­na supina finaĵo -at' kaj el la agantsufikso -or'. Por ricevi internaciajn formojn oni povas helpi al si per -ad': transfor­madi - transformadoro, kvankam angle "transformer". Do, kial ne: transformoro. Pri la konstatebla enkondukiĝado de la naturalisma sufikso -ator' kulpas la Ilustralo (PIV) kaj ankaŭ la Terminologia Centro de ISAE, sub kies ŝildo staras fakte unu­opulo, s-ro R. Eichhoiz.

La planlingva afiksa sistemo nr toleras naturalismajn formojn, fremdajn al la aŭtonoma, aglutina kaj sĥemeca spirito de la lingvo. En la latina regas perfekta simetrio. Kiel reprezentantojn de la unuopaj konjugadoj ni prenu [5]:

l. laudo, laudare, laudavi, laudatum,

2. deleo, delere, delevi, deletum,

3. carpo, carpere, carpsi, carptum,

4. audio, audire, audivi, auditum.


Se ni supinajn finaĵojn -um anstataŭigos per -or, ni ri­cevos tute regule latinajn agantojn:

l. laudat-um - laudat-or,

2. delet-um - delet-or,

3. carpt-um - carpt-or,

4. audit-um - audit-or.
En la latina ne ekzistas -ator, respektive -itor aŭ -etor, sed nur -or, ĉar tiuj -at-, -it-, -et-, ne estas parto de la sufikso, sed finaĵo de la supino.

Neniakaze Esperanto povas havi kaj -ator' kaj -or'. Esperanto ne povas havi sufiksojn, kiuj dependus ne de la Esperan­ta, sed de la latina gramatiko [5].


3.2. Terminoj el vivantaj lingvoj
Terminoj de la dua kategorio konservas sian ligitecon al la lingvo, en kiu ili formiĝis. Fontoj estas en la landoj, kie koncerna fako estas plej evoluinta.

La itala efike influis la muzikan terminaron (andante, violonĉelo), en aliaj artismaj fakoj evidentas la influo franca (impresionismo, surrealismo). Francaj nomoj estis ofte transprenataj en fakoj, en kiuj Francio havis tradicie elstaran pozicion, ekz. en diplomatio (ataŝeo), en kosmetiko (pudro), en modo (pliso, makrameo). Anglaj terminoj enpenetris en la terminarojn tekstila (tvido), sporta (hokeo, volejbalo), aeronaŭtika (starto), kinematografia (dubli), moderna muziko (ĵazo), komputiloj (bito, ĉipo, diĝita) k. a. La rusa aperas en soci-politikaj aferoj (kolĥozo, komsomolo, kulako, soveto). El la ĉeĥa, laŭ mia scio, envenis internacian uzon: haŭbizo, pistolo, roboto.


3.2.1. Problemoj rilate la anglan
En la lastaj du-tri jardekoj kreskis influo de la angla lingvo, kaj ne nur al Esperanto. La influo estas konstatebla en la fakaj medioj, en la sfero publicista kaj sekve ankaŭ tut­socia. Pluraj angladevenaj novismoj estas en la nova lingva me­dio signife obtuzaj, malaltigas ĝeneralan kompreneblecon de te­kstoj (pasterno, paterno, seti).

Ĉe la angla lingvo estas problema unuavice ĝia malakordo inter la skriba kaj sona formoj. Prenante anglan vorton oni devas tuj decidi pri ĝia formo, ĉar Esperanto ne allasas neasi­militajn formojn, diference de la ĉeĥa, kie estas asimilataj nur la vortoj, kiuj transpaŝas limon de faka komunika regiona (džez, džem, kempink) kaj la pure fakaj nomoj restas diferen­caj laŭ la skriba kaj sona formoj (clearing [klirink], laser [lejzr]). Kompreneble tiu diferenco kaŭzas nedeziratan pro­noncan balancadon (ekz. [bovden] kaj [baŭden]) [7].

Ne estas dezirinde, ke la formo akceptita por la lingvo internacia tro diferencu de la origina skriba formo. Per troa diferencigo perdiĝas unu el la plej gravaj avantaĝoj de elpruntitaj terminoj, nome ties internacia karaktero (ekz. design [dizajn] - dezajno, interface - [interfejs] - ?). Malgraŭ tio ni devas esti gvidataj per la principo, ke la sonformo de ter­mino estas primara, ke la sonformon ni transprenu, laŭeble, al­menaŭ en kompromisa solvo.

Iom aparta estas kazo de la angla "computer", kiu estis derivita de la verbo "(to) compute ". Malgraŭ la evidenta la­tina deveno de verbo "computo" (mi kalkulas), la substantivo "computer" estas angla, pri tio atestas la angla sufikso -er kaj kompreneble ankaŭ la angla sonforno, proksimume (kempjutr). En pluraj lingvoj estis transprenita la substantiva formo el la angla kaj la internaciismo apartenas al la dua kategorio, ĉar ĝi estas angladevena. Same la Esperanta "komputero" de G. Waringhien. Tamen ni scias, ke la unua silabo ne obeas la anglan elparolon, sed retiriĝas al "kom-", parte pro influo de la an­gla skribformo, parte pro la subkonscio pri la latina prefik­so "com-", kiu estas varianto de la prefikso "con-" antaŭ la­bialoj.

Se ni derivus de la angla nomo, estus logika la formo "kompjutro", derivita precipe de la angla sonformo. Se ni pro­vus krei internacian terminon (ne Esperantan) el la latina ba­zo, ni venus plej verŝajne al la artefarita vorto "komputatoro", ĉar la latina "computo" estas verbo de la unua konjugo kaj la latinaj nomoj de agantoj ne povas salti trans la supi­no. Male Esperanto, ĝi surbaze de la dua parta de la 15-a re­gulo de la fundamenta gramatiko devas derivi de la vortobazo senigita de sufiksoj. La derivon ni povas realigi per la fun­damenta sufikso -il' aŭ per la latina sufikso -or'. Krome ni akiras tre gravan verbon "komputi", terminon kun vastan operacieblo.

Surbaze de la analizo mi povas konstati, ke la termino komputilo, ankaŭ komputoro, apartenas al la unua kategorio, al la terminoj latindevenaj. Sed ĝia evolu-vojo, almenaŭ ĉe par­to de la komputista publiko, sekvis linion: la latina - angla - ­latina - Esperanto.

3. 2. 2. Kiel rilati al neeŭropaj lingvoj
Ni konsciu, ke la kvalito de lingvo internacia ne depen­das de partopreno de unuopaj lingvoj de la mondo en ĝia vort­provizo. Plue ni konsciu, ke la vortaro estas nur unu parto de la strukturo, kiu portas la nomon lingvo. Elimini latinidajn vortojn el Esperanto, favore por vortoj transprenotaj ekzemple el Aziaj kaj Afrikaj lingvoj, nepre ne estus prudente. Enlasi oni povas vortojn de kiu ajn nacia lingvo por la nocioj, kiuj rilatas al koncerna nocio, lando kaj kulturo. Prave ni trans­prenis ekzemple ĉajtjo el sanskrito, alkovo kaj arabesko el la araba, bangalo el la hindia, bazaro el la persa ktp. La vor­tojn de neeŭropaj lingvoj ni devas trakti same kiel la Eŭro­pajn, obeante ĉiujn rilatajn principojn por la vortoj fremdaj kaj t. n. internaciaj.
4. Avantaĝoj de internaciaj terminoj (IT)
Multo estas jam dirita, pro tio resume:

a) IT proksimigas, semantike interkomunikigas terminologiajn sistemojn.

b) IT estas signife pli precizaj, plejparte unusignifaj. La ba­zaj de grek- kaj latin-devenaj IT funkcias sole kiel deri­vaĵoj, kiuj havas precice difinitan signifon. Male la bazoj de hejmaj terminoj aperas ankaŭ kiel nomoj signife malpli klaraj, semantike ŝovitaj kaj ofte eĉ idiome ŝanĝitaj.

c) IT estas plej ofte koncizaj (bito - duuma cifero).

d) IT estas ofte pli produktivaj (okbito).

e) IT faciligas terminan unuvortigon (bito).

f) IT ebligas distancigi fakan vortaron disde la komunuza lingvotavolo, kio estas postulata precipe de teoriaj fakoj.

g) IT estas semantike pli stabilaj.

h) IT faciligas peradon de informoj inter unuopaj lingvoj, subtenas internacian kunlaboron.

i) Internaciigo de terminaroj estas esprimo de Eŭropa kaj monda komuneco.

5. Malavantnĝoj de internaciaj terminoj [IT]

Ankaŭ pri kelkaj malavantaĝoj kaj problemoj mi jam parolis, tial resume:

a) IT en fontlingvo havas ofte diferencan skribformon disde la sonformo. Aperas problemoj maksimume konservi la ortogra­fian internacian aspekton en la termino kaj samtempe maksi­mume alproksimiĝi al la prononco en la fontlingvo. En tiu vidpunkto estas problemo precipe la angla.

b) Krom la adapto skriba kaj sona aperas neceso de nocia adap­to.

c) Ekzistas terminoj en diversaj ŝtatoj diference difinitaj, kvankam ili sonas same (miliardo, biliono. . .).

d) Ekzistas t. n. "falsaj amikoj de tradukistoj", kvankam internacie aspektantaj, ekz.: benzín (ĉeĥa) - essence (fran­ca) - petrol (angla) - gasoline, gas (usona angla).

e) IT estas en akceptanta lingvo nnemotivitaj, nocia netravideblaj. Konselvenco de tiu fakto estas problemo didaktika. En literaturo lerneja kaj populariga oni prefere uzu hejmajn terminojn, se tiaj ekzistas apud la internaciaj.

f) Danĝero de prononca ŝanceliĝado ne estas granda en fonetika Esperanto, tamen ĝi ekzistas.

g) IT venas en planlingvon el naturaj (sovaĝaj) lingvoj. Iam tiel eniras la lingvon nedezirataj homonimoj, nociaj naturismoj. Plursencaj terminoj internaciaj, future netolereblaj, estas ekzemple: akustika, cirklo, projekcio.
6. Konklude pri la antinomio

Al ĉiu terminologo, ĉu esperantista ĉu neesperantista, estas konata la tutviva agado kaj sopiroj de E. Wüster pri struk­turigo, normigo kaj fine kodigo de lingvo por ĉiuj fakuloj. Li imagis kodlingvon kiel sistemon kapablan formi frazojn. Li ne ĝisvivis atingon de sia strebado, sed la fundamento far li me­tita neniam estos forgesita. La kodlingvo, kiun oni intencis bazigi sur la internaciaj latina-grekaj fakaj nomoj ankoraŭ ne estas preta. La lingvistika tasko fariĝis ankaŭ kibernetika kaj daŭras plu.

Pri la natura lingvo sciencistoj diras, ke ĝi ĉiam malpli kaj malpli sufiĉis kiel objekta lingvo, per kiu oni formulas siajn ekkonaĵojn pri spactempaj fenomenoj. Bedaŭre ĝi estas polisemantika, ĝi ne ebligas ekzaktan pritakson de prediktaj diverĝoj, distingon de lingvaj kaj metalingvaj esprimoj, priskribon de strukturoj de pruvoj k. s. Pro la mankoj de natura lin­gvo en moderna scienco rapide kreskas tasko de artefaritaj simbolaj lingvoj por roli en sciencaj teorioj kaj teĥnikaj apli­koj. Sciencistoj konfesas, ke tiuj ĉi matematikaj kaj ĥronologikaj lingvoj, ofte nomataj ekzaktaj lingvoj, ne kapablas kom­plete transpreni komunikajn taskojn de la lingvo natura.

Bedaŭrinde ili ĝenerale ne konscias, ke inter la natura lingvo kaj la plane konstruita simbola lingvo ekzistas ankoraŭ lingvo per sia komunika povo simila al la naturaj lingvoj kaj per sia planeco iom simila al la kodaj kaj simbolaj lingvoj. Al planlingvo aspiras Esperanto pro sia skema karaktero, nepre malpli la naturinklina Interlingua. Sed nivelo de la planeco en Esperanto estas ankoraŭ nesufiĉe evoluinta, normiteco de terminaroj komplete mankas. Estas necesa celscia kaj kompeten­ta evoluigado de la lingvo. Bedaŭrinde en la esperantista mo­vado por tio mankas kaj klara konscio de la celo kaj kompetenteco.

Mi venis preskaŭ ĝis la fino de mia prelego kaj mi iel preterlasis antinomiecon de la du vojoj en terminologio, hejmecon kaj internaciecon kiel fenomenojn elkludajn. Kvankam mi uzis en la titolo la vorton antinomio, mi ne konsideras ĝin adekvata por la afero. Ambaŭ vojoj estas irotaj paralele, akor­de. Principe Esperanto povas transprenadi ĉiujn elementojn, ki­uj ne kontraŭas ĝian internan sistemon. Ni ne rifuzadu ĉu grekajn, ĉu anglajn terminojn pro tio, ke ili estas grekaj aŭ an­glaj, sed ni malakceptadu ĉiujn vortojn, kiuj estas en Espe­ranto nesistemigeblaj. Sed ĉefe ni klopodu, ke ambaŭmetode, per disvolvo de internaj latentaj povoj de la lingvo kaj ankaŭ per plia internaciigo ni nepre altigu la ekzaktecon de Esperanto.
Jen la direkto laŭ R. Bek [1.]: "La natura lingvo kreas ne­cesan eliran bazon por priskribi, ekspliki kaj predikti feno­menojn el diversaj regionoj de empiria realaĵo. Sed samtempe kreskas bezono grade ĝin substitui per ekzaktaj lingvoj. Avan­taĝoj de ekzaktaj lingvoj estas antaŭ ĉio en efikeco de ties konstruo. Meritas pri tio precipe la karaktero de logika bazo de ekzaktaj lingvoj."



Download 0.84 Mb.
1   2   3   4   5




Download 0.84 Mb.

Bosh sahifa
Aloqalar

    Bosh sahifa



PROBLEMOJ DE LA FAKAJ LINGVO KAJ TRADUKO

Download 0.84 Mb.