• Pri provoj traduki la terminaron de akustiko
  • Eksplodo de informoj kaj interlingvo de estonteco
  • Lingvo informa kaj beletra
  • Entropiaj notoj pri kelkaj teĥnikaj terminoj Lajos Kovács. "Pli da okuloj vidas pli" 1. Enkonduko
  • Kiel traduki la anglajn ĥemiajn terminojn "phase" transfer catalysis / catalyst"
  • Kioma ŝanco por Esperarto-afiksoj en scienca terminologio
  • Substantivaj sufiksoidoj -io, -iko, -ito
  • Pseŭdosufiksoidoj -ento, -oro k. a. kontraŭ la sufiksoido ilo
  • Aliaj sufiksoidoj El la sciencterminologie gravaj restas ankoraŭ la substantivaj sufiksoidoj -ido kaj -ismo, adjektivaj -oida, -oza, ver­ba -izi. 6.1. Pri -ido
  • Apliko de esperanto en scienco kaj teĥniko 1984




    Download 0.84 Mb.
    bet4/5
    Sana10.04.2017
    Hajmi0.84 Mb.
    1   2   3   4   5

    Referenca literaturo
    [1] Bek, R.: Sémantika přesného popisu reality ve fyzikálně technických vědách. Praha, Academia 1982.
    [2] Jelínek, M.: Internacionální či domácí termíny? En: Infor­mační bulletin, n-ro 2/1983. Brno, KR ĈVTS.
    [3] Píč, K.: La sciencteknika karaktero de Esperanto. En: Sta­rto, n-ro 5, vol. 1975, Prago, ĈEA.
    [4] Píč, K.: La greka anatemo. En: Starto, n-ro.3, vol. 1976, Prago, ĈEA.
    [5] Píč, K.: Pseŭdoelementoj. En: Starto, 1 - 2/1977. Prago, ĈEA.
    [6] Píč, K.: Lingvaj rimedoj de la Esperanta prozo. En: Kolek­to de . . . SAEST '82. České Budějovice, ĈEA.
    [7] Poštolková, B. - Roudný, M. - Tejnor, A.: O české terminologii. Praha, Academia 1983.
    [8] Werner, J.: Faklingvaj principoj de vorta elekto kaj for­migo. En: Kolekto de... SAEST '80. Ústí n.L., ĈEA.

    Alvenis: 1984.02.07.


    Pri provoj traduki la terminaron de akustiko
    Miroslav Baroš
    La laboro estis lanĉita kiel traduko de Ĉeĥoslovaka Ŝta­ta Normo. "akustické názvosloví" (terminaro de akustiko) ČSN 0l 1600. Dum la laboro ne evitis nin prikonsideroj, ĉu nia klo­podo pri sistemeco ne gvidas nin tro malproksimen disde la na­tureco. Tiu ĉi prelego intencas provoki la diskuton pri tiu te­mo. Mi esperas, ke ĝi povus tre helpi, al mi kaj la kunlaboran­toj.
    Ekzemplo el praktiko
    Estas utile komenci per praktika demonstro almenaŭ de unu problemo. Mi elektis por tio la adjektivon "akustika". Memkompreneble mi ne intencas fake prelegi pri akustiko, sed almenaŭ kelkaj simplaj enkondukaj vortoj estas necesaj, ĉar temas pri plursenceco de tiu vorto kaj finfine pri koncerna prijuĝo de la problemo.

    La origina signifo de la vorto "akustika" 1) rilatas al aŭdado kaj sono. Kiel sonojn ni aŭdas ĉiujn vibrojn de la ore­la timpano, kies frekvencoj estas de 20 ĝis 18 000 Hz (legu he­rcoj). Pro tio la frekvencoj de tiu diapazono ni povas nomi "aŭdaj". La vibrojn de la orela timpano kaŭzas kutime samfrek­vencaj vibroj de la ĉirkaŭa medio, t.e. de aero. Do la plej mallarĝa signifo de la vorto "akustika" estas "aŭdfrekvenco aervibra". Memkompreneble kiel medio povas efiki ankaŭ aliaj fluaĵoj, ekz. akvo. (ekzistas specialaj subakvaj laŭtparoliloj uzataj ĉe prezentado de akvobeloj 2), por ke ili aŭdu muzik-akompanon ankaŭ sub akvo.) Kaj ne nur fluaĵoj sed ankaŭ soli­daĵoj povas porti kaj peradi sonojn (ekz. diafragmo, maldikaj vandoj). Finfine ankaŭ elektro povas efiki tiamaniere, elektro­magneta ondado, lumo, magnetofona bendo ktp. Do la vorto "aku­stika" en larĝa senco povas signifi "aŭdfrekvenca", nedefinan perantan medion.

    Sed akustikistoj plilarĝigis signifon de la vorto ankaŭ alisence. Kiam ili bezonis distingi vibrojn de solidaĵoj disde vibroj de aero (aŭ de aliaj fluaĵoj), ili uzis por solidaĵaj vibroj la epiteton "meĥanika", dum por la fluaĵaj "akustika". Eble ankaŭ vi trovas tion ne plene logika, ĉar ĉiuj movoj de materio, do ankaŭ de aero estas fakte meĥanikaj movoj. La dua mallogikaĵo sekvis jam tute spontanee. La "fluaĵvibra" signifo de la vorto "akustika" vastiĝis al ĉiuj frekvencoj senkonside­re, ĉu aŭdaj aŭ neaŭdaj. Do la vorto "akustika" povas en la dua larĝa senco signifi "fluaĵvibra".

    Menciitaj du signifoj, t.e. la "aŭdfrekvenca" (senkonsi­dere la medion) kaj la "fluaĵvibra" (senkonsidere la frekvencojn) estas du ĉefaj signifoj de tiu vorto. Sed ili ne estas nuraj.

    Se aŭtoro de faka traktaĵo skribas ekzemple pri vibroj kaj intencas direkti nian atenton al tio, ke temas pri la vib­roj de aero, li uzas (ĉar tia ĝis nun estas internacia kutimo) la fakan terminon "akustikaj vibroj". Ĉi-kaze signifo de ia vorto "akustika" estas "aera". Estus tute superflue preni ĝin kiel "aervibra", ĉar estiĝus "aervibraj vibroj"; estus eĉ kon­fuze (se ne tute erare) preni ĝian signifon kiel "aŭdfrekvence aervibra", ĉar frekvenco ĉi-kaze ne estas decida (eĉ eble ne temas pri vibroj aŭdfrekvencaj).

    En termino "akustikaj proprecoj de magnetofona bendo" estus eble anstataŭigi la vorton "akustika" per "aŭda", ĉar te­mas pri proprecoj, kiuj influas kvaliton de surbendigita sono. "Aŭdfrekvencaj proprecoj" signifus ĉiujn proprecojn mezureblajn en aŭdfrekvenca diapazono senkonsidere, ĉu ili influas kvali­ton de surbendigita sono.

    Termino "akustika premo" kutime kontrastas al termino "atmosfera premo". En tiu kazo la vorto "akustika" atentigas pri tio, ke temas pri "vibra" (aŭ alie dirite "alterna") komponen­to karakterizas tio, ke ili konvenas pli ol aliaj kutimaj gran­doj por esploro kaj difino de sistemoj konsistantaj el vibran­taj fluaĵoj. Sed necesas rimarki, ke oni uzas ilin ofte ankaŭ por priskribi solidaĵajn elementojn (ekz. diafragmon, kiu vib­rigas la fluaĵon). Kontraŭe el la kutima grando nomata "maso" ekzistas akustika grando nomata "akustika maso"; ĝia dimensio estas "maso dividita per la kvara potenco de longo (m/l4). Ĉar la dimensio de "akustika maso" diferencas de la dimensio de "masa", aperas demando, ĉu ne konvenus konstrui la terminon a­limaniere; ekz. "akustika modulo de maso", "flumodifo de maso" kaj simile.
    Du eblaj vidpunktoj
    Kvankam en konkreta situacio ofte ĉeestas ne nur unu el menciitaj sencoj, tamen nur unu el ili komprenigas esprimatan ideon. En tia kazo la ĝustan komprenon ebligas nur kunteksto. Tio malfaciligas situacion ne nur de fake nesperta ricevanto, kiu komprenas malfacile, ofte eĉ mise, sed ankaŭ de aŭtoro, kiu devas atente eviti plursencaĵojn. Mi opinias, ke konvenas evi­ti vortojn, kiuj havas pli ol unu signifon en la sama fako, kaj anstataŭigi ilin por ĉiu aparta signifo per aparta, trafa kaj kiel eble ĝenerale komprenata vorto.

    Eblas kontraŭdiri jenon:

    a) En ĝenerale konataj vortoj la fakuloj ne trovus la fakan terminon.

    b) Orientiĝo laŭ kunteksto stimulas la atenton.

    c) Orientiĝo laŭ kunteksto malhelpas nur tiun, kiu ne regas sufiĉe koncernan fakon.
    Mi supozas kiel multe pli gravajn jenajn argumentojn.
    a) Multsignifeco de termino en la sama fako povas kaŭzi neklaran eĉ misan komprenadon.
    b) Mi allasas, ke fakuloj, konataj precipe eksteran aspekton de terminoj kaj ne esencoj de ideoj, povus esti konfuzitaj, se la kutima termino estus anstataŭigita per "nefaka" vorto, eĉ se ĝi estus pli trafa kaj preciza. Sed bona lingvo devas taŭgi precipe al tiuj, kiuj intencas interŝanĝi ideojn, ne manipuli nebulajn fakaspektajn vortojn.

    Mi konsentas, ke en fakaj tekstoj konvenas eviti ĝenerale konatajn vortojn, se por tio ekzistas raciaj motivoj. Ekzemple ofte uzataj terminoj kaj ankaŭ terminoj, kiuj funkcias kiel ba­zo por kreo de pluaj vortoj kaj kunmetaĵoj, ne povas esti tro longaj. Sed ankaŭ en tiuj kazoj ofte eblas trovi konvenan mallongan vorton bone komprenatan. Ekzemple la "aŭdfrekvence aer­vibra" signifo de la termino "akustika" povas esti esprimita per vorto "sona". El ĝi estas eble derivi pluajn terminojn ki­el "soniko", "elektrosoniko", "elektrosona" k.s.



    Naturalismaj tendencoj
    Akceptado de internaciaj vortoj nur tre nesufiĉe adapti­taj al racia sistemo estas karakteriza por naturalismaj lingvo­projektoj (ekz. INTERLINGUA -- la projekto de la societo IALA). Naturalismo eliros el konservativismaj imagoj, ke lingvo ne es­tas konscie pliperfektigebla. Sed konscia influo de la homo al multaj aferoj nehaltigeble kreskas. (Trafa ekzemplo el histo­rio - medicina ĥirurgio; hodiaŭ jam neniu kondamnus ĝin kiel kontraŭnatura "sensencaĵo".)

    Iam oni diras, ke naturalismo estas prava en kazo, se tra la mondo ĉiu kompetenta fakulo bone konas kaj uzadas koncernan, fakte internacian terminon; se ĝia nesistemeco ne ĝenas lin. Laŭ mia opinio tio estas miopa konservativismo nevidanta utilecon kaj perspektivon de racia lingva sistemo. En la lasta tempo aperas bezonoj, kiujn la spontaneaj lingvoj povas plenumi nur nesufiĉe. Hodiaŭ jam ne temas nur pri faligo de lingvaj bari­loj (kiel ekz. supozis projektantoj de INTERLINGUA), sed pri gravaj malfacilaj problemoj rilatantaj al tio, kion ni alkuti­miĝis nomi "la eksplodo de informoj".


    Eksplodo de informoj kaj interlingvo de estonteco
    Kiel estas konate, kvanto da sciencaj, teĥnikaj, ekonomi­kaj kaj aliaj informoj senĉese kreskas. Kreaj laboruloj de multaj fakoj jam ne povas sekvi ĉion, kio estas bezona por ilia laboro, kaj sekve de tio okazas nenombreblaj perdoj. Solvo de tiu problemo konsistas el raciigo de informa procedo kaj de informa lingvo. Evidente proprecoj de lingvo povas tre influi kvantan de energio, peno kaj tempo de aŭtoroj kaj ankaŭ de ri­cevantaj de la informoj, kvanton de eraroj, pretecon por krea­do, por enkonduko kaj kompreno de novaj terminoj, preparitecon por interfaka komunikado, produktivecon de diskutoj, konstruktivan etoson ĉe traktadoj de problemoj, de novaj ideoj ktp. En tio mi vidas estontecon de informa stilo de Esperanto, en ĝia racia sistemeco.

    Lingvo informa kaj beletra
    Ĝis nun mi parolis pri faka lingvostilo; la beletra havas siajn sufiĉe diferencajn problemojn. (Devas kompreneble kultu­ri ĉiujn stilojn de la universala lingvo.) Sed estas interese kompari ambaŭ stilojn. Dum en la lingvoj de teĥnologie sufiĉe evoluintaj nacioj la faka literaturo jam de longe okupas pli vastan spacon ol la beletra, en Esperanto ĝis nun suverene re­gas la beletro. Dum esperantistaj verkistoj kaj tradukantoj malkovris riĉecon kaj elastecon, kiu fontas en aglutina kombi­neblo - malgraŭ kalumnioj kaj akuzoj pro malnatureco, pro troa racieco (nelasanta sufiĉe da spaco por fantazio de leganto... jen, kiel idealaj ebloj por logika, preciza lingvo de fakuloj), la faka Esperanto estas bedaŭrinde ĝis nun multe pli naturalisma ol la beletra.

    Resuma demando
    Mi montris kelkajn problemojn, kiujn elvokis nur unu vorto. Supozu, ke tio estas nur ekzemplo, ĉar dum nia laboro estiĝis multe de aliaj problemoj, en kiuj finfine ankaŭ temas pri decido, ĉu estas pli utila naturalisma internacieco, aŭ ĉu ra­cia sistemeco. En tio mi sentas esencon de niaj problemoj. Mi fidas, ke vi helpos al ni solvi ilin.


    Glosoj:
    1) Akustiko - el greka "akustike" de "akustikos" rilata sonon el greka "akuó" mi aŭdas.

    2) Akvobelo - naĝistino kulturanta sinĥronan (belartan) naĝa­don.

    Alvenis: 1984.02.20.

    Entropiaj notoj pri kelkaj teĥnikaj terminoj
    Lajos Kovács.
    "Pli da okuloj vidas pli"
    1. Enkonduko
    En la scienca evoluo oni unue perceptas la fenomenon kaj poste ĝin detale esploras. Dumtempe naskiĝas iu(j) termino(j) servanta(j) prinomi la fenomenon, kiu(j) post iom da tempo kaj ŝanceliĝo radikiĝas en la scienca lingvo. Kaj tiam venas la leksikografoj, kiuj registras tiun fakton en la vortaroj. Alme­naŭ por la naturaj lingvoj tia estas la situacio, sed en kazo de Esperanto ĝi estas iom alia. Unue, ĉar neniu instituto, universitata katedro "aplikas" esperantistajn sciencistojn, kiuj ĉe la naskiĝo de nova scienca rezulto povus interveni kaj esti la baptopatroj de novaj fenomenoj, t.e. ne ekzistas Esperanta scienca infrastrukturo. Due, ĉar ankaŭ la potenca publiko man­kas, kiu povus katalizi la (mal)enradikiĝon de nova termino en la scienca lingvo. Trie, eĉ se ni havus sufiĉe da kompetentaj kaj erudiciaj leksikografoj, ili pro la du antaŭaj faktoj nur tre malfacile povas priskribi la fenomenojn kaj ankaŭ devas preskribi. La unuaj du faktoj ne estas tro promesigaj, tamen la tria enhavas ion en si, kiu povas helpi atingi kaj eĉ superi la etnajn lingvojn en la terminologio (memkompreneble, tio ne povas realiĝi sen la ŝanĝiĝo de la du antaŭaj faktoj!). Kial? Kiel menciite, en la etnaj lingvoj apenaŭ ekzistas reguligado en la sekva procezo:

    (pozor na šipky!)

    fenomeno termino(j) registrado, inter la dua kaj tria fazo (inter la unua kaj dua fazo teorie ne eblas reguligado). En la favora kazo Esperanto povas prezenti la jenan situacion:

    Fenomeno termino(j) registrado kaj preskribado­ - kiel vi vidas, en tiu interefiko ŝanĝiĝis ankaŭ la karak­tero de la tria fazo (mi ne povas sufiĉe emfazi, ke tio kondiĉigas la ŝanĝon de situacio en la unua kaj dua etapoj!) Tio estas grandsignifa, ĉar lasas iu nova kaj pli alta kvalito en la terminologio (t.e. la leksikografoj-terminologoj ne nur registras la terminologiajn faktojn, sed ankaŭ influas la estiĝon de novaj terminoj per raciaj pens-metodoj). Mi deziras kontribui al tiu evoluo.

    2. Ĉu vi konas la vaporon?
    2.1 Vaporo kaj gaso
    Unu el niaj vivigaj faktoroj estas la akvo, kiun la homo tre frue ekkonis. Li/ŝi spertis, ke varmiĝante ĝi ŝanĝas sian agregostaton kaj transiras al iu aereca fazo. En la latina lingvo jam aperis la vorto "vapor", kiu signifis vaporon, vaporiĝon, fumon, varmon, fajron k.s. Do la nocio, memkompreneble ne pure, sufiĉe frue aperis en la homa lingvo. Baldaŭ aperis ankaŭ la nomo de aliaj aerecaj korpoj, tiu de gasoj (el la helena "ĥaos" - malordo).

    Nuntempe la terminoj jam puriĝis, ni povas ĝeneraligi tiujn nociojn; ni povas paroli pri vaporo ne nur ĉe akvovaporo kaj pri gaso ne nur ĉe aero. Do, kio estas la diferenco inter gaso kaj vaporo? Ambaŭ estas agregostatoj de substancoj krom la likva, solida, plasma, kun granda molekula malordo. La di­ferenco estas, ke oni parolas pri vaporo sub la krita1 tem­peraturo, kaj pri gaso super tiu; t. e. ĉiu gazfaza substanco povas esti vaporo aŭ gaso (ekz. ĉe ĉambra temperaturo oni pa­rolas pri akvovaporo kaj gaso de karbona duoksido, sed varmiĝante la akvovaporo povas fariĝi gaso, kaj malvarmiĝante karbona duoksido povas fariĝi vaporo). La krita temperaturo de individuaj substancoj estas diferenca.

    2.2 La nocioj A, B, C

    Foje mi deziris traduki la francan terminon "évaporation" kaj alfrontis la problemon de tri bazaj (kvankam parencaj) signifoj, kiuj rilatas iel al vaporo. Ni konsideru tiujn (ne tro arbitrajn) nociojn:.

    Nocio A: (for)vaporigi likvon

    Nocio B: koncentri likvan solvaĵon ĉe normala premo aŭ vakuo. Tiu procezo povas esti parta aŭ tuta (ĉu oni parte aŭ tute forigas la solvenzon 2) - subnocioj B1 resp. B2.

    Nocio C: pritrakti iun korpon aŭ substancon per vaporo de lik­vo aŭ solido, por ke ĝiaj ecoj ŝanĝiĝu.

    Subnocio C1: pritrakti nutraĵon per akvovaporo, ĉu u­zante ĝin rekte aŭ malrekte (por varmigo)

    Subnocio C2: pritrakti malsanan membron per vaporo de iuj likvoj (ekz. artritan membron)

    Subnocio C3: pritrakti teksaĵojn per akvovaporo

    Subnocio C4: pritrakti iun korpon per vaporo de iu metalo por ke ĝiaj ecoj ŝanĝiĝu (ekz. estig­i tegaĵon)
    Kiel vi vidas, la distinga diferenco inter la tri nocioj estas, ke en nocio A ni konsideras la fenomenon mem; en nocio B la finan rezulton de la procezo kun speciala celo gajni kon­centran solvaĵon aŭ solidan (kristalan) substancon (nocio de ĥemia teĥnologio); en nocio C ni konsideras la finan rezulton post la pervapora traktado, kiel ŝanĝiĝas la ecoj de substan­coj post la procezo. Se ni ekzamenas kelkajn etnajn lingvojn, ni vidas kiel apartiĝas tiuj nocioj sub nociaj kondiĉoj:



    lingvo:

    Nocio A:

    Nocio B:

    Nocio C:

    franca

    évaporer

    évaporer, concentrer par évaporation

    exposer ŕ la vapeur, preparer ŕ la vapeur (C); etuver, braiser, cuire ŕ l' etouffée, endauber (C1); prendre une fumigation, faire une bain de vapeur (C2) vaporiser, ruir (C3); C4: ekz. en t. évaporation cathodique

    novgreka


    eksatmidomai,

    eksaeridomai



    eksamido, eksaero

    0

    2.3. Kion diras la Esperantaj vortaroj? Ĉu ekzistas kontentiga solvo?




    Nocio A:

    Nocio B:

    Nocio C:

    vaporigi 3,7, elvaporigi 8, elvaporiĝi 3, (ntr.), vapor(iĝ)i 6 (ntr.)

    koncentri 3, vaporiĝo 5

    (el ntr. verbo)



    vaporizi 3, (C2, C4);

    dekati 3 (C3); stufi 3 (C1);

    vaporkuiri 4(C1);

    vaporizi 4 (C)


    Aperas ankaŭ la termino "vaporigilo" 3 (aparato en kiu pro aerflugo ia likvaĵo estas elblovata en formo do fajnaj eroj). Tion ni unuanime povas malakcepti, ĉar ĝi neniel rilatas al la fenomeno de vaporigo (vaporiĝo) temas pri dispersado de likvo en gaso je malgrandaj gutoj, kies dimensio tamen milionoble superas tiun de la individuaj molekuloj, atomoj, kiu karakterizas

    la vaporigon (vaporiĝon). Por la ĝenerala nocio C ni eble po­vas aldoni la terminon "vaporumi". Ĉar la terminoj de nocio A ŝajnas esti kontentigaj, la tasko estas trovi ĝustan terminon por nocio B (plia tasko estas, kiun mi nur mencias, krei la terminojn por la aparatoj de la nocio, kiu koncernas ĉefe la spertulojn pri ĥemia teĥnologio...) La unua signifo de koncen­tri 3 memstare ne estas sufiĉe esprimiva, ĉar sen kunteksto oni ne scias kiel efektiviĝas tiu koncentrado. "Koncentri per va­porigo" estas senriproĉa, sed tro peza, ĉefe en la pluformado (ekz. en la nomoj de tiuj aparatoj...). Do estus pli favore havi nekunmetitan terminon, kiu diferencas de la verba radiko "vaporig". Sed kion? Ekzemple ni povas fari ian mozaikan vor­ton (kiel okazis ĉe "vatro" = varmo-transigilo, Slipara Vorta­ro) aŭ enkonduki novan radikon ("evapori"?). Mem mi voĉdonas por la lasta, sed pri tio vidu la moton...
    3. Kiel traduki la anglajn ĥemiajn terminojn "phase" transfer catalysis / catalyst"?

    3.1. La fenomeno

    Se iu organika ĥemiisto antaŭ l965 deziris efektivigi reakcion inter nukleofila substanco (kiu solviĝas nur en polara/ polusa 9 solvenzo) kaj elektrofila substanco (kiu solviĝas nur en nepolara/nepolusa solvenzo) en du fazoj, li/ŝi troviĝis en ega embaraso, ĉar la reakcio simple ne okazis (ekz. la reakcio Na CNŻ Cl - C8H17 Na ClŻ C8H17CN en la sistemo akvo/1-klor-oktano ne okazas, ĉar la natria cianido sol­viĝas nur en akvo, kaj la likva 1-klor-oktano ne solviĝas en a­kvo). Tiuj reakcioj ege malrapide okazas, ĉar nur en la fazoli­mo rerkontiĝas molekuloj/jonoj. La situacio iom ŝanĝiĝas, se ni aplikas polaran/polusan senprotonan solvenzon (ekz. acetonit­rilo, dimetil-formamido, dimetil-sulfoksido k.c.) kiu iom sol­vas ambaŭ partnerojn. Sed tiuj solvenzoj estas multekostaj kaj malfacile apartigeblaj de la finaj produktoj. Jam antaŭ 1965 ekzistis sporadaj spertoj, ke diversaj substancoj povas plira­pidigi la interfazajn aŭ dufazajn reakciojn; sed nur en 1965 aperis la artikoloj de M. Makosza 10, kiu uzis tetraalkil-amo­niajn salojn por tiuj celoj. Ĉar tiuj artikoloj aperis en la pola lingvo, necesis iom da tempo, ĝis ili sukcesis eniri la internaciajn informretojn kaj nur ekde la sepdekaj jaroj oni komencis uzi la teĥnikon, menciitan en la titolo de tiu ĉi par­to.

    Kio estas la kerno de la fenomeno? Se al la sistemo akva solvaĵo de natria cianido/likva 1-klor-oktano ni donas tetra-butil-amonian kloridon / /C4H9/4N ClŻ la dezirata reakcio realiĝas kun kontentiga rapido. La tetrabutil-amonia jono sol­viĝas en akvo (ĉar jono), sed solviĝas ankaŭ en 1-klor-oktano, ĉar ĝi enhavas kvar butilajn grupojn, kiuj helpe de la fortoj de van der Waals interefikas kun la parencaj oktilaj grupoj. Helpe de tiu jono realiĝas vera kataliza ciklo, ĉar ĝi trans­portas el la akva fazo la cianidan jonon per elektrostatika al­tirado al la organika fazo, kie la cianida jono reagas kun la molekulo de 1-klor-oktano. La klorida jono asociiĝas kun la tetraalkila jono (jonparo), kiu libere povas trapasi la fazolimon kaj denove estas en la akva fazo:


    akvo: /C4H9/4N CNŻ / /C4H9/4N CNŻ / akvo
    fazolimo: / /C4H9/4N CNŻ / akvo //C4H9/4N CNŻ/1-klor-oktano
    1-klor-oktano: //C4H9/4N CNŻ/1-klor-oktano C8H17Cl

    C8H17CN //C4H9/4N ClŻ/1-klor-oktano

    fazolimo: //C4H9/4N ClŻ/1-klor-oktano //C4H9/4N ClŻ/ akvo
    akvo: //C4H9/4N ClŻ/ akvo /C4H9/4N ClŻ

    3.2. Pli precizaj observoj

    Tiu meĥanismo estas nur proksimuma kaj tute ne estas certe, ke en ĉiu kazo okazas tiel. Kelkaj spertoj speguliĝas en la sekvaj faktoj:

    - malgrandaj jonoj ne katalizas (ekz. /CH3/4N )

    - grandaj jonoj (ekz. /C4H9/4N , /C12H25/4N ) taŭgas sendepen­de de la formo de jono

    - super certa kirlorapido la kirlado ne influas la reakciorapi­don

    - en la reakcio RX CNŻ la reakciorapido estas en rekta proporcio kun la kvanta de tetraalkila jono kaj por RX ĝi estas de unua ordo

    - la "vehiklado" de anjono dependas de la relativaj koncentre­coj de la anjono (en la fazoj), de la kvanto de akvo, de la polareco/poluseco de organika fazo

    - laŭ la reakcioj de diklor-karbenoj, ne estas probable, ke la reakcio okazas ĉe la fazolimo.
    Laŭ tio, la ideala tetraalkila jono estas simetria, grand­dimensia, ĝia ŝargo estas dispersita tra la tuta jono. Ankaŭ tetraalkilfosfoniaj kaj tetraalkilarseniaj jonoj (R4P , R4As ) kaj la t.n. kronaj eteroj kaj kriptatoj 11 estas taŭgaj por katalizi. Tiuj katalizenzoj 2 tre pliigas la aktivecon de anjonoj, ĉar en la organika fazo la anjono estas "nuda", t.e. ĝi ne havas ŝe­lon el la molekuloj de solvenzoj; kaj pro la granda dimensio de katjono estas sufiĉe malproksime de la pezocentro de pozitiva ŝargo. Makosza12 distingis tri tipojn de tiu kataliza procezo (memkompreneble, tiuj estas nur ekstremaj kazoj, reale neniu efektiviĝas "pure"):

    1. La neorganika jono transiras al la organika fazo (ekzeznple: CNŻ, MnO4Ż)

    2. la organika anjono (el t.n. C-H-acidoj) ekstraktiĝas al la organika fazo

    3. la jonparo solviĝas nur en la organika fazo kaj la anjono restadas ĉe la fazolima.


    Laŭ tio, nur en la 1-a kaj 2-a kazoj temas pri vera "vehiklado" de anjono pere de pozitiva jono. Ĉu necesas distingi tion ankaŭ en la terminoj? Ni vidos.
    3.3. La nacilingvaj terminoj kaj la Esperanta versio
    La unua termino aperis en la angla13, kaj poste sekvis ceteraj etnaj lingvoj. La fenomenon resp. agenton tiel priskri­bis la etnaj lingvoj:

    angla: phase transfer catalysis/catalyst (PTC), PTC reaction

    franca: catalyse/agent de transfert de phase

    germana: Phasen-Übertragungskatalyse/-katalysator, Phasentrans­ferkatalyse/-katalysator (la lasta pli ofte)

    itala: reazzioni/agenti di transferimento di fase (pluralo)

    rusa: katalizis fazovim perenosom (KFP), kataliz/katalizator fazovogo perenosa, meĵfaznij kataliz/katalizator (plej ofta), kataliz/katalizator meĵfaznogo pereĥoda/pereno­sa

    hungara: fázis transzfer katalizis/katalizátor, fázisátmeneti katalizis/katalizátor, fázisátviteli katalizis/katali­zátor
    Por la reakcio de tipo 3 kelkfoje aperas la distinga ter­mino "catalytic two-phase reaction". Estas interese, ke mem Makosza neniam uzas tiujn terminojn, sed parolas pri reakcioj "en dufaza kataliza sistemo". Necesas mencii, ke du el la et­nolingvaj terminoj (la rusa "kataliz meĵfaznogo pereĥoda" kaj la hungara "fázisátmeneti katalizis") kolizias kun la nuntempa lingvouzo de ĥemio. La termino "fazotransiro" ("fazovij pere­ĥod" resp. "fázisátmenet"), kvankam povas signifi kaj la trans­iron el unu fazo al la alia, kaj la transiron de unu fazo al la alia, estas rezervata en la nuntempe uzata terminologio por la lasta signifo, t.e. ĝi priskribas la ŝanĝiĝon de agregostatoj. Tion ni nepre devas eviti ĉe la kreado de nova termino14. En ĉiuj aliaj kazoj temas pri transportado inter la fazoj, pere de katalizenzoj. Konante la fenomenon, la terminoj "interfaza ka­talizo/katalizenzo", "katalizo/katalizenzo de intereza trans­portado", "interfaza transportenzo" ŝajnas esti taŭgaj (mi voĉ­donas por la unua). Eventuale, por distingi la tipon 3, ni povas diri "dufaza kataliza reakcio", "reakcio en dufaza katali­za sistemo" k.s. Sed pri tio vidu denove la moton.
    4. Notoj
    1. Tiu temperaturo, super kiu neniu substanco estas likvigebla. Ne ekzistas unueca Esperanta termino: "kritika" ne estas taŭ­ga laŭ tradiciaj signifoj de kritiko (3) ("kritika" estas simpla spegultraduko el etnaj lingvoj); R. Eichholz proponas "krita", sed oni devus tion esplori.
    2. "-enzo": teĥnika sufikso indikanta tiun substancon, kiu plenumas la agon de (transitiva) verbradiko, laŭ propono de Z. Pluhař, Slipara Vortaro. Solvenzo (angla: solvent), katalizenzo (angla: catalyst) estas ekzemploj en la teksto.
    3. Plena Ilustrita Vortaro, SAT, 1977
    4. J. C. Wells: Concise Esperanto and English Dictionary, Hod­der and Stoughton, Kent, 1979
    5. M. Westermayer: Internacia Kemio-Vortaro, Eldono de aŭtoro, Tübingen, 1981 - 1982
    6. E. A. Bokarev: Esperanta-Rusa Vortaro, Izdatelstvo Russkij Jazik, 1982
    7. N. Korzlinskij k.a.: Rusa-Esperanta Vortaro, Eldono de aŭtoro, Moskva, 1910
    8. J. Paluzie - Barrel: Esperanta-Hispana, Hispana-Esperanta Vortaro, Editorial Ramon Sopena S.A., Barcelona, 1980
    9. Tiuj terminoj meritas priesploron. Laŭ PIV la substantiva formo estas "poluso", la adjektiva "polara". Tiun malŝparon Esperanto ne povas permesi...
    10. M. Makosza, B. Serafinowa: Rocz. Chem., 39, 1223, 1401, 1585 k.c. (1965)
    11. Diversaj ciklaj eteroj, por kiuj eĉ en la angla nur provizo­ra triviala nomenklaturo ekzistas, Vd. ekz. A. C. Knipe: J. Chem, Educ., 53, 618 ('76)
    12. M. Makosza: Pure Appl. Chem., 43, 439 (1975)

    13. C. M. Starkes: J. Amer. Chem. Soc., 93, l95 (1971)

    14. Akorde kun la persona komuniko de Gy. Bazsa

    Alvenis: 1984.02.17.



    Kioma ŝanco por Esperarto-afiksoj en scienca terminologio?

    RNDr. Josef Kavka, CSc.


    1. Enkonduko
    Ĉiun parolanton de la zamenhofa lingvo sendube ravas la simpla gramatiko, ŝuldata al ties aglutineco, t.e. kapablo ku­nigi neŝanĝeblajn vortelementojn. Kompare kun la lingvoj fleksiaj Esperanto estas pli facile lernebla precipe en la sfero komunuza. Tamen, en la sfero sciencterminologia, preskaŭ ĉiu avantaĝo de aglutineco ieldire elvaporiĝas. Mi provos demonstri, kial. Sed ankaŭ la komunuza lingvo havas siajn problemojn leksikologiajn. Prave atentigas PLENA ANALIZA GRAMATIKO (PAG, 1980, p. 371), ke en Eo oni trovas postsignojn de la devenlingva fleksieco. El multnombraj ekzemploj servu almenaŭ jenaj tri vortoj, prenitaj el la komuna etimo latina: agi, akto, akcio. La unua ja devenas el la infinitiva radiko de la verbo agere, la dua el ties supina radiko, la tria el ties radiko substantivigita.

    2. Novismoj kontraŭ derivaĵoj


    Memkomprene, por simpla konversacio oni ne bezonas pli ol kelkcenton da radikoj. Ekz. en la junulara revuo KONTAKTO, iuj el la prezentataj artikoloj intence aplikas tre limigitan kvan­ton da radikoj. Apogante nin sur tiaspeca "baza Eo", ni povus diri "malproksimparolilo" kaj niaj lernantoj facile divenus, ke temas pri telefono. Dum el la vorto telefono, la lernantoj ne povas senpere dedukti, ke ĝi estas ilo, el tiu peza longa vorto jes.

    Ankaŭ nacilingvanoj aplikas similan metodon, por ke estu elvokita dezirinda imago:


    Cs De Eo
    ladítko Stimmer agordilo

    tlumítko Dämpfer dampilo

    chrastítko Rassel raslilo

    škrabátko Kratzer skrapilo

    sluchátko Hörer aŭskultilo
    Tamen, e.n la moderna tempo, la nacilingvoj ĉiam pli percepteble inklinas al adoptado de pretaj fremdvortoj, precipe, se temas pri sferoj sciencaj-teĥnikaj. Tial ekz. ĉiu ĉeĥa aŭtisto pli eble diras. "blinker" aŭ "blinkr" anstataŭ la bonaj oficia­laj hejmaĵoj "blikač, blikáček, blikadlo, blikátko, blikavka, blikálek". Tiu fremda vorto ŝajnas al li pli preciza, pli fa­ka eĉ pli internacia por elvoki imagon pri aŭtomobila lumsig­nalilo. La motivo samas kiel okaze de la supra ekzemplo pri te­lefono.

    Ĉu en tia situacio oni povas bonaŭgure prognozi estonte­con ekz. al la termino "mikroprocezilo" (P. Broczkó l983)? Ja la tuta mondo diras "mikroprocesoro", ĉar ĉiuj lingvoj jam a­doptis la pretan teĥnikan terminon, inventitan de mi-ne-scias-­kiu. Same senŝanca kiom en Eo "mikroprocezilo" estus en Cs "mikroprocesítko" aŭ "mikroprocesátko". . .

    Mi ne ŝatus veki impreson, ke mi mem estas kontraŭulo de la zamenhofaj afiksoj. Male, kiel longjara redaktoro de natur­historiaj (precipe geologiaj) esperantaĵoj, mi devas draste bremsi enkondukadon de superfluaj radikoj. La geologo-esperan­tisto - sammotive kiel la supre menciita ĉeĥa aŭtisto - tendencas al senĝena akceptado de fremdlingvaj fakterminoj. Li ekz. uzas la verbon intrudi anstataŭ la ĝusta entrudi, la adjekti­von intruziva anst. la ĝusta entrud(iv)a kaj la substantivon intruzio anst. la ĝusta entrudaĵo. Jen tri superfluaj novismoj anstataŭ la bonega samsignifa radiko zamenhofa.

    Resume: La novismoj impresas kiel pli precizaj ĝuste tial, ke ili estas novaj kaj fremdaj. Banala fenomeno por ĉiu lingvisto. Mi mem aŭdacus aldoni, prunteprenante fakterminon el la termodinamiko: Ĉiu nova vorto estas "neentropia"; post pli longa uzado, ĝia sencamplekso plivastiĝas, ĝia " entropio" kreskas ... Cetere, per aliaj vortoj provas la samon esprimi PAG,

    sur p. 454 ĝi asertas jenon pri la "substantiva sufiksoido" -ilo: "La ilo-kunmetoj estas ofte malprecizaj, ĉar ili montras nur ĝenerale la instrumenton, per kiu la ago okazas, kaj ofte por la sama aŭ simila ago ekzistas diversaj iloj. Tiam oni be­zonas apartajn radikvortojn; ekzemple: kulero kaj forko (man­ĝiloj), revolvero, fusilo, karabeno, kanono (pafiloj), kover­to kaj fermoplato (kovriloj), pioĉo kaj ŝpato (fosiloj), stil­zoj (iriloj) ktp."

    Ankoraŭ ekzemplo terscienca: Vulkandevena rokaĵo nomiĝas nacilingve: Cs: vulkanit, En, Fr: vulcanite, Pl: wulkanit. Do ne mirinde, ke ajna geologo-esperantisto emas apliki la vorton: vulkanito. Mi konsilas al li, ke Eo havas la fundamentan vorton: vulkano kaj ke anstataŭ vulkanito oni povas tute bone diri: vulkanrokaĵo aŭ simple: vulkanaĵo. Nu, mi ne certas, ĉu mia argumentado estas sufiĉe konvinkiva. Oni replikas al mi, ke por esperantisto estas pli facile ne modifi internacie ag­noskitan terminon ol elpensi riskan Eo-derivaĵon: Alia geologo povus ja elpensi alian derivaĵon kaj la uzado longjare balanciĝos. Nu, ĉi-loke trudas sin la fortimiga precedento kom­putoteĥnika: komputero, komputilo, komputoro. Kompatindaj komputindaĵoj! Kompatindaj estas ankaŭ la lernantoj, kiuj komenclecione ĝojis pro la simplega gramatiko de Eo. Iom post iom ili devas elreviĝi kaj veni al la konscio, ke la gramatiko estas ne tiom grava parto de la lingvolernado, kiom la vorttrezoro.


    3. Prioritato de la sciencaj terminoj
    En la sferoj scienca kaj teĥnika, la ĉefa obstaklo por pli vaste aplikadi nacilingvajn afiksojn ne estas ia - ni ne diru pigreco, sed pli eble - pasiveco de la vortuzantoj. La tu­ta afero estas pli esenca: Se iu sciencisto aŭ teĥnikisto elpensas - ĉu kampetente, trafe, lerte aŭ ne - terminon por nova fenomeno, li fariĝas tieldire "baptopatro" de tiu fenomeno, do la termino mem fariĝas kvazaŭa "baptonomo". Sub tiu nomo la fenomeno estas identigebIa aŭ poreterne aŭ provizore, depende de tio, ĉu montriĝos nepra neceso de "rebapto" pli trafa.

    Ĉiumomente aperadas novaj sciencaj terminoj tra la mondo. Iliaj inventantoj regule ne estas esperantistoj. Escepton el la regulo povas prezenti elstara sciencisto aplikanta Eon kaj sukcesinta malkovri novan fenomenon. Tian escepton mi ja povas neglekti en jenaj konsideroj. En malproksima estonteco (aŭ pli naturalisme "en lontana futuro"), kiam Eo fariĝos internacia lingvo de la sciencistoj, la situacio sendube favoros kreadon de pli logikaj, pli precizaj, pli sistemaj terminoj surbaze de la planlingva principaro.


    Nuntempe oni devas procedi modeste kaj realisme; ne fantazii pri tio, ke Eo pli bone taŭgas por krei racian terminologion, ke ĝi estas sufiĉe forta por trudi ĝin al la scienca mondo ktp.

    4. Substantivaj sufiksoidoj -io, -iko, -ito


    Laŭtitole, ĉi traktaĵo promesas okupiĝi pri Eo-afiksoj. PAG distingas inter la veraj afiksoj kaj la t.n. afiksoidoj. El la vidpunkto de niaj sciencterminologiaj konsideroj, la dis­tingo ne gravas, do mi rezignas pri ĝia ekspliko. Tamen, terminaron de PAG mi respektu.
    4.1. Pri -io PAG (p. 462) diras, ke ĝi estas unuavice la zamenhofa sufiksoido por formi nomon de lando al samnoma ĉefurbo aŭ rivero, ekz. Meksikio. PM (1970) enkondukis plurajn nomojn laŭ tiu ĉi modelo (Jordanio, Kamerunio, Libanio, Sudafrikio k.a.). Ĉu ili akceptiĝos, jen la demando. Due, kiel neoficiala sufik­soido por formi landnomon el nomo de landano, -io disvastiĝis tiom, ke la zamenhofa -ujo ŝajnas fiaski. Apenaŭ estas dubo pri tio, ke la -io-landnomoj, ĉu zamenhofaj, ĉu neoficialaj, suk­cesas ĝuste tial, ke ili estas internaciaj, do transprenataj "kliŝe", senŝanĝe. Mi ne hezitus - spite al PAG - interpreti ilin ne kiel sufiksohavajn, sed kiel apartajn radikojn. Same mi emus interpreti la duopojn: geologo - geologio, astronomo - as­tronomio ktp., pri kiuj PAG (p. 463) konfesas, ke la derivado ne estas ekskluda, ĉar paralela al la iko-derivado. Parolante ĉi-okaze pri -io kiel pri pseŭdosufiksoido, PAG fakte konce­das, ke temas pri la radikparto.

    Fine estas menciindaj la botanika kaj zoologia -ioj: da­lio (laŭ Dahl), latimerio (laŭ Latimer) k.a. (Kp. J. Kavka l981).

    4.2. Pri -iko PAG (p. 463) singarde asertas, ke ĝi estas "neoficiala (pseŭdo)sufiksoido" samsignifa kun -io por nomi sciencojn, okupiĝojn ktp.: poetiko, stilistiko, gimnastiko k. s. PAG eĉ rezonas, ke el la vidpunkto de reguleco oni povus diri

    "poezio" aŭ inverse "biologiko". Nu, pri tio oni povus sukcese dubi, kvankam siatempe M. Halvelik (1965) proponis la konsekvencan iko-sufikson por nomoj de la sciencoj. Ankaŭ W. A. Ver­loren van Themaat (1978) atentigis, ke - kontraste al INTER­LINGUA - Eo estas bazita sur bonaj principoj, t.e. sur libera kombineblo de radikoj kun afiksoj. Bone, sed kio estas afiksoj kaj kio radikpartoj? Problemoriĉa demando.

    Ĉu vere havas sencon la skrupula PAG-distingado inter la pseŭdosufiksoida -iko kaj la sufiksoida? Ĉu distingi meĥani­kon, botanikon, genetikon, estetikon, optikon, onomastikon dis­de mimiko, retoriko, ekonomiko, ritmiko, elektroniko, atletiko, astronaŭtiko, muziko? Ĉu la teorio pri apartaj radikoj ne es­tus pli simpla? Kial cerbumi, ĉu liriko estas derivita de li­ro, dum etiko ne estas derivita de "eto"? Kvankam laŭdevene latina sufikso, en Eo -iko rolu kiel ekzemplo de radikparto, ofta en la scienca terminologio.

    P. Neergaard (ref. PAG, p. 476) proponis la vortojn: ĵurnaliko, ĝardeniko. PAG opinias, prave, ke pli bona estas: ĵurnalistiko, ĝardenistiko. Mi mem voĉdonus precipe por la inter­nacia vorto ĵurnalistiko, nepre ne por ekz. lingviko aŭ fungiko (t.e. mikologio). Saĝe konkludas PAG ĉi-koncerne (p. 463), ke la vidpunkto de internacieco ŝajnas esti pli grava tie ĉi.


    4.3. Pri -ito decas denove referenci al PAG (samloke): "Ito estas neoficiala sufiksoido por formi la nomon de inflamo, brulumo el la nomo de organo. Plej ofte ĝi estas pseŭdosufikso, ĉar la organoj, pro internacieco, estas signitaj en ĝiaj kun­metoj ne per E-a, sed per greka nomo: nefrito, oftalmito, gas­trito..." Sed konforme al la pli supraj diraĵoj mi trovus plej simpla konsideri -iton en: apendicito, laringito, pleŭrito k.s. kiel radikparton.

    Ankaŭ en ĥemio estas uzata -it- ekz. por kombinaĵoj kun malpli de oksigeno ol havas la -at-kombinaĵoj: acido sul­fita kontraste al sulfata.

    Mankas en PAG mencio, ke -ito estas oftega radikparto en diversaj teĥnologiaj substancoj, sed precipe en la nomenklaturoj mineralogia, petrologia kaj paleontologia: ekrazito, eter­nito, iperito, aragonito, ĥrizolito, granito, baŭksito, dolo­mito, hipurito, trilobito k. m. a.
    5. Pseŭdosufiksoidoj -ento, -oro k. a. kontraŭ la sufiksoido  ilo

    Certe ne eblas ĉi-loke pritrakti - eĉ koncize - la komp­letan sistemon de la Eo-sufiks(oid)oj. Tamen almenaŭ kelkaj me­ritas apartan atenton de la scienca leksikologo.

    En STARTO (l981, 3, 15), J. Werner publikigis la proponon de Z. Pluhař pri teĥnika sufikso -enzo, indikanta substancon, kiu agas laŭ la radiksenco. La propono sendube estas bonmotiva, ĉar la ĝisnuna normiga Eo-literaturo apenaŭ kontentige solvas la problemon. La fundamenta sufiksoido -ilo taŭgas - post la supre aluditaj limigoj - por instrumento, aparato, maŝino; mal­pli bone ĝi servas por indiki agantan substancon (PLENA ILUSTRITA VORTARO, PIV, 1970: adsorbilo, katalizilo, reagilo, rive­lilo, solvilo k.a. por En, It: adsorbent, Fr: adsorbant, En: ca­talyst, Fr: catalyseur, En: reagent, Fr: revelateur, It: rive­latore, En: solvent, Fr: solvant k.a.). Tamen ne estas konsilinde enkonduki ĉi-cele novan sufiksoidon; tiom malpli reko­mendinda estas la proponita -enzo. Multe pli natura evidentiĝas apliko de -ento, konsiderata kiel radikparto (solvento, de­tergento, diluento, reagento, repelento k.a.). Kiuokaze -ento ne estus sufiĉe internacia, disponeblus -oro: katalizoro, inhi­bitoro, peptizoro, precipitoro, retardoro, lakrimatoro k.a. Kp. ankaŭ J. Kavka (1982) pri: fandento. (Vd. la notojn de la re­daktinto).

    6. Aliaj sufiksoidoj


    El la sciencterminologie gravaj restas ankoraŭ la substantivaj sufiksoidoj -ido kaj -ismo, adjektivaj -oida, -oza, ver­ba -izi.

    6.1. Pri -ido en biologio, historio k.a. sciencoj ne estas dubo. Krome, tiu ĉi sufiksoido utilas en ĥemio: fluorido, ĥlo­rido, bromido, jodido. Aliflanke, pseŭdosufiksoidaj -idoj es­tas en oksido, sulfido, karbido, hidrokarbonido, sulfonamido ktp. Leviĝas la refrena demando, ĉu ne estus pli konvene in­terpreti ĉiun ĥemian -idon kiel radikparton.

    6.2. Pri -ismo, tre ofta scienca vortelemento, aperas analo­ga problemaro. Da filozofiaj, sciencaj, artaj kaj politikaj -ismoj estas inundo. Tre komplika montriĝas ankaŭ ilia morfo­logia interpreto en Eo. Oni prave demandas sin, ĉu la oficialigo de l' Eo-sufiksoido -ismo (en 1914) estis bonŝanca fa­ro ... Ĉu necesis pliigi la objektive jam korsiderindan komp­likecon? Mi sole tuŝetu la situacion:

    6.2.1. Naturismo kaj naturalismo estas du internacie agnoski­taj terminoj por du malsamaj nocioj;

    6.2.2. Materiismo kaj materialismo same esprimas du nociojn, sed la internacia termino estas sole materialismo, dum materiismo estas pura esperantaĵo;

    6.2.3. Imperiismo kaj imperialismo estas absolute sinonimaj vortoj, el kiuj la unua estas Eo-derivaĵo, dum la dua estas internacia "naturalismaĵo". Ĉu sufiĉe pri -ismo? Aŭ ĉu vi aŭda­cos plu-vadi en tiu balasta pluv-ado? "Ne ĉiam beno por planlingvo estas ĝiaj afiksoj", dirus la robotoj, kiuj provus komputore traduki mian Eo-tekston...


    6.3. Pri -oida, PAG (p, 467) diras, ke ĝi estas neoficiala sufiksoido, signifanta -forma. Pro praktikaj konsideroj, la senpera substantivigo de -oida estas uzata ne en la senco: kvalito, sed en la senco: objekto. Ni esperu, ke oni neniam ofici­aligos tiun ĉi vortelementon kiel sufiksoidon; ĝia ofteco en diversaj sciencaj terminologioj estas tre konsiderinda, sed la spertoj pri ĝi proksimume similas al tiuj de O. Reiersřl (1982, p. 17 - 18): " oido ne estas sufikso en la matematiko. La rilato inter X-o kaj X-oido en la matematiko montras tre grandan variadon en la diversaj X-oj. Tial ĉiuj matematikaj terminoj, kiuj finiĝas per  oido, devas esti konsiderataj kiel apartaj radikoj, ne kiel derivitaj vortoj."
    6.4. Pri -oza, PAG (p. 467) same konfirmas la neoficialecon kaj avertas kontraŭ uzo ĉe adjektivaj kaj verbaj radikoj, kie ĝin anstataŭas -ega. En la medicina lingvo ĝi havas tri sig­nifojn (ĉu sole tri?), en la ĥemia ĝi - krom alio - indikas la malpli grandan valenton de katjono en pluraj eblaj kombinaĵoj: feroza oksido (FeO) kompare kun ferika oksido (Fe2O3). Pri aliaj signifoj de  ozo en la ĥemio organika (glukozo, laktozo, ribozo aŭ pentozo) estus traktinde pli eble en kadro sisteme nomenklatura kun aliaj vortelementoj (ekz. azo- kaj -azo) pli bonŝancaj ol -ozo, ĉar neniam minacis al ili danĝero fariĝi Eo-afiks(oid)oj, ĉu oficialaj, ĉu neoficialaj. Pri tiuj ne po­vas esperantologoj diskuti; maksimume ili povas plori kiom "naturalisma" estas la scienca terminologio rilate Eon. Tamen, tiu terminologio estas pli objektiva fakto ol ajna pia deziro. Kiam la geologoj, fizikistoj, biologoj k.a. cerbumis pri siaj terminoj, ili iom ignoris la problemojn planlingvajn ...
    6.5. Pri -izi, PAG (p. 475) diras, ke ĝi estas neoficiala te­ĥnika sufiksoido, uzata laŭ -jenaj sencoj:

    6.5.1. apliki ion science aŭ metie, sur alian objekton, ekz. sa­lizi = saturi per salo fluidaĵon por precipiti koloidojn; alia afero estas sali manĝaĵon;

    6.5.2. apliki metodon de iu, ekz. pasteŭrizi, rentgenizi.
    Restas demando, ĉu -izi por tiom specialaj kaj samtempe diversaj signifoj estas nepre necesa. Ĉu ne sufiĉus: sali, pas­teŭri, rentgeni (Cs: rentgenovati, ne rentgenizovati) ktp.? A­liflanke en geologio tute bone eblus utiligo de la verbaj su­fiksoidoj -igi kaj -iĝi anstataŭ la originalaj -iz-. Cs: kalcitizace, De: Kalzitisierung, En: calcitization, Eo: kalci­tigo aŭ kalcitiĝo, laŭ kunteksto, Fr: calcitisation, Pl: kal­cytyzacja. Internacieco de la terminoj ne tre difektiĝus pro la du Eo-sufiksoidoj.
    7. Prefiksoidoj
    El la (pseŭdo)prefiksoidoj adverbaj, scienc-terminologie povas servi ekz. dis- (disloki, dissekci, dissemi, sed: dis­persi, distribui, diskordanco); re- (redeponi, reformi, re­frakto, regreso), retro- (neoficiala, en la senco: kontraŭe al la kutima direkto, ekz. en geologio: retrogranda metamorfozo). El la (pseŭdo)prefiksoidoj prepoziciaj ofte utilas de-, inter-, per-, post-, sub-, super-, trans-. Kompare kun la prefiksoidoj adverbaj ili ne alportas tiom da morfologiaj problemoj. Ĝene­rale dirite, ili estas sufiĉe internaciaj por grave konsistigi sciencan terminologion.
    8. Konkludoj

    Eblis nur supraĵe tuŝi la problemoriĉan kampon de la scienca leksikologio. Devus sekvi pli detalaj statistikoj. Tamen eĉ sen tiaj oni povas aserti, ke en la sciencaj terminologioj la vortelementoj, rolantaj kiel Eo-afiksoj, partoprenas etpro­cente, dum la samaj vortelementoj radikpartaj forte superregas. Tiu ĉi fakto estu averta adrese al eksperimentemaj esperantis­toj, kiuj dezirus inventi kaj oficialigi pluajn afiksojn. Laŭ­okazaj proponoj ne vekis favoran reeĥon. Sufiĉas foliumi mal­novajn jarkolektojn de SCIENCA REVUO, PLENAN ANALIZAN GRAMATIKON, PLENAN ILUSTRITAN VORTARON k. a. gravajn publikigaĵojn.

    Komparo kun la freŝdata terminprovizo de faklingva Esperanto instruas nin, ke preskaŭ ĉiu specialisto sentas tre for­tan afinecon al siafaka terminologio, pli malpli kodigita de internaciaj instancoj. Al esenca reformado (plibonigado, raciigado) de tiu terminologio helpe de Eo-afiksoj li apenaŭ inkli­nas. (Vd. la notojn de la red.).
    9. Referencoj
    Broczkó, P. (1983): Mikro-komputilo. - INTERNACIA KOMPUTADO. Bu­dapeŝto.

    Halvelik, M. (1965): Normlingva Esperanto. 14 p. - Stencilita manuskripto. Borgerhout.

    Kavka, J. (1981): Onomastiko en fakterminoj konsidere ilian esperantigon. - Kolekto de la referaĵoj de konferenco APLIKO de ESPERANTO EN SCIENCO KAJ TEĤNIKO, vol. l, p. 6 - 14. Žili­na.

    Kavka, J. (1982): Fonolitoj kontribuas al ŝparado de energio.­Kolekto de la referaĵoj el la internacia SEMINARIO PRI APLIKO DE ESPERANTO EN SCIENCO KAJ TEĤNIKO, p. 29 - 35. České Budějovice.


    PLENA ANALIZA GRAMAATIKO DE ESPERANTO (K. Kalocsay - G. Waringhi­en). (1980). Kvara, tralaborita eldono. - Universala Espe­ranto-Asocio. Rotterdam.

    PLENA ILUSTRITA VORTARO de ESPERANTO (1970). Ĉefredaktoro G. Waringhien. - Sennacieca Asocio Tutmonda. Paris.

    POŜATLASO DE LA MONDO (1971). - Kartografie, n.p., Prago.

    Reiersřl, O. (1982): Matematikaj kaj statistikaj terminoj en Esperanto (Suplenento al PIV). - Statistical Memoirs, l,l-33. Institute of Mathematics, Univeisity of Oslo.

    Verloren van Themaat, W. A. (1978): Internacia vortaro kaj ĝia signifo por la dezirinda formo de planlingvo. - SCIENCA REVUO, 99 - 117. Ĉapeko.

    Werner, J. (1981): Dekduo da fakaj vortoj por praktika uzo /1/. STARTO, 3, 14 - 15. Prago.


    Alvenis: 1984.02.06.




    Download 0.84 Mb.
    1   2   3   4   5




    Download 0.84 Mb.

    Bosh sahifa
    Aloqalar

        Bosh sahifa



    Apliko de esperanto en scienco kaj teĥniko 1984

    Download 0.84 Mb.