Apliko de esperanto en scienco kaj teĥniko 1984




Download 0.84 Mb.
bet5/5
Sana10.04.2017
Hajmi0.84 Mb.
1   2   3   4   5

Notoj de la redaktinto:
La sufikso -ent/o tute ne solvas la problemon pro kiu e­stis siatempe proponita la sufikso -enzo, nome: diferencigi la vivan aganton (personon) disde la aktive aganta, efikanta, aĵo (substanco, objekto). En kelkaj evoluintaj fakoj estas jam tiu diferencigo necesa. Ne gravas ĉu ni komprenas la vorteron -ent- kiel sufikson, resp. sufiksoidon, aŭ kiel nedisigeblan parton de koncerna vortradiko - estas la nediskutebla fakto, ke en Eo jam ekzistas la vortoj "agento", "prezidento", "stu­dento" k. s. Estas jam malfrue rezervi la vorteron -ent- por aĵoj. Simile nespecialigita estas la uzo de -or/o.

Akcepto de la postulo "ne oficialigi novajn afiksojn" es­tus tute pereiga por la apliko de Eo en kelkaj evoluintaj fa­koj. Ekz. la moderna sistema ĥemia nomenklaturo, precipe en or­ganika ĥemio, estas jam neimagebla sen granda arsenalo de pre­fiksoj kaj sufiksoj kun precize difinitaj signifoj. Tiu nomen­klaturo estas siaspeca aglutina "sublingvo" funkcianta eĉ en neaglutinaj naciaj lingvoj. Sed la evoluo direktiĝas al la afi­ksa nuancigo de la signifoj de vortoradikoj ankaŭ en aliaj sci­encoj, ekz. fiziko, biologio. Estu nur menciitaj vort-grupoj kiel: absorb(ad)o - absorb/anco, indukt/o - indukt/anco, rezis­t/o - rezist/anco, resp. lili/o - lili/aco, roz/o - roz/aco.

"Naturalisma" transprenado de ĉiuj novaj terminoj kiel unu solan nedisigeblan vortoradikon estas neimagebla kaj cetere en la malakordo kun la ĝenerala evoluo. Kompreneble, la transprenado de novaj afiksoj devas esti kritikema kaj kreema adaptado, dum kiu oni devos observi la planecon kaj regulecon de Eo.

Principoj de Esperanto
Karolo Piĉ, akademiano
Principoj de Esperanto estas tio, kion iom vage oni nomas la spirito de la lingvo, sed kion ĝis nun oni neniam klare formulis kaj difinis. Kelkfoje la principojn de la lingvo oni identigas kun la Fundamento de Esperanto. Tamen ankaŭ tio ne es­tss preciza. Ĉar fakte la principoj de Esperanto estas la in­terna. programo de la lingo, tiu ena komputila meĥanismo, kiun ni senĉese aludas ĉi tie. La principoj iom tiom respondas al la gramatiko de la lingvo. Bedaŭrinde ankaŭ tiu komparo estas nur proksimuma. Ĝi validus erst kiam ni posedus Kibernetan Gramatikon de Esperanto.
La ĉefaj principoj de ia lingvo estas:

1) severa komputilismo,

2) reciproka kunrespondo: rilato - kodindiko,

3) absoluta semantemismo,

4) variivo de elementoj.
1) Rilate al Esperanto oni povas paroli preskaŭ pri atomismo. Ĉar la tuta Esperanto konsistas el bazaj, ne plu divideblaj unuoj, kiuj senĉese eniras en la plej buntajn kaj variajn interagojn kaj interaktojn. La sola limigo ĉi tie estas la lingva programo kaj la logiko de la sistemo mem. La lingva programo iam ne allasas iujn kunmetojn. Tiel ekzemple kutime ne eblas kunigi adjektivkategorian vorton kun adjektiviga sufik­so: blankebla. Aliflanke la propra logiko de la sistemo iam ne akordiĝas kun ia ordinara logiko. La sistemo tial permesas jen eĉ kalsonino, ŝtrumpino, koksino, mamino, buŝino. Entute Esperanto ebligas preskaŭ senfinan liberan-kunmetadon kaj dismeta­don. Ja ŝajnas, ke ĝuste tio estas unu el ĝiaj plej elstaraj ecoj: neniel limigitaj kombineblo kaj kombinivo.
2) La severnn kunrespondon rilato - kodindiko ilustras ekzemple la esperantaj pluraloj: homo - homoj, malsimilaj al la Idaj: homo - homi. Tiu kunrespondo estas unu el la aliaj principoj de Esperanto. Ĝi koncernas la bazajn gramatikilojn:  as,

 is,  n,  ant' kaj la aliajn. Ĝi ne allasas esceptojn. Kaj ĝi validas ankaŭ pri la fonetiko.

Esperanto estas idiomo diakrita. Ĝi distingas molajn konsonantojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ kaj la duonvokalon ŭ. Ĝi ne distingas longajn kaj mallongajn vokalojn. Unue, tia distingado, en internacia skalo, tute ne estas ĝenerala. Due, longaj kaj mallongaj vokaloj diferencas de lingvo al lingvo. Tial la longon la esperanta sistemo saĝe tute ignoras, ne indikante ĝin. Se aŭtem, ial, tamen ĝi volus fari tion, ankaŭ tiam ĝi devus uzi diakritan signon, eble ian ': fíno - malkomenco; Fino - Suomo. Nepre ĝi ne povus uzi duoblan literon: aa, nn, kiel en IzaakoFinno, se ne paroli pri tio, ke jen unufoje la duobligo lon­gigas la vokalon (a en Izaako), dum alifoje ĝi mallongiĝas ĝin (i en Finno). Duoblaj literoj do estas ne nur ŝoko antifundamentaj, preskaŭ kaprice arbitraj, kaj kopiitaj al tute alia sistemo, sed ĉefe absolute neakcepteblaj por la kiberneta kodo de Esperanto.

3) Morfemoj (formaloj) kaj semantemoj (sencaloj) estas la bazaj elementoj de la lingvo. Esperanto tamen ne kontentiĝas per iaj ajn formaloj kaj sencaloj. Principe ĝi preferas ĉiam nur la ne plu divideblajn morfemojn kaj semantemojn. Tial jen kosmonaŭto estas por ĝi ordinara vorto kunmetita el semantemoj kosm' kaj naŭt', kiuj retre liveras naŭti, naŭtadi, naŭtino, naŭtiko, akvonaŭto, aeronaŭto, spaconaŭto kaj aliajn. Simile petrografio donas petro (roko), petrologo, petrologio, sed eĉ petroleo (petrolo; ĉi tie komparu ankaŭ gasoleo - gasojlo!), petroĥemio, petrodolaroj.

En ambaŭ kazoj praktike temas pri retroderivado. Sed retroderivado estas nenio alia ol konsekvenca aplikado de la dua parto de la 15-a regulo.

La absoluta semantemismo igas Esperanton eksterordinare riĉa, tamen samtempe ankaŭ maksimume simpla. Ĉar la esenco mem de tiu proceso estas resimpligado, reordigado, resĥemigado. Ti­al paŭperismo liveras jen paŭpera (malriĉa), jen paŭperizi, paŭperulo. Pitekantropo donas piteko (simio) kaj antropo (homo).

Kaj Esperanto tiametode atakas pli malpli poiome ĉiujn pseŭdoradikojn, kiujn ĝi dismembrigas serĉante la bazajn elementojn, kiuj konsistigas ilin. Tiamaniere ĝi tre simpliĝas. Kaj en la daŭro de tiu proceso sammezure ĝi eĉ aŭtentiĝas kaj viviĝas.

Ĉar lingvo vivanta ne povas konsisti el nuraj fremdaj vortoj. Tion sciis kaj scias ĉiuj lingvistoj. Tion scias eĉ niaj kleraj kontraŭuloj. Tia1 iliaj paroloj pri senviva kodo, maŝi­no senanima, barbara miksaĵo. Tiuj paroloj tute ne estas sen­bazaj teorie. Ili estas senbazaj praktike! Ĉar en la sĥemisma Esperanto fremdaj estas ĝuste ĉiuj imitismaj formoj naturalis­maj, dum naturaj estas ĉiuj formoj plene kaj aŭtente sĥemismaj! Tio respondas al la logiko de la afero! Tion krome konfirmas eĉ ĉiuj, kiuj ĉiutage okupiĝas pri Esperanto. Kaj tion, cetere, konscias ak la lingvo mem. Tial, iom post iom, ĝi komencas a­taki interalie eĉ plurajn latindevenajn verbojn kunmetitajn, el kiuj ĝi retroderivas la protoradikajn trahi (tiri), pliki (ple­kti), spekti (rigardi), klami (voki), gresi (paŝi), stitui (starigi), strui (meti, starigi), kludi (formi), poni (meti), sisti (starigi, firmigi, haltigi), kaj aliajn. Ĝis nun, tamen, ĉio ĉi estas pli tendenco ol preta fakto, kaj longdaŭra proce­so pli ol fermita evolustadio. Sed la ĵus cititaj protoradikoj ekzistas kaj nenio plu strekos ilin for. Tiom pli, ke ankaŭ la lingvo mem ne rezignos pri ilia funda ekspluato. Cetere severa sistemigado kaj resistemigado estas la ĉefa tendenco de la kiberneta Esperanto, tendenco kiu ne permesas al la lingvo toleri elementojn, kiuj iel ne akordiĝas kun la sistemo. Tiurilate Esperanto estas altgrade imunologia.

Sed tie ĉi kunefikas ankoraŭ unu cirkonstanco: profunda ekonomieco de la sistemo. Iom tiom ekonomiaj estas ankaŭ lingvoj naciaj. Ilia ekonomieco aŭtem estas pure hazarda, pli mal­pli sporada kaj nur deala. En Esperanto kontraŭe la ekonomieco estas rekte parto de la ĝenerala komputilismo de la lingvo. Ĉar absolute komputila parolilo fakte eĉ ne povas esti neekonomia. Ekonomiecon grave bremsas naturalismo - imitismo. Sed imitismo ne estas tendenco. Imitismo estas nur interlingvista herezo kaj eraro, kaj afero de kelkaj okcidenteŭropanoj. Germanling­vanoj kaj slavoj ne akceptas ĝin. Kaj miliardopaj amasoj aziaj kaj afrikaj rekte ĝin rifuzas. Ĉar en la komputila epoko havas ŝancon nur la same komputila Esperanto. Kaj imitismo estas kom­plika, eksmoda, aracia kaj malmoderna.

4) La atomismo kaj semantemismo de Esperanto kuntrenas u­nu interesan fenomenon: variivon de elementoj. Iuj elementoj, almenaŭ provizore, estas nedefinitivaj. Tiurilate Esperantaj vortoj similas al atomoj. Ankaŭ ili disfalas. Tamen ankaŭ ĉi tie eblas previdi nek kiuj vortoj disfalos, nek kiam tio oka­zos. Tio signifas, ke oni ne konas la tempon de la respektiva disfalo. Oni konas ĝiajn cirkonstancojn! Ĝi okazos, kiam ekzis­tanta elemento renkontos alian elementon, kun kiu ĝi povos eniri en interakton. La apero de la Ilustrala prepozicio pre tiel nuligis unuflanke la ĝisnunan preleg o, el kiu ĝi faris pre ­leg o, aliflanke tamen ĝi samtempe ebligis la naturalisman pre­sid ent o, kiu subite fariĝis aŭtente sĥemisma. Simile la Ilu­strala sufikso -al' disfaligis katedral-o (katedra preĝejo) al katedr al o. Malan proceson travivas ĵurnal-o, kiu naskas ĵurn ­al-o. Sed al tago, retre, tuj kreiĝas la propra analoga tag al ­o, signifanta tamen ne nur "gazeto", sed eĉ "taglibro"kaj "kontlibro". Tamen anal-o restas anal-o, ĉar la retroderivo an al o la lingvon ne logas. La kialo klaras. An al o ja liverus ano. Sed la homonimeco de ano (membro, jaro) estus tro konfuza. La lingvo tial rezignas pri la ebla riĉiĝo. Tamen tuj ĝi kom­pensas sin aliloke. Al analo ĝi kreas la propran jar al o.

La variivo de elementoj estas proceso, kiu senĉese deru­liĝas. Kutime ĝi ŝanĝas la internan strukturon de la vorto: ka­tedr al o. Ĝi ne ŝanĝas la vorton mem: katedralo. Ĉar ankaŭ ĉi tie efikas la interna kibernetismo de la lingvo. Fakte katedr ­al o anstataŭ katedral o estas nur pliprecizigo, alsimiliĝo al la interna kodo, kaj parto de la daŭra kribrado de la alte spe­cialigita materialo, kiu konsistigas la lingvon.

La kosmoglotiko de la pasintaj jarcentoj revis eĉ ne tiom pri universala idiomo, kiom ĝuste pri lingvo absoluta. Esperan­to estas enkorpiĝo de tiu idealo.

Sed absoluta lingvo havas eĉ iajn parametrojn. Tial oni ne povas lasi sen atento duoblajn literojn, pseŭdoradikojn kun falsaj kaj miskomprenigaj pseŭdoprefiksoj kom , kon , ko , eks , im , in , estanto anstataŭ estanteco kaj aliajn, ĉar ĉio ĉi estas atencoj kontraŭ la sistemo. Se oni ne likvidus ilin, ili iom post iom amasiĝus tiom, ke ili fine strangolus la sistemon: Eperanto fariĝus la plej malfacila lingvo de la mondo.

Esperanto estas teĥnika planlingvo. Tial ĝin devas regi antaŭ ĉio planistiko kaj teĥniklingvistiko.

Sed ekzistas ankoraŭ unu kaŭzo, kial oni devas adiaŭi la duoblajn literojn, la ĵus aluditajn kom-, kon-, kaj la aliajn monstrojn.

Tuj kiam Esperanton ekuzos milionopaj amasoj, ili komencos paroli absolute sĥeme, ĉar sĥemismo estas antaŭ ĉio eĉ ekonomiismo, t.e. tempoŝparo kaj pensadŝparo. Kaj tial do en la lingvo eksvarmos aŭtentaj vortoj kiel inologio (ginekologio), nomistiko (onomastiko), presidento (prezidanto), klepti (ŝte­li) kaj aliaj. Oni malkovros, ke la angla -er estas uzata ak por nomi la plej banalajn iletojn (hattle opener) ak por signifi la plej komplikajn aparatojn (computer, ekzemple), ke ĝi do funkcias tute same kiel la esperanta -il'.

Sekve enkondukante pseŭdoradikojn, neĝustajn kaj netaŭgajn novismojn, kaj aliajn misajn formojn, ni ne nur balastigas la vortaron, sed eĉ elkreas morgaŭajn problemojn.

Ŝajnas, ke jam jarojn tiriĝas embuska Okcidental-sĥismo. Na­turalismo tamen ne estas solvo. Naturalismo estas nur trompo kaj vaglumo. Tion necesas konscii. Tiom pli, ke Esperanto nun troviĝas en la plej danĝera punkto de sia evoluo, en ia transira stadio, en amorfa stato de la prematuriĝo literatura, scienca, artisma kaj lingvistika, en kvazaŭa preŝtupo de ĝeneralaj firmiĝo kaj definitiviĝo. La internaj aglutinaj, sĥemismaj kaj kiberrnetismaj fortoj de la lihgvo vekiĝas kaj ekas efiki kaj funkcii. Malfermiĝas la tempo de granda reordigado kaj purigado. Ĉar kio eblis en la naŭcentradika Esperanto, tio ne plu eblas en la dudekmilradika, en kiu ĝi jam nun kaŭzas nur konfliktojn kaj karambolojn! Kaj en la centmilradika Esperanto la naturalisma miŝmaŝo estos absolute elkludita.



Multo en la hodiaŭa vortaro de Esperanto estas papereca, paskvila, neaŭtenta kaj mucida. Sed la ĉiam kreskantaj Esperante paralantaj amasoj kaj ĉefe la ŝtorme disvolviĝanta literaturo de Esperanto sendube baldaŭ elsarkos la trudherbojn kaj paflorojn.
Glosaro:
a- : PIV-prefikso signifanta: sen-, ne-: a-morfa - sen-forma, a politika, a-te-isto (teo - dio, teismo, teolo-gio, ktp.).

ak- : plifortigita kaj; eĉ; kaj eĉ; ja kaj kune eĉ; samtempe eĉ; ne nur; sed eĉ; kaj ankaŭ: venis mizero ak malsa­to. Ak estas la latina ac (Ĉ i, jakož i, ktp.), kaj ĝi troveblas jam en la Zamenhofa reformprojekto el l894, interalie eĉ en du el la tri variantoj de lia Patralo: 1) kom mi ak pardah a mie debani! 3) ke mi ak skuzeh a mia debori!

-al' : PIV-sufikso signifanta: 4) io aparte, specinle, karakterize -a; io -a en ia pli altkategoria senco: ideo - ­idealo, dento - dentalo, katedro - katedralo, pasko - paskalo (paskkandelo). L - alis, Ĉ -ík, -áč, -ák k. s. Do -al' uzeblas interalie pri: 1) senviva -ul': trimastalo - trimastulo. 2) literaturaj ĝenroj: detektivalo, kaŭbojalo. 3) nomoj de tagoj: Kandelalo - Kandelfesto. 4) nomoj de preĝoj: Patralo - Patro nia, Marialo, Kre­dalo. 5) nomoj de solenoj, festoj: majalo, baptalo, ri­koltalo (Ĉ dožínky). 6) abstraktaĵoj: naturalo - natura karaktero (pentrista naturalo, naturalismo). 7) gra­matikaj terminoj: daŭralo - durativo, kondiĉalo - kondicionalo, ordonalo. 8) nomoj de publikaĵoj: Plenalo - ­PV, Iluatralo - PIV, tagalo - ĵurnalo (el kiu, retre, ĵurno), vesperalo, semajnalo, monatalo, jaralo. 9) no­moj de varoj: pilzenalo (Pilzen-biero), fordalo: ĉi tie tamen la lingvo ofte preferas: pilzeno, fordo. 10) nomoj de trafikiloj: vaporalo - vaporŝipo, krozalo, ra­pidalo, motoralo. 11) nomoj de lokoj, stratoj, placoj, piscinoj, ktp.: Rozalo - Roza lago. Vilsonalo, Masari­kalo, Denisalo - iamaj Pragaj garoj. 12) nomoj de vestopartoj: ŝtrumpalo - ŝtrumpkalsono, ĵartelalo, koksa­lo, mamalo (zonoj). 13) fingronomoj: dikalo, montralo, mezalo, ringalo, etalo. 14) popolaj nomoj de malsanoj: frostalo, singultalo, tremalo, vomalo, kakalo. 25) ostonomoj: lakrimalo (deinde retroderivo lakrimo - larmo), femuralo, nazalo, fruntalo. 16) nomoj de lingvoj: la usona anglalo. RIM: lastatempe D-ro A. Albault ko­mencas uzi -ez': anglezo, francezo, japanezo, ĉeĥezo. 17) adeco, ado kiel kompleta evento, akto: a) nomoj de ludoj: deponalo (deponado de fantoj), rabotalo (ŝerca mistrakto). b) nomoj de punoj: vergalo - vergregalo, vipalo. c) nomoj de naturfenomenoj: blovalo, siblalo (ventoj), vealo (meluzino), ŝprucalo, verŝalo, pisalo (plu­voj : ŝprucalas, verŝalas, pisalas.). d) aliaj aktoj: ba­bilalo (besedo), drinkalo, desvastalo (striptizo), mo­natalo (menstruo). 18) aliaj uzoj: sablalo - sabloŝtono (resp. sablito), kvinjaralo, scendalo (scendanta pa­rto de ŝoseo, sabatalo) i - iama salajro de instruis­to, ricevata sabate. ii - sabata laborturno, plenalo ­plenluno, ktp.  al' estas unu el la plej produktivaj E ­sufiksoj.
aŭtem: la plej malforta konjunkcio opona, staranta inter sed, tamen kaj ja. Ĉ avŝak. L autem. Oni ne vidis lin, li aŭtem vidis ĉiujn.

besedo: 1) senzorga geamika babilkunsidado dumvizita. 2) nefor­mala kunveno kun laŭtega konversacio: Post la prezen­tado okazis besedo kun la virtuozo. 3) societa amuzi­ĝo. 4) ĉeĥa societa danco. 5) kultura klubo, kazino: La burĝa Besedo.

deala: detempaltempa.

deinde: adverbo signifanta: ab ĉi tie, ab tie, ab ĉi tiam, ab tiam, de tio, el tio, sekve, poste, baldaŭ, due. Ĉ od­tud, potom, dále, za druhé. L deinde. Prime iris mini­strantoj, deinde pastroj, tum prelatoj, denikve la e­piskopo. Jen li levis al ŝi la jupon, deinde disbukis la ĵartelojn, tum faligis ŝiajn ŝtrumpojn, denikve de­tiris la kalsoneton. En disvolvita kvarplika denombra­do prime (aŭ alia enkonduka vorto) kutime okupas la u­nuan lokon, deinde la duan, tum (aŭ poste) la trian, kaj denikve (aŭ kaj fine) la kvaran. Deinde, tum, de­nikve kaj la aliaj rimedoj servas por la elformado de longaj frazoj kun pluraj subpropozicioj kaj por speci­alaj stilefektoj (poezia, historia, scienca stiloj).

denikve: adverbo signifanta: kaj fine, kaj ĉefine, kaj lastvi­ce, erst. Ĉ konečně, na konec, posléze, pak. L deni­que.

erst : ne pli frue ol; neniu, nenio pli frue ol; neniu, nenio antaŭ. Ĉ teprve. G erst. Ido erste, Tiun leĝon formulis erst Einstein.

fanto: garantiaĵo en ludo nomata deponalo. Kiel fanto povas funkcii la plej diversaj objektoj: ringo, tuketo, hor­loĝo, ŝlosilo, ktp.

garo: komplekso de domoj, vojoj, reloj, peronoj kaj aliaj instalaĵoj servantaj al vojaĝaj kaj transportaj celoj, pli malpli tio, kion ĉe fervojo, iom konfuze, oni no­mas stacidomo. Bg gara. F gare. Ferogaro, busogaro, ŝi­pogaro, aerogaro.

-it' : internacia sufikso uzata 4) por nomi mineralojn kaj ŝtonojn (Vd la grekdevenan lito, Gr lithos). Ĝi alme­tiĝas senelekte al substantivaj, adjektivaj aŭ verbaj radikoj, distingante la mineralojn a) laŭ ilia karak­teriza eco; b) laŭ ilia trovinto; c) laŭ ilia unua aŭ kutima trovloko, aŭ d) laŭ la ĉefa substanco, kiun ili entenas: a) lazurito, nefrito, selenito. b) barandito, volastonito. c) dolomito, teŝinito, vogezito. d) ĥromi­to, manganito, siderito, volframito.

pa- : origine Zamenhofa interjekcio ofte uzata eĉ prefikse: pafloro, pascienco, paoriginalo. Pa- estas la konver­sacia paralelo de pseŭd o . Cetere ke interjekcioj po­vas funkcii prefikse, tion pruvas jam la Fundamenta fi-, kaj, novisime, ak la greka kaj latina interjekcio (PIV).

tum: adverbo signifanta: 1) en tiu momento. 2) tiom longe. 3) poste, tiam, erst tiam. Ĉ tu, pak, potom, tak dlou­ho. L tum.
Literaturo al la glosaro:
Henri Vatré: Neologisma glosaro. A. E.Iltis, Saarbrücken, 1983.

Noto de la redaktinto:

Tiu ĉi prelego estis prezentita dum AEST 1980, sed pro teĥnikaj kaŭzoj ne estis envicigita en la kolekton. Ĉar la problemo estas ĉiam diskutata, estis rekomendita la publikigo de la teksto en la kalekto de referaĵoj - AEST 1984.



Elektitaj aspektoj de ĥemia nomenklaturo Esperanta
Ing, Jan Pióro
I. Kombinaĵaj formoj de la nomoj de ĥemiaj elementoj
En kombinaĵoj, la nomojn devenentajn de ĥemiaj elementoj oni povas rigardi en du aspektoj:

1) Elementa formo substrekas devenon de la ĥemia elemento,

2) Kombinaĵa formo forĵetas pli longan finaĵon.
Kelkaj ekzemploj de la elementaj kaj kombinaĵaj formoj de ĥemiaj elementoj:




Nomo de la elemento

Elementa formo [1]

Kombinaĵa formo [2]

Al

Cd

Si



Aluminio

Kadmio


Silicio

Alumini-

aluminia oksido

Al2O3
Kadmi-

kadmia cianido

Cd/CN/2

Silici-


silicia oksido

SiO2



Alumin-

natria aluminato

NaAlO2
Kadm-

kalia ciano-kadmito

K4Cd/CN/6
Silic-

natria silicato

Na2SiO3

Enkonduko de la senkondiĉa finaĵo -io por ĉiuj ĥemiaj elementoj, reguligas la tutan Esperantan nomenklaturon per plena eblo de aplikado de elementaj kaj kombinaĵaj formoj de ĉiuj ĥemiaj elementoj, kaj per tio pli ĝuste esprimi nomojn de diversaj ĥemiaj kombinaĵoj.

Nur por kvin elementoj P, H, N, O, S kombinaĵa formo estas ankoraŭ pli mallongigita kaj aspektas jene: Fosf-, Hidr-, Nitr-, Oks-, Sulf-. Estas uzataj en tiaj nomoj kiel: Fosfata acido, Hidroklorido, Nitrata acido, Nitrita acido, Hidroksilo, Natria oksoklorido (NaOCl), Sulfata acido, ktp. (Ĉi tie estas ankaŭ litero "O" kiel litera ligilo inter ĥemiaj nomoj).

Tiun saman kombinaĵon oni povas ofte nomi uzante aŭ elementan aŭ kombinaĵan formon de ĥemia elemento: SiO2: silicia­/di/oksido aŭ silicata anhidrido.


II. Literaj kaj signaj ligiloj inter ĥemiaj nomoj

Literoj "O", "a" kaj signo "-" servas en diversaj ĥemiaj nomoj kiel ligiloj inter ĥemiaj nomoj. Oni povas ankaŭ ne uzi ilin kaj tiaj nomoj estas kunigitaj senpere. Ĉiuj el ili estas samrajtaj ĉar estas nenia diferenco ĥemia ĉu ni uzos unu el i­li. Ankaŭ miksita sistemo estas plene samrajta.

Poliakrilobutadiena stireno, aŭ poli akril-butadiena sti­reno, aŭ poliakrilobutadienstireno, ktp.
III. Numeroj uzataj en ĥemio
l, 2, 3, ... indikas pozicion de atomgrupo en ĉeno aŭ ci­klo: 1,1,3,3 - Propanotetrakarboksila acido

/COOH/2 -CH-CH2-CH-/COOH/2

1,2 - Etanodikarboksila acido

HOOC-CH2-CH2-COOH

mono, di, tra, tetra, penta.... mult: indikas multeblec­on de ĥemia elemento aŭ grupo:
Cl

Diklorbenzeno (tady obr.)

Cl
Silicia dioksido SiO2

Dikarboksila acido

bis, tris, tetrakis, pentakis, .... multkis: indikas mult­oblecon de radikalo aŭ aparta atomgrupo en multkomponanta ĥemia kombinaĵo:

Bis/etiloamino/diaceno /C2H5NH/2C10H7

bi, ter, kvater, pentater, ... politer: indikas multoble­con de samspeca radikalo formiĝantan komunan ĉenon:

Bifenilo C6H5-C6H5


Pentaterfenilenilo -C6H4-C6H4-C6H4-C6H4-C6H4-

monomero, dimero, trimero, ... polimero: indikas multob­lecon de simpla kombinaĵo ĉe polimeroj:

Pentamerstireno -/CH-CH2-/5

IV. Aparte-kune

Tiaj vortoj kiel: acido, bazo, oksido, klorido, hidrato, amido, anhidrido, acetalo, aldehido, ktp.:

1) Staras aparte kiam difinas rolon de la antaŭe staranta ĥemia formulo: Acetata acido, acetata amido, acetata anhidri­do, sulfata acido,

2) Kuniĝas kun la nomo de ĥemia formulo kiam formas komunan nomon aŭ servas kiel prefikso:
Kadmia acetamidato /CH3CONH/2Cd

Sulfatacida hidrato H2SO4.H2O

Acetamidilo CH3CONH-

V. Hidro, hidroksilo, hidroksido, anhidrido, anhidro, hidrato.


Hidr- aŭ hidro- prezentas la kombinaĵan formon de la elemento H kaj servas kiel ĥemia afikso en la nomoj de kombinaĵoj ĝin posedantajn:

Tetrahidrofurano

Natria hidrokarbonato NaHCO3 (acidaj saloj)

Al tiu grupo de ĥemiaj nomoj apartenas ankaŭ ĉiuj aliaj en titolo de tiu ĉi ĉapitro menciitaj nomoj:

-OH hidr-oks-ilo

Kadmia hidroksilklorido Cd/OH/Cl

-OH nomiĝas hidroksido en la kombinaĵoj kapablaj krei aliajn similajn -idajn kombinaĵojn kiel ekz. kalia klorido:

Kalia hidroksido KOH

Kalcia dioksido Ca/OH/2 (en bazaj saloj -OH prenas nomon hidroksilo).

Kiam ni deziras substreki ke la ĥemia kombinaĵo posedas nenian akvon ni uzas la vorteron anhidr-:

Anhidra natria karbonato Na2CO3 (anhidr- estas destini­ta por kombinaĵoj post forpreno de H2O). Anhidrid- estas des­tinita por acidoj post la forpreno de H2O el iliaj molekuloj: Acetata anhidrido CH3CO-O-COCH3, Ĥromata anhidrido CrO3, Sulfata anhidrido SO3, Sulfita anhidrido SO2. Vorto anhidrido staras post la nomo de la acido.

La radiko "hidrat" estas destinita por kombinaĵoj posedan­taj akvon en sia formulo: Sulfatacida hidrato H2SO4.H2O (sul­fata acido monohidrata). De tie ankaŭ karbonhidrato (aŭ moder­na saĥarido) por sukeroj kiuj ĉiam posedas H2O en sia formulo.

VI. Deveno de organika nomenklaturo
Organikaj kombinaĵoj - kombinaĵoj de atomo C kun aliaj, prefere kun H-atomoj. Tiel nomoj de organikaj kombinaĵoj devenas de la kombinaĵa formo de ĥemia elemento C, karbon-: De tie: Karbon-hidridoj (karbonanoj, alkanoj) - ĉenaj, ciklaj, satigi­taj, nesatigitaj ... kun ĥemiaj ligiloj unuoblaj (-), duoblaj (=), trioblaj ( ).

Karbon-hidratoj (saĥaridoj)


VII. Nomoj kaj finaĵoj de neorganikaj acidoj

Acidoj posedantaj atomon O en sia formulo prenas finaĵojn

-ato aŭ -ito depende de ilia valenteco.

Nomoj de acidoj devenas de kombinaĵaj formoj de ĥemiaj e­lementoj: Silicata acido (kalia silicato), Sulfata acido (ka­lia sulfato), Sulfita acido (kalia sulfito).

Acidoj ne posedantaj atomon O en sia formulo prenas finaĵoj -ido (kombinaĵoj senpere ligitaj): Hidroazida acido (Kalia azido), hidroklorida acido (kalia klorido), hidrocianida acido (kalia cianido).

Nomoj de acidoj kun uzo de ĥemiaj afiksoj:

Afikso HIPO- malplialta valento de la centra atomo ol valento indikata sen prefikso hipo-. Tiu prefikso staras antaŭ la nomo de malplialta valento: hipoklorita acido HClO:

Afikso HIPER- hiperklorata acido

Afikso HIPEROKS- kun ligiloj -O-O- (valento de centra atomo ne ŝanĝiĝas) hiperoksosulfata acido H2SO5.

VIII. Nomoj kaj finaĵoj de organikaj acidoj

Propraj nomoj de acidoj - finaĵo -ata: butirata acido, citrata acido, okzalata acido.

Sciencaj nomoj - finaĵo -karboksil-: monokarboksilaj acidoj, dukarboksilaj, trikarboksilaj, ... multkarboksilaj. Aldona grupo  COOH kiu anstataŭas H atomon en ĥemia kombinaĵo ne ŝanĝas ĝian originradikon: Hidrokarboksila acido HCOOH, Kar­boksilkarboksila acido COOH-COOH, Butanokarboksila acido ­CH3CH2CH2CH2COOH, Propanokarboksila acido CH3CH2CH2COOH.

Saloj de organikaj acidoj prenas ĉiam finaĵo -ato, ankaŭ saloj de karboksilaj acidoj: Natria metanokarboksilato.

Pli bone aparte mencii ankoraŭ tri grupojn de acidaj kombinaĵoj kun finaĵoj: -CO-SH, -CS-SH, -CS-OH

a) Karbotiolataj acidoj kaj saloj, derivaĵoj de la radikalo: Karbotiolilo -CO.SH

b) Karbotiontiolataj acidoj kaj saloj, derivaĵoj de la radikalo: Karbotiontiolilo -CS.SH

c) Karbotionataj acidoj kaj saloj, derivaĵoj de la radikalo: Karbotionilo -CS.OH
VIII/a. Nomoj por grupoj de acidoj - finaĵo -a

Butana acido - kiu ajn ricevita de butano, propana acido - ­kiu ajn ricevita de propano, organika acido, neorganika acido, multhidroksilaj acidoj, multkarboksilaj acidoj, ktp.


IX. Esteroj

Ĝenerala formulo laŭ modelo: CH3CO.OC2H5

1. Propraj nomoj devenas de acido kaj alkoholo: Etila ace­tato.

2. Sciencaj nomoj (du ebloj)

a) nomoj devenas de karbonhidrid-karbonilo kaj oksilo de dua karbonhidrido: Metanokarbonila etoksilo

b) aŭ nomoj devenas de la nomo de la acido en kiu grupo  COOH posedas kiel substituanto restaĵon de alkoholo: Metanokarbo-etoksilo.

Rimarko: Karboetoksilo -CO.OC2H5, Karbotiolilo -CO.SH, Karbotionilo -CS.OH, Karbotiontiolilo -CS.SH.
X. Aliaj kombinaĵoj (ne acidoj) kies nomoj finiĝas per -ato

Ĉi tie troviĝas jenaj grupoj de ĥemiaj kombinaĵoj:

l. Saloj de organikaj kombinaĵoj (ne acidoj), kiam aktiva H atomo en grupoj: -OH, -SH, NH, -NH2 estas anstataŭata per metalo: Kalcia saĥarozato C12H22O11.3CaO.3H2O, Natria fenola­to C6H5ONa, Kalia benzendiazoato C6H5-N=N-OK, Kadmia acet-amidato (CH3CONH/2Cd, Kalia ftalimidato C6H4/CO/2=NK, Natria etanolato C2H5ONa, Natria etanotiolato C2H5SNa.

2. Propraj nomoj de esteroj (tiaj nomoj devenas de propraj nomoj de la acidoj, tial posedas finaĵon -ato/: Etila acetato CH3CO.OC2H5

3. Hidratoj. Nur hidrato kiel sola komplekse ligita komponanto ne kapabla krei salojn, prenas finaĵon -ato: Natria dihidrofosfato monohidrata NaH2PO4.H2O.
Alvenis: 1984.02.21.
Noto de la redaktinto:

Ni ebligis la publikon de ĉi tiu prelego, kvankam ĝi ne ĉiam estas en la akordo kun la sistema nomenklaturo laŭ IUPAC (International Union of Pure and Applied Chemistry). Ĉar la siste­ma ĥemia nomenklaturo (IUPAC) ĝis nun ne estis en Eo oficiali­gita, ni ne trovis la kialon por ne doni la vorton al la homo alia opinio.

Tamen ni opinias, ke ankaŭ en Esperanto estas rekomendinda la aplikado de la sistema ĥemia nomenklaturo laŭ IUPAC, ĉar tia estas la ĝenerala evoludirekto. La sistema nomenklaturo e­stis jam adaptita por la plejmulto de evoluintaj naciaj ling­voj kun negravaj ŝanĝoj, tial ĝi estas vere internacia.


Pri la nomoj de ĥemiaj elementoj en Esperanto
Andrzej Warszawski
Post preskaŭ cent jaroj de sia ekzisto Eo staras antaŭ plej grava, miaopinie, tasko: krei sian sciencan lingvon. Kvan­kam jam L. Zamenhof faris unuajn paŝojn, hodiaŭaj rezultoj ne igas Esperanton lingvo uzata en scienco kaj teĥniko. Bona ek­zemplo de tia stato estas faka esperanta lingvo en ĥemio.Dum preskaŭ okdekjara historio de la ĥemia lingvo en Eo aperadis ­pluraj proponoj de la ĥemia nomenklaturo, kies aŭtoroj ofte prezentis tute malajn vidpunktojn. Rezulte oni ne solvis eĉ la problemon de la nomoj de ĥemiaj elementoj! Kaj ni emfazu, ke la nocio de ĥemia elemento apartenas al plej bazaj en tiu ĉi sci­encobranĉo.

La Zamenhofa vortaro de la "Unua Libro" entenas tri radikojn de la nomoj por la ĥemiaj elementoj: "arĝent'", "kupr'", "or'". La nuntempe plej ampleksa "Plena Ilustrita Vortaro" [1] enhavas jam apartan liston de ĥemiaj elementoj. Enlistigitaj e­stas 102 nomoj (se oni forigas nomojn de izotopoj: deŭterio, ionio kaj duoblajn: azoto, ilinio, masurio). Ni povas kompari tiun ĉi nomaron kun nomoj en diversaj lingvoj kaj proponitaj de aliaj E aŭtoroj (Tabelo 1). Okulfrapaj estas en kelkaj kazoj la preskaŭ identaj nomoj (ekz. por B, Ar, Ba, Bk). En aliaj ka­zoj (ekz. Pb, Hg, Fe) pli malpli grandaj diferencoj, kaj pli malfacila estas elekto de la nomindikoj, kiuj estu uzataj en la Internacia Lingvo. Sed la elektado de radikoj el la latina lingvo ebligas plejparte eviti malfacilaĵojn. W.J. Nijveld, ki­u redaktis la PIV-an liston, prenis radikojn devenantajn el la latina lingvo (escepte de ekz. 51Sb). Tiel elektitaj radi­koj, kiel pruvas la Tabelo 2, bone akordas kun la plej gravaj por ĥemiisto mondlingvoj. Latinlingva origino de radikoj estas principo ankaŭ premisita de aliaj aŭtoroj [4].

Oni devas mencii ankaŭ aliajn proponojn priskribitajn de Z. Pluhař [5], kvankam graveco de rekomendoj de la Ĥemia Fak­terminologia Komisio (ĤTK) pro ilia nepublikigo kaj nedisvastigo estas negranda. Cetere la proponoj de ĤTK ne estas ko­heraj. Ekz. ĤFTK rekomendas por la 51-a elemento la nomon "stibio" pro "la akordo kun la ĥemia simbolo". Samtempe la Komisio­no informas, ke la baza kriterio de elektado de nomoj estis jena: "la elektita formo estu sufiĉe internacia". Bonvolu kompari tion kun la Tabelo l, memorante pri la principo de internacie­co.
Z. Pluhař [5] priskribas ankaŭ la "numeralan" sisteman nomenklaturon de ĥemiaj elementoj. Miaopinie la propono, malgraŭ ĝia simpleco, ne taŭgas por unuaj 203 elementoj, kies nomoj jam estas fiksitaj en pluraj lingvoj.

Sed la nomo ne konsistas nur el radiko, konsiderenda estas ankoraŭ la problemo de finaĵoj de nomoj de ĥemiaj elementoj. Laŭ lia Tabelo 3 oni povas aserti, ke ekzistas finaĵoj ludantaj gra­van rolon en la nomaro. En multaj eŭropaj lingvoj plejparto de nomoj finiĝas je "-um" aŭ "uŭ", Kvankam " um" kaj " uŭ" ne estas specifaj finaĵoj por nomoj de ĥemiaj elementoj, sed ili en konsiderinda grado unuecigas la nomaron. Partoj de nomoj kun aliaj finaĵoj estas tiel negrandaj, ke oni ne bezonas ilin dis­kuti.

Tute similan staton, kiel en etnolingvoj, ni trovas en Eo (tabelo 4). El tri finaĵoj " o", " umo", " io" ĝuste la lasta finiĝas plej grandan parton da nomoj. Krome komparante la no­maron prilaboritan de C. Dellian (l948) kun la PIV-a (1970) ni vidas, ke kreskas frakcio de la nomoj finiĝantaj je "-io". Pres­kaŭ eliminitaj estas en PIV nomoj kun "-umo". Evidentiĝas, ke tute sendepende de la propono de J. Pióro [3, 4], la nomaro e­voluas tiel, ke "-io" fariĝas plej vaste uzata finaĵo en la no­moj de ĥemiaj elementoj.

Interese estas serĉi identajn nomojn en diversaj esperan­taj nomaroj de ĥemiaj elementoj. Plej multe da komunaj nomoj havas nomaroj de C. Dellian kaj PIV, sed ni ne forgesu, ke C. Dellian ne nomis elementojn kun la atom-numero super 96 kaj ti­al lia propono havas nur historian signifon. Pli interesa es­tas la fakto, ke pli ol duono de nomoj estas identaj en PIV kaj en la propono de. J. Pióro kaj ĉiuj tri supre menciitaj nomaroj enhavas pli ol trionon da identaj nomoj.

Surbaze de la supre prezentitaj rimarkoj ŝajnas, ke la unuecigo de la nomoj de ĥemiaj elementoj en Esperanto estas du­kampa: elekto de radikoj kaj problemo de finaĵo. Aprobo de la principo pri la latinlingva origino de radikoj kun konsidero de la principo pri internacieco estas solvo de la unua problemo. Cetere, kiel tion montris la supre prezentitaj faktoj, la nomoj de ĥemiaj elementoj estas bonaj ekzemploj de internaciaĵoj, kies graveco en scienca terminologio ĉiam pligrandiĝas [6]. Koncerne la finaĵon la situacio en Eo ne distingiĝas de la situacio en pluraj naciaj lingvoj: ekzistas unu finaĵo karakteriza por plej­parto de la nomoj. Mi tezas, ke en Eo " i ", jam havante difi­nitan signifon en geografio kaj medicino, ekrolas kiel sufikso por ĥemiaj elementoj. Tio estas jam fakto, kvankam ankoraŭ ne konsciata de esperantistaro!
Kaj nun ni devas demandi: ĉu vere Eo bezonas specialan sufikson por ĥemiaj elementoj? Nenova demando, respondoj estis diversaj: certaj aŭtoroj jesis [3, 4], aliaj - neis [5]. Laŭ mi hetolerebla estas stato, ke en la artefarita planlingvo, baziĝanta ­sur uzado de afiksoj, al la baza scienca nocio oni ne alordigis ian konstantan afikson. Ŝajnas al mi, ke el hodiaŭ uzataj afiksoj, plej taŭga estus la sufikso "-i" pro jam preci­pa rolo en la nuna esperanta nomaro de ĥemiaj elementoj. Ankaŭ ĝi bone akordus kun la ruslingva finaĵo "uŭ". Krome ni rememorigu, ke IUPAC rekomendas uzi finaĵojn "-ium" "uŭ" en no­moj de noveltrovitaj metalaj elementoj. La sufikso "-um", mia­opinie, pro neekzakta difino de sia signifo en Eo, tiucele ne konvenas.
Por ĥemiaj elementoj kun atomnumero super 103, por eviti malkonsenton kiel elekti radikon de la nomo (ekz. la 105-an elementon oni proponis nomi laŭ nomoj de sciencistoj: O. Hahn kaj N. Bohr [6] logika ŝajnas principo krei esperantajn nomon de ĥemia elemento laŭ adaptitaj por Eo principoj de sistema nomenklaturo [5].
Do, ellaboro de la propra esperanta nomaro de ĥemiaj elementoj estas miaopinie, bazangula ŝtono en la kreado de esperanta ĥemia terminologio. Ĝi unuflanke konvenu al spirito de la lingvo kaj aliflanke estu kiel eble plej kongrua kun jam ellaboritaj terminologioj en mondlingvoj. Tial kvalitoj estas ankaŭ dezirindaj por la unuecigita nomaro de ĥemiaj elementoj, aprobita de esperantistaro.


Literaturo:
1) Plena Iluatrita Vortaro, ĉefredaktoro G. Waringhien, S A T, Paris 1970

2) Curt Dellian: Racia kaj internacia ĥemia nomenklaturo, Kritikaj studoj pri la sistematiko kaj logiko de la ĥemia nomenklaturo, Munkeno 1948

3) Jan Pióro, Ĥemiaj afiksoj internaciaj, WNT, Warszawa 1966

4) Jan Pióro, Esperantaj Normoj-Ĥemio-00001, Ĥemiaj kombinaĵoj, PEA Vnrsovio 29?0

5) Zdeněk PLuhař: Problemoj de la sistema ĥemia nomenklaturo en la Internacia Lingvo, en: SAEST 1980 Kolekto de la seminariaj referaĵoj, ĈEA Ústí nad Labem 1980

6) Zygmunt Stoberski, Miedzynarodowa terminologia naukowa, PWN, Warszawa 1982


Alvenis: 1984.02.06.

Vidu la noton de la redaktinto post la teksto de Ing. Pióro - pĝ. 166-167

TABELO 1


EKZEMPLOJ DE NOMOJ DE ĤEMIAJ ELEMENTOJ EN DIVERSAJ LINGVOJ



Atomnumero

kaj simbolo



Nomo en lingvo
















latina

angla

germana

rusa

franca

5 B

6 C


8 O

18 Ar


26 Fe

43 Tc


49 In

51 Sb


55 Cs
56 Ba

80 Hg


82 Pb

97 Bk


borum

carboneum

oxygenium

argon


ferrum

technetium

indium

stibium


caesium
barium

hydrargyrum

plumbum

berkelium



boron

carbon


oxygen

argon


iron

technetium

indium

antimony


caesium

cesium


barium

mercury


lead

berkelium



Bor

Kohlenstoff

Sauerstoff

Argon


Eisen

Technetium

Indium

Antimon


Zäsium

Cäsium


Barium

Quecksilber

Blei

Berkelium



bor

ugljerod


kislorod

argon


ĵeljezo

tjechnjecij

injij

surma


cezij
barij

rtutj


svinjec

berkelij


bore

carbone


oxygene

argon


fer

technétium

indium

antimone


caesium

césium


baryum

mercure


plomb

berkélium







Atomnumero

kaj simbolo



Nomo en lingvo:
















pola

hungara

Esperanto
















PIV [1]

D [2]

P [3]

5 B

6 C


8 O

18 Ar


26 Fe

43 Tc


49 In

51 Sb


55 Cs

56 Ba


80 Hg

82 Pb


97 Bk

bor

wegiel


tlen

argon


zelazo

technet


ind

antymon


cez

bar


rteć

ołów


berkel

bór

szén


oxigén

argon


vas

technécium

indium

antimon


cézium

bárium


higany

ólom


berkélium

boro

karbono


oksigeno

argono


fero

teknecio


-

antimono


cezio

bario


hidrargo

plumbo


berkelio

borono

karbono


oksigeno

argono


fero

masuriumo

indiumo

stibio


cezio

bariumo


hidrargo

plumbo


-

borio

karbonio


oksigenio

argonio


ferio

teknetio


indio

antimonio

cezio

bario


hidrargio

plumbio


berkelio

TABELO 2 - KOMUNAJ RADIKOJ DE NOMOJ DE ĤEMIAJ ELEMENTOJ




Lingvoj

Nombro de konsiderataj nomoj

Frakcio de komunaj radikoj (%)

angla, Eo, PIV [1]

102

90,2

latina, angla, germana, Eo, PIV [1]

102

83,3

TABELO 3


FINAĴOJ DE NOMOJ DE ĤEMIAJ ELEMENTOJ EN NACIAJ LINGVOJ

Kvanto de konsiderataj Hemiaj elementoj: 103







Frakcio (%) de nomoj kun finaĵo:



















"-um"













"-uŭ"

lingvo

latina

angla

germana

franca

hungara

rusa




93,2

68

53,4 x)

57,3


60,2

61,2

58,3




"-én"

"-éne"

"-en"

"-on"







lingvo

hungara

franca

angla

angla










7,8

3,9

3,9

8,7






TABELO 4


FINAĴOJ DE NOMOJ DE ĤEMIAJ ELEMENTOJ EN ESPERANTO


Nomoj laŭ




D [2]

PIV [1]

P [3]

Kvanto de konsiderataj nomoj




93

102

103

Frakcio


(­%)

de

nomoj



kun finaĵo

"-o"


41,9

43,1

-,-




kun finaĵo

"-umo"


6,5 x)

14,0


2,9

-,-





kun finaĵo

"-io"


44,1 x)

51,6


53,9

100,0

x) Tabelo 3 - Ekzemple: Zr Zirkonium, Zirkon

x) Tabelo 4 - Ekzemple 81Tl tali(um)o

TABELO 5


KOMUNAJ NOMOJ EN ESPERANTO

Nomoj laŭ

PIV [1], D [2], P [3]

PIV [1], P [3]

PIV [1], D [2]

Nombro de konsiderataj nomoj

93

102

93


Frakcio de komunaj nomoj (%)

37,6

41,9

52,0


84,9

87,1

Ĉiuj tabeloj estis pretigitaj surbaze de [1, 2, 3] kaj ankaŭ:

1. Dictionary of Chemical Terminology Polish German English French Russian, WNT Warszawa 1974


2. Słownik chemiczny niemecko-polski, WNT Warszawa 1964
3. Chemie - eine Einfürung in die Fachsprache, VEB Verlag Enzyklopädie, Leipzig 1975
4. Sárik Tibor, Lernolibro por la 7-a klaso, Tankonyvkiado Vallatat 1982
5. Słownik chemiczny, Wiedza Powzechna Warszawa 1982
6. Spravočnik po elementarnoj chimii, Naukova Dumka, Kijev 1977

Verkis: Aŭtora kolektivo

Titolo: Kolekto de la referaĵoj el la internacia seminario

APLIKO DE ESPERANTO EN SCIENCO KAJ TEĤNIKO 1984

Temoj: 1-a: Perspektivoj de la monda nutraĵ-produktado

2-a: Problemoj de la fakaj lingvo kaj traduko


Eldonis: Ĉeĥa Esperanto-Asocio

Scienca-Teĥnika Sekcio

Jilská 10

110 00 Prago 1


Okazis: de la 31-a de aŭgusto ĝis la 2-a de septembro 1984 en Brno, Ĉeĥoslovakio

Eldono: 1-a

Redaktis: Ing. Zdeněk Pluhař

Doc. RNDr. Vlastimil Novobilský, CSc.

Nete tajpis: Johano Sainer

Grafike


aranĝis: Ing. Zdeněk Pluhař
La tekston kaj

la kovrilon

presis: ZVÚ, OBIS VTEI, Hradec Králové
Nombro de

Paĝoj: 175



Prezo: Kčs 30,-

Download 0.84 Mb.
1   2   3   4   5




Download 0.84 Mb.

Bosh sahifa
Aloqalar

    Bosh sahifa



Apliko de esperanto en scienco kaj teĥniko 1984

Download 0.84 Mb.