Ŭropa federismo el dokumentoj de uef (Unio de Eŭropaj Federistoj)




Download 364.89 Kb.
bet14/27
Sana10.06.2021
Hajmi364.89 Kb.
1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   ...   27
8.2.1 Vivo kaj agado

A. Spinelli (1907-1986), jam komunista aktivulo, estis arestita en 1927 - nur dudekjaraĝa – pro sia kontraŭfaŝisma aktiveco kaj suferis dek jarojn da malliberejo kaj ses da relegacio. Elpelita el la komunista partio en 1937, dum la mallibereco, ĉar li estis tute malkontenta pri la konkreta realigo de komunismo farata de Stalin en Sovetunio, li ekkonas en la relegaciejo de Ventotene kelkajn federismajn tekstojn, sur kiuj, kune kun aliaj politikaj relegaciitoj, li konstruas la liniojn de la luktado por la eŭropa Federacio, fondante ankaŭ la italan sekcion de la Eŭropa Federisma Movado, kiun li gvidis ĝis 1962.

Nomumite membro de la Komisiono de la Eŭropa Komunumo en 1970, en 1976 li fariĝis membro de la Eŭropunia Parlamento, en kies sino li entreprenas la grandan institucian batalon, kiu igos la Strasburgan Asembleon aprobi, je grandega plimulto, la projekton pri Traktato por la Eŭropa Unio, en kiu estas enmetitaj kelkaj fundamentaj elementoj por la trasformo de la Komunumo al Eŭropa Unio sur federa bazo.

Kiam en 1985 la projekto pri Traktato estis flankenmetita de la pintkunveno de la ŝtat- kaj registarestroj, kiuj preferis startigi la Unuecan Akton, Spinelli rekomencis sian institucian batalon bazitan sur transdono de konstituci-fara mandato al la Eŭropunia Parlamento, konvinkite ke neniu substanca progreso estas realigebla fare de la Komunumo sen federaj institucioj. Lia morto ne interrompis tiun ĉi politikan batalon, pri kiu la tuta eŭropa federista movado estas engaĝita, ĝis la starigo de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo.

Download 364.89 Kb.
1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   ...   27




Download 364.89 Kb.

Bosh sahifa
Aloqalar

    Bosh sahifa



Ŭropa federismo el dokumentoj de uef (Unio de Eŭropaj Federistoj)

Download 364.89 Kb.