Naskiĝo de Usono kaj de federismo




Download 364.89 Kb.
bet2/27
Sana10.06.2021
Hajmi364.89 Kb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   27
1. Naskiĝo de Usono kaj de federismo

Jam en la pratempo ekestis provoj je unuiĝo inter ŝtatoj. Tamen nur en Ameriko, per la Konvencio de Filadelfio en 1787, akiris formon la unua federa Konstitucio de la historio. Ĝi fontis el kompromiso inter la pensmaniero, kiu celis unuigi en ununura lando la 13 sendependiĝintajn koloniojn de la metropolo kaj la pensmaniero, kiu celis konservi la absolutan suverenecon de la iamaj kolonioj. La federa konstitucio konsistigis feliĉan kompromison, ĉar - kiel tuj agnoskite de Alexander Hamilton - ĝi permesis la orbitpligrandigon de la reprezenta registaro sur areo konsistanta el multaj ŝtatoj, tiel realigante la “unuiĝon en diverseco”. Per la federo la popolo estis reprezentata en la Kongreso, dum la ŝtatoj povis defendi siajn specifajn interesojn per la Senato. La federa registaro kompetentis pri komunaj aferoj je ekstera politiko kaj komerco: ĉiuj aliaj aferoj estis rezervitaj al la ŝtatoj.

Danke al la federa unio, la amerikaj civitanoj povis ĝui mirindan ekonomian evoluon kaj pleje evitis konfliktojn kaj militojn, kiuj daŭre afliktis la grandajn eŭropajn ŝtatpotencojn kaj ĉiujn landojn, kiel tiujn sudamerikajn, kiuj atinginte sendependecon ne kapablis eniri la vojon al politika unuiĝo.

Download 364.89 Kb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   27




Download 364.89 Kb.

Bosh sahifa
Aloqalar

    Bosh sahifa



Naskiĝo de Usono kaj de federismo

Download 364.89 Kb.