Biogaso-instalaĵo laŭ ĉina tipo
La ĉina tipo estas pli simpla ol la hinda tipo. Ankaŭ ĝi troviĝas sub la tero, sed havas nur unu ĉambron. La formo estas cilindro, kies diametro kutime estas 2 metroj. La plafono estas kupolforma. La konstrumaterialo estas betono. La bildo 3 (vidu pĝ. 28) prezentas tratranĉon de la ĉina tipo.
La kvanto de biogaso, kiu estas produktata tage, estas kvinono de la volumeno de la instalaĵo. Tio signifas, ke la kutima instalaĵo de 5 - 7 m3 donas 1 m3 biogaso po tago, kvanto kiu sufiĉas por kuirado kaj lumado de kvarpersona familio.
La gaso, kiu akumuliĝas sub la kupolo, kreas premon, kiu movas ŝlimon tra la dekstra tubo al la dekstra baseno, kiu funkcias kiel hidraŭla baseno. Kiam oni foruzas la gason, la ŝlimo revenas en la instalaĵon.
|