• 2. Trafiko 2. 1 Fervo. ia trafiko 2. 1. 1 Internacia interolektado
  • 2. 1. 2 Biletoj, rezervado
  • 2. 2 Ŝosea trafiko
  • 2.3 Aertrafiko
  • 2. 4 Surakva trafiko
  • 3. Eŭropa Komunumo
  • 4. Protektado de la vivmedio
  • Ĉeĥa Esperanto-Asocio, Scienca-Teĥnika Sekcio, Fervojista Sekcio




    Download 228.92 Kb.
    bet2/7
    Sana31.12.2019
    Hajmi228.92 Kb.
    #7388
    1   2   3   4   5   6   7

    I. Ekzistantaj faktoj



    1. Leĝaj bazoj

    Kompreneble ni povas mencii nur kelkajn erojn el la mondvasta kompleksa reto, kiu regas la vivon de la moderna homo. Prefere ni montru faktojn el la limojn transira trafiko, kiu ampleksas diver­sajn gravajn branĉojn, nome la relan, ŝosean, aeran kaj akvan, sed ankaŭ aliajn "faktojn", kiuj tre intensive tuŝas la homojn en ĉiuj kontinentoj. Ĉio tio estas administrata sur nacia nivelo de ŝtataj instancoj, kiuj kompreneble devas agi laŭ direktivoj de siaj regi­staroj. Sed same kompreneble necesas internacia kunlaborado kaj internacie validaj reguloj por garantii la funkciadon sur internacia nivelo. Kelkaj rezultoj el tiu kunlaborado, kun kiuj la plej multaj homoj dum sia vivo iel konatiĝas, estas ekzemple la horarlibroj de fervojoj kaj aliaj transportentreprenoj, frajtpaperoj, informiloj, biletoj, prospektoj, katalogoj ktp.


    2. Trafiko

    2. 1 Fervo. ia trafiko

    2. 1. 1 Internacia interolektado

    Por certigi senriproĉan funkciadon de la translima trafiko, kaj por pasaĝeroj kaj por varoj, ekzistas internaciaj organizoj diversspecaj. Kompetenta por la fervoja trafiko estas ekzemple la "Internacia Fervoja Unuiĝo" (UIC), en kiu membriĝas pli ol 50 fer­vojoj el ĉiuj kontinentoj. Ĝi zorgas pri ĉiuj necesaj kontraktoj en la multflankaj rilatoj inter la fervojoj. Aliaj organizoj administras ekzemple la interŝanĝon de fervojaj pasaĝer- kaj var­vagonoj trans la limojn, kompreneble ankaŭ de lit-, kuŝ- kaj res­toraci-vagonoj, aŭ la cirkuladon de konteneroj kaj fridvagonoj.

    Por ke la komplika trafiko funkciu, la fervojo regule okazigas internaciajn konferencojn, kiuj traktas la horarojn kaj ilian in­terplektadon, limrestadon de trajnoj, trajnkonsiston, la internaci­ajn tarifojn kaj multajn aliajn problemojn, kiujn oni povas solvi nur per glata kunlaborado.
    2. 1. 2 Biletoj, rezervado

    Kiel praktikan ekzemplon por tia kunlaborado ni elektu la bi­letojn kaj la rezervadon de lokoj en trajnoj. En internaciaj rilatoj - precipe en Eŭropo kun ĝiaj multnombraj limoj - tiuj biletoj laŭ uzataj itineroj kaj prezoj en la traveturotaj landoj devas esti ekzakte kalkulataj. Konsiderindan rolon en tiu kalkulado ludas la kurzrilatoj inter la diverslandaj valutoj. La biletoj devas enhavi ĉiujn indikojn sciindajn por la pasaĝeroj, sed ankaŭ por la konduk­toroj kaj aliaj fervojistoj.

    Aldoniĝas la gravega servo, per kiu pasaĝeroj rajtas rezervigi al si sidlokojn aŭ lokojn en lit- kaj kuŝvagonoj. Tiuj servoj ĉiam pli kaj pli moderniĝis, nuntempe en Eŭropo ili vastskale funkcias internacie, kutime en malmultaj minutoj. Tion ebligas la elektroni­ko.

    Tiu servo helpas ne nur al la pasaĝeroj rapide trovi siajn sidlokojn en la trajnoj, sed ankaŭ ebligas ekonomie eluzi la sidloko-kapaciton de la vagonoj, ĉar oni povas du- aŭ trifoje okupi la saman lokon dum unu trajnveturado helpe de slipetoj apud la sidlokoj.



    2. 2 Ŝosea trafiko

    Ankaŭ por la ŝosea kaj surstrata trafiko necesas detalaj regularoj iom similaj unuj al la aliaj pro la internaciaj interplektoj. Ekzemple la permesiloj de ŝoforoj kutime validas ne nur en la pro­pra lando. La strataj ŝildoj, kiuj en ĉiuj landoj permesas aŭ mal­permesas agadojn, estu internacie kompreneblaj. Devas ekzisti in­ternaciaj entreprenoj, kiuj zorgas, ke la servostacioj kaj ripar­ejoj en ĉiuj landoj estas daŭre provizitaj per benzino, oleo, re­zervaj maŝinpartoj; necesas helpservoj pro oftaj akcidentoj. Analo­ge al fervojoj oni bezonas aŭtobus-staciojn, biletvendejojn, rezer­vilojn por lokoj kaj horarojn.


    2.3 Aertrafiko

    Alia trafikbranĉo, la aera, evoluis en tiu ĉi jarcento el nenio al signifoplena faktoro ĉefe por komerco kaj turismo. La flughavenoj fariĝis gravaj centroj, kie pulsas la vivo kaj kie pro la internacieco de la aertrafiko regas aparte internacia atmosfero, kiu kaŭzas aparte grandajn lingvajn malfacilaĵojn. Ankaŭ por tiu trafiko necesas internaciaj konferencoj, reguloj, konvencioj, horaroj, tarifoj kaj dokumentoj, por ne forgesi la propagandon, ĉar la naciaj flugkompanioj akre konkurencas en la internacia merkato.


    2. 4 Surakva trafiko

    La surakva trafiko ĝuste dum la kuranta jarcento perdis multon el sia iama signifo favore al la aertrafiko. Tamen ekzistas ankoraŭ grandaj ŝipkompanioj, kiuj servas en internaciaj rilatoj ĉefe por frajttransporto, sed ankaŭ por turismo kaj certagrade por nacia kaj internacia pasaĝertrafiko. Ankaŭ pri tiu trafikspeco oni povas diri similon kiel pri la jam menciitaj branĉoj rilate al la internaciaj kontaktoj.


    2.5 Turismo

    Kiam oni parolas pri trafiko, oni ne neglektu la pli kaj pli evoluantan faktoron "turismo", kiu fariĝis tiel grava, ke ĝi estas vivdecida en la budĝetoj de tiu kaj tiu lando. Milionoj kaj milionoj da homoj ĉiujare estas survoje. Ili uzas ĉiuspecajn trafiki­lojn. Ekzistas sennombraj entreprenoj kaj vojaĝagentejoj. Jam oni povas nomi tion "turisma industrio". Ili kunlaboras kun hoteloj kaj kampadejoj, kun aer- kaj ŝipkompanioj, fervojoj kaj aŭtobusen­treprenoj. Per multkoloraj katalogoj ili prezentas al la klientoj centojn da allogaj feriaj celoj kaj vidindaĵoj ĉie en la mondo. Tio antaŭkondiĉas ne nur tre ekzaktan preparadon, sed ankaŭ fidinde laborantan organizan reton de porklientaj oficejoj ĉie ajn kaj en ĉiu ajn lingva regiono.


    2.6 Dogano

    Esenca ero de la internacia trafiko estas la doganaj proceduroj, ne tro ŝatataj de ties "klientoj", tamen ekzistantaj. Ili pli­longigas kaj plikomplikigas personajn vojaĝojn same kiel vartrans­portojn. Por ke la doganaj ceremonioj funkciu, necesas pasportoj kaj vizoj por vojaĝantaj homoj, amaso da dokumentoj por vartrans­portoj kaj kontroloj ĉe la limoj.


    2.7 Bankoj

    Ĉiu vojaĝo kaj transporto kostas monon. Por la vojaĝo al aliaj landoj oni bezonas ties valutojn, kiujn oni tre ofte akiras en la fremda lando. Sekve bankoj estas grava faktoro en la grandaj kom­pleksoj "trafiko" kaj "turismo".


    2.8 Polico

    Eĉ la policon oni devas inkludi en tiujn konsiderojn pri internaciaj rilatoj. Kvankam polico laboras ĉefe sur nacia nivelo, en internaciaj rilatoj ankaŭ certagrade devas agi trans la limojn

    en ĉiuj specoj de trafiko. Kaj konataj estas la lingvaj malfacilaĵoj, kiujn devas majstri policistoj en konversacioj kun eksterlandanoj.
    3. Eŭropa Komunumo

    Necesas kelkaj vortoj pri la lingva babelo en la Eŭropa Komunumo. De post membriĝo de Hispanio kaj Portugalio la Eŭropa Komunumo havas 9 oficialajn lingvojn (angla, dana, franca, germana, greka, hispana, itala, nederlanda kaj portugala). Por tradukado kaj interpretado EK bezonis en 1987 proksimume 1. 5 miliardojn da germanaj markoj. Tio estas multe pli ol EK elspezis por ekzemple subvencioj por nutraĵoj (nur iom pli ol unu miliardo) aŭ eĉ por esplorado de novaj teknologioj, nome nur 140 milionojn da markoj. Sole la Eŭropa Parlamento elspezis ĉirkaŭ 300 milionojn da germanaj markoj - la duonon de sia etato - por la traduka servo. Pro la principo de "absoluta samrajteco de la lingvoj" (almenaŭ laŭ la reglamento) la Eŭropa Parlamento okupas pli ol 400 tradukistojn por dokumentoj kaj 440 interpretistojn. Komputilo direktas la ĉiutagan laboron de 350 aliaj interpretistoj ĉe la Komisiono de la Eŭropa Komunumo en Bruselo, kiu en 1986 foruzis proksimume 900 000 "interpretistajn tagojn". Entute 900 dungitoj de la komisiono laboras por tradukado. Pluraj 720 tradukistoj estas okupataj ĉe la ministro-konsilantaro de la Eŭropa Komunumo.

    Tiuj malmultaj ciferoj tre klare prezentas la sensencaĵon, kiun signifas la tielnomata samrajteco de la lingvoj, kiu reale neniel ekzistas. Eble ni kompletigu, ke inter la 9 laborlingvoj eblas 72 lingvo-kombinaĵoj, kiuj necesigas amasegojn da paperaĵoj kaj rezultigas miskomprenojn kaj grandan tempoperdon.
    4. Protektado de la vivmedio

    Pli kaj pli grava faktoro en la internacia kunvivado fariĝas

    la protektado de la naturo. La homaro ekkonas, ke la naturo estas

    unu tuto kaj ke la polucio ne priatentas limojn. Konklude ĝuste tiu giganta komplekso, pri kiu antaŭ du jardekoj apenaŭ iu parolis, nun pli kaj pli postulegas internacian kunlaboradon. La nombro de konferencoj, kiujn la problemoj de la naturprotektado necesigos aranĝi, de jaro al jaro kreskos kaj en ili devos partopreni ĉiuj ŝtatoj de la mondo kaj sennombraj organizoj, ĉar la tuta tero estas koncernata. Ni jen nomu nur kelkajn el la plej gravaj problemoj, nome la repurigadon de akvo kaj aero, la eliminadon de insekticidoj kaj pesticidoj el sterkaĵoj, la restarigon de la ozontavolo, la resani­gon de la arbaroj kaj ne laste la kreadon de neelĉerpeblaj ener­giformoj, por liberigi la homaron de la danĝeraj atomreaktoroj.





    Download 228.92 Kb.
    1   2   3   4   5   6   7




    Download 228.92 Kb.

    Bosh sahifa
    Aloqalar

        Bosh sahifa



    Ĉeĥa Esperanto-Asocio, Scienca-Teĥnika Sekcio, Fervojista Sekcio

    Download 228.92 Kb.