Kontraŭhajla agado en Hungario




Download 401.43 Kb.
bet3/8
Sana31.03.2020
Hajmi401.43 Kb.
#9433
1   2   3   4   5   6   7   8

Kontraŭhajla agado en Hungario

Csaba Székely


Hungara Meteologia Servo, Centro de Aplika Nubfiziko, Pécs

Enkonduko
La nutraĵproduktadon ĉiujare grave malpliigas naturaj plagoj. Unu el tiuj estas la hajlo. Laŭ oficiala takso de WMO (Mo­nda Meteologia Organizaĵo) la hajlo ĉiujare kaŭzas tutmonde ĉ. 2 miliardojn da dolaroj da damaĝo en la terproduktaĵoj. Tiu va­loro baziĝas sur asekuraj indikoj, kiuj subtaksas la efektivajn produktoperdojn. La vera damaĝo du- trioble pli grandas.

La malpliigo de hajlodamaĝoj ĝis la lastaj jardekoj estis nur revo. Dum la jarcentkomenco tiu revo manifestiĝis en furoro de la metodo de ŝtormokanonado. Oni supozis, ke per per­turbo de la "antaŭtempesta silento" oni povas preventi la haj­lon. La metodo montriĝis senefika.

En la lastaj jardekoj estis evoluigita nova, nun jam efi­ka metodo kontraŭhajla. Tiu metodo eĉ se ne preventas, tamen malintensigas la hajlon. Dum la komenco de la 70-aj jaroj kontraŭhajlaj eksperimentoj okazis en 34 landoj, kaj inter 1975 -

1981 en 14 landoj proksimume 70 milionoj da hektaroj estis protektitaj laŭ tiu metodo. [1]


Teoriaj bazoj
Ĉe la sekvaj konsideraĵoj oni ĉiam subkomprenu, ke la aerpremo estas tiu de la atmosfero.

Oni povas malaltigi la temperaturon de pura akvoguto multe sub ĝian frostopunkton tiel, ke dum tio ĝi ne frostiĝas. La probableco de frostiĝo de pura akvoguto dependas de ĝiaj radiuso kaj temperaturo. La pli grandaj gutoj frostiĝas pli rapide. La limtemperaturo por malvarmigo sen frostiĝo estas ĉ. - 35 oC. Akvoguton, kies temperaturo estas sub ĝia frostopun­kto, ni nomos subfrosta. La subfrostaj akvogutoj troviĝas en malstabila ekvilibro kaj rapide glaciiĝas okaze de ekz. meĥanaj perturboj (kunpuŝiĝo, tremo ktp.).

Se la akvoguto enhavas certajn malpuraĵojn, t.n. glaci­igajn nukleojn, la probableco de ĝia frostiĝo konsiderinde pli grandas. La plej efikaj glaciigaj nukleoj estas tiuj, kies kri­stala strukturo similas al tiu de la akvo. Ekzemple plumba dijodido kaj arĝenta jodido havas la menciitan econ.

La estiĝon de hajlo ni povas skizi jene: La ĉefa parto de hajlonubo (kumulonimbuso) estas ascenda kanalo, en kiu la aero iras supren pro diferenco en la virtualaj temperaturoj de la nubo kaj de ĝia ĉirkaŭajo. La leviĝanta aero ĉiam pli malvar­miĝa kaj fariĝas supersaturita, do ĝia vaporenhavo parte kondensiĝas.

La estiĝantaj akvogutoj estas puraj kaj malgrandaj, do plejparte ili fariĝas subfrostaj. Nur la pli grandaj el ili frostiĝas. La kolizio inter la subfrostaj akvogutoj estas rara, ĉar ili moviĝas preskaŭ kun la aerfluo, do kun proksimume sa­maj rapidoj. Parto de la kunpuŝintaj akvogutoj kunfrostas. Alia kaj ĉefe kaŭzo de la frostiĝo estas, ke la aero enhavas natu­rajn glaciigajn nukleojn (aerosoloj).

La saturiga vaporpremo por glacio estas pli malgranda ol tiu por akvo. El tio sekvas, ke en supersaturita aero la akvo transvaporiĝas al la glacio. (La glacio rapide konsumas la vaporenhavojn por malaltigi la vaporpremon al sia saturiga vapor­premo, male la akvo por atingi la sian devas vaporiĝi.) Rezul­te formiĝas kelkaj pli grandaj glacikristaloj, t.n. embrioj de hajlo, kiuj jam ascendas konsiderinde malpli rapide ol la aerfluo kaj pro tio ili rapide dikiĝas plu per kolektado de akvogutoj. El la embrioj de hajlo, ĉefe per tiu kolektado (gravita koagulado), formiĝas la hajleroj, kiuj forlasante la nubon po­st ioma degelo atingos la grundon.

Se ni povas pliigi la nombron de la hajloembrioj kaj tiu pliigo estas sufiĉe granda, la hajleroj fariĝos malpli grandaj, ĉar tiun saman akvoenhavon nun forkonsumos pli da hajloembrioj. La hajloembrioj kvazaŭ konkuros unu kun la alia por la disponebla akvo. La degelado de la pli malgrandaj hajleroj estas pli rapida, eĉ multaj el ili antaŭ la atingo de la grundo tute fordegelas. Finfine malgrandiĝas la intenso, la meza hajlerdiametra kaj la tempodaŭro de la hajlo, la amplekso de la hajlobati­ta areo ktp (fizika efikeco). Tiuj ŝanĝoj kondukas al la mal­kresko de la damaĝoj kaŭzitaj de la hajlo (ekonomia efikeco). [2]
Teĥniko
La nombron de hajloembrioj oni povas multobligi per eni­go de glaciigaj nukleoj en la konvenan nuboparton en konvena tempo. Tiun metodon ni nomos nubonukleigo.

Por identigi la nubojn nukleigendajn, do hajlodanĝerajn, ni havas unusolan metodon, la radiolokacian mezuradon. La radiolokaciaj mezuroj servas ankaŭ por decidi pri la tempo kaj loko de nukleigo. La nukleigon efektivigas ekz. raketoj, kiuj la realigon enigas en la aktivajn zonojn de la fulmotondronubo. Ĉe la dispersado de la reagilo la raketoj ludas la rolon de liniofonto, kio parte kompensas la malcertecon de tio, ke la ra­diolokaciaj mezuradoj ne povas unusence indiki la lokon de la ascendoj.



Malfacilaĵoj en la taksado de la efikeco
Por taksi la fizikan efikcecon oni povus eliri el la prognozoj faritaj laŭ iu teorio bazita sur antaŭaj mezuradoj. Bedaŭ­rinde nek la teorioj estas sufiĉe prilaboritaj nek la mezura­doj sufiĉe precizaj kaj senmankaj por atendi seriozan rezul­ton. Espereble iam la indikoj de la ĉegrundaj mezurretoj kaj de la radiolokaciaj mezuradoj kune kun la aliaj observitaĵoj kaj kun la nubfizikaj esploroj ebligos tiun manieron de la taksado.

Alia eblo estas la eksperimentoj randomizitaj. Ties esen­co estas formi du grupojn da indikoj kies kreiĝo diferencas nur en tio, ke unu el ili apartenas al okazo, kun nukleigo, dum la alia apartenas al okazoj sen nukleigo. Se iu parametro sta­tistike diferencas de tiu de la alia indikaro, tiam tiun dife­rencon oni devas atribui al la efiko de la nukleigo. Tiu metodo, kvankam alloga, estas multekosta kaj tempokonsuma. La esenca malfacilaĵo kuŝas en la ĝusta elekto de la mezurendaj gran­doj kaj en la atingo de la necesa kvanto da okazoj por elmontri statistike signifas diferencon.

La du grandaj eksperimentoj tiaspecaj [3] [4] ne povis montri diferencon kaj tio vekis dubon en multaj landoj pri la efikeco de la kontraŭhajla agado. Tamen tiun negativan rezul­ton oni devas tre singarde irterpreti. Ekzemple la rezultoj de lasta (svisa) eksperimento [4] kvankam ne montris, tamen ne ekskludas ke la sumo de la kineta energio de la hajleroj duo­niĝis pro la nukleigo. Do la kvinajara eksperimenta periodo su­fiĉis nur refuti la grandan efikecon antaŭsupozitan, sed eĉ tion nur se ni ignoras multajn diskutindajn trajtojn de tiu eksperimento. (La prilaborado de la datumaro ankoraŭ ne fini­ĝis.)

Por taksi la ekonomian efikecon ni povas apliki la metodojn de kontrola teritorio kaj de eksterpolado. La metodo de kontrola teritorio uzas teritorion kaj klimate kaj geografie kaj agrokulture similan al la protektata. La kontrola terito­rio devas situi sufiĉe malproksime de la protektata, por ke la efikoj de la nukleigoj ne ĝenu ĝin. Laŭ tio, ke antaŭ la komen­co de la hajlomalintensigado sur la kontrola kaj protektota te­ritorioj la hajlodamaĝaj ne diferencis grave, oni supozas, ke ankaŭ poste estos tiel. La metodo de eksterpolado el la indi­koj de la protektota teritorio antaŭdiras, eksterpolas, ties valorojn dum la protektado.

Videble ambaŭ metodoj estas tre dubindaj, tamen ĉar ili montris konsiderindan efikecon, kiam oni aplikis ilin, oni emas rigardi iliajn rezultojn, kiel nerefuteblan pruvon pri la efi­keco de la hajlomalintensigado. Ankaŭ ni opinias tiel, sed konscias, ke sendubecon povas alporti nur la elmontro de la fi­zika efikeco aŭ multe pli da eksperimentoj. Ankaŭ el tiu vid­punkto ni konsideras grava ĉiun novan protektendan teritorion.
Praktiko en Hungario
La kontraŭhajla agado en Hungario komenciĝis en 1976 kun karaktero eksperimenta. Oni elektis por tiu eksperimento la su­dan parton de la departemento Baranya (= baranja), kiu estis unu el la plej hajlodamaĝataj teritorioj de Hungario. La eks­perimento celis tujan ekonomian rezulton kaj tiel oni simple sen ajna adapto transprenis la metodon aplikitan kun sukceso en Moldavio (Sovetio). (Nukleigo per raketoj Oblako, reagilo PbJ2, radiolokatoro MRL-1, ondolongo 3,21 cm, ŝirmadkriterio bazita sur "kompleksa probableco".

La ŝajne sendubaj sukcesoj dum la unuaj kvar jaroj mont­ris aplikeblaj la teĥnologion kaj la ŝirmadkriteriojn formale transprenitajn. Samtempe la analizo de problemoj avertis pri la neceso de la scienca laboro kaj por plibonigi kaj por taksi la efikecon kaj por partopreni, sekvi la internaciajn esplorojn.

Post la oficiala rekono de la sukcesoj en 1981 la prakti­ka kaj teoria laboroj estis disigitaj. Sur teoria kampo ekla­boris esploristoj tute junaj, la universitaton ĵus finintaj. La temoj ekzamenataj estas ĉefe analizo de ĉegrundaj hajlomezu­radoj [5], de damaĝaj indikoj [6], modelado de fulmotondronu­boj [7] kaj de hajlerkreskado [8].

La ĉegrunda mezureto laboras ekde 1979 kaj konsistas el hajloindikiloj. La hajloindikilo estas simpla, pasiva mezurilo por indiki la nombron de hajleroj kaj la hajlermezurojn. La haj­leroj falas sur lamenon el ordigita plasto envolvita en alumi­nian folion. La hajleroj postlasas spurojn analizeblajn.

La teoria centro havas taskon ne nur esploran, sed ankaŭ ekonomian, nome direkti la enkondukon de la kontraŭhajla agado sur novan teritorion. La protektota teritorio situas en la departemento Bács-Kiskun (= baĉ-kiŝkun), la defendado komenciĝos (laŭplane) en 1985. Sur ĉi teritorio ni jam havas la eblon de la antaŭa mezurado (kvankam dum nekontentige mallonga tempo). Ekde julio de 1982 laboras tie mezura reto el hajloindikiloj kaj en 1984 ni havos eblon por radiolokaciaj mezuradoj. La no­va lokatoro (MRL-5) havas du ondolongojn: 3,21 cm kaj 10 cm. La lasta ondolongo estas preferinda por la kontraŭhajla agado, do ni devas prilabori novajn ŝirmadkriteriojn aŭ subteni la transprenon de la metodo uzata en Urvanj (Sovetio).

Ni mencias ĉi-loke, ke ankaŭ la sistemo en Baranya rice­vis novan radiolokatoron MRL-5. Ĝi eklaboris en 1983 kaj oni aplikis iom eklektikajn ŝirmadkriteriojn bazitajn parte sur la anstataŭaj spertoj kaj parte sur la menciita metodo de Urvanj. Kvankam la donitaĵoj ankoraŭ ne estas prilaboritaj, ŝajnas, ke la budĝeto de la kontraŭhajla agado en 1983 estas pli malfavo­ra ol en la antaŭaj jaroj. Ĉu tion kaŭzis la kaprico de la vetero, ĉu la metodo estis malĝusta, ĉu io alia efikis? Ni ankoraŭ ne scias.



Ekonomia efikeco en Hungario
Ĉar la tutan kontraŭhajlan agadon en Hungario financas la Hungara Ŝtata Asekura Asocio, sub damaĝo ni komprenos la kom­penson pagitan por hajlodamaĝoj.

Laŭ Tabelo I. 1a kompensoj pagitaj de 1a Asekura Asocio proksimume duoniĝis por la teritorio enhavanta la protektatan areon dum en la lando la kresko estis 20 - 40 %.




Tabelo I. Pojaraj kompensoj pagitaj de Asekura Asocio por hajlodamaĝoj. La kontraŭhajla agado komenciĝis en l976 en la suda parto de la departemento Baranyna.

periodo teritorio

Baranya Hungario

meza pojara kompenso en milionoj da forintoj


1971 - 1975 128 1000

1976 - 1978 50 1393

1979 - 1982 69 1233

­­Por la metodo de eksterpolado ni difinu la ekonomian efikecon laŭkutime:

Atendata damaĝo - Okazinta damaĝo

Ekonomia efikeco = ------------------------------------------- x 100 %

Atendata damaĝo
Do por taksi la ekonomian efikecon ni devas unue taksi la atendatan damaĝon.

La pojaraj kompensoj dum 1962 - 1975 havas bonan korelativecon kun la asekurita valoro. Ĉe la kalkulo de la atendataj valoroj la kompenso en 1974 estis ellasita, ĉar ĝi estis el­stare granda.

Sur la figuro 1 okulfrapas la efiko supozata ĉe kontraŭhajla agado.

Figuro 1:

La kompensoj pagitaj pojare far Hungara Ŝtata Aseku­ra Asocio por hajlodamaĝoj en Baranya inter 1962 - 1982, kiel la funkcio de la asekurita valoro. La krucoj apartenas al jaroj kun hajlomalintensigo, la pun­ktoj al jaroj sen ĝi. La linio montras la atendatan valoron sen hajlomalintensigo, kalkulitan ignorante la elstare grandan valoron en 1974. (Laŭ ref. 6.)

Pli severa kaj detala pripenso kondukas al kelkaj statistikaj modeloj [6], el kiuj ni prezentis en Tabelo II. la plej malfavoran por ni.




Tabelo II. La probableco, ke la ekonomia efikeco E de la hajlomalintensigo en Hungario inter 1976 - 1982 estis pli granda ol h %. Laŭ la plej malfavora modelo en ref. 6.






















h %

P /E h%/


40

1,00


49

0,99


50

0,98


51

0,95


53

0,89


56

0,70


60

0,35

­Referencoj:
1. WMO-Registers of National Weather Modification Projects, Geneva, 1975 - 1982.
2. Sulakvelidze G.K., 1967: Livnjevue osadki i grad. Gidrometeoizdat, Leningrad, 442 p.
3. Foote B.G., Knight C.A. , 1979: Results of randomized hailsuppresson experiments in northeast Colorado. Part I: De­sign and conduct of the experiment. Journal of Applied Meteorology, 18, 1526 - 1537.
4. Federer B., Waldvogel A., Schmid W., Hampel J., Schweiburger M., Stahel W., Mezeix J.F., Doras N., Vento D., 1982: First results of GROSSVERSUCH IV, Sofia, 20-25. 09. l982.
5. Székely Cs., Zoltán Cs., l984: A jégesöindikator és felhasz­nálásának lehetöségel. (La hajloindikilo kaj ĝiaj aplik­eblecoj), Idöjárás, 88, 32 - 45.
6. Dr. Wirth E., Markó T., Sliver F., 1984: A jégesöelháritás értekelése: fizikai hatások és gazdasági következmenyek. (Taksado de hajlomalintensigado: fizikaj efikoj kaj eko­nomiaj konsekvencoj). Idöjárás, 88, 3 - 20.
7. Zoltán Cs., Geresdi I., 1984: One dimensional steady-state jet model for thunderclouds. Idöjáras, 88, 2l - 31.
8. Zoltán Cs., Székely Cs., Geresdi I., Molnár K., Stojan S., l984: A model of Hailstone growth. (Sendita al) 9-a Nub­fizika Konferenco, Tallin, 21 - 28. 08. 1984.
Alvenis: 1984.02.l4.

La genetika reala produktiveco de tritikaj kulturvarioj kaj i­lia ekostabileco
RNDr. Bohumír Kábrt, CSc.

Esplora kaj Breda Instituto por la Semaj Pioĉkultiveblaj kaj Industriaj Plantoj, Bučany


Ĉeĥoslovakio estas ŝtato kun malgranda terareo por unu loĝanto, tial por la supreniro de la vivonivelo estas necese, ke el ĉiu hektaro oni rikoltu senĉese pli multe. Dum la lasta kvaronjarcento la laŭhektara rikoltrezulto de tritiko proksimue duobliĝis. Faktorojn de la kresko de rikoltrezultoj ni vidas ĉefe en la plialtigo de minerala nutrado kaj en la uzo de pli produktivaj kulturvarioj. Pri la kreado de ĉi tiuj kulturvarioj okupiĝas la bredado (plibonigado).

La tritikon ne eblas pripensi en ĝia vivomedio. La medio estas por la tritika ĉio, kio ĉirkaŭas ĝin kaj en kio ĝi vivas, de veterelementoj trans materialaj fontoj en la grundo kaj en la atmosfero, ĝis la aranĝo de prisema metodo kaj agro­teĥnika agado. Por la plialtiga de laŭhektaraj rikoltkvantoj estas gravaj precipe tiuj faktoroj, kiujn la homo povas aktive influi, kaj inter ili ĝuste la nutrado. La kuniĝo de ĉiuj fak­toroj estigas certan nivelon de produktiveco de medio kaj en ĝi decidan influon havas tiuj faktoroj, kiuj estas en minimumo. Diferencaj naturkondiĉoj en Ĉeĥoslovakio ebligas ĉe la konvena nutrado atingi meznombrajn plurjarajn rikoltrezultojn de tri­tiko de 3,5 ĝis 6,5 t/ha.

La plej komuna eco de la tritikvario estas ĝia adaptiĝemo po certa nivelo de la p r o d u k t i v e c o de medio. En grandaj serioj de kulturvariaj eksperimentoj kun la tritiko, facile ni konstatas, ke iuj kulturvarioj en vico de rikolt-re­zultoj atingas la antaŭajn lokojn, kiam meznombra rikoltrezulto de la eksperimento (provo) estas 4 t/ha, aliaj ĉe la mez­nombra rikoltrezulto 5 aŭ 6 t/ha. Tiu intenseco de medio ĉe kiu la pripensata kulturvario sukcesas, difinas la realan produktivecon de la koncerna kulturvaria. Per ali­aj vortoj, la kulturvario en la konkuro kun aliaj tritikvarioj donas plej altan rikoltrezulton tiam, kiam ĝia reala produktiveco estas samnivela, kiel la produktiveco de medio, en kiu ĝi estas kulturota.

­Antaŭ 30 jaroj ĉeĥoslovakaj tritikvarioj havis la realan produktivecon proksimume 2,5 t/ha kaj tiajn rikoltrezultojn oni akiris ankaŭ en la terkultura produktado. En la 60-aj jaroj kvantoj da artefaritaj sterkoj komenciĝis impete plialtiĝi, per tio plialtiĝis ankaŭ la produktiveco de medio meznombre ĝis 4 t/ha. Kreskis diferenco inter la nivelo de medio kaj la kultu­rata sortimento, kiu ne estis kapabla elĉerpi proponatajn nut­rojn. La rikoltrezultoj stagnis. Fine de la sesdekaj jaroj malharmonio solviĝis tiamaniere, ke oni importis sovetajn kulturvariojn de vintrotritiko kun reala produktiveco de 3,5 ĝis 4,5 t/ha. Dum iom da jaroj plialtiĝis la meznombraj rikoltre­zultoj de la tritiko en multaj distriktoj de nia respubliko de 2,5 ĝis 4 t/ha. La sovetaj tritikoj prezentis proksimume: 95% de la tuta semado de la vintrotritiko en Ĉeĥoslovakio kaj de­nove renoviĝis ekvilibro inter la produktiveco de la medio kaj de la tritiksortimenta.

Sed per tio la evoluo ne finiĝis. La nutrado intensiĝis plu kaj hodiaŭ oni aplikas por la tritiko pli ol 300 kg NPK (nitrogeno, fosforo, kalio). Tio devus sufiĉi por la rikolto de grajno 5,5 t/ha. "Mironovskaja" kaj aliaj sovetaj kulturva­rioj troviĝis en simila situacio, kiel malnovaj hejmaj (enlan­daj) tritikoj en la tempo de la komenco de sovetaj tritikoj en nia ŝtato, sed ĉi-foje jam ne estis de kie importi la tritik­variojn kun la postulata efikeco. Estis necese bredi (= plibonigi) ilin. El la mallonga skizo de antaŭnelonga historio de kulturado de la tritiko en Ĉeĥoslovakio estas klarvidebla interrilato inter la bredado kaj kulturado: kiam estas la medio pli intensa ol la kulturvario, estas necese ŝanĝi la kulturvarion, kiam estas la kulturvario pli intensa ol la medio, estas necese plibonigi la medion, se la naturaj kon­diĉoj permesas tion. Hodiaŭ en Ĉeĥoslovakio oni kulturas la tritikvariojn kun la reala produktiveco de 3,7 ĝis 6 t/ha kaj ilia uzo elektiĝas laŭ la lokaj kondiĉoj: malpli produktemaj kulturvarioj enviciĝas por la malfortaj teroj, kaj en la montarajn situojn, kie ankoraŭ hodiaŭ oni ri­koltas el unu hektaro de 3,0 ĝis 3,5 t da grajno. La plej intensaj varioj estas aplikataj en la distriktoj, kiuj atingas meznombrajn pohektarajn rikoltojn ĝis 6,0 t.

En ĈSSR bredas la tritikon kelke da bredaj stacioj kaj dum la lastaj dek jaroj kreis pli ol dek tritikvariojn kun la reala produktiveco de 4,5 ĝis 6,0 t/ha. En la kondiĉoj de la alta grunda fekundeco en la bredaj stacioj ne estas problemo selekti ankoraŭ pli produktivajn materialojn por la produktiveco 7 aŭ 8 t/ha, sed tiaj kulturvarioj ne trovos sian lokon en la nuna terkultura produktado. Ekzemple antaŭ ke­lkaj jaroj oni elektis en la breda stacio Solary linion de la tritiko SO - 2750. En la eksperimentoj, ĉe la intenseco de la medio 4,5 - 5,0 t/ha, estis tiu ĉi linio profunde sub la mez­nombro kaj estis necese elimini ĝin. Sed oni lokis ĝin en du duon-produktajn provojn (eksperimentojn) en Moravio (Ivanovice kaj Moravský Krumlov), kie meznombraj rikoltrezultoj de la pro­vata kulturvaria sortimento proksimiĝis al 8 t/ha, kaj en am­baŭ kazoj estis la linio SO - 2750 el la kulturvarioj la unua, kun laŭhektara rikolto preskaŭ 9 t. Ĉar oktunaj rikoltrezultoj dume en la praktiko ne estas kutimaj, ne povas provizore tiel produktema kulturvario sukcesi.

La plej produktiva hodiaŭa kulturvario en Ĉeĥoslovakio estas "Iris" registrita en la jaro 1983, adaptita por 6 t/ha. Ĝi estas la hibrido de du intensaj kulturvarioj, de la meksika "Siete Cerros" kaj la soveta "Kavkaz", bredita en la Esplora Instituto Bučany (distrikto Trnava - okcidenta Slovakio). La kulturvario "Iris" prezentiĝas tipe. En la kvar­tona medio ĝi donas 100 %, en la kvintona medio donas 107 % kaj en la sestona medio jam 114%. En eksterordinare bona kon­diĉaro oni notis ĉe "Iris" plurfoje la rikoltrezultojn 9 t/ha kaj en la ŝtataj provoj en la jaro 1983 ĝi donis en la parcela provo en unu loko (Věrovany na Hané) absolutan ĉeĥoslovakan re­kordon 12,2 t/ha. Pri tiaj kulturvarioj ni diras, ke ili kapa­blas plialtigi la rikoltrezulton el 6 ĝis 7 t/ha, sed neniam el 4 ĝis 5 t/ha, pro tio, ke en nefavoraj kondiĉoj ili ne po­vas siajn kapablojn pruvi. Tio sonas eble paradokse, sed je kio la kulturvario estas pli produktiva super la postulata ni­velo, je tio ĝia ofteco en la terkultura produktado estas mal­pli alta.

Entutan produktivecon de la medio tre influas la vetero. Kiam la rikoltokvantoj malleviĝas ekzemple sekve de granda sekeco, kutime antaŭeniĝas malpli produktivaj, pli malnovaj kulturvarioj kiel eble "Mironovskaja". Adaptiĝemo de la kulturvarioj por la konkreta produktiveco de la medio estas kaŭzo de la varieco en la aplikiĝo de la kulturvario. En unuopaj jaroj aŭ lokoj, kvankam la variado de la absoluta rikoltrezulto ne devas esti granda. La varmŝata kulturvario "Amika" havas la realan produktivecon 4,7 t/ha. Kiam ajn la meznombraj rikoltrezultoj malleviĝas sub tiun ĉi limon, enviciĝas la kulturvario "Amika" inter la kulturvarioj al unu el antaŭaj lokoj en Okcidentslovakia regiono, sed kiam la regiono atingas la mez­nombran rikoltrezulton 5,5 t/ha kiel en 1983, restas "Amika" sub la meznombro de la regiono. Tio estas la dorsflanko de se­vera adapto.

Ke ili mildigu la influon de vetero sur la rikoltrezulton, la bredistoj klopodas krei la ekostabila­jn kulturvariojn. El la supre prezentita estas evidenta, ke la bezono bredi la tritikon elfluas el la sinsekva produktivi­go de la kampa medio per nutrado. La novaj kulturvarioj ebligas la plialtigadon de rikoltrezultoj dum pli longa tempa pe­riodo, sed efektive atingataj rikoltrezultoj balanciĝas ĉirkaŭ la linio de tiu ĉi evoludirekto supren aŭ malsupren laŭ vetero en unuopaj jaroj. Pli malbona sortimento povas doni en la bona jaro pli altan rikoltrezulton ol genetike pli bona sortimento en malfavora jaro. Kiel ekostabilaj ni konsi­deras tiujn tritikvariojn, kiuj al la variado de la veterkon­diĉoj, terkondiĉoj kaj agroteĥniko reagas per malpli granda balancado de la rikoltrezulto ol aliaj kulturvarioj. Danke al tiu ĉi eco, la ekostabilaj kulturvarioj aplikiĝas en ampleksa kulturata areo. Ili havas multjaran vivokapablon kaj kutime estas la ĉefaj kulturvarioj de la ekspluatata sortimento. La prototipo de la ekostabila kulturvario en ĈSSR por la rikoltrezultoj ĝis 4 t/ha estas"Mironovskaja". La similan konduton ĉe la rikoltrezultoj 4,5 - 5, 0 t/ha montras ĝiaj ĉeĥoslovakaj derivaĵoj "Slavia" kaj "Vala", kaj en la lasta tem­po disvastiĝanta la nova ekostabila tritiko BU - 20 (novselek­taĵo) adaptata por la produktiveco de la medio 5,5 t/ha. Oficiale ĝi estos registrata en jaro 1984, kiam ĝi ricevos eĉ definitivan nomon. Hibrido BU - 20 estiĝis per krucigo de la japana tritiko "Norin 75", nederlanda "Alba", kaj soveta "Ilji­ĉovka" en la Esplorinstituto Bučany kaj ĝi estas nuntempe la plej produktema ekostabila kulturvario en la hodiaŭa sortimento. Ĝi taŭgas por ĉiuj agrokulturaj entreprenoj de la malaltaĵoj ĝis la montaroj, kie atingas rikoltrezultojn de 4,5 ĝis 6, 5 t/ha. Sur la supra limo de la intervalo jam venkas ĝin la kulturvarioj kun pli alta produktiveco, kiel ekzemple "Iris", kvankam iliaj ekostabilecoj estas pli malaltaj.

Eksterordinareco de la ekostabilaj kulturvarioj estas, ke en la praktiko sukcesas pli bone ol en ŝtataj provoj. Klarigo estas simpla. La ŝtataj provoj estas perfektaj, sed en la ag­rokultura produktado kampoj havas plej diversajn mankojn, kiel malfruan semadon, pli malbonajn antaŭproduktojn, ne perfektan grundopreparon k.a., kaj ekostabilaj kulturvarioj reagas al tiuj ĉi mankoj kun pli malgranda rikoltoperdo. Komparon de am­baŭ tipoj de la tritikvarioj donis du sinsekvaj jaroj 1979 kaj 1980. La multiga kreskaĵaro de "Iris" en Bučany, dum la tre se­ka jaro 1979 donis nur 3,3 t/ha da grajno, sed BU-20 4,5 t/ha, kaj dum tra favoraj kondiĉoj en jaro 1980 proporcio turniĝis: BU-20 donis 8,2 t/ĥa kaj "Iris" 9,0 t/ha. La dujara meznombro de la rikoltrezulto estis ĉe ambaŭ varioj praktike sama, sed dum BU - 20 savas la rikoltojn en malfavoraj jaroj, la "Iris" levas ĝin en la plej bonaj kondiĉoj. Ambaŭ tipoj de la tritiko en va­riema vetero bone kompletiĝas.

La programo de la tritikbredistoj ĝis la jaro 2000 supo­zas bredi la kulturvariojn, kiuj konservas la ekosta­bilecon ĉe la genetike reala produktiveco ĉirkaŭ 6,5 t/ha.

La prelego estis ellaborita en la ĉeĥa speciale por AEST 1984. Esperantigis kaj en la nomo de la verkinto prelegis Jan Holec.

Alvenis: 1984.02.22.
Graveco de kontraŭsalmonelozaj rimedoj por la pligrandigo de la moderna viando-produktado
Honora sciencisto de Uzbeka SSR, Honora kuracisto de Uzbeka SSR, Prof. Med. D-ro P. M. Lerner kaj aspiranto U. Z. Raĥmatullin
Samarkanda Medicina Instituto, Katedro de Epidemiologio, Samarkando
La ĉefaj direktoj por disvolviĝo de la produktado de nutraĵoj en Sovet-Unio estas difinitaj en la grava ŝtata dokumen­to - la Prinutraĵa Programo, kiu estis ellaborita konforme al la direktivoj de la 26-a Kongreso de KPSU. La privianda sub­komplekso estas unu el la plej gravaj eroj de ĉi tiu programo. Ekde l965-a ĝis 1980-a jaroj la konsumado de viando kaj viando-produktoj por unu loĝanto en Sovetio kreskis 1,4-oble, tamen pliefektivigo de la bestobredado ĝisnune restas inter la plej gravaj taskoj de la socialisma ekonomio. Akceptita direkto al la disvolviĝo de

industria bredado kaŭzas novajn problemojn, ligitajn kun la protekto de la ĉirkaŭa vivomedio kontraŭ malpurigo per restaĵoj de la bestobredado. La modernan teĥnologi­on de viando-produktado karakterizas kelkaj negativaj faktoroj, inter kiuj notindas la jenaj: tro granda koncentrado de bestoj en la bredejoj, la stresa superŝarĝo de brutaro, malpurigado de aero per NH3 kaj aliaj ĥemiaj kombinaĵoj, transkon­tinenta disvastigo de infektaj malsanoj pere de artefaritaj porbestaj nutraĵoj ktp. Frapeco de ĉi tiuj faktoroj plialtigas la intensecon ĉe multaj infektoj inkluzive salmonelozon.

La ofteco de malsaniĝo ĉe tiu ĉi infekto dum lastaj jardekoj konstante kreskas en ĉiuj industriaj landoj, inkluzive Sovetion (Pokrovskij V.I. kaj Kilesso V.A., 1976; Pokrovskij V. I., 1980), Analizante la oftecon de salmoneloza malsaniĝo en Usono, Aserkoff B. k.a. (1970) informas pri la korelativeco in­ter la etiologia spektro de salmonelozoj ĉe homoj kaj ĉe bruta­ro. Pri la ligo inter la epidemia kaj la epizootia procezoj ĉi-infekte sciigas ankaŭ Hensel L. kaj Frerking L. H., l964; Pohl P. k.a., 1974, kaj multaj aliaj esploristoj. Notindas, ke infektado per salmoneloj okazas rekte de bestoj al homoj kaj reciproke (Flippin H. F. kaj Eisenberg G. M., 1960).

La bredataj bestoj estas la plej grava rezervujo de salmoneloj kaj cirkulado de ĉi tiuj mikroboj tra la industriaj bredejoj kaŭzas grandegan financan malprofiton (Ŝur I.V.,1964). La strukturon de tiu monperdo determinas mortokazoj de bovidaro malsaniĝinta pro salmonelozo, malpligrandigo de la ĉiutaga pezokresko ĉe resaniĝantaj bestoj kaj ĉe salmoneloportantoj, la elspezoj por kuracaj kaj kontraŭepizootiaj rimedoj; gravas an­kaŭ pligrandigo de kosto dum profilaktikaj aranĝoj en salmonelozo-riĉaj regionoj kompare kun la samo en senepedemiaj lokoj.

Flanke de ĉi raporto restas - sed ne perdas sian aktualecon - la grandega malprofito, kiu frapas la socion pro transdono de salmoneloza infekto de brutaro al homoj kaj pro la se­kvonta evoluo de salmonelozaj epidemioj inter ega nombro da homoj.

Kunlaborante, la katedro pri epidemiologio ĉe Samarkanda Medicina Instituto kaj la praktikaj laboratorioj de la regiona sanprotekta servo dum 1981 - 1983 esploradis epidemiologion de salmonelozoj en granda industria bovobredejo. La esploro konsistis el la epidemiologia analizo de kazoj de salmoneloza mal­saniĝo inter homoj kaj inter bestoj, kun bakteriologia kontrolo de eblaj infektofontoj, pristudo de infekteco ĉe artefaritaj porbestaj nutraĵoj kaj observado de la cirkulado de salmoneloj tra la bredejo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo.

Trovitaj salmoneloj estis esplorataj per helpo de 28 bioĥemiaj testoj. Krom tio, estis difinitaj fagotipoj kaj spektro de antibiotiko-rezisteco. La karakterizoj de kelkaj trovitaj salmoneloj estas prezentitaj en la tabelo. En la tabelo videb­las simileco de kelkaj genetikaj markiloj ĉe la mikroboj, cirkulintaj inter homoj kaj inter bovaro; ĉi fakto kune kun aliaj rezultoj de la epidemiologia observado atestas pri certa interrilato de la epidemia kaj la epizootia procezoj ĉe salmonelo­zoj.
Tabelo. La antibiotiko-rezisteco de kelkaj salmoneloj, trovi­taj en la industria bovobredejo ĉe bredistoj, iliaj samfamilianoj kaj ĉe la brutaro.


Labora numero de la mikrobo

Infekto-fonto

Serotipo

Antibiotiko - rezisteco


































Cm

Tc

Str

Kn

Ap

Cfr

Nm

Kb

Nal

730

102


106

249


1036

313


295

209


254

305


287

278


316

Homo

Homo


Bovido

Homo


Homo

Virbovo


Bovido

Bovido


Bovido

Homo


Bovido

Bovido


Virbovo

S.tm

S.tm


S.tm

S.tm


S.tm

S.tm


S.tm

S.tm


S.java

S.pt.B


S.pt.B

S.pt.B


S.pt.B

+

+

+



+

+

+



-

+

-



-

-

-



-

+

+

+



+

+

+



-

+

-



-

-

-



-

+

+

+



+

+

+



-

+

-



-

-

-



-

+

+

+



+

+

+



-

+

-



-

-

-



-

+

+

+



+

+

+



-

+

-



-

-

-



-

+

-

+



+

-

+



-

+

-



-

-

-



-

+

-

+



-

+

-



-

+

-



-

-

-



-

+

+

+



+

+

+



-

+

-



-

-

-



-

+

+

+



+

+

+



-

+

+



-

-

-



-


Noto: S.tm - - Salmonella typhimurium

S.pt. B - Salmonella paratyphi B

Ĉiuj prezentitaj S.tm estis rezistaj al la Londona fagaro.

Ĉiuj S.pt.B apartenis al fagotipo Taunton.


La ekzisto de rimarkebla antibiotiko-rezistenco ĉe la plimulto de trovitaj salmoneloj postulas pli atenteman profilaktikan aplikon de ĥemikuraciloj dum bovobredado. Aranĝante kuracajn kaj kontraŭepizootiajn rimedojn, necesas limigi uzadon de antibiotikoj kaj kontroli la spektron de antibiotiko-rezisteco ĉe la salmoneloj trovitaj en epidemiocentro.

La resumado de faritaj esploroj permesis plibonigi la sistemon de kontraŭepidemiaj kaj profilaktikaj aranĝoj. La plej gravan signifon havas plifortigo de kunlaboro inter la medici­na sanprotekta servo kaj veterinaraj organizaĵoj. Apliko ĉe la modernigita sistemo malpligrandigis la intensecon de epizootia procezo kaj sekve plialtigis la kvantan kaj kvalitan nivelojn de la bovaĵo produktata en la bredejo.


Literaturo:
l. Bluger A. F., Novickij I. N., Terebkova Z. F.: "Salmonellez" (Salmonelozo). Riga 1975, 330 p. - ruslingve.
2. Pokrovskij V.I., Kilesso V. A.: "Problema salmonellozov, osnovnye napravlenija i zadaĉi issledovanij" (Problemo de salmonelozoj, la ĉefaj direktoj kaj taskoj de esplora­do). Sovremenye problemy salmonellozov i vakcinoprofilak­tiki kori. Moskva - Erevan 1976, p. 3 - 7 (ruse).
3. Aserkoff B., Schroeder S. A., Brachman P. S.: "Salmonellosis in the United States - a Five-Year Review (Salmonelozoj en Usono - la kvinjara trarigardo). Amer. J. Epidem., 1970, 92, I, p. 13 - 24 (anglalingve).
4. Henseg L., Frerking H.: "Eine vom Menschen stammende paratyphus-­B-infektion als Abortursache bei Kuh" (Aborto ĉe bovino, kiun kaŭzis la infektiĝo de homo per Salmonelo paratifi B). Landarzt, 1964, 40, 35, 1518 - 1520 (ger­manlingve).
5. Pohl. P., Thomas J., Ghysels G., Van Oye E., Laub R. Hermans F.: "Salmonella typhimurium chez l' homme et chez les animaux domestiques (Salmonelo tifimurium ĉe homo kaj ĉe hejmaj bestoj). Arch. Belges. Med. Soc., 1974, 32, 3, 129-135 (franclingve).
Dankesprimo:
La aŭtoroj dankas profesoron Kilesso V. A. kaj CSc. biol. Roĵnova S. pro konsultoj dum, fagotipigo kaj esploro de antibiotiko-rezisteco ĉe salmoneloj en Centra Instituto pri epidemiologio (Moskvo).
Alvenis: l984.03.13.


Apliko de kelkaj netradiciaj mineraloj kaj rokaĵoj en la terkulturo kaj nutraĵ-produktado, kaj ilia provizo
RNDr. Aleš Nedomlel

GEOINDUSTRIA, nacia entrepreno, Prago


Kelkaj nemetalaj mineraloj kaj rokaĵoj havas grandan signifon por la progreso de terkulturo. Oni uzas ilin ekz. kiel sintezajn sterkaĵojn, sorbartojn, liverantoj de ĥemiaĵoj k. s. Nemetalaj sorbantoj - ekz. zeolitoj, bentonitoj, perlitoj, to­foj kaj tofitoj, marnoj kaj pluaj - plialtigas (laŭ kondiĉoj de apliko, specoj de grundo, klimato, kvalito kaj kvanto de la dozada) fekundecon por plantproduktado kaj bestbredado. Eksperimentoj en la mondo kaj en nia lando montras ilian grandan praktikan signifon. En nia lando oni esploras tiujn substanc­ojn ekz. en Esplora Instituto de Ceramiko, Ardorezistaj Sub­stancoj kaj Krudaĵoj en Plzeň (Engelthaler 1983). Ĉeĥoslovakio partoprenas en la komuna programo de internacia kunlaboro kun la monda organizo por la nutrado ĉe Unuiĝintaj Nacioj - UNIDO, kiu servas por ekstrakti, rafini kaj apliki nemetalajn sorban­tojn en la terkulturo. Vastajn spertojn, akiritajn sur ĉi tiu kampo en nia lando dum la lastaj 20 jaroj oni disponigas enkadre de internacia kunlaboro.

Rimarkindan rolon inter la rimedoj, plialtigantaj produktadon de nutraĵoj vegetalaj kaj animalaj, havas zeolitoj. Tio estas akvohavaj aluminosilikatoj de unu- kaj duvalentaj metaloj (Na, K, Ca, Ba, Sr). Pro sia struktura kradeto, konsistanta el tetraedroj /SiO4/4- kaj /A104/5- kelkaj zeolitoj havas kapablecon interŝanĝi kationtojn, dehidratiĝi kaj rehidratiĝi kaj absorbi (ekz. akvon, diversajn gasojn, amoniakon, karbonan dioksidon, kelkajn organikajn substancojn ktp). Ĉi tiuj pro­precoj trovas vastan aplikon en la terkulturo, industrio, medicino, farmacio kaj en vico da aliaj fakoj. En la bestbredado oni uzas ekz. por elimini malsaniĝon pro superacideco (el su­kerbeta ensiligo), por elimini fetoron el ekskrementoj, por pli altigi mas-alkreskon de bestaro ktp. Praktikaj eksperimentoj en Slovakio atestis, ke zeolitoj aldonitaj en nutraĵprovizon povas anstataŭi eĉ 5 % de ĝia amplekso.

Krome ili plialtigis la profituzon de nutraĵprovizo per ligado de nutraj substancoj kaj per ilia konservado en la bes­tokorpo. Ankaŭ en la filoteĥniko ili kontribuas al plialtigo de produktado. Ligante la substancojn necesajn por plantnutraĵo, zeolitoj konservas ilin pli longtempe en la grundo.

Al zeolitoj estis dediĉata, dum la lastaj jaroj, granda a­tento en la mondo kaj en nia lando. En la internacia simpozio NEMIRAM (New Mineral Raw Materials, t. e. Novaj mineralkrudaĵoj), kiu okazis en l983 en Karlovy Vary, estis prezentitaj ke­lkaj referaĵoj pri la stato de esploro kaj apliko de zeolitoj en la mondo. Permesu kelkajn demonstrojn.

Pri la esploro kaj apliko de iuj zeolitoj en Ĉinio refe­ris membrino de Akademio de Geologiaj Sciencoj en Pekino (Beijing) sinjorino Czen Shu-Zhun (1983). Dum la lastaj dek jaroj estis malkovritaj en Ĉinio kelkaj vastaj industrie uzeblaj zeolit-trovejoj. Ili konsistas el klinoptilolito (t.e. Ca, Mg aluminosilikato) kaj mardenito (Ca, Na, K aluminosilikato). Aparta atento estis dediĉita al vastaj trovejoj de klinoptilo­lito, kiuj estis malkaŝitaj ĉe Ĝegiang (Zhejiang) kaj en plu­aj provincoj, en regionoj formitaj el tofoj kaj lafoj de la supra ĵuraso ĝis malsupra kretaceo. Enhavo de klinoptilolito en zeolitaj rokaĵoj ofte atingas ĝis 70 - 80 %. Tiom alta en­havo permesas uzi rokaĵon kiel sorbanton sen ajna antaŭa adap­to. En larĝa mezuro estas faritaj eksperimentoj por atesti u­zon de zeolitoj kaj zeolit-rokaĵoj en terkulturo kaj indust­rio. Ekstraktado de kalio el mara akvo pere de klinoptilolito prezentas la novan manieron de uzo. Tiu ĉi procedo estas bazi­ta sur specifaj struktur- kaj kristal-ĥerniaj proprecoj de natu­raj zeolitoj, akcelantaj selektan jon-interŝanĝon. Na-klinopti­lolitaj rokaĵoj kapablas ekstrakti kalion el mara akvo (ĝis 15-21 mg/g). Post la sekva purigo oni fabrikas el la ekstraktoj 90-procentan kali-kloridon kaj kali-salojn uzeblajn ekz. kiel sintezaj sterkaĵoj. Tiu ĉi metodo estas teĥnologie simpla, sen ajna malpurigo de la vivomedio.

Al la problemo estas dediĉita ankaŭ kontribuaĵo de Miĥajlov, Burov kaj Abliamitov (1983) el Tutunia Geologia Instituto de Industriaj Mineraloj en Kazan (Sovetunio). Trovejoj de ri­ĉaj zeolit-ercoj en Sovetunio, kun 60 - 70 % de zeolitoj estas dividitaj en 2 bazajn geologie-komercajn tipojn:

1) diageneza tofogena-sedimenta tipo,

2) hidroterma-metasomata tipo.


Diagenezaj tofogenaj-sedimentaj trovejoj [1] estiĝis el cindrotofoj de acida, malpli ofte intermedia kaj baza konsisto. ­Ili estas reprezentitaj per firmaj tavoloj de zeolit-rokaĵoj en provizoj de dek kaj cent milionoj da tunoj. Temas pri klinoptilolito, rare mordenito kaj iam filipsito.

El hidrotermaj-metasomataj trovejoj [2] havas la plej grandan signifon perlit-zeolitaj trovejoj, en kiuj mordenit­klinoptilolitaj rokaĵoj estas formitaj de acidaj tofoj kaj tofbreĉioj. Induatrie ekspluateblaj trovejoj de zeolitoj en So­vetunio estis malkovritaj en vulkanogen-sedimentaj kaj vulka­nogenaj Formacioj de karbonia ĝis kvaternara epoko. Granda amp­lekso estas ligita al zeolit-portantaj formacioj de la supra kretaceo ĝis neogeno de junaj nesolidigitaj regionoj (en Kar­patoj - trovejoj Sokirnitsa, en Krimeo, Kaŭkazo - Tedzami, Aidag, Noemberjansk, en Badkhiz, Primorsk - trovejo Ĉuguev, en Oĥotsk-Ĉukotsk, Kuriloj kaj la kamĉatka zeolit-porta regi­ono - Saĥalino - trovejo Liutog). Karboniaj-ĵurasaj zeolit­portaj formacioj troviĝas en tektonikaj-magmaj regionoj de ju­naj kaj maljunaj tabuloj (Jenisejsk-Vilujsk kaj Tungus, Bajkal - trovejo Kolinsk, Kuzbas - trovejo Pegas, orienta Kazaĥla­ndo).

Senĉese pli grandan bezonon de krudaĵoj kaj manĝaĵoj devos la homaro kontentigi jam en proksima estonteco el la maro, ĉar provizoj en kontinentoj estas limigitaj. En ĉi tiu direkto la maro fariĝos neelĉerpebla provizejo de krudaĵoj kaj manĝaĵoj. Inter netradiciajn marajn mineral-fontojn, kiujn oni konsideras tute reale por proksimaj jardekoj, apartenas kromalie la ruĝa marfunda argilo - la plej disvastigita vast-mara (eŭpelagia) sedimento, enhavinta (laŭ Z. Kukal 1983) ĝis 50 % de zeolitoj,

antaŭ ĉio filipsito kaj klinoptilolito.

Sed ni revenu en nian landon. En la orienta Slovakio in­ter la urboj Michalovce kaj Vranov estis malkovrita en la 70-­aj jaroj zeolit-trovejo, ligita en komplekson de zeolitaj rio­dacit-tofoj. En la kadro de la neogena vulkanismo, en la mal­supra badeno, komenciĝis forta vulkan-aktivado, kiu liveris kelkajn horizontojn de acidaj elverŝ-lafoj, el kiuj la plej grava estas la horizonto de tofito de Hrabovec. Aĝon de ĉi ti­uj tofitoj oni taksas (en la bazo de korelativeco kun similaj rokaĵoj el Ukrainio) proksimume je l6,5 milionoj da jaroj. Zeo­lit-tofitoj en Nižný Hrabovec estas malkovritaj per la van­da ŝtonminejo en la longo de 40 m. Sed la tuta longo de la ta­volo estas kelkaj kilometroj. La dikeco de la tofitoj estas 60 - 120 m. Kelkloke ĝi kreas kelkajn tavolojn. La tofitoj havas hele verdetan aŭ hele bluetan koloron.

Ĉefa ekspluatita konsistaĵo kaj dominanta mineralo de la tofito estas klinoptilolito, kiu kreas 60 - 80 % de la rokaĵo. Ĉi tiu mineralo estiĝis per zeolitiĝo de la riodacita tofito, precize dirite de ĝia origina vitreca konsistaĵo. Ĉi tiu ŝanĝo havas regionan karakteron kaj estas ligita kun diageneza ŝanĝo de mineraloj, riĉaj je vulkana vitro en dolĉakva ĝis malforte salakva alkala medio. La diageneza ŝanĝo havis ĉi tie verŝajne decidan influon antaŭ hidrotermaj procezoj.

Rafinado de la zeolita tofito el Nižný Hrabovec estas entute simpla. Ĝi konsistas en muelado kaj ĥemia aŭ varma aktivigado. Rokaĵo aktivigita ĉe 450oC estas kapabla por la plej granda sorbado.

En Nižný Hrabovec (en la orienta Slovakio) estas la unua ekonomie ekspluatebla trovejo de zeolitoj en Ĉeĥoslovakio. Ĝia malkovro signifas rimarkindan kontribuaĵon de niaj geologoj por la progreso de vico da branĉoj en nia nacia ekonomio, inter i­li ankaŭ en la terkulturo kaj plialtigo de la nutraĵ-produktado.­


Referencoj:

Czen Shu-Zhun (1983): Utilization of Some Zeolites in China.­Abstracts from NEMIRAM (International Symposium New Mineral Raw Materials), Karlovy Vary, Ĉeĥoslovakio.


Čuchráč, M. (1982): Nižný Hrabovec - zeolitové tufity. - Sprievodca k exkurzii, XXIII. FÓRUM PRE NERUDY, Zemplínska Šíra­va, Ĉeĥoslovakio.
Engelthaler, Z. A. (1983): Exploitation of Non-Matallics in Agriculture. - Abstracts from NEMIRAM, Karlovy Vary, Ĉeĥoslo­vakio.
Kukal, Z. (1983): Non-Traditional Marine Mineral Resources. -Ab­stracts from NEMIRAM, Karlovy Vary, Ĉeĥoslovakio.
Mikhailov, A.S. - Burov, A,I. - Ablyamitov, P. O. (1983): Basic

Types of Zeolite Deposits and Their Location in the USSR Territory. - Abstracts from NEMIRAM, Karlovy Vary, Ĉeĥoslovakio.

Očenášek, N. (1982): Výzkum zeolitových tufitů Nižného Hrabov­ce. - Ekskursio de XXIII. FÓRUM PRO NERUDY, Zemplínska Šíra­va, Ĉeĥoslovakio.
Varga, N. (1983): l. Deposit of Zeolite in Czechoslovakia.-Abstracts from NEMIRAM, Karlovy Vary, Ĉeĥoslovakio.

Alvenis: 1984.03.26.




Kelke da ekonomiaj rimarkoj pri la perspektivoj kaj problemoj en la etprodukado de nutraĵoj en Ĉeĥoslovakio
Ing. Zdeněk Polák
Faka Ekonomia Mezlernejo, Česká Třebová
Enkonduko - konciza skizo
Problemo de tradicia nutraĵ-produktado estas grava ne nur ekonomia, sed ankaŭ politika problemo. Novaj soci-ekonomiaj fo­rmoj post la fino de la dua mondmilito en Ĉeĥoslovakio unufla­nke subtenadis nuran kolektivan grandproduktadon en agrokultu­ro. Produktado de privatuloj, malgrandbienuloj kaj unuopuloj estis konsiderata aĉa kaj primokata kaj diversmaniere limiga­ta. Oni pruvadis, ke malgrandproduktado estas tute sensignifa kaj ke ĝi estas nura postrestaĵo de pasinteco. Tia sinteno es­tis karakteriza precipe por 50-aj jaroj.

Krom grandproduktado en agrokulturo aperadis proponoj pri formado ĉiam pli kaj pli grandaj entreprenoj en agrokulturo. Tiatempe rapide malkreskis memprovizado de vilaĝaro kaj tio signifas grandan premon por ŝtata merkato. Ankaŭ tro libera kaj malŝpara mastrumado kun agrokultura tero kondukis kune kun aliaj kaŭzoj al rapida malkresko de agrokultura tero por unu loĝanto. Jen dum unu kvinjara planperiodo (en ĈSSR oni uzas

planado 5-jaran periodon) malaperis senrevene tiom da areo, ki­on prezentas 2 disatriktoj. La agrokultura areo por unu loĝanto nune prezentas ĉirkaŭ 0,33 ha da agrokultura tero kaj tiu ĉi kvanto senĉese malkreskas. Pli malfavoraj eksterlandaj komer­caj kondiĉoj (antaŭ ĉio prezoj de krudaĵoj, nafto, greno kaj nutraĵoj) kaj pli kaj pli da problemoj kun necesa nutraĵ-pro­vizado de loĝantaro finfine venis iom post iom al politika kaj ekonomia teoria ŝanĝo en taksado kaj aprezado de nutraĵprodu­ktado kaj al tuta nova starpunkto al malgrandproduktado en ag­rokulturo kaj komencis favori ĝin. Dum kelke da jaroj dufoje jam estis pli kaj pli severe novigita leĝo pri protekto de agrokultura tero kaj bremsita aŭ haltigita ĝis danĝera malkres­ko. Nova rilato kaj opinio venkis en 70-aj jaroj en oficialaj instancoj, en la parlamento kaj registaro.

En jaro 1970 dum novembro estis akceptita registara decido pri subteno de agrokulura malgrandproduktado. Nova sinteno multflanke publike proklamis gravan rolon de memprovizado de vilaĝaro kaj ĝuste akcentas signifon de eĉ etnutraĵproduktado kiel necesan kompletigon de la nutraĵproduktado entute. Jen ĝi kapablas uzi agrokulturajn areetojn alimaniere neuzeblajn kaj pliigas nutraĵproduktojn. Samtempe aperis nove deklarita leĝo pri enlanda komerco kun libera merkato kun nutraĵproduktoj propramane produktitaj.


Perspektivoj kaj problemoj de la tradicia etproduktado de nutraĵoj.

Signifon kaj gravecon de la etproduktado de nutraĵoj pru­vas kvantoparto en tutlanda nutraĵproduktado, kiu estas rela­tive alta kaj ekz. ĉe fruktoj meze prezentas preskaŭ 20 % (ĉe iuj specoj eĉ 50 ĝis 70 %). Precizaj datoj ĉe aliaj nutraĵpro­duktoj estas tre malfacile akireblaj. La statistiko pri la nombro de bredata hejmbestaro, farata de naci-komitatoj dufoje dumjare ne estas preciza: unue - indicoj pri nombro de bestoj indikitaj de bredantoj ofte ne estas precizaj kaj veraj, ĉar loĝantoj timas eventuale esti ŝarĝotaj per eblaj impostoj laŭ kvanto de bredota bestaro; due - oficiala statistika demandi­lo ne estas kompleta kaj ne enhavas ĉiujn bredatajn hejmbestojn. Ekz. mankas kelkaj el la plej popularaj hejmbestoj kiel ekz. kuniklo, miokastoro kaj tiel plu, kies nombro estas gran­dega. Ekzemple nur kuniklojn oni taksas en nia respubliko de 300 miloj ĝis 400 miloj da pecoj. Do nur kunikloj jam prezentas, kalkulante kun meza buĉ-pezo de 2 - 3 kg sufiĉe grandan pliriĉigon de nia kaj eksterlanda merkato. Same kun pli favora prezo (aĉetprezo) rolas favore ankaŭ ebleco mal­multekoste aĉeti nutraĵon kaj grenon por hejmbestaro. (Prezo por l kg da greno varias 1,60 - 2,60 Kčs).

Plua financekonomia subteno fare de la ŝtato estas ebla kredito destinota por malgrandprodukta agrokulturo. La kredito povas atingi sumon 5 000 Kčs kun la limtempo de 2 jaroj por la kvitiĝo kaj en iuj pli precizigitaj kazoj sumo povas atingi 20 milojn da kronoj kun la kvitiĝo ĝis 5 jaroj. En ambaŭ kazoj la interezo balancas inter 4 - 5 %. Pli favora, t.e. pli malalta interezo estas destinita kiel avantaĝo por bredantoj partoprenintaj en fakaj bred-asocioj. Ni povas nun demandi nin ĉu jam estis ĉiuj diversaj kaj nomitaj avantaĝoj kaj subtenoj de malgrandproduktado flanke de la ŝtato faritaj. Malgraŭ multa sub­teno per oficialaj ŝtataj organoj de la lasta tempo, ankoraŭ restas sufiĉe da problemoj kaj ebloj kion solvi kaj kion plibo­nigi sur tiu ĉi kampo.

Kampo organiza: fakaj organizaĵoj de hejmbestbredantoj kaj ĝardenamatoroj ne reprezentas tutan parton de loĝantaro, kiu okupiĝas aŭ hobie aŭ pro praktikaj kaŭzoj per tia agado dum libera tempo. Oni devus trovi tian solvon, kiu estus avantaĝo ankaŭ por bestbredanto staranta ekster fakorganizaĵo samtempe konservinte por anaro pli da avantaĝoj kaj tiamaniere efiki kaj influi produktadon tiel, ke ĝi estu favora kaj por ŝato kaj por bredanto. Ofte oni povas diri, ke unuopulaj bredantoj po­vas havi por bestaro pli bonajn kondiĉojn ol la grandaj ŝta­taj agrokulturaj entreprenoj. Ofte tial la nutraĵkvalito de malgrandproduktado estas pli bona ol tiu el agrokultura grandega nutraĵproduktado. Ekz. ĉiam estas en la merkato preferataj ovoj de malgrandproduktado ol male. Organize ne estas an­koraŭ sufiĉe solvita problemaro kun kolektado kaj efektiva e­luzo de nutraĵrestaĵoj el familioj. Ĝi prezentas ĉe 4-nombra familio minimume 100 kg po jare.

Statistiko kaj informado: estas same nesufiĉa kaj ĝi respondas nek al nuntempaj nek al futuraj bezonoj. Statistiko ne estas kompleta, objektiva kaj vera kaj preciza. Informado pri novaj metodoj, rimedoj kaj formoj ne respondas al bezono kaj sopiro. Faka gazetaro preskaŭ ne estas aĉetebla ĉe gazetkios­koj kaj butikoj, ĉar eldonkvanto estas elĉerpita. Unuaj paŝoj kiel plibonigi tian situacion modeste komencas en televido.

Teĥnika kampo: kun longa tempodaŭra malfruiĝo iom post iom pliboniĝas merkato de necesa ilaro por etproduktado en agrokulturo, mankas specialaj iloj kaj precipe por la enlanda tiel nomata "interna merkato" pli taŭgaj diversaj agrokulturaj etmaŝinoj kun riĉa provizo de rezervaj partoj por ili. Famaj agrokulturaj etmaŝinoj de la marko "Terra" ne estas en sufiĉa kvanto, en sufiĉa nombro de rezervopartoj kaj riparservo kaj fine ankaŭ por favora prezo. Estas bezonataj modernaj bonkva­litaj falĉmaŝinetoj memkompreneble same kun perfekta riparser­vo. Male en tiu ĉi kampa malgraŭ teoria proklamo pri subtenado de malgrandproduktado restas sufiĉe altaj prezoj de necesa si­mpla agrokultura ilaro kaj kelkoj el ili eĉ kreskis tro abrup­te vidu ekz.: simpla falĉilo - prezo antaŭe 60,- - 70,-- Kĉs, nun 140,-- Kĉs, kio ja prezentas duoblon. Sufiĉe altaj prezoj de ilaro kutime estas akompanataj per nesufiĉa kvalito kaj tem­podaŭro de ilia uzebleco.

Teĥnologio, zooteĥniko kaj aliaj kondiĉoj: Besto ne estas maŝino - ĝi similas pli al bebo kaj tial tute ne sufiĉas ega­laj kondiĉoj kiajn ni dediĉas al neviva ilaro kaj maŝinoj. Zoo­teĥniko prezentas tutan kondiĉaron necesan por la bona evoluo de bestaro. Zorgo devas esti pli ofta kaj kompleksa. Necesas certigi sufiĉe da bonkvalita nutraĵo por bestoj, ilian bo­nan lokigon precipe dum malfavoraj vintraj kondiĉoj kaj malfav­ora vetero, sufiĉo da bona akvo, preventon kontraŭ malsanoj kaj - se ili jam okazas - efikan veterinaran fakan helpon. Tio ĉi postulas de bredantoj mem multe da libera tempo kaj respeguli­ĝas en ekonomiaj kaj aliaj rezultoj de bestbredado. Sed la ŝtato mem devas fari multe pli por ebligi necesan zorgon, kiam bredanto ofte devas forveturi al laborloko, por ke li havu ebl­on reguligi labortempon por plenumi ankaŭ zorgojn necesajn por sano de bestaro. Tio estas ne nur por utilo de besto kaj ĝia bredanto, sed ankaŭ por la tuta socio. Bredanto de be­staro havu similajn avantaĝojn kiel estas ĉe ni por patrinoj zorgantaj pri beboj kaj infanoj. Konklude kiel ekonomiisto mi asertas, ke ĉe ni estas por pliigi kaj plibonigi malprodukta­don en agrokulturo faritaj unuaj pli favoraj paŝoj kaj progre­so, sed ankoraŭ multaj pluaj paŝoj por efika ekonomia funkcia­do de nutraĵproduktado restas por realigi. Nur kompleksa solvo de ĉiuj menciitaj kampoj povas helpi plenumi gravan taskon de nia socio - certigi memstarecon en nutraĵproduktado, kio ja estas grava tasko ne nur ekonomia, sed ankaŭ politika kaj so­cia.

Alvenis: 1984.02.26.


Imunoĥemio en la moderna agrokulturo
Ing. Zdeněk Pluhař

Esplora kaj Breda Instituto Pomologia, Holovousy v Podkr.

1. Postulo de la rapida diagnozo de plantaj malsanoj
Moderna kulturado de plantoj, ne gravas ĉu por nutraj aŭ industriaj celoj, uzas ĉiam pli breditajn (plibonigitajn) plan­tojn post la severa selektado kultivante ilin egkvante sur grandaj agroj. Ĉi tiu kvazaŭindustria kultivado de plantoj havas du flankojn - la pozitivan: sur la grandaj areoj estas produk­tataj kulturaj plantoj donantaj altajn rikoltojn tiom necesajn por la nutrado de homoj, - la negativan: sur grandareaj agroj kun unu kulturo kutime pli facile disvastiĝas diversaj malsa­noj de plantoj, krome alte breditaj plantoj estas ofte malpli rezistaj kontraŭ la malsanoj. Kelkaj plantaj malsanoj estas tiom gravaj kaj danĝeraj, ke iam kapablas eĉ nuligi la avanta­ĝojn de la moderna agrokulturo en certa regiono. Kompreneble, la moderna terkulturisto havas vastan spektron da defendaj ri­medoj: modernan agroteĥnikon, insekticidojn, herbicidojn, fun­gicidojn, antibiotikojn, substancojn regulantajn la kreskon, "rafinitan" nutradon de plantoj por la larĝa sortimento de sterkaĵoj, ktp. Sed ĉi armiloj havas ankaŭ sian negativan re­verson: ilia tro amasa kaj "sistemeca" aplikado povas grave da­maĝi la. vivomedion kaj ilia aplikado ne ĉiam estas sufiĉe efi­ka; ekz. ĉe plantaj virusmalsanoj plej ofte povas temi nur pri apudaj helpaj rimedoj, kiuj povas pli-malpli bremsi la disvas­tigon de malsano k.s., sed ili ne kapablas kuraci la malsanon mem kaj forigi la daŭran minacon de ĝia eventuala nova atako.

Ne estas alia pli irebla vojo por la moderna agrokulturo ol tiu, ke oni devas la rigorecon de la daŭra selektado kaj bredado de plantoj direkti ne nur al kiel eble plej granda ri­koltokvanto, sed ankaŭ al la celo: ricevi tiajn kulturvariojn, kiuj estas sufiĉe rezistaj kontraŭ la ekonomie gravaj malsanoj kaj daŭre liveradi al kultivistoj sanajn semojn aŭ plantidojn. Tiaj plimodernigitaj, kaj precipe pliseverigitaj, postuloj sekvigas samtempe, ke la procedo de la bredado de plantoj devos apliki ankaŭ netradiciajn metodojn, ekz. la aseptan kulturon de planteroj (= hista, ĉela, organa kulturoj) eventuale kombi­nitan kun termoterapioĥemiterapio, pli racie profiti de la elvokitaj mutacioj. Sed ne estas neevitenda la plimodernigo nur de la selekta kaj breda procedoj mem, oni devos alproprigi kaj vaste apliki ankaŭ rapidajn efikajn metodojn por la diagnozado de plantaj malsanoj. En la moderna agrokulturo jam estas nei­magebla primitiva pasiva atendado, ĉu certa kulturo aŭ kultur­vario estos aŭ ne estos sana, tia "diagnoza metodo" povus, ekz. ĉe. fruktarboj, forrabi vicon da jaroj sen kontentiga rezulto. Sed ne sufiĉos ankaŭ la tradicia diagnozado per plantoj - indi­kiloj, kvankam ĉi metodo ne estas tute forigebla. La planta in­dikilo povas, en la plej favora kazo, diagnoze respondi post kelkaj semajnoj, sed pli ofte ni prenu monatojn kiel tempunuojn, iam eĉ jarojn. La moderna diagnozisto ne rajtas havi tio­man paciencon! La moderna diagnozo devas senerare respondi po­st kelkaj horoj maksimume tagoj. La trovita vojo estas: imu­noĥemio.


2. Principo de la imunoĥemia reakcio diagnoze aplikebla
Praktike aplikataj imunoĥemiaj reakcioj - klinika serologio - havas jam multajn jarojn sian tradician lokon en medici­no, jam de la fino de la 19-a jarcento. La diagnoza, kaj en medicino ankaŭ kuraca, apliko de imunoĥemiaj (serologiaj) re­akcioj baziĝas sur la fakto, ke la animala organismo estigas la antikorpojn kontraŭ la fremdaj antigenoj, kiujn oni enigis en ĝin. Karakteriza por ĉi tiuj antikorpoj estas, ke ili spe­cife reakcias kun la antigenoj, kiuj provokis ilian estiĝon. T.e. la antikorpo "elektas" por la reakcio nur "sian" antigenon, kontraŭ alia antigeno devas organismo produkti alian antikor­pon. Antigenoj estas ĝenerale biopolimeroj, kiuj kapablas, en konvenaj kondiĉoj, kaŭzi en la matura organismo t.n. imunecan reakcion. La menciita reakcio inter certa antigeno kaj por ĝi specifa antikorpo estas t.n. specifa imuneca reakcio, per kiu realiĝas humora imuneco (= la imuneco realiĝanta per cirkulantaj antikorpoj). Sur ĉi tiuj fenomenoj baziĝas ankaŭ la terapia uzo de diversaj serumoj - oni injekte aplikas, en konvenaj kondiĉoj, la elektitan antigenon en la organismon de taŭga besto, kiu produktas la specifan antikorpojn. La sanga sero

- serumo - de ĉi tiu besto, enhavanta la deziratajn anti­korpojn, aplikita en la organismon de homo aŭ alia besto kapablas sufiĉe subteni ties imunecon.

Por la diagnozaj celoj gravas alia fakto, nome, ke la reakcio inter antikorpo kaj antigeno povas okazi ne nur en la organismo, sed ankaŭ ekster ĝi - en la laboratoria vitraĵo ("in vitro"). Medicino, ankaŭ la veterinara, longajn jarojn aplikas la serologiajn metodojn kaj terapie kaj diagnoze.. La vegetaloj ne havas tian imunogenan sistemon kiel animaloj, tial fitopa­tologio estis alpaŝanta al imunoĥemio, resp. serologio, hezi­teme vicon da jaroj. Tamen DVORAK jam en la jaro 1927 pruvis, ke ankaŭ la patogenoj de plantoj kapablas estigi en la animala organismo specifajn antikorpojn kaj tiuj estas diagnoze uzeblaj, same kiel en medicino. (Kurace ili ne aplikeblas).

El la supraj klarigoj sekvas, ke la medio en kiu troviĝas diagnoze dezirataj antikorpoj, estas la sanga sero ("antisero") de laboratoria animalo. Tial aplikante la diagnozajn i­munoĥemiajn reakciojn oni kutime parolas pri serologiaj reakcioj, resp. serologiaj testoj.

Eĉ post la jaro 1927 fitoserologio ne multe disvastiĝadis. La kaŭzo ne estis nur hezitemo, resp. malprogresemo, de agrokulturistoj, sed ankaŭ la fakto, ke la plantaj virusoj of­te havas iom aliajn kvalitojn ol tiuj de animaloj. Ili relative facile detruiĝas, malkombiniĝas, dum la purigado kaj kon­centrigado, ofte estas alte termolabilaj, ĝenerale la diagnozaj seroj por fitopatologio estas malpli facile prepareblaj ol tiuj por la medicinaj kaj veterinaraj celoj. Cetere ankaŭ ĉe kelkaj animalaj virusoj estas sufiĉe da problemoj. La diagno­zaj seroj kontraŭ la vegetalaj virusoj kutime havas averaĝe malpli altan koncentrecon de efikaj substancoj (antikorpoj) ol "antiseroj" kontraŭ animalaj virusoj. Tial la plej simplaj serologiaj reakcioj ofte fiaskis en fitopatologio. Vicon da ja­roj la fitoserologio estis pli-malpli "akademieca afero", kvan­kam serioze traktata de nemultaj esploristoj. Trovo de pli sen­tivaj kaj pli efikaj diagnozaj serologiaj metodoj ebligis pli vastan aplikadon de serologio ankaŭ en agrokulturo dum la las­taj 10 - 15 jaroj.
3. Serologiaj diagnozaj metodoj en agrokulturo
Kvankam la vegetalaj virusoj laŭ siaj kvalitoj ne estas tute identaj kun la animalaj virusoj, tamen la fitoserologio povas transprenadi sen gravaj modifoj la metodojn de la klini­ka serologio. Ĝenerale oni povas aserti, ke ĉiuj serologiaj medicinaj diagnozaj metodoj estas aplikeblaj por fitopatologio, se oni kapablas prepari sufiĉe efikan "antiseron".
Principo de la serologia diagnozo baziĝas en tio, ke oni kontaktigas, en konvenaj diluoj, la diagnozan seron ("antiseron") kaj sukon, resp. ekstrakton, el la ekzamenata planto (aŭ ĝia parto). Se ne okazas reakcio en la sistemo - la planto es­tas sana. Eventuala reakcio inter la antikorpoj de la diagnoza sero kaj la likvaĵo el la ekzamenata vegetalo pruvas la ĉeeston de la antigenoj specife reakciantaj kun la nomataj antikor­poj - t. e. la planto malsanas pro la patogeno kontraŭ kiu es­tis la sero preparita.

La imunoĥemian (serologian) reakcion oni kutime realigas en la kavetoj de la serologiaj platoj, en la malgrand-diametraj vitraj tubetojprovtubetoj, en la maldika ĝela tavolo k. s. En la plej favora kazo la reakcio estas observebla per la near­mita okulo, sed plej ofte oni devas uzi mikroskopon aŭ akompa­nigi la serologian reakcion per aldonaj reakcioj, kiuj videbligas la ĉefan reakcion ekz. per kolorigo de la reakcia medio.

La unua grava antaŭkondiĉo por la fitoserologia diagnozo estas la akiro de la diagnoza sero ("antisero"). Plej frue oni devas sufiĉe multigi la patogenon (viruson, bakterion, fungon k.s.) en taŭga planto. El tiu planto oni ekstraktas la dezi­ratan patogenon, purigas kaj koncentrigas ĝin. La akirita an­tigeno (patogeno) devas esti kiel eble plej pura, precipe sen tiaj akompanaj substancoj, kiuj povus mem efiki antigene. La purigajn kaj koncentrigajn procedojn oni povas ĝenerale ankaŭ transpreni el la medicina serologio, kompreneble kun la nece­saj modifoj. Temas pri diversaj fizikaj kaj ĥemiaj metodoj, ki­el centrifugado, ultracentrifugado, dializo, elsaligado (ekz. per /NH4/2SO4) k. s. Poste sekvas la imunigado de taŭga labo­ratoria besto - t. e. oni diversmaniere injektas (plej ofte subhaŭte, intravejne aŭ intramuskole) al la besto la purigatan antigenon. Estas imunigeblaj ĉiuj bestoj tiucele uzataj en me­dicino, sed pro fitopatologio, pro diversaj kialoj, estas plej konvenaj kunikloj. El la sango de ĉi tiuj animaloj oni prepa­ras la seron; ĝi estas aŭ tuj diagnoze uzebla, aŭ eventuale plu prilaborata (precipe en la kazo de iom pli komplikaj sero­logiaj reakcioj).

El la diagnozaj metodoj estu nomitaj unue la precipitaj metodoj. Se oni miksas la seron kun la travideble pura planta specimeno, la ĉeesto de la serĉata patogeno manifestiĝas per la estiĝo de precipitaĵo (flokiĝado). La fenomeno estas observebla aŭ per la nearmita okulo aŭ submikroskope, eventuale ap­likeblas nefelometrio. Laŭ la maniero de la observado oni realigas la precipitajn metodojn en provtubetoj, sur mikroskopaj vitroj (diversaj gutaj metodoj). Al la ĵus menciata grupo de metodoj apartenas ankaŭ imunodifuzaj metodoj, kio estas la re­akcioj de la precipitado en ĝelo (plej ofte en agaro). Dum ĉi tiuj reakcioj difuziĝas sero (antikorpoj) kaj la planta speci­meno reciproke kontraŭ sin, resp. unu en la alian, en ĝela ko­lono (en provtubeto) aŭ en maldika ĝela tavolo (sur vitroplato). En la kazo de la pozitiva reakcio (= ĉeesto de la serĉata antigeno) estiĝas precipitaj linioj. Parencoj de la imunodifu­zaj metodoj estas la imunelektroforezoj - oni plej frue per la elektroforeza procedo apartigas la unuopajn konsistaĵojn de la analizata specimeno, poste ilin submetante al la imunodifuza reakcio. Oni povas analizi plurajn antigenojn samtempe.

El la aglutinaj metodoj estas en fitopatologio plej ofte uzata la metodo de nerekta hemaglutinado. La eritrocitoj de mamuloj kaj birdoj kapablas alsorbi vicon da antigenoj. Temas pri la sentivigo de la ruĝaj sangoĉeloj per antigeno. Se oni miksas tiajn sangoĉelojn kun antisero okazas aglutinado de la ĉeloj, kiam la antisero respondas al la sorbita antigeno.

En fitopatologio estas aplikebla ankaŭ la komplemento-fik­sa testo. Ĝi baziĝas sur la fenomeno, ke en la kazo de la reakcio de antigeno kun antikorpo la komplekso antigeno + antikorpo samtempe ligas ankaŭ la komplementon. Se en la sistemo ne troviĝas al si respondantaj (specifaj) antigenoj kaj antikorpoj, la reakcio ne okazas kaj ankaŭ la komplemento restas libera. La reakcion oni videbligas per la aldono de t. n. hemoliza sistemo.

El la grupo de la imunohistoĥemiaj metodoj estas uzataj en fitopatologio precipe la imunofluoreskaj metodoj, per kiuj oni povas studi la lokiĝon (distribuon) de patogenoj rekte en histoj (ekz. en folioj). Kelkaj fluoreskaj substancoj povas ko­mbiniĝi kun antikorpoj sen tio, ke la antikorpo perdus siajn imunologiajn ecojn. Post la realigo de la imunoĥemia reakcio estas la fluoreskanta precipitaĵo observebla kaj determinebla per la metodoj de fluoreska mikroskopio.

Sufiĉe da jaroj estis la imunoradioizotopaj metodoj plej sentivaj. Ĉi tiu grupo de metodoj aplikas la "antiserojn" kies antikorpoj estas "markitaj" per radioaktiva izotopo (kutime 125I aŭ 35S). Same oni povas "marki" radioaktive antigenojn. Tiamaniere estas kombinata la alta specifeco de imunoĥemiaj reak­cioj kun la alta sentiveco de la metodoj el la nuklea analiza

ĥemio (= analiza ĥemio uzanta radioizotopojn).

Grava "konkurenco" de la laste menciitaj metodoj fariĝis dum la lasta jardeko t. n. imunenzimaj metodoj. Ĉi tie oni ne

"markas" antikorpojn aŭ antigenojn per radioizotopoj sed per enzimoj (plej ofte alkala fosfatazo, peroksodano, glukozo-oksidazo) tiamaniere kombinante la altan specifecon de la imunoĥe­mia reakcio kun la alta sentiveco de la determinado de enzimaj aktivecoj. Se ni konsideras, ke la apliko de radioaktivaj sub­stancoj ĉiam iom ĝenas, ni komprenas kial la imunenzimaj metodoj rapide antaŭeniras. Al ĉi metodoj apartenas ekz. enzim-imu­noanalizo (EIA) laboranta kun la enzime "markita" antigeno. Ver­ŝajne jam nun estas plej konata la enzim-imunosorbenza analizo, kutime konata sub la mallongigo ELISA laŭ la angla "enyme-linked immunosorbent assay". Ĝi uzas enzime "markitan" antikorpon. Tre koncize estu priskribita la lasta menciita imunenzima teĥ­niko: plej frue alsorbiĝas specifa antikorpo al la parietoj de kavetoj en la serologia plato. Post la aldono de antigenoj (pla­nta specimeno) estiĝas la komplekso antikorpo+antigeno. Post ĉi tiu paŝo sekvas aldono de la enzime markita antikorpo, kiu ligiĝas al la komplekso (resp. ties antigeno) estiĝinta dum la antaŭa paŝo. Ĉi tiun ligon oni evidentigas per la aldono de konvena substrato, la enaĵo de kavoj koloriĝas. Se ne ĉeestis la serĉata antigeno (patogeno) en la specimeno, povis realiĝi nek la komplekso antikorpo+antigeno, nek la plua ligo kun la enzime markita antikorpo, kaj la enaĵo de la koncerna kavo re­stas senkolora. Kompreneble, inter ĉiu paŝo oni perfekte lavas la kavetojn de la serologia plato kaj ĉiun paŝon oni devas fa­ri sub rigore difinitaj kondiĉoj (temperaturo, koncentreco, pH). Proksimume la lastajn tri jarojn ekzistas la pliperfektigita modifo de la ĵus priparolita metodo, nome nerekta enzim-imuno­sorbenza analizo (angle: "indirect ELISA"), kies sentiveco jam proksimiĝas al tiu de la imuno-radioizotopaj metodoj kaj krome estas malakrigita la troa specifeco de ELISA.
La amplekso de ĉi tiu sciigo ne permesas la prezentadon de ĉiuj specialaj teĥnikoj en unuopaj grupoj de metodoj, eĉ la kompletan listigon de ĉiuj grupoj de la imunoĥemiaj diagnozaj metodoj. Tamen tre skize estu prezentitaj la minimumaj determineblaj koncentrecoj de antigenoj aŭ antikorpoj (mikrogramoj en 1 ml) ĉe kelkaj elektitaj metodoj.


Metodo miln. konc.

µg/ml


Precipitado en likva medio (precipitaj metodoj) 10... 20

Precipitado en ĝela medio

imunodifuzaj metodoj 5... 20

imunelektroforezoj 0,1. . . 30

Aglutinaj metodoj 0,005... 0,2

Komplemento-fiksa testo 0,1... 0,5

Imuno-radioizotopaj metodoj 0,0001... 0,1

Imun-enzimaj metodoj 0,01,.. 0,1

nerekta ELISA 0,001


4. Estonteco de la serologiaj metodoj en agrokulturo
La vasta rutina aplikado de la serologia (imunoĥemia) diagnozado en agrokulturo estas nur ĉe sia komenco.

Avantaĝe, la evoluigado de la metodoj estas farata tre sistemece kaj intense en medicino, plantkuracistoj povas transprenadi kaj nur modifi kaj la metodojn kaj la aparatojn jam industrie fabrikatajn. Krom kelkaj plej simplaj precipitaj kaj aglutinaj metodoj ĉiuj serologiaj metodoj estas realigeblaj ne nur kiel kvalit-analizaj sed ankaŭ kiel instrumentaj kvant-analizaj teĥnikoj, kio precipe validas pri la plej modernaj imuno­radioizotopaj kaj imun-enzimaj metodoj.

Malavantaĝe, la studata organismo en agrokulturo, t.e. planto, ­estas sufiĉe diferenca da la organismoj studataj en medicino, tial ankaŭ la akir-manieroj de la specimeno estas neidentaj. Tiel devas fitopatologio iri sian propran vojon. Iam oni ankoraŭ ne scias sufiĉe bone kiel preni la specimenon per­fekte kaj sendube informantan pri la sanstato de la tuta vegetalo, ĉi aserto validas precipe por arboj; la lokiĝo (distri­buo) ekz. de virusoj en plantoj povas esti tre neegalmezura. La koncentreco de patogenoj varias ankaŭ laŭsezone. Eble nesolvi­taj, tamen solvendaj kaj solveblaj problemoj! Fitopatologio ce­rte baldaŭ venkos tiujn malfacilaĵojn.

Tute ĉe la fino ni devas denove akcenti: Se ni volas produktadi sufiĉe da nutraĵoj por la homaro, estas tute neeviteble ankaŭ plimodernigi, plirapidigi kaj raciigi la bredan (pli­bonigan) procedon, ke ni akiru alte produktivajn kaj malsanrezistajn kulturplantoj. Kaj jam nun ni povas tute serioze de­klari: ĉi tiu alte moderna bredado de plantoj estas neimagebla sen rapidaj imunoĥemiaj, resp. serologiaj, diagnozaj metodoj.



Literaturo
[1] FERENČÍK, M.: Imunochémia. 1-a eld. Bratislava, Alfa - vydavate stvo tech. a ekon. literatúry l980. 336 p.
[2] FERENČÍK, M. - ŠKÁRKA, B.: Biochemické laboratórne metódy. l-a eld. Bratislava, Alfa - vydavate stvo techn. a ekon. literatúry 1981. 856 p.
[3] JERMOLJEV, E. - POZDĚNA, J.: Sérologie rostlinných patoge­nů. 1-a eldono. Praha, Academia - nakl. ČSAV 1972. 264 p.
[4] DYNATECH AG, Zug: Catalogue 81. 1981. 150 p.
[5] INOTECH DIAGNOSTIK AG, Basel: ELISA Reagents. (Sen jarin­diko). 12 p.
[6] CLARK, M. F. - ADAMS, A. N.: Laboratory Notes on the ELISA

Technique for Plant Viruses. 1-a eld. ? Maidstone, East Malling Research Station. (Sen jarindiko). 6 p.


[7] CLARK, M. F. - ADAMS, A. N.: Characteristics of the microplate method of enzyme-linked immunosorbent assay for the detetion of plant viruses. Journal of General Virology, 34, 1977, p. 475 - 483.
[8] LOMMEL, S. A. - McCAIN, A. H. - MORRIS, T. J.: Evoluation of Indirect Enzyme-Linked Immunosorbent Assay for the Detection of Plant Viruses. Phytopathology, 72, 1982, 8, p. 1018 - 1022.
[9] MARCHALONIS, J. J. - WARR, G. W. (red.): Antibody as a Tool. The Applicatiions of Immunochemistry. 1-a eldono. Chichester, John Wiley and Sons 1982. 568 p.
Alvenis: 1984.02.07.



Download 401.43 Kb.
1   2   3   4   5   6   7   8




Download 401.43 Kb.