• Literaturo al la glosaro: Henri Vatré: Neologisma glosaro. A. E.Iltis, Saarbrücken, 1983. Noto de la redaktinto
  • Elektitaj aspektoj de ĥemia nomenklaturo Esperanta Ing, Jan Pióro I. Kombinaĵaj formoj de la nomoj de ĥemiaj elementoj
  • Fosf- , Hidr- , Nitr- , Oks- , Sulf
  • Literaj kaj signaj ligiloj inter ĥemiaj nomoj
  • Hidro, hidroksilo, hidroksido, anhidrido, anhidro, hidrato . Hidr- aŭ hidro- prezentas la kombinaĵan formon de la elemento H kaj servas kiel ĥemia afikso
  • Deveno de organika nomenklaturo
  • Nomoj kaj finaĵoj de neorganikaj acidoj
  • Nomoj kaj finaĵoj de organikaj acidoj
  • Nomoj por grupoj de acidoj - finaĵo -a
  • Aliaj kombinaĵoj (ne acidoj) kies nomoj finiĝas per -ato
  • Tamen
  • Pri la nomoj de ĥemiaj elementoj en Esperanto
  • Apliko de esperanto en scienco kaj teĥniko 1984




    Download 401.43 Kb.
    bet7/8
    Sana31.03.2020
    Hajmi401.43 Kb.
    #9433
    1   2   3   4   5   6   7   8

    Glosaro:
    a- : PIV-prefikso signifanta: sen-, ne-: a-morfa - sen-forma, a‑politika, a-te-isto (teo - dio, teismo, teolo-gio, ktp.).

    ak- : plifortigita kaj; eĉ; kaj eĉ; ja kaj kune eĉ; samtempe eĉ; ne nur; sed eĉ; kaj ankaŭ: venis mizero ak malsa­to. Ak estas la latina ac (Ĉ i, jakož i, ktp.), kaj ĝi troveblas jam en la Zamenhofa reformprojekto el l894, interalie eĉ en du el la tri variantoj de lia Patralo: 1) kom mi ak pardah a mie debani! 3) ke mi ak skuzeh a mia debori!

    -al' : PIV-sufikso signifanta: 4) io aparte, specinle, karakterize -a; io -a en ia pli altkategoria senco: ideo - ­idealo, dento - dentalo, katedro - katedralo, pasko - paskalo (paskkandelo). L - alis, Ĉ -ík, -áč, -ák k. s. Do -al' uzeblas interalie pri: 1) senviva -ul': trimastalo - trimastulo. 2) literaturaj ĝenroj: detektivalo, kaŭbojalo. 3) nomoj de tagoj: Kandelalo - Kandelfesto. 4) nomoj de preĝoj: Patralo - Patro nia, Marialo, Kre­dalo. 5) nomoj de solenoj, festoj: majalo, baptalo, ri­koltalo (Ĉ dožínky). 6) abstraktaĵoj: naturalo - natura karaktero (pentrista naturalo, naturalismo). 7) gra­matikaj terminoj: daŭralo - durativo, kondiĉalo - kondicionalo, ordonalo. 8) nomoj de publikaĵoj: Plenalo - ­PV, Iluatralo - PIV, tagalo - ĵurnalo (el kiu, retre, ĵurno), vesperalo, semajnalo, monatalo, jaralo. 9) no­moj de varoj: pilzenalo (Pilzen-biero), fordalo: ĉi tie tamen la lingvo ofte preferas: pilzeno, fordo. 10) nomoj de trafikiloj: vaporalo - vaporŝipo, krozalo, ra­pidalo, motoralo. 11) nomoj de lokoj, stratoj, placoj, piscinoj, ktp.: Rozalo - Roza lago. Vilsonalo, Masari­kalo, Denisalo - iamaj Pragaj garoj. 12) nomoj de vestopartoj: ŝtrumpalo - ŝtrumpkalsono, ĵartelalo, koksa­lo, mamalo (zonoj). 13) fingronomoj: dikalo, montralo, mezalo, ringalo, etalo. 14) popolaj nomoj de malsanoj: frostalo, singultalo, tremalo, vomalo, kakalo. 25) ostonomoj: lakrimalo (deinde retroderivo lakrimo - larmo), femuralo, nazalo, fruntalo. 16) nomoj de lingvoj: la usona anglalo. RIM: lastatempe D-ro A. Albault ko­mencas uzi -ez': anglezo, francezo, japanezo, ĉeĥezo. 17) adeco, ado kiel kompleta evento, akto: a) nomoj de ludoj: deponalo (deponado de fantoj), rabotalo (ŝerca mistrakto). b) nomoj de punoj: vergalo - vergregalo, vipalo. c) nomoj de naturfenomenoj: blovalo, siblalo (ventoj), vealo (meluzino), ŝprucalo, verŝalo, pisalo (plu­voj : ŝprucalas, verŝalas, pisalas.). d) aliaj aktoj: ba­bilalo (besedo), drinkalo, desvastalo (striptizo), mo­natalo (menstruo). 18) aliaj uzoj: sablalo - sabloŝtono (resp. sablito), kvinjaralo, scendalo (scendanta pa­rto de ŝoseo, sabatalo) i - iama salajro de instruis­to, ricevata sabate. ii - sabata laborturno, plenalo ­plenluno, ktp. ‑al' estas unu el la plej produktivaj E‑­sufiksoj.
    aŭtem: la plej malforta konjunkcio opona, staranta inter sed, tamen kaj ja. Ĉ avŝak. L autem. Oni ne vidis lin, li aŭtem vidis ĉiujn.

    besedo: 1) senzorga geamika babilkunsidado dumvizita. 2) nefor­mala kunveno kun laŭtega konversacio: Post la prezen­tado okazis besedo kun la virtuozo. 3) societa amuzi­ĝo. 4) ĉeĥa societa danco. 5) kultura klubo, kazino: La burĝa Besedo.

    deala: detempaltempa.

    deinde: adverbo signifanta: ab ĉi tie, ab tie, ab ĉi tiam, ab tiam, de tio, el tio, sekve, poste, baldaŭ, due. Ĉ od­tud, potom, dále, za druhé. L deinde. Prime iris mini­strantoj, deinde pastroj, tum prelatoj, denikve la e­piskopo. Jen li levis al ŝi la jupon, deinde disbukis la ĵartelojn, tum faligis ŝiajn ŝtrumpojn, denikve de­tiris la kalsoneton. En disvolvita kvarplika denombra­do prime (aŭ alia enkonduka vorto) kutime okupas la u­nuan lokon, deinde la duan, tum (aŭ poste) la trian, kaj denikve (aŭ kaj fine) la kvaran. Deinde, tum, de­nikve kaj la aliaj rimedoj servas por la elformado de longaj frazoj kun pluraj subpropozicioj kaj por speci­alaj stilefektoj (poezia, historia, scienca stiloj).

    denikve: adverbo signifanta: kaj fine, kaj ĉefine, kaj lastvi­ce, erst. Ĉ konečně, na konec, posléze, pak. L deni­que.

    erst : ne pli frue ol; neniu, nenio pli frue ol; neniu, nenio antaŭ. Ĉ teprve. G erst. Ido erste, Tiun leĝon formulis erst Einstein.

    fanto: garantiaĵo en ludo nomata deponalo. Kiel fanto povas funkcii la plej diversaj objektoj: ringo, tuketo, hor­loĝo, ŝlosilo, ktp.

    garo: komplekso de domoj, vojoj, reloj, peronoj kaj aliaj instalaĵoj servantaj al vojaĝaj kaj transportaj celoj, pli malpli tio, kion ĉe fervojo, iom konfuze, oni no­mas stacidomo. Bg gara. F gare. Ferogaro, busogaro, ŝi­pogaro, aerogaro.

    -it' : internacia sufikso uzata 4) por nomi mineralojn kaj ŝtonojn (Vd la grekdevenan lito, Gr lithos). Ĝi alme­tiĝas senelekte al substantivaj, adjektivaj aŭ verbaj radikoj, distingante la mineralojn a) laŭ ilia karak­teriza eco; b) laŭ ilia trovinto; c) laŭ ilia unua aŭ kutima trovloko, aŭ d) laŭ la ĉefa substanco, kiun ili entenas: a) lazurito, nefrito, selenito. b) barandito, volastonito. c) dolomito, teŝinito, vogezito. d) ĥromi­to, manganito, siderito, volframito.

    pa- : origine Zamenhofa interjekcio ofte uzata eĉ prefikse: pafloro, pascienco, paoriginalo. Pa- estas la konver­sacia paralelo de pseŭd‑o‑. Cetere ke interjekcioj po­vas funkcii prefikse, tion pruvas jam la Fundamenta fi-, kaj, novisime, ak la greka kaj latina interjekcio (PIV).

    tum: adverbo signifanta: 1) en tiu momento. 2) tiom longe. 3) poste, tiam, erst tiam. Ĉ tu, pak, potom, tak dlou­ho. L tum.
    Literaturo al la glosaro:
    Henri Vatré: Neologisma glosaro. A. E.Iltis, Saarbrücken, 1983.

    Noto de la redaktinto:

    Tiu ĉi prelego estis prezentita dum AEST 1980, sed pro teĥnikaj kaŭzoj ne estis envicigita en la kolekton. Ĉar la problemo estas ĉiam diskutata, estis rekomendita la publikigo de la teksto en la kalekto de referaĵoj - AEST 1984.



    Elektitaj aspektoj de ĥemia nomenklaturo Esperanta
    Ing, Jan Pióro
    I. Kombinaĵaj formoj de la nomoj de ĥemiaj elementoj
    En kombinaĵoj, la nomojn devenentajn de ĥemiaj elementoj oni povas rigardi en du aspektoj:

    1) Elementa formo substrekas devenon de la ĥemia elemento,

    2) Kombinaĵa formo forĵetas pli longan finaĵon.
    Kelkaj ekzemploj de la elementaj kaj kombinaĵaj formoj de ĥemiaj elementoj:




    Nomo de la elemento

    Elementa formo [1]

    Kombinaĵa formo [2]

    Al

    Cd

    Si



    Aluminio

    Kadmio


    Silicio

    Alumini-

    aluminia oksido

    Al2O3
    Kadmi-

    kadmia cianido

    Cd/CN/2

    Silici-


    silicia oksido

    SiO2



    Alumin-

    natria aluminato

    NaAlO2
    Kadm-

    kalia ciano-kadmito

    K4Cd/CN/6
    Silic-

    natria silicato

    Na2SiO3

    Enkonduko de la senkondiĉa finaĵo -io por ĉiuj ĥemiaj elementoj, reguligas la tutan Esperantan nomenklaturon per plena eblo de aplikado de elementaj kaj kombinaĵaj formoj de ĉiuj ĥemiaj elementoj, kaj per tio pli ĝuste esprimi nomojn de diversaj ĥemiaj kombinaĵoj.

    Nur por kvin elementoj P, H, N, O, S kombinaĵa formo estas ankoraŭ pli mallongigita kaj aspektas jene: Fosf-, Hidr-, Nitr-, Oks-, Sulf-. Estas uzataj en tiaj nomoj kiel: Fosfata acido, Hidroklorido, Nitrata acido, Nitrita acido, Hidroksilo, Natria oksoklorido (NaOCl), Sulfata acido, ktp. (Ĉi tie estas ankaŭ litero "O" kiel litera ligilo inter ĥemiaj nomoj).

    Tiun saman kombinaĵon oni povas ofte nomi uzante aŭ elementan aŭ kombinaĵan formon de ĥemia elemento: SiO2: silicia­/di/oksido aŭ silicata anhidrido.


    II. Literaj kaj signaj ligiloj inter ĥemiaj nomoj

    Literoj "O", "a" kaj signo "-" servas en diversaj ĥemiaj nomoj kiel ligiloj inter ĥemiaj nomoj. Oni povas ankaŭ ne uzi ilin kaj tiaj nomoj estas kunigitaj senpere. Ĉiuj el ili estas samrajtaj ĉar estas nenia diferenco ĥemia ĉu ni uzos unu el i­li. Ankaŭ miksita sistemo estas plene samrajta.

    Poliakrilobutadiena stireno, aŭ poli‑akril-butadiena sti­reno, aŭ poliakrilobutadienstireno, ktp.
    III. Numeroj uzataj en ĥemio
    l, 2, 3, ... indikas pozicion de atomgrupo en ĉeno aŭ ci­klo: 1,1,3,3 - Propanotetrakarboksila acido

    /COOH/2 -CH-CH2-CH-/COOH/2

    1,2 - Etanodikarboksila acido

    HOOC-CH2-CH2-COOH

    mono, di, tra, tetra, penta.... mult: indikas multeblec­on de ĥemia elemento aŭ grupo:
    Cl

    Diklorbenzeno (tady obr.)

    Cl
    Silicia dioksido SiO2

    Dikarboksila acido

    bis, tris, tetrakis, pentakis, .... multkis: indikas mult­oblecon de radikalo aŭ aparta atomgrupo en multkomponanta ĥemia kombinaĵo:

    Bis/etiloamino/diaceno /C2H5NH/2C10H7

    bi, ter, kvater, pentater, ... politer: indikas multoble­con de samspeca radikalo formiĝantan komunan ĉenon:

    Bifenilo C6H5-C6H5


    Pentaterfenilenilo -C6H4-C6H4-C6H4-C6H4-C6H4-

    monomero, dimero, trimero, ... polimero: indikas multob­lecon de simpla kombinaĵo ĉe polimeroj:

    Pentamerstireno -/CH-CH2-/5

    IV. Aparte-kune

    Tiaj vortoj kiel: acido, bazo, oksido, klorido, hidrato, amido, anhidrido, acetalo, aldehido, ktp.:

    1) Staras aparte kiam difinas rolon de la antaŭe staranta ĥemia formulo: Acetata acido, acetata amido, acetata anhidri­do, sulfata acido,

    2) Kuniĝas kun la nomo de ĥemia formulo kiam formas komunan nomon aŭ servas kiel prefikso:
    Kadmia acetamidato /CH3CONH/2Cd

    Sulfatacida hidrato H2SO4.H2O

    Acetamidilo CH3CONH-

    V. Hidro, hidroksilo, hidroksido, anhidrido, anhidro, hidrato.


    Hidr- aŭ hidro- prezentas la kombinaĵan formon de la elemento H kaj servas kiel ĥemia afikso en la nomoj de kombinaĵoj ĝin posedantajn:

    Tetrahidrofurano

    Natria hidrokarbonato NaHCO3 (acidaj saloj)

    Al tiu grupo de ĥemiaj nomoj apartenas ankaŭ ĉiuj aliaj en titolo de tiu ĉi ĉapitro menciitaj nomoj:

    -OH hidr-oks-ilo

    Kadmia hidroksilklorido Cd/OH/Cl

    -OH nomiĝas hidroksido en la kombinaĵoj kapablaj krei aliajn similajn -idajn kombinaĵojn kiel ekz. kalia klorido:

    Kalia hidroksido KOH

    Kalcia dioksido Ca/OH/2 (en bazaj saloj -OH prenas nomon hidroksilo).

    Kiam ni deziras substreki ke la ĥemia kombinaĵo posedas nenian akvon ni uzas la vorteron anhidr-:

    Anhidra natria karbonato Na2CO3 (anhidr- estas destini­ta por kombinaĵoj post forpreno de H2O). Anhidrid- estas des­tinita por acidoj post la forpreno de H2O el iliaj molekuloj: Acetata anhidrido CH3CO-O-COCH3, Ĥromata anhidrido CrO3, Sulfata anhidrido SO3, Sulfita anhidrido SO2. Vorto anhidrido staras post la nomo de la acido.

    La radiko "hidrat" estas destinita por kombinaĵoj posedan­taj akvon en sia formulo: Sulfatacida hidrato H2SO4.H2O (sul­fata acido monohidrata). De tie ankaŭ karbonhidrato (aŭ moder­na saĥarido) por sukeroj kiuj ĉiam posedas H2O en sia formulo.

    VI. Deveno de organika nomenklaturo
    Organikaj kombinaĵoj - kombinaĵoj de atomo C kun aliaj, prefere kun H-atomoj. Tiel nomoj de organikaj kombinaĵoj devenas de la kombinaĵa formo de ĥemia elemento C, karbon-: De tie: Karbon-hidridoj (karbonanoj, alkanoj) - ĉenaj, ciklaj, satigi­taj, nesatigitaj ... kun ĥemiaj ligiloj unuoblaj (-), duoblaj (=), trioblaj ( ).

    Karbon-hidratoj (saĥaridoj)


    VII. Nomoj kaj finaĵoj de neorganikaj acidoj

    Acidoj posedantaj atomon O en sia formulo prenas finaĵojn

    -ato aŭ -ito depende de ilia valenteco.

    Nomoj de acidoj devenas de kombinaĵaj formoj de ĥemiaj e­lementoj: Silicata acido (kalia silicato), Sulfata acido (ka­lia sulfato), Sulfita acido (kalia sulfito).

    Acidoj ne posedantaj atomon O en sia formulo prenas finaĵoj -ido (kombinaĵoj senpere ligitaj): Hidroazida acido (Kalia azido), hidroklorida acido (kalia klorido), hidrocianida acido (kalia cianido).

    Nomoj de acidoj kun uzo de ĥemiaj afiksoj:

    Afikso HIPO- malplialta valento de la centra atomo ol valento indikata sen prefikso hipo-. Tiu prefikso staras antaŭ la nomo de malplialta valento: hipoklorita acido HClO:

    Afikso HIPER- hiperklorata acido

    Afikso HIPEROKS- kun ligiloj -O-O- (valento de centra atomo ne ŝanĝiĝas) hiperoksosulfata acido H2SO5.

    VIII. Nomoj kaj finaĵoj de organikaj acidoj

    Propraj nomoj de acidoj - finaĵo -ata: butirata acido, citrata acido, okzalata acido.

    Sciencaj nomoj - finaĵo -karboksil-: monokarboksilaj acidoj, dukarboksilaj, trikarboksilaj, ... multkarboksilaj. Aldona grupo ‑COOH kiu anstataŭas H atomon en ĥemia kombinaĵo ne ŝanĝas ĝian originradikon: Hidrokarboksila acido HCOOH, Kar­boksilkarboksila acido COOH-COOH, Butanokarboksila acido ­CH3CH2CH2CH2COOH, Propanokarboksila acido CH3CH2CH2COOH.

    Saloj de organikaj acidoj prenas ĉiam finaĵo -ato, ankaŭ saloj de karboksilaj acidoj: Natria metanokarboksilato.

    Pli bone aparte mencii ankoraŭ tri grupojn de acidaj kombinaĵoj kun finaĵoj: -CO-SH, -CS-SH, -CS-OH

    a) Karbotiolataj acidoj kaj saloj, derivaĵoj de la radikalo: Karbotiolilo -CO.SH

    b) Karbotiontiolataj acidoj kaj saloj, derivaĵoj de la radikalo: Karbotiontiolilo -CS.SH

    c) Karbotionataj acidoj kaj saloj, derivaĵoj de la radikalo: Karbotionilo -CS.OH
    VIII/a. Nomoj por grupoj de acidoj - finaĵo -a

    Butana acido - kiu ajn ricevita de butano, propana acido - ­kiu ajn ricevita de propano, organika acido, neorganika acido, multhidroksilaj acidoj, multkarboksilaj acidoj, ktp.


    IX. Esteroj

    Ĝenerala formulo laŭ modelo: CH3CO.OC2H5

    1. Propraj nomoj devenas de acido kaj alkoholo: Etila ace­tato.

    2. Sciencaj nomoj (du ebloj)

    a) nomoj devenas de karbonhidrid-karbonilo kaj oksilo de dua karbonhidrido: Metanokarbonila etoksilo

    b) aŭ nomoj devenas de la nomo de la acido en kiu grupo ‑COOH posedas kiel substituanto restaĵon de alkoholo: Metanokarbo-etoksilo.

    Rimarko: Karboetoksilo -CO.OC2H5, Karbotiolilo -CO.SH, Karbotionilo -CS.OH, Karbotiontiolilo -CS.SH.
    X. Aliaj kombinaĵoj (ne acidoj) kies nomoj finiĝas per -ato

    Ĉi tie troviĝas jenaj grupoj de ĥemiaj kombinaĵoj:

    l. Saloj de organikaj kombinaĵoj (ne acidoj), kiam aktiva H atomo en grupoj: -OH, -SH, NH, -NH2 estas anstataŭata per metalo: Kalcia saĥarozato C12H22O11.3CaO.3H2O, Natria fenola­to C6H5ONa, Kalia benzendiazoato C6H5-N=N-OK, Kadmia acet-amidato (CH3CONH/2Cd, Kalia ftalimidato C6H4/CO/2=NK, Natria etanolato C2H5ONa, Natria etanotiolato C2H5SNa.

    2. Propraj nomoj de esteroj (tiaj nomoj devenas de propraj nomoj de la acidoj, tial posedas finaĵon -ato/: Etila acetato CH3CO.OC2H5

    3. Hidratoj. Nur hidrato kiel sola komplekse ligita komponanto ne kapabla krei salojn, prenas finaĵon -ato: Natria dihidrofosfato monohidrata NaH2PO4.H2O.
    Alvenis: 1984.02.21.
    Noto de la redaktinto:

    Ni ebligis la publikon de ĉi tiu prelego, kvankam ĝi ne ĉiam estas en la akordo kun la sistema nomenklaturo laŭ IUPAC (International Union of Pure and Applied Chemistry). Ĉar la siste­ma ĥemia nomenklaturo (IUPAC) ĝis nun ne estis en Eo oficiali­gita, ni ne trovis la kialon por ne doni la vorton al la homo alia opinio.

    Tamen ni opinias, ke ankaŭ en Esperanto estas rekomendinda la aplikado de la sistema ĥemia nomenklaturo laŭ IUPAC, ĉar tia estas la ĝenerala evoludirekto. La sistema nomenklaturo e­stis jam adaptita por la plejmulto de evoluintaj naciaj ling­voj kun negravaj ŝanĝoj, tial ĝi estas vere internacia.


    Pri la nomoj de ĥemiaj elementoj en Esperanto
    Andrzej Warszawski
    Post preskaŭ cent jaroj de sia ekzisto Eo staras antaŭ plej grava, miaopinie, tasko: krei sian sciencan lingvon. Kvan­kam jam L. Zamenhof faris unuajn paŝojn, hodiaŭaj rezultoj ne igas Esperanton lingvo uzata en scienco kaj teĥniko. Bona ek­zemplo de tia stato estas faka esperanta lingvo en ĥemio.Dum preskaŭ okdekjara historio de la ĥemia lingvo en Eo aperadis ­pluraj proponoj de la ĥemia nomenklaturo, kies aŭtoroj ofte prezentis tute malajn vidpunktojn. Rezulte oni ne solvis eĉ la problemon de la nomoj de ĥemiaj elementoj! Kaj ni emfazu, ke la nocio de ĥemia elemento apartenas al plej bazaj en tiu ĉi sci­encobranĉo.

    La Zamenhofa vortaro de la "Unua Libro" entenas tri radikojn de la nomoj por la ĥemiaj elementoj: "arĝent'", "kupr'", "or'". La nuntempe plej ampleksa "Plena Ilustrita Vortaro" [1] enhavas jam apartan liston de ĥemiaj elementoj. Enlistigitaj e­stas 102 nomoj (se oni forigas nomojn de izotopoj: deŭterio, ionio kaj duoblajn: azoto, ilinio, masurio). Ni povas kompari tiun ĉi nomaron kun nomoj en diversaj lingvoj kaj proponitaj de aliaj E‑aŭtoroj (Tabelo 1). Okulfrapaj estas en kelkaj kazoj la preskaŭ identaj nomoj (ekz. por B, Ar, Ba, Bk). En aliaj ka­zoj (ekz. Pb, Hg, Fe) pli malpli grandaj diferencoj, kaj pli malfacila estas elekto de la nomindikoj, kiuj estu uzataj en la Internacia Lingvo. Sed la elektado de radikoj el la latina lingvo ebligas plejparte eviti malfacilaĵojn. W.J. Nijveld, ki­u redaktis la PIV-an liston, prenis radikojn devenantajn el la latina lingvo (escepte de ekz. 51Sb). Tiel elektitaj radi­koj, kiel pruvas la Tabelo 2, bone akordas kun la plej gravaj por ĥemiisto mondlingvoj. Latinlingva origino de radikoj estas principo ankaŭ premisita de aliaj aŭtoroj [4].

    Oni devas mencii ankaŭ aliajn proponojn priskribitajn de Z. Pluhař [5], kvankam graveco de rekomendoj de la Ĥemia Fak­terminologia Komisio (ĤTK) pro ilia nepublikigo kaj nedisvastigo estas negranda. Cetere la proponoj de ĤTK ne estas ko­heraj. Ekz. ĤFTK rekomendas por la 51-a elemento la nomon "stibio" pro "la akordo kun la ĥemia simbolo". Samtempe la Komisio­no informas, ke la baza kriterio de elektado de nomoj estis jena: "la elektita formo estu sufiĉe internacia". Bonvolu kompari tion kun la Tabelo l, memorante pri la principo de internacie­co.
    Z. Pluhař [5] priskribas ankaŭ la "numeralan" sisteman nomenklaturon de ĥemiaj elementoj. Miaopinie la propono, malgraŭ ĝia simpleco, ne taŭgas por unuaj 203 elementoj, kies nomoj jam estas fiksitaj en pluraj lingvoj.

    Sed la nomo ne konsistas nur el radiko, konsiderenda estas ankoraŭ la problemo de finaĵoj de nomoj de ĥemiaj elementoj. Laŭ lia Tabelo 3 oni povas aserti, ke ekzistas finaĵoj ludantaj gra­van rolon en la nomaro. En multaj eŭropaj lingvoj plejparto de nomoj finiĝas je "-um" aŭ "uŭ", Kvankam "‑um" kaj "‑uŭ" ne estas specifaj finaĵoj por nomoj de ĥemiaj elementoj, sed ili en konsiderinda grado unuecigas la nomaron. Partoj de nomoj kun aliaj finaĵoj estas tiel negrandaj, ke oni ne bezonas ilin dis­kuti.

    Tute similan staton, kiel en etnolingvoj, ni trovas en Eo (tabelo 4). El tri finaĵoj "‑o", "‑umo", "‑io" ĝuste la lasta finiĝas plej grandan parton da nomoj. Krome komparante la no­maron prilaboritan de C. Dellian (l948) kun la PIV-a (1970) ni vidas, ke kreskas frakcio de la nomoj finiĝantaj je "-io". Pres­kaŭ eliminitaj estas en PIV nomoj kun "-umo". Evidentiĝas, ke tute sendepende de la propono de J. Pióro [3, 4], la nomaro e­voluas tiel, ke "-io" fariĝas plej vaste uzata finaĵo en la no­moj de ĥemiaj elementoj.

    Interese estas serĉi identajn nomojn en diversaj esperan­taj nomaroj de ĥemiaj elementoj. Plej multe da komunaj nomoj havas nomaroj de C. Dellian kaj PIV, sed ni ne forgesu, ke C. Dellian ne nomis elementojn kun la atom-numero super 96 kaj ti­al lia propono havas nur historian signifon. Pli interesa es­tas la fakto, ke pli ol duono de nomoj estas identaj en PIV kaj en la propono de. J. Pióro kaj ĉiuj tri supre menciitaj nomaroj enhavas pli ol trionon da identaj nomoj.

    Surbaze de la supre prezentitaj rimarkoj ŝajnas, ke la unuecigo de la nomoj de ĥemiaj elementoj en Esperanto estas du­kampa: elekto de radikoj kaj problemo de finaĵo. Aprobo de la principo pri la latinlingva origino de radikoj kun konsidero de la principo pri internacieco estas solvo de la unua problemo. Cetere, kiel tion montris la supre prezentitaj faktoj, la nomoj de ĥemiaj elementoj estas bonaj ekzemploj de internaciaĵoj, kies graveco en scienca terminologio ĉiam pligrandiĝas [6]. Koncerne la finaĵon la situacio en Eo ne distingiĝas de la situacio en pluraj naciaj lingvoj: ekzistas unu finaĵo karakteriza por plej­parto de la nomoj. Mi tezas, ke en Eo "‑i‑", jam havante difi­nitan signifon en geografio kaj medicino, ekrolas kiel sufikso por ĥemiaj elementoj. Tio estas jam fakto, kvankam ankoraŭ ne konsciata de esperantistaro!
    Kaj nun ni devas demandi: ĉu vere Eo bezonas specialan sufikson por ĥemiaj elementoj? Nenova demando, respondoj estis diversaj: certaj aŭtoroj jesis [3, 4], aliaj - neis [5]. Laŭ mi hetolerebla estas stato, ke en la artefarita planlingvo, baziĝanta ­sur uzado de afiksoj, al la baza scienca nocio oni ne alordigis ian konstantan afikson. Ŝajnas al mi, ke el hodiaŭ uzataj afiksoj, plej taŭga estus la sufikso "-i" pro jam preci­pa rolo en la nuna esperanta nomaro de ĥemiaj elementoj. Ankaŭ ĝi bone akordus kun la ruslingva finaĵo "uŭ". Krome ni rememorigu, ke IUPAC rekomendas uzi finaĵojn "-ium" "uŭ" en no­moj de noveltrovitaj metalaj elementoj. La sufikso "-um", mia­opinie, pro neekzakta difino de sia signifo en Eo, tiucele ne konvenas.
    Por ĥemiaj elementoj kun atomnumero super 103, por eviti malkonsenton kiel elekti radikon de la nomo (ekz. la 105-an elementon oni proponis nomi laŭ nomoj de sciencistoj: O. Hahn kaj N. Bohr [6] logika ŝajnas principo krei esperantajn nomon de ĥemia elemento laŭ adaptitaj por Eo principoj de sistema nomenklaturo [5].
    Do, ellaboro de la propra esperanta nomaro de ĥemiaj elementoj estas miaopinie, bazangula ŝtono en la kreado de esperanta ĥemia terminologio. Ĝi unuflanke konvenu al spirito de la lingvo kaj aliflanke estu kiel eble plej kongrua kun jam ellaboritaj terminologioj en mondlingvoj. Tial kvalitoj estas ankaŭ dezirindaj por la unuecigita nomaro de ĥemiaj elementoj, aprobita de esperantistaro.


    Literaturo:
    1) Plena Iluatrita Vortaro, ĉefredaktoro G. Waringhien, S A T, Paris 1970

    2) Curt Dellian: Racia kaj internacia ĥemia nomenklaturo, Kritikaj studoj pri la sistematiko kaj logiko de la ĥemia nomenklaturo, Munkeno 1948

    3) Jan Pióro, Ĥemiaj afiksoj internaciaj, WNT, Warszawa 1966

    4) Jan Pióro, Esperantaj Normoj-Ĥemio-00001, Ĥemiaj kombinaĵoj, PEA Vnrsovio 29?0

    5) Zdeněk PLuhař: Problemoj de la sistema ĥemia nomenklaturo en la Internacia Lingvo, en: SAEST 1980 Kolekto de la seminariaj referaĵoj, ĈEA Ústí nad Labem 1980



    Download 401.43 Kb.
    1   2   3   4   5   6   7   8




    Download 401.43 Kb.

    Bosh sahifa
    Aloqalar

        Bosh sahifa



    Apliko de esperanto en scienco kaj teĥniko 1984

    Download 401.43 Kb.