Konkludo
La nutraĵproblemo estas nun, en nia progresema jarcento, la ĉefa vere grava problemo de la homaro. Ĝia solvado estos necesa jam en la nomo de la duono de malsatantaj homoj kaj ĝi povas sukcesi nur dum la daŭra kaj justa paco.
La solvado kategorie pretendas la rekonstruon de la tutmonda ekonomio laŭ la longdaŭra plano kun enormaj financaj elspezoj en ĉiuj fakoj de la ekonomia vivo - maŝinkonstrua, ĥemia, nutraĵa industrioj, scienca laboro eluzanta grandegajn energifontojn kaj rezultojn de la meĥanigo, aŭtomatigo kaj robotigo.
Samtempe restas nur la espero al la homoj de la bona volo, ke ankaŭ la nutraĵproblemo estos digne solvita.
Alvenis: 1984.01.23.
Noto de la redaktinto:
Kelkaj informoj el la prelego estas kompletigindaj jene: Longjara aplikado de pezaj agrokulturaj maŝinoj, ekz. en Ĉeĥoslovakio, en kelkaj regionoj malbonigis la grundon tiomgrade, ke la produktiveco ne altiĝas eĉ post la aplikado de la modernaj metodoj (akvumado, sterkado ktp). La kaŭzo estas troa kunpremiteco, densigo de la grundo. La produktiveco de agroj ne ĉiam estas rekte proporcia al la dimensioj de maŝinoj. Tial oni reenkondukas por kelkaj laboroj malpezajn maŝinojn kaj ĉevalojn, cetere neanstataŭigeblajn per la peza meĥanismo en malfacile alireblak terenoj.
Simile okazas parte la "renaskiĝo" de la teksvegetalo kaj ŝafo, ĉar la tute sinteza teksaĵo ne ĉiam estas fiziologie senefika.
Biomaso: Kaj nutraĵo kaj brulaĵo
Ĉu biogaso estas la solvo?
Roland Schnell, Dipl.-Chem.
Teĥnika Universitato de Berlin
Biomaso - provizoj kaj produktado
La provizoj de biomaso sur la tersurfaco (sen maroj) estas grandegaj. Tabelo 1 montras la kvantojn, kiuj estas fiksitaj kaj produktitaj de la diversaj ekosistemoj.
Tabelo 1: Produktado kaj provizoj de biomaso en diversaj ekosistemoj (3)
Tipo de ekosistemo
|
areo produktita
|
|
|
biomaso fiksita
|
|
|
km2
x 109
|
t/a
x 109
|
%
|
t/a
x 109
|
%
|
arbaroj
savanoj
agrokulturaj regionoj
aliaj (dezertoj, marĉoj)
|
57
24
14
52
|
79,9
18,9
9,1
8,8
|
68,5
16,2
7,8
7,5
|
1700
74
14
48
|
92,6
4,0
0,8
2,6
|
sumo
|
147
|
116,7
|
100,0
|
1836
|
100,0
|
energio-
provizo GJ x 109 1750 27 550
|
|
|
|
|
|
nafto-
ekvivalento t x 109 40,6 639
|
|
|
|
|
|
La energiokonsumo de la mondo en 1979 sstis 300 x 109 GJ. La energio-ekvivalento de la biomaso, kiu estas produktata jare, do estas la sesoblo de la tuta energiobezono de la mondo. Tamen, la parto de biomaso inter la energiofontoj estas malgranda. La bildo 1 montras, ke tiu parto estas 14 % por la tuta mondo, sed nur 1 % por la industriaj landoj, dum biomaso liveras preskaŭ la duonon de la energio por la landoj de la Tria Mondo.
Bildo l: Kvantoj de diversaj energifontoj (2)
Malgraŭ la entute granda kvanto de biomaso, sufiĉe ofte estas la problemo, ke ĝi ne troviĝas tie, kie oni bezonas ĝin. En vastaj regionoj de la Tria Mondo, la bezono de hejtmaterialo estas pli granda ol la loka produktado de biomaso, ĉefe de ligno. La kaŭzoj estas diversaj:
- grandiĝinta nombro de konsumantoj,
- tro granda eksporto de biomaso,
- malgrandiĝanta produktiveco.
La kreskanta foruzo de malabunda biomaso siaflanke malaltigas la reproduktivecon de la ekosistemo.
Konfliktoj inter diversaj utiligmanieroj de biomaso
La biomaso havas diversajn funkciojn, kiuj ofte estas neakordigeblaj. Ligno en formo de vivanta arbaro havas multajn utilajn funkciojn en la ekosistemo. Ekzemple ĝi regulas la akvon, malhelpas inundojn, kiuj forlavas la fekundan grundon. La foruzo de arboj kaj aliaj vegetaĵoj povas detrui la ekosistemon. Sed homoj bezonas brulaĵon por hejti kaj kuiri.
Simila estas la situacio rilate bestofekaĵon. En Hindio kaj Okcidenta Afriko oni uzas la duonon de la bovofekaĵo (400 t/a) por hejtado kaj kuirado. Ĉar oni daŭre forbruligas materialon, kiu estas valora sterkaĵo, la fekundeco de la kampoj foriras. Oni bezonas ĥemian sterkaĵon, kiun oni devas aĉeti en industrilandoj aŭ por kies produktado oni bezonas aliajn energiofontojn, ekzemple nafton.
Biogaso - brulgaso el natura procezo
Biogaso hodiaŭ estas la nomo de gasomiksaĵo ( 2/3 metano kaj 1/3 karbondioksido), kiu ekiĝas pro la vivoprocezoj de specialaj bakterioj. Ili ekzistas en la naturo, kie ili partoprenas en la malkombino de organikaj materialoj. Ili vivas sen gasa oksigeno, oksigeno eĉ povas esti toksaĵo por ili, tial ili ne kapablas detrui organikan materialon tute ĝis karbondioksido, sed nur parte. La superfluajn karbonatomojn ili transformigas al metano.
Ekzemple Glukoso
kun aero
C6H12O6 + 3 O2 - 6 CO2 + H2O
sen aero (fermentado) -
C6H12O6 ---- 3 CO2 +3 CH4
En la industriaj landoj oni utiligas tiun procezon en la akvopurigejoj. Dum la tempo de la faŝismo en Germanio kaj en la jaroj post la dua mondmilito eĉ aŭtomobiloj funkciis kun la biogaso, ĉar mankis aliaj brulaĵoj (6).
Biogaso en Hindio
En Hindio oni komencis en la 50-aj jaroj kun la evoluado de la biogaso-metodo. La rezulto estas la biogaso-instalaĵo laŭ hinda tipo, kiu ekzistas en dekmiloj da ekzempleroj en Hindio. La bildo 2 montras la tratranĉon de instalaĵo, kies fermentujo estas "puto" en la tero.
La organika materialo (miksata kun akvo al ŝlimo), precipe bovofekaĵo, sed ankaŭ restaĵoj de plantoj kaj homa fekajo, eniras la instalaĵon per enkonduka tubo. Ĝi restas en la maldekstra ĉambro, sed malrapide, dum la taga aldono de nova materialo, iras al la dua ĉambro kaj forlasas la instalaĵon tra la elkonduka tubo. Oni kolektas la ŝlimon por meti ĝin kiel sterkaĵon al la kampoj.
La rezulto estas kontentiga. Per la biogasa instalaĵo oni ricevas brulgason kaj ŝlimon, kiun enhavas preskaŭ ĉiuj sterkaĵoj de la bestofekaĵo. La perdo de nitrogeno dum fermentado estas nur la duono de la perdo de mulĉado, sed ĝi estas gajno kompare kun bruligo.
Sed la instalaĵoj ne estas sen problemoj. La problemo ne estas la funkciigo. Kutime ili funkcias bone kaj homoj estas kontentaj. Sed la instalaĵo estas relative multekosta. Tial ĝi ĝis nun ne plibonigis la vivon de la plej malriĉaj, scd nur de tiuj, kiuj jam estis sufiĉe riĉaj por ekkonstrui biogaso-instalaĵon.
Bildo 2: Biogaso-instalaĵo laŭ hinda tipo
Miksujo (1) kun malebena fundo (11), kiu ebligas surfundiĝon de sablo, kaj enkonduka tubo (12). Por eviti gasoperdojn la fino estas vertikale tranĉita.
Fermentujo (2) kun masonitaj muroj (21). La fundo (22) estas el betono aŭ masonita kaj la tuta estas kovrita de cementa kalkaĵo (23). La anguloj estu rondaj. La meza muro (24) malhelpas, ke la ŝlimo rapide forlasu la fermentujon.
Gastenilo el ŝtalo (3) kun kontraŭrusta farbo. La diferenco de la akvonivelo en (31) kaj ekster la gasotenilo montras la uzeblan premon. La flankoj de la gasotenilo estas la plej rustemaj (32). Sub la gasotenilo ekestas naĝanta ŝlimokovrilo (33), kiu estas rompebla per la rungoj (34) de la gasotenilo, kiu estas turnebla ĉirkaŭ la centra akso (35).
Instalaĵo por forpreni la ŝlimon (4). La elkonduka tubo (41) havas diametron de 10 cm. Sub la malsupra fino (42) kolektiĝas la dika ŝlimo.
Per la gasokonduka sistemo (5), kiu konsistas el la gasotubo (33) kun krano (31), oni povas forpreni la gason, kies akvo kolektiĝas en la kolektilo (52).
Tabelo 2: Rezultoj de Hinda Biogaso-Instalaĵo
Fonto
|
biogaso
m3/kg
|
kvanto
kg/d
|
biogaso
ricevebla
m3/d
|
1 bovido
1 bovo
1 bubalo
1 porko
1 persono
pajlo (seka)
rizoŝeloj
|
0,35
0,35
0,35
0,5
0,25
0,35
0,10
|
5
10
15
2,5
1,0
|
0,175
0,35
0,525
0,125
|
Tabelo 3: Utilo de la Biogaso
1 m3 Biogaso = 3,6 kg da ligno
= 1,5 kg da lignokarbo
= 13,0 kg bovofekaĵo
= 0, 41 nafto
En Hindio ekzistas speciala institucio, kiu esploras kaj varbas por biogaso, la Gobar-Gas institucio (Gobar estas Hinda vorto por bovofekaĵo). Ili evoluigis la hodiaŭan tipon, kiu estas konstruata plejparte el materialoj, kiuj estas loke haveblaj aŭ minimume produktitaj en Hindio.
La "Gobar-Gas"-Instituto ankaŭ esploras la kromajn utilajn aparatojn por utiligi la gason, lampojn, fornojn ktp. Ĝi proponis planon [5], kiu antaŭvidas, ke en 1a jaro 2000 povas esti ebla kovri 90 % de la energiobezono en la kamparaj regionoj per biogaso el pli ol 1,6 rnilionoj da instalaĵoj. Krom la energio ili liverus 42 tunojn da nitrogenostekaĵo, la duonon de la bezono. Aliaj pritaksoj intencas kovri la tutan energiobezonon nur per biogaso.
Biogaso-instalaĵo laŭ ĉina tipo
La ĉina tipo estas pli simpla ol la hinda tipo. Ankaŭ ĝi troviĝas sub la tero, sed havas nur unu ĉambron. La formo estas cilindro, kies diametro kutime estas 2 metroj. La plafono estas kupolforma. La konstrumaterialo estas betono. La bildo 3 (vidu pĝ. 28) prezentas tratranĉon de la ĉina tipo.
La kvanto de biogaso, kiu estas produktata tage, estas kvinono de la volumeno de la instalaĵo. Tio signifas, ke la kutima instalaĵo de 5 - 7 m3 donas 1 m3 biogaso po tago, kvanto kiu sufiĉas por kuirado kaj lumado de kvarpersona familio.
La gaso, kiu akumuliĝas sub la kupolo, kreas premon, kiu movas ŝlimon tra la dekstra tubo al la dekstra baseno, kiu funkcias kiel hidraŭla baseno. Kiam oni foruzas la gason, la ŝlimo revenas en la instalaĵon.
Biogaso en la Tria mondo
La spertoj de Hindio kaj Ĉinio kun biogaso-instalaĵoj ne restis sekretaj. En kelkaj landoj de 1a Tria mondo kun simila situacio ekestis intereso, sed nenie ĝis nun ili estas uzataj tiel multnombre.
Tabelo 3: Nombro de konstruitaj biogaso-instalaĵoj en 1979
Ĉinio 7,000.000
Hindio 70.000
Koreo 30.000
Nepalo 350
Tajlando 300
|
Filipinoj 200
Pakistano 800
Indonezio 20
Fiĝioj 15
|
Bildo 3: Biogaso-instalaĵo laŭ ĉina tipo
La enkonduka tubo (1) havas diametron 25 - 40 cm kaj ĝia malsupra fino (11) ĉiam devas esti sub la akvonivelo.
La fermentujo (2) kun masonitaj muroj (21), kiuj estas kovritaj per cementa stuko (22). La kirlilo (23) estas konsilinda.
La gasotenejo (3) kolektas la biogason. La diferenco inter la akvonivelo en la akvobaseno (3l) kaj la gasotenejo (32) montras la uzeblan gasopremon. La movebla kovrilo (33) permesas eniri la fermentujon por riparoj.
Akvobaseno (4), kiu prenas la akvon forpremitan de la gaso el la fermentujo.
La gaso iras tra la gasotubo (5) al la brulejo.
La intereso pri biogaso kreskis en la sepdekaj jaroj, kiam la prezoj de nafto altiĝis. Kutime la landoj de la Tria Mondo elspezis grandan parton de la enspezoj por aĉeto de nafto. Sed la prezo de la ĉefa eksportaĵoj (agrokulturaj produktoj kaj minaĵoj), ne kreskis. Tial por multaj landoj estis ege necese rapide trovi aliajn enlandajn fontojn de energio.
Biogaso estas nur unu ebleco por solvi la energioproblemon. Sed ĝi ne estas nur utila rilate la energion. La enkonduko de biogaso-instalaĵoj havas multajn bonajn efikojn por la enloĝantoj de kamparaj regionoj. Menciita estis la konservo de la sterko. Krom tio la fermentado detruas ĉiujn trudherbojn. Sed ankaŭ la arbaroj profitas. Oni kalkulis, ke unu biogaso-instalaĵo savas ĉiun jaron 1200 m2 da arbaro [5].
Krom la efikoj al la ekosistemo estas efikoj al la socio. La virinoj ne plu devas foruzi grandan parton de sia tempo por kolekti brulaĵojn. Ili povas okupiĝi pri ĝardenoj aŭ zorgi pri infanoj en la libera tempo.
Gravaj estas ankaŭ la higienaj pliboniĝoj. La pligrandigo de la gasokvanto instigas al konstruo de latrinoj, kiuj rekte estas ligataj kun la biogaso-instalaĵo.
Biogaso estas nur unu elemento por plibonigi la ĉiutagan vivon de la homoj en la kamparaj regionoj de la Tria Mondo per simplaj, efikaj iloj, kiujn ili povas produkti el lokaj materialoj kaj kun konataj spertoj. La celo estas, ke la homoj restu en la vilaĝo, se ili havas malpli mizeran vivon, anstataŭ iri al la grandaj urboj, kie la problemoj iĝas nesolveblaj. Tial UN kun siaj fak- kaj suborganizoj subtenas tiujn evoluprogramojn.
Literaturo
[1] Strub, A., Chartier, P., Schleser, G. /Eds/:
Energy from Biomass /2nd Conference/
Applied Science Publishers Ltd, Barking, 1983
[2] Hall, D. 0.:
Food versus fuel. A world problem?
in /1/ paĝo 43 -- 50
[3] Monlalembert, M. R. de:
Biomasa Resources for Energy
in /1/ paĝo 82 - 93
[4] BORDA (Bremen Overseas Research and Development Association):
Biogas-Handbuch
BORDA, Bremen, 1979
[5] Xie Zhiheng:
Konstruado kaj mastrumado de metanbaseno
E1 Popola Ĉinio /4/1981/ paĝo 37 - 39
[6] Schnell, R.:
Biogas-Geschichte
Schriftenreihe des VFAV, München, 1984
Alvenis: 1984.01.30.
Pri la taksado de la endaĝerigo de agrokulturaj terenoj pro malfruaj frostoj
Dr. Karl-Hermann Simon
l. Problemaro
Ĉe kreskanta intensigo de la produktado la racia ekspluato de aturriĉaĵoj ricevos pli eminentan gravecon. Hodiaŭ la racia utiligo de la loko kaj eventuale ĝia celdirektita plibonigado estas firma parto de intensa grundokultivado. El tio rezultas la postulo registri kaj kartografie figuri por la teritoria planado la diversajn produktadopotencojn de la unuopaj naturaj ejoj.
Dum la surkartigo de grundoj jam estas progresinta, la surkartigo de la reliefa klimato estas nur malpli evoluigita. Elirante de la ekonomia graveco por la hortikulturo kaj renovigo de arbaroj oni donis en la mezaj latitudoj jam delonge atenton al la surkartigo de la endanĝerigo pro malfruaj frostoj. La damaĝoj kaŭze de malfruaj frostoj en malĝuste situitaj fruktoĝardenoj ankoraŭ estas tre altaj.
Por la pritaksado de la diversaj terenosituoj, koncerne frostendanĝerigon de malsaniĝemaj kulturoj, kelke da taksmetodoj estis faritaj por eviti multekostajn mezuradojn en la tereno (SIMON 1968, WEISE 1981). Estis necese provi la taŭgecon de tiuj ĉi metodoj por la bezonoj de agrokulturo kaj forstmastrumado en la malalta regiono de GDR kaj rekomendi konvenan metodon por la praktika apliko.
2. Testado de poento-taksmetodoj
Por la taksado de frostendanĝerigo de areoj, havantaj niveldiferencojn ĝis ĉirkaŭ 50 m kaj troveblaj multloke en la malalta regiono, estis disponeble en la komenco de la esploroj en 1961 nur la poento-taksmetodo de UHLIG (1954), kiel praktikebla metodo. Sed ĉe la aplikado sencese aperis malfacilaĵoj, ĉar kelkaj terminoj pri tereno en tiu ĉi taks-sistemo laŭnombre estas ne sufiĉe difinitaj. La taŭgecon de la metodo estis provita per mezuradoj en la alto de 50 cm sur agrokulturaj kaj forstmastrumadaj terenoj, kovritaj per malaltaj plantoj (la alto = 20 cm). Ĉe pli ol 300 mezurlokoj estis determinitaj la diferencoj inter la minimuma temperaturo (meza valoro de pli ol 10 noktoj, kiuj havis altan negativan radiadbilancon) kaj la minimuma temperaturo en la alto de 50 cm de la referencstacio (klimatologia stacio Eberswalde). La korelativaj koeficientoj por la rilato de tiuj temperaturdiferencoj al la taksitaj poentoj estas por la diversaj esplorterenoj inter 0,47 kaj 0,85. Unu poento konformas al temperaturdiferenco de 0,07 ĝis 0,22 K kompare kun la normala (referenca) situo. Pro la malfacilaĵoj dum la taksado en la tereno kaj pro la nekontentiga rilato al la mezurvaloroj nova direktivo estis ellaborita (SIMON 1968).
3. La proponita "Eberswalde-e direktivo" por la taksado de frostendanĝerigo
La direktivo intencas taksadon de la nur reliefe kaj tere kaŭzitaj dispozicioj de la frostendanĝerigo. Do, estas registrataj nur la relative neŝanĝeblaj faktoroj. Oni eliras de tio, ke la kunago de diversaj reliefe kaj tere kaŭzitaj influoj havas certan efikon esprimitan per la minimuma temperaturo. Sekve oni adicias la efikojn de diversaj faktoroj.
Poste WEISE (1981) elektis alian metodon. Li fiksis 5 diversajn areoŝtupojn - ŝtupojn de la frostendanĝerigo en la regiono de la rivero Havel ĉe Werder. Estas malfacile apliki tiun klasifikon en aliaj regionoj. La tabelo de KOPP k.a.(1982) pri reliefe kaj tere kaŭzitaj frost-predispozicioj transprenis pleje la poentindikojn de "Eberswalde-a direktivo". Sed pro la rezigno pri taksado de terenaj apartaĵoj, havantaj gravecon por la fluo de malvarma aero, oni subtaksas kelkfoje la frostendanĝerigon.
Por la ekzakta derivo de valoroj en la takskadro ekzistis la mezurdatumoj, kiuj servis por la provo de la poentsistemo de UHLIG. Diversaj terkovraĵoj, la najbareco de arbovico, sed ankaŭ la tempospaco de la mezuradoj influas la minimuman temperaturon. La grandeco de tiuj efikoj estis determinenda, por ricevi la valorojn de konstantaj influgrandoj de la reliefe kaj tere kaŭzitaj frostdispozicioj. Per kvalita priskribo de la mezurlokoj laŭ la diversaj influgrandoj estis farita kvanta takso per la solvo de ekvacisistemoj kun ĝis 12 variaj grandoj (SIMON, THIELE 1961). Al la efiko de temperatura diferenco de - 0,5 K kompare al la normala situo oni atribuis la poentovaloron de + l. Tiamaniere oni povis kalkuli la influon de terkovraĵo (SIMON 1968) kaj la skeleton de poentvaloroj en la nova direktivo. Surbaze de praktikaj spertoj kaj logikaj deduktoj la direktivo estis kompletigita. (La klasifikon de la "tere kaŭzita dispozicio". faris D. KOPP.)
Direktivo por la taksado de loke kaŭzita frostendanĝerigo en la malalta regiono de GDR
Ŝlosilo por taksado
1. Reliefe kaŭzita dispozicio
l.l. Ebenaĵo (100 m for de la plej proksima deklivo kun defluebleco de malvarma aero) + 1
1.2. Malgrandaj konveksaj formoj (el la ĉirkaŭo ete leviĝantaj formoj), kies areoj estas tro malgrandaj por subdivido (diametro de 25 ĝis 55 m)
ĝis 5 m alteco 0
6 m alteco - 1
1.3. Deklivoj kaj konkavaj formoj
Rilato de larĝo: longo = 1 : 6 distingas mallongan valon de longa valo. Pri tio nur la longo de la valparto supre de la registradloko
estas konsiderenda. (Poentvalorojn vidu en la tabelo ĉe la koncerna malgranda litero.)
a) Valo aŭ dekliva valeto (nekruta valeto sur deklivo) kun forta dekliveco (> 1: 20)
b) Mallonga valo aŭ dekliva valeto kun modera dekliveco
(de 1 : 20 ĝis 1 : 50)
c) Longa valo aŭ dekliva valeto kun modera dekliveco
(de 1 : 20 ĝis 1 : 50)
d) Mallonga valo aŭ dekliva valeto kun malforta dekliveco
(de 1 : 50 ĝis 1 : 100)
e) Longa valo aŭ deklivo valeto kun malforta dekliveco
(de 1 : 50 ĝis l : 100)
f) Mallonga valo aŭ dekliva valeto preskaŭ sen dekliveco
(< 1 : 100)
g) Longa valo aŭ dekliva valeto preskaŭ sen dekliveco
(< 1 : 100)
(Longa valo sen dekliveco kun larĝo de valofundo de pli ol kvinobla deklivlongo apartenas al "h")
h) Deklivo, finiĝanta en ebenaĵo
i) Fermitaj konkavaj formoj (kuvoj, basenoj, valoj sen elirejo; retenterenoj rekte supre de retenŝtupoj en valoj, mallarĝiĝoj kaj baraĵoj de valoj)
1.4. Aldonendaj poentoj
. Granda kolekta baseno de malvarma aero
valofundo ĝis 1/5 de la deklivalto + 3
de 1/5 ĝis 5/5 de la deklivalto + 2
. Teren-ondo sur deklivo (transverse al la deklivo)
malgranda rilate al la deklivo,
loko rekte supre + 2
loko rekte malsupre - 1
granda rilate al la deklivo, dispartigas la deklivon en du aparte taksendajn deklivojn
. Sur deklivteraso sur la supra deklivo + 1
sur la meza deklivo + 2
sur la suba deklivo + 3
. Ĉirkaŭo de la enfluejo de dekliva valeto
sur la supra deklivo + 1
sur la meza kaj suba deklivoj + 3
. Pinta respektive supra regiono
ĉe relativa alto de 11 ĝis 20 m (nur supre de valo resp. dekliva valeto de forta kaj meza deklivecoj) - 1
ĉe relativa alto de 21 ĝis ĉirkaŭ 40 m - 1
ĉe relativa alto de 41 ĝis ĉirkaŭ 50 m - 2
. Deklivodorso - 2
. Influo de kanalo resp. rivero ĝis bordodistanco =
= 1/2 larĝo de akvo en aŭtuno - 1
. Influo de lago - 1
2. Tere kaŭzita dispozicio
La klasifikado estas farita por areoj, sur kiuj la supra grundo sekve de kultivado estas jam ne perturbita.
2.1. Malgrave hidromorfaj grundoj ĝis la subterakvoŝtupo "influita de subtera akvo" kaj la ŝtupo de stagno-malsekeco "intermite freŝa"
. Lesiva krudhumo kaj krudhumo malriĉa je fajnhumo + l . (Tipa) krudhumo kaj krudhumo--simila mucidaĵo + 2
. Mucidaĵo, mulĉa mucidaĵo kaj mulĉo + 1
2.2. Pli grave hidromorfaj mineralgrundoj kun la subterakvo-ŝtupoj "proksima al subtera akvo" kaj "regita de subtera akvo" kaj la ŝtupoj de stagnomalsekeco "stagne humida" kaj "stagne malseka" sen marĉetglajoj, marĉglajoj, marĉet-stagnoglajo kaj marĉo-stagnoglajo
. (Tipa) krudhumo kaj humoza krudhumo-simila mucidaĵo
+ 2
. Fajnhumoza krudhumo kaj humoza krudhumo-simila mucidaĵo + 3
. Mucidaĵo, mulĉa mucidaĵo kaj mulĉo + 1
. Humoza mucidaĵo, humoza mulĉa mucidaĵo kaj humoza mulĉo + 1
2.3. De subtera akvo regitaj kaj stagne-malsekaj marĉet- kaj marĉglajoj + 3
2.4. Marĉaj marĉet- kaj marĉglajoj + 2
2.5. De subtera akvo regitaj kaj stagne-malsekaj glajmarĉoj kaj marĉoj + 4
2.6. Marĉaj glajmarĉoj kaj marĉoj + 3
Ŝtupoj de frostendanĝerigo
La poentvaloroj por la reliefe kaj tere kaŭzitaj dispozicioj de la frostendanĝerigo estas notataj aparte sur labormapo. Poste ili estas adiciataj kaj el la sekva tabelo oni konkludas la rangon de la frostendanĝerigo.
Favoraj situoj - 1 kaj malpli
Frostendanĝerigataj situoj + 4 ĝis + 8
Forte frostendanĝerigataj situoj + 9 kaj pli
4. Pri la praktika uzo de la "Eberswalde-a direktivo"
La pli grandaj konveksaj formoj estas registritaj same kiel ĉiuj konkavaj formoj ĉe la deklivoj. Por distingi "longan valon" de "mallonga valo" oni elektis la rilaton de valolongo al la profundo de la valtranĉeo ĉe la loko de la plej granda niveldiferenco inter valofundo kaj kresto resp. plataĵo. Por tio oni konsideras nur la valoparton situantan supre de la registradloko. Por faciligi la praktikan uzadon, la poentoj por la deklivoj estas kunigitaj en unu tabelo, orditaj sub la vidpunkto de relativa alto de la kresto (supre de la valo- resp. dekliva valetofundo), de dekliveco kaj de terenoformo, al kiu la deklivo apartenas. Krome la deklivoj estis dividitaj en tri partojn, por ke oni povu konsideri tiun deklivparton, sur kiu la registradloko situas. Ĉar por la valofundo ekzistas la eblo de enordigo al du diversaj deklivoj, oni elektu ĉe du diversaj deklivoj mezan poentvaloron por la valofundo. Se deklivo finiĝas per ebenaĵo, oni uzu ĝis deklivdistanco, kiu konformas al la duobla longo de la fal-linio de la deklivo, la poentvaloron por la valofundo.
Por specialaj lokaj efikoj la direktivo entenas poentaldonaĵojn (paragrafo 1.4.). Alfluo de malvarma aero, superanta la normalan dimension, estas konsiderenda per la poentaldono por "granda kolekta baseno de malvarma aero", se la alfluo ne estas taksita per alia poentaldono. "Grandan kolektan basenon de malvarma aero" oni povas konjekti ekzemple ĉe la malsupra kaj meza deklivpartoj, se la kontraŭdeklivo estas konsiderinde pli alta.
Dum la surkartigo de tereno montriĝis celkonforme, ne taksi laŭmape regule distribuitan reton da terenopunktoj, sed en la tereno rekte fiksi la takspunktojn, por kiuj oni taksas la frostendanĝerigon. Tiamaniera reto de punktoj plifaciligas kaj plibonigas la taskon kaj surkartigon de frostendanĝerigo.
Ĉe la elektita terenopunkto la taksanto unue decidas, ĉu la punkto apartenas al la terenoformo 1.1., 1.2. aŭ 1.3. kaj elprenas el la direktivo la indikitan poentvaloron. Tiam la taksanto provas, ĉu terenaj apartaĵoj (1.4.) necesigas poentaldonon. La tere kaŭzitan dispozicion (2.) li taksas helpe de ekzistanta prigrunda mapo. La sumo de poentvaloroj montras la "ŝtupon de frostendanĝerigo".
Ekzemplo ilustru tion: La taksanto troviĝas sur la malsupra parto de 20 m alta kruta deklivo, kiu finiĝas per ebenaĵo (h), proksime de lago, sur marĉglajo regita de subtera akvo. En la labormapo notu: + 2 / - l / + 3 = + 4. Tio signifas frostendanĝerigitan situon.
Helpe de tiu direktivo ĝis nun terenoareoj, projektitaj por fruktokulturado, por la establo de forsta arbidĝardenoj aŭ por la forsta renovigado, estis fidinde taksataj.
Listo de literaturo:
KOPP, D. ; JÄGER, K. - D. ; SUCCOW, M.: Naturräumliche Grundlagen der Landnutzung. Akademie-Verlag Berlin 1982
SIMON, K. - H.: Zur Abschätzung der Spätfrostgefährdung von Wiederaufforstungsflächen. Arch. Forstwes. Berlin 17 (1968)
3, 329 - 342
SIMON, K. - H.; THIELE, H.; Die Auswertung eines Kiefernkulturversuches mit Hilfe der mehrfachen Varianzanalyse bei ungleicher Besetztung der Untergruppen mit Beobachtungen. Biometr. Z. Berlin 3 (1961) 2, 92 - 112
WEISE, A.: Zur Erfassurig geländeklimatologischer Phänomene unter besonderer Berücksichtigung der Frostgefährdung. Peterm. Geogr. Mitt. Gotha/Leipzig 125 (1981) 4, 239 - 244
Gloso:
glajo = semitera grundotipo, kaŭzita de alta, nur malmulte varianta subtera akvo
Alvenis: 1984.02.07.
Unu el la ebloj por plialtigo de la nutraĵproduktado en la agreprodukta kooperativo "Rákoczi" de Kardoŝkut
Inĝ. Gábor Kiss
En la prelego mi informos vin pri unu el la solvoj kiel plialtigi la nutraĵproduktadon, t.e. kiel plialtigi la profiton. Post la mallonga konatiĝo kun mia laborloko fariĝos komprenebla ĝuste kial, per la eksplikotaj metodoj, ni opinias plialtigi la produktadon, la profiton. Entute ĉi tiuj metodoj ne estas novaj, sed ankaŭ ne estas ĝeneralaj. En la aplika kombinado, farata de ni, oni ĝin ne uzas multloke. Laŭ la ĝisnunaj spertoj ĉi metodaro promesas perspektivon.
En la sudorienta parto de Hungario situas la vilaĝo Kardoŝkut. Ĝi estas vigle evoluanta vilaĝo kun proksimume 800 loĝantoj. Kun la ĉirkaŭaĵo ĝin ligas fervojo kaj ŝoseo. Sur la teritorio de Kardoŝkut depost l968 estas unu agroprodukta kooperativo. La bieno de la kooperativo "Rákóczi" konsistas el 365l ha da agroj kaj el 215 ha da paŝtejoj. En la kooperativo estas altnivela bestbredado. La 282 bovinoj donas ĉiujare po 5400 1 da lakto, krome oni vendas ĉiujare 380 grasigitajn virbovidojn. La pork-produktanta branĉo troviĝas en tre moderna, specialigita bredejo. De 1100 porkinoj oni ĉiujare vendas 19500 grasigitajn porkojn.
La kamparo plejmulte estas bonkvalita. Ĝi estas nigra tero kun profunda aŭ mez-profunda humo-tavolo. La enhavo de humo, fosforo kaj kalio, signifas bonan aŭ tre bonan nutroprovizon. La ĉiujara semada procedo estas relative simpla. Proksimume 1500 ha da maizo, 1300 ha da aŭtuna tritiko kaj hordeo, 300 ha da sunfloro, 200 ha da silaĵ-maizo kaj etaj terpecoj da kolzo, medikago, cepo, kumino, sorgo ktp.
La kutima ĉiujara profito estas ĉirkaŭ 30 milionoj da forintoj. Al ĉi tiu profito kontribuas la bestbredado per 35-40% kaj la vegetaĵ-produktado por 60 - 65 %. La bestbredado - laŭ sia karaktero - de unu jaro ĝis la alia ne povas kaŭzi pli grandan profit-plialtiĝon. Kvankam en la nunaj ekonomiaj cirkonstancoj la nunan profit-nivelon ne estas malfacile konservi. La kooperativo povas atingi pli rapidan profit-plialtiĝon - inter la nunaj ekonomiaj regularoj - nur en la vegetaĵ-produktado. Nia vegetaĵ-produktado - rilate Hungarion - funkcias en alta nivelo. Ĉi tiun altan nivelon certigas la rekta ter-uzado, la bona provizado per maŝinoj, la uzado de la altproduktivaj vegetaĵ-specoj, hibridoj, kaj ne lastvice la laŭracia vegetaĵ-protektado kaj mineralsterkado.
En nia kooperativo - sub la estantaj agraraj cirkonstancoj - la supran limon de la vegetaĵ-produktado determinas la ĉiujara pluvokvanto. La eventualaj senpluvecoj (kiel pasintjara) la mezvaloron de maizo tro malmultigas, proksimume je 50 - 60 %, ĉe la aŭtuna tritiko la malmultigo estas malpli granda.
Por pli granda rikolt-sekureco, unuavice ĉe la tritiko, estas oportuna la akcesora investado por plialtigi la produktaĵon. En nia regiono, sed mi opinias ke ankaŭ aliloke, ĉiam aktuala problemo estas la nutrado de tritiko per nitrogeno. Kial mi mencias la nitrogenon? La aliaj 2 makroelementoj, P kaj K, sekve de la multjara sterkado, mezvalora atingas 327 kaj 443 ppm en la amoniak-laktata grunda ekstrakto. Ĉi tiu valoro ĉe niaj teroj signifas bonegan provizon. La kompletigo de la mezo- kaj mikroelementoj efektiviĝas unuavice per organika kaj foliara sterkaĵoj. Ankaŭ P kaj K havas grandan rolon en la vegetaĵproduktado. Sed supoze, ke estas la harmonia proporcio inter la nutraĵoj, la grandecon de rikolto plej ĉefe determinas la nitrogeno. Se la tritiko ĝustatempe ne ricevas sufiĉe da nitrogeno, ĝi ne produktas multe. Se ricevas tro multe - la vegetalaro kliniĝas sur la teron. Per la selektado oni plialtigis la kulmofirmecon. Kaj kun la pli granda kulmofirmeco ankaŭ la produkto-kapablo plialtiĝis. Kaj per tio plialtiĝis la bezono de nitrogeno. Denove aperas aŭ la danĝero de la kliniĝado aŭ aperas tio, ke oni ne uzas la produkto-kapablon de la novaj specioj.
Por la harmonia nitrogen-nutrado oni enkondukis la popartan sterkadon: sub la semon kaj plurfoje sur la vegetalaron. Komence ni surigis la printempajn akcesorajn nitrogenajn sterkojn per aviadilo, sed nuntempe tiu ĉi metodo fariĝis tro multekosta. Por eviti la multekostajn aviadilojn laborojn oni plurloke komencis apliki la tritik-produktadon sur la kultivejon kun la kvazaŭvojon (vd la gloson). Tiel, krom la ŝparo de semgrajno, sen tretado, per teraj maŝinoj eblas la tritikaron nutri kaj protekti, kaj nome preskaŭ en la optimuma tempo. Sekve de ĉio la nutrado-protektado en la optimuma tempo, krom la kostŝparo, ankaŭ donas produkt-plialtiĝon. La produktado de kreskaĵaro fin-vice dependas de tio, sub la estantaj agraraj cirkonstancoj, kiom da nutraĵo povas la kreskaĵoj akcepti kaj enigi.
Konklude: la celo de la nutraĵ-mastrumado estas, ke oni tenu la vegetalaron en tia farto, en kia la vegetalaro kiel eble plej multe da nutraĵo povas enigi.
En nia kooparativo, krom la konsekvenca aplikado de la plej modernaj kultivaj teĥnologioj, la eblon plialtigi la rikolton ni vidas ĉe la aŭtuna tritiko per la ĥemia kulmfirmigo kaj intensa nutrado. En Hungario pro la kulmfirmigo de la aŭtuna tritiko pluraj ĥemiaĵoj estas aprobitaj. El inter tiuj sole CCC (klor-ĥolin-klorido) enhavas efikan komponanton, la hungaraj normoj ĝin aprobas nur por la produktado de semgrajno. Kiam ni ne produktas semgrajnon de tritiko, ne estas por ni ĉi tiuj ĥemiaĵoj konvenaj.
Al alia kategorio de la bioregulaĵoj apartenas tiuj, kiuj enhavas kiel efikan ĥemiaĵon 2-kloretilfosfonan acidon (= "etefon"). Tia estas "Phynazol" produktita en la Germana Demokratia Respubliko. "Phynazol" enhavas en malgranda procento ankaŭ CCC-n. Pri la fiziologia efiko de etileno, kiu kreiĝas el la "etefon", unuafoje Neljubov sciigis en 1901. Li observis ĉe la ĝermantaj pizoj nenormalan kreskadon en la ĉeesto de etileno. Poste pluraj esploristoj okupiĝis pri la bioregulanta efiko de etileno. En pluraj rilatoj ili demonstris ĝian reciprokan efikon kun aliaj plantaj hormonoj. Fariĝis konata la "in vivo" kreiĝo de etileno. Oni demonstris, ke plej multe ĝin plant-histoj produktas kaj ĝi efikas la metabolan procezon.
La esploroj ebligis ankaŭ la senperan agrokulturan utiligadon. Precipe en la lasta jardeko okazis grava progreso en la praktikaj aplikadoj. El multnombraj efikoj de etileno por ni la sekvontaj estas gravaj:
- ĝi stimulas la formiĝon de la akcesoraj radikoj, stimulas la formiĝon de la radik-hararo,
- malhelpas la kreskadon de la markotoj,
- stimulas la flor-kreiĝon.
Aplikado de la bioregulaĵoj pli forte aperigas certajn postulojn de la tritiko. La ĉefa agronomia tasko estas, ke oni optimume kontentigu por la senembarasa disvolviĝo kaj kreskado de la tritiko, ĉi tiujn pli grandajn postulojn. La unua tasko estas elekti la lokon de produktado. Nur tie oni eblas esperi bonrezultan efikon kia en la tero la akvaj kaj nutraj-mastrumaj karakterizoj estas favoraj, kaj kie espereble ne estas malhelpaj faktoroj por la vegetala kreskado.
Antaŭ semado oni devas per la terlaboroj plialtigi en la tero cedon de akvo kaj konservadon de akvo, plialtigi en la tero la mobilizon de la nutraĵoj. Unuavice per subtera malfiksiĝo kaj per senplugada terkulturo oni devas certigi la favore malfiksan kaj favore maturan teron. Antaŭ la lastaj terlaboroj oni devas certigi la nutraĵojn, sufiĉajn ankaŭ por la plusa rikolto. En tiaj teroj, kiaj estas plenigitaj per nutraĵoj bone kaj harmonie, laŭ niaj observadoj la aŭtuna tritiko postulas por 7-tuna rikolto po hektaro proksimume 170 kg da nitrogeno, 100 kg P2O5 kaj 90 kg K2O. La fosforon kaj kalion oni devas doni en plena kvanto antaŭ la terlaboroj, funde, kaj la duonon de nitrogeno funde, la alian duonon printempe, kiel akcesorajn mineralsterkojn.
La tempon de semado, la ĝerm-nombron po hektaro, laŭ la specaj preskriboj kaj laŭ siaj spertoj tiel oni devas elekti, ke la vegetalaro ĝustmezure sed ne tro fortiĝonte iru al vintro. Se la vegetalaro ne estas sufiĉe forta pli facile frostiĝos. Se ĝi estas tro fortiĝinta, printempe eble malfruiĝos la optimuma tempo de bioregulaĵa aplikado. La ĝerm-nombro ebligu la fortoplenan formiĝon de flankplantidoj, aliaflanke la ĝermnombro donu la necesan spik-nombron por la granda riltolto. La unuan akcesoran sterkadon oni devas plenumi komence de la flankplantidformiĝo, per 40 - 45 kg da amonia nitrato po hektaro. Por sarkindaĵ-ekstermado la herbicido estu elektita el inter efikaĵoj MCPA aŭ MCPB. Ili malpli malprofitas la tritikon. La dozon de herbicido oni devas malaltigi proksimume je 25%.
Sur la tereno, kiu estas elektita por kultivado, ĉiutage necesas observi la disvolviĝon de la tritikaro. La tempon de unuopaj laboroj kaj aplikoj oni devas determini laŭ la disvolviĝo. "Phynazol" estas permesata por uzado nur inter ununoda kaj dunoda stadioj. (Laŭ la kategorio de Keller en la 1-a stadio.) Tiu ĉi stadio daŭras nur 3 - 4 tagojn. La "Phylasol" teĥnologio permesas aplikon ankaŭ en pli malfrua fazo, sed laŭ la spertoj ĉi pli malfrua uzo malhelpas la vegetalaron.
Por la akvumado necesas uzi 200 - 250 1 da akvo po hektaro. Postulo estas asperigi la akvon en tre etaj gutoj. Laŭbezone eblas al la akvo miksi iom da fungicido kaj foliosterko kun alta enhavo de Mg kaj Cu. La aspergita etefon-efikaĵo, ĉe fiziologia pH, rapide diseriĝas kaj el 2-kloretilfosfona acido estiĝas etileno, en la histoj de la tritiko. La estiĝanta etileno en la radikoj pliintensigas la spiradon. La pli intensan spiradon sekvas pliiĝintaj, asimilaj metabolaj procezoj. La asimilo rezultigas fortplenan radik-kreskadon kaj fortplenan formiĝon de la radik-hararo. La radikoj per la pligranda aktiva supraĵo povas provizi por pluraj nutraĵoj la tritik-kreskaĵon.
La kreskaĵo, kiu estas sufiĉe provizita per nutrado, estigas pli grandan flor-embrion, poste pli maturan floraron. Poste, sekve de la kontinua nutraĵ-transporto la tritik-grajneroj pli bone pleniĝos ol en la normalaj kazoj. La etileno krome stimulas la funkciadon de la peroksidazoj. Ties konsekvenco estas la pliigita malhelpado de aŭksinoj kaj giberelinoj. Tiel ĉe la aŭtuna tritiko la 2 malsupraj internodoj ne etendiĝas, la kreskaĵo restas pli malalta je 5 - l0 cm ol la normala.
"Phynazol" havas en malgranda kvanto ankaŭ CCC-on, tiu ĉi efikaĵo ankaŭ kaŭzas la saman malhelpadon. La duafojan nitrogenan akcesorsterkon komence de spikiĝo oni devas certigi. Bonan rezulton donis 40 - 45 kg da ureo (karbamido) po hektaro. La vegetalaro ĉi-tempe havas grandan supraĵon. La karbamido eniĝas parte ankaŭ tra la foliaro - tiel laŭtempe pli longe daŭras ĝia asimilado. Pli malgranda estas ankaŭ la danĝero de bruletigo.
Komence de la florado estas dezirinde aspergi sur la vegetalaron foliar-sterkon, kiu havas krom NPK ankaŭ mikroelementojn. Se estas motivo, eblas ĉi tiun aspergadon kunigi kun la protektado kontraŭ la melduo aŭ fuzario. Laŭ niaj spertoj, kaj ankaŭ laŭ spertoj de aliaj entreprenoj, la regule farita aplikado de "etefon"-o rezultigis plusrikoltojn l - 1,5 t/ha.
Konkludoj.
Se en nia kooperativo sur 30 % de tritik-agroj (tio signifas 350 ha) ni povus realigi la aplikon de "etefon"-o, ĉi tio rezultigus 420 t da plusrikolto. En Hungario estas proksimume 1500 agrokulturaj grandentreprenoj. Ĉe 50% el ili eblus apliki la metodon en simila proporcio, tio signifus 315 000 t da plusrikolto. Kompreneble, en efektivo la aferoj ne estas tiel simplaj. El inter la malhelpo, kelkajn mi elnombras.
1-e: Kaj nun kaj ankoraŭ longtempe la vetero estas la mastro.
La senneĝa frostego, la senpluvecego ĉiun planon malatentas.
2-e: Pluraj entreprenoj ne havas kondiĉojn por realigi ĉi tiujn teĥnologioj.
3-e: Entute: ĉi-teĥnologio ankoraŭ estas eksperimenta. La riskon, en granda amplekso neniu entrepreno povas surpreni.
4-e: Ĉi-jare en Hungario oni ne povas aĉeti "Phynazol"-on. Aliaj taŭgaj ĥemiaĵoj aŭ malkonvenas, aŭ estas tro multkostaj.
Malgraŭ ĉio mi opinias, ke la kulm-firmigo kun pliigita plantnutrado estas unu el la realaj ebloj por plimultigi la nutraĵ-produktadon. La eksperimentojn, la provadojn oni devas daŭrigi. Oni devas certigi por ĉi tio la objektajn kaj personajn kondiĉojn.
Gloso:
"Tritik-produktado sur la kultivejoj kun kvazaŭvojoj" = dum la
semado oni lasas difinitajn liniojn neprisemitaj; ĉi tiuj neprisemitaj partoj de la kultivejo servas kiel vojoj por la kultivaj maŝinoj dum la prilaborado de la tritika vegetalaro.
Alvenis: 1984.02.10.
V e r t i k o - nova sistemo de la kulturado de vitoj ebliganta kompleksan meĥanigadon
Spertoj en la agrokultura kooperativo "Dukla" Vracov.
Ing. František Havlík
JZD "Dukla" Vracov
La vitkulturado estas unu el la specifaj branĉoj de la ĉeĥoslovakia agrokulturo. Precipe en la sudaj regionoj de Ĉeĥoslovakio ĝi estas grava fako de unuopaj agrokulturaj entreprenoj, agrokulturaj kooperativoj, ŝtataj bienoj ktp. Kvankam ĉeĥoslovakia vitkulturado apartenas al la "norda eŭropa zono de vitkulturado" ekologiaj kondiĉoj ebligas al ĝi produktadon de grandaj kaj altkvalitaj rikoltoj de vinberaroj kun kontentiga ekonomia rezulto.
Nun estas sur la teritorio de Ĉeĥoslovakio 43 000 ha da vinberejoj. Ĝis jaro 1990 areo de vinberejoj kreskos laŭ plano ĝis 55 000 ha. Produktado de vinberaroj el tiu ĉi areo kontentigos bezonojn de nia lando. Pluan evoluon de ĉeĥoslovakia vitkulturado ebligos nur akcepto de aro da agroteĥnikaj, organizaj kaj ekonomiaj aranĝoj, kiuj certigos, ke vitkulturado ankaŭ en niaj kondiĉoj estos profitodona.
En la lastaj jaroj oni serĉas sistemojn de kulturado de vitoj kiuj ebligus precipe pluan meĥanigadon de ĉiuj laboroj en vitejoj. Temas pri grandproduktaj teĥnologioj kiel ekzemple GDC-sistemo, Simpla kurteno, Vortiko k. a.
Nia agrokultura kooperativo primastrumas 2 580 ha da agrokultura tero. El tio 2 340 ha da plugebla grundo kaj 120 ha da vinberejoj. Ĉirkaŭ 25 % de la enspezo el la tuta plantproduktado donas al ni vinberejoj. Tial ili meritas nian daŭran zorgon. Por ke niaj vitejoj estu ĉiam en bona rikoltstato, ni devas en venontaj jaroj fari ilian renovigon. La plej malnovan parton de ili ni likvidis kaj liberajn parcelojn preparas por nova plantado. Novajn vitejojn ni decidis planti kaj vitarbojn formi laŭ sistemo Vertiko.
V e r t i k o - tiel nomis la aŭtoroj, doc. Ing. Vilém Kraus, CSc. kaj kunlaborantoj el katedro de fruktproduktado kaj vitkulturado de Agrokultura altlernejo, Brno, ĝardenkultura fako en Lednice, la novan sistemon de kondukado de vitarboj kies celo estas plisimpligi apogkonstrukcion, elimini alligadon de vitbranĉoj kaj krei tian formon de vitarboj kiu ebligus meĥanigadon de rikoltado kaj formtondado. Ili uzis jam malnovan formon de vitarbo t.e. vertikalan kordonon, ĝis nun uzatan ekzemple en Svislando en la vitregiono Valis. Sed adaptitan laŭ novaj fiziologiaj kaj praktikaj konoj. Laŭ instrukcioj de la aŭtoroj ankaŭ ni en nia kooperativo translaboris kkelke da vicoj de vitarboj, formitaj laŭ Moser-sistemo, en la Vertiko - sistemon.
Ni plisimpligis apogkonstrukcion kiu nun havas nur du dratojn. La unuan en la alto 0,8 m kaj la duan en la alto 1,7 m.
Lignajn palisetojn ni anstataŭigis per fera drato dika 8 mm kaj longa 2 m kiu estas 0,3 m enpuŝita en teron kaj per maldika drato alligita al la supera drato de konstrukcio. Per markotado de vitbranĉoj ni duobligis nombron de vitarboj en vicoj. Distanco de vicoj restis 3 m. Nova interspaco estas 3 x 0,6 m. Vitarbojn ni traformis je vertikala kordono kiu havas 0,9 m longan trunkon. Sur ĝi estas fruktoporta branĉo longa 0,8 m. Tuta vitarbo estas alta l,7 m. Sur fruktoporta branĉo estas kreitaj tiel nomataj etaĝoj. Ĉiun etaĝon konsistigas kvar duburĝonaj branĉetoj. Do ĉiu vitarbo estas ŝarĝita per 24 burĝonoj. Etaĝoj estas en la altoj 0, 9 - 1,1 - 1,5 m. Ĉe juna vitarbo kulturado de fruktoporta kovraĵo daŭras tri jarojn. Ĉar ni traformis jam maturajn vitarbojn, formado estis finita dum du jaroj. Grava laboro ĉe Vortiko estas mallongigado de someraj branĉoj (verdaj branĉoj) dum vegeta periodo. La plej konvena tempo por la mallongigado estas fino de florado kaj komenco de kresko de reroj. La mallongigo de pintoj de somerbranĉoj en tiu ĉi tempo subtenas nombron kaj kreskon de beroj pro ŝanĝoj de aŭksino. Post la mallongigo ankaŭ tro kreskas akselaj ŝosoj kun nova foliaro kiuj intense asimilas, kio ankaŭ favoras kvaliton kaj kvanton de uvoj. Dum la vegeta periodo oni faras du respektive tri mallongigojn laŭ kreskokondiĉoj. Oni mallongigas post 5-a - 9-a folio. Post kvar rikoltoj 1980 - 1983 ĉe kulturvario Müller-Thurgau ni ricevis jenajn rezultojn:
Sistemo
|
interspaco
|
suker-enhavo
kg/hlo ČsNM
|
acidoj %o
|
nombroj de arboj sur 1 ha
|
rikolto
kg/arbo
|
rikolto
t/ha
|
Vertiko
|
3x0,6
|
16,98
|
6,93
|
5 500
|
3,53
|
19,41
|
Moser
adaptita
|
3x1,2
|
16,03
|
7,92
|
2 750
|
4,86
|
13,36
|
Similaj rezultoj kun Vertiko estas ankaŭ en aliaj kooperativoj. Ekzemple JZD "Mír" Velké Bílovice kulturas jam pli ol 20 ha da vinberejoj laŭ la sistemo Vertiko. Donitaj rezultoj montras, ke Vertiko povas esti konvena sisteno de kulturado de vitoj en suda Moravio. Vertiko ŝparas kostojn por konstruo de apogsistemo. Iom pli kreskas kostoj por vit-plantidoj. Sed duaflanke kostoj por kulturado malkreskas pro pli bona uzo de haveblaj meĥanismoj inkluzive de rikoltado per kombajno. Restintaj manlaboroj estas ankaŭ faciligitaj. Nuntempe oni precizigas Vertikon por ĉiuj niaj kulturvarioj kaj vitregionoj. Profitante de la ekologiaj kondiĉoj per modernaj agroteĥnikaj sistemoj kaj plenumante ekonomiajn postulojn povas esti ĉeĥoslovakia vitkulturado ankaŭ en estonteco nedividebla parto de nia agrokulturo.
Literaturo:
Kraus: Vinohradnictví II (Vitkulturado, altlerneja lernolibro)
- VŠZ Brno, 1979.
Kolektivo: Racionalizace ve velkovýrobě vinné révy a nové poznatky ze světové produkce hroznů a vín (kolekto de referaĵoj), ĈSTVS Praha, 1982.
Kraus:Vinohrad (Vinberejo, fakĵurnalo) - 3/81, 3/82, l0/83.
Alvenis: 1984.02.14.
Malalta flugo permesata!
Dipl. ek. Richard Partecke
La agroaviado komenciĝis kiel forstoaviado. La germana forstmajstro Alfredo Zimmermann, laboranta en vilaĝo ĉe Magdeburgo, atente observis jam antaŭ la unua mondmilito la evoluon de "aeroplanoj". Li vidis per ili eblecon, disblovi en la altajn arbokronojn la insekticidon kalcian arsenaton, Ca3/AsO4/2.3H2O. Pro tio li registrigis patenton.
La laborkapablo de avioj en la jaro 1911 kompreneble ne sufiĉis realigi la "procedon de Zimmermann". Do Zimmermann sin turnis al tiama aerŝipa kompanio. La kompanio disponigis zepelinon. Sed la prusa forstadministracio ne asignis 300 markojn por aĉeti la kalcian arsenaton, kvanram la jara arbara domaĝo sumiĝis je l20 milionoj da markoj.
Testflugoj de zepelinaj aerŝipoj montris, ke ankaŭ ili pro termikaj influoj ne sukcesis plenumi la postulatajn flugaltojn de l0 ĝis 20 metroj super la arbaroj. En Usono oni uzis sukcesplene en la jaroj 1918 ĝis 1921 aviojn kontraŭ forstaj damaĝbestoj. En Sovetunio la ĥemia flugservo komenciĝis en la jaro 1923 sur kampoj de kolĥozoj. En la jaro 1926 sekvis la plej granda avioĥemia kampanjo de la mondo kontraŭ malario, kuloj kaj damaĝbestoj en kotonaj kaj fruktaj kultivaroj.
En Germanio la ideo de sinjoro Zimmermann realiĝis nur en la jaro 1925 sur arbara areo de 2 950 hektaroj. Rezultis, ke la luktado kontraŭ la parazitoj per disŝprucigo de insekticidoj el avioj estis pliintensigita por la kontraŭtrudherba luktado sur kampoj. Per tio estiĝis la klasika branĉo de agrokultura flugado.
La avia, rapideco kaj ĝia tera sendependeco ankaŭ dum la kamplaboro havas grandajn avantaĝojn:
- Rapideco de prilaborado kaj distribuado
La labora rapideco estas de 8- ĝis l0-obla kompare kun surteraj agromaŝinoj.
-Redukto de la aplika tempo al ono de la bezonata tempo por grundigitaj agromaŝinoj
Tio aparte gravas por la lukto kontraŭ damaĝbestoj; ĉi tie la optimuma luktado ĉiam eblas dum mallonga tempo, ĝuste ĉe dense kultivitaj kampoj, ekz. ĉe terpomoj aŭ oleodonaj fruktoj la avio aparte pruviĝis taŭga. Ĝi ne kaŭzas plantajn domaĝojn, kiel okazas per la radoj de grundaj aparatoj.
- Ebla kultivado de malsekaj aŭ ŝlimaj grundoj sen atendi la elsekiĝon
Tio influas esence la plenumon de agroteĥnikaj biologiaj tempolimoj kaj per tio redukton de rikoltaj perdoj. Tio ankaŭ validas por verdtera sterkado kun pliprodukto de triono de furaĝaj rimedoj.
- Eblo de loka vetera influado
- Redukto de la nombro da laboristoj
En la evoluintaj landoj ekzistas manko de laboristoj. Ĝi estas restriktebla per agroavia laboro. Devus esti problemo en subevoluintaj landoj, ĉar tie regas kaj senlaboreco kaj kapitalmanko.
- Evito de la tera densigo kiel sekvo de altmeĥanigita agrokulturo.
Traktoroj kaj aliaj agromaŝinoj densigas kaj malutilas teron pro siaj grandaj masoj, precipe dum multfoja prilaborado de kultivaĵoj, bezonata pro pliigo de la produktoj. La verdfuraĝa produkto por hektaro estas pli granda je triono ĉe mola tero ol ĉe malmola.
Per tio rezultas sur agrofluga tereno la sekvaj ĉefaj laborkampoj:
- lukto kontraŭ damaĝbestoj kaj trudherboj
- baza kaj surfolia (= dumvegetada) sterkadoj
- semado de greno kaj furaĝaj plantoj
- senfoliigo de kotonstaŭdoj preparante la elsuĉadon de kotonkapsuloj, de lupinoj ktp.
- kreado de lokaj aŭ regionaj precipitaĵoj (=pluvoj).
Dispartiĝas la laborbranĉoj en landoj kun evoluita agrarflugado kiel sekvas:
sterkado 50 %
plantproduktado 45 %
|
semado 5 %
|
Ĉe tio estas prilaborata de kvinono ĝis kvarono de agrokultura tereno.
Do agroflugado kaŭzas medioprotektajn problemojn. Larĝskala uzado de insekticidoj kaj herbicidoj kunportas du danĝerojn:
- tro intensa uzado de ĥemiaĵoj
- difektoj pro ilia nelaŭfaka uzo.
Insekticidoj kaj herbicidoj estas venenoj. Ili povas endanĝerigi homojn, bestojn kaj plantojn, se ili estas aplikataj sen sufiĉa kono de siaj kromefikoj. Kelkaj ĥemiaĵoj aktivas dum longaj tempoj kaj povas kaŭzi malutilon al mediaj kondiĉoj. Tiuj danĝeroj kreskas dum la pasintaj jaroj pro abunda uzo de ĥemiaĵoj, ekz. en Usono sole pli ol 150 000 tunoj da insekticidoj kaj herbicidoj dum jaro!
Ĉefa problemo de avioĥemia laboro estas la flanka forflugo de ĥemiaĵoj disŝprucigataj per laboranta agroavio. La flanka ferflugo dependas de la flugrapido, de la flugalto, de venta forto kaj ĝia direkto kaj de la karakterizaĵoj de uzataj ĥemiaĵoj. Kompreneble ankaŭ de la uzataj ŝprucigiloj. Oni agas kontraŭ la flanka forflugo per celkonformaj ŝprucigiloj. Krome oni pligrandigas helpe de specialaj rimedoj la diametron de la ĥemiaĵaj gutoj, kio kaŭzas pli rapidan falon kaj pro tio pli malgrandan flankan fortflugon. Hodiaŭ oni bezonas nur po 2 ĝis
5 litroj da ĥemiaĵoj po hektaro per agroavio, kontraŭ proksimume 100 litroj aplikataj per maŝinoj.
En GDR la agroflugado komenciĝis en la jaro 1957. Ekde 1973 niajn 160 agroaviajn (inkl. agrohelikopterojn) subtenas sovetaj kaj polaj aviadistoj. La jara ciklo de agroflugado estas jena: la flugoj komenciĝas en februaro kun sterkado, ĉefe nitrogena. Sekvas lukto kontraŭ damaĝbestoj sur la kolzaj kampoj. Samtempe okazas ĝis la ruzo de julio nitrogena malfrua sterkado por greno. Sekvas ĝis la mezo de septembro lukto kontraŭ fitoforo ĉe terpomoj. Poste komenciĝas ĝis la mezo de oktobro la grena semado, fine sekvas sterkadaj laboroj ĝis la mezo de novembro. Agroaviadistoj startas dum unu labortago ĝis okdekfoje. La prilaborataj kampoj estas minimume 50 - hektaroj. Por la plenigo de la avioj kun 500 kilogramoj da ĥemiaĵoj oni bezonas nur unu minuton. La aviadisto flugas en alto de 12 ĝis 15 metroj kun rapideco de 100 km/h. La disŝuta larĝo de 30 ĝis 40 metroj. Por agroavio oni kalkulas 500 ĝis 600 produktivajn flughorojn dumjare. En la jaro 1978 nia agroavia floto plenumis 4 milionojn da flughoroj.
Ankaŭ en evolulandoj agroflugado jam komenciĝas aŭ progresas. Memkompreneble ne eblas priparoli nivelon kaj amplekson de agroflugado kaj ĝian perspektivon en ĉiuj pli ol 100 evolulandoj. Mi nur volas paroli pri 3 landoj kiel tipaj: Brazilo, Hindio kaj Zimbabveo.
En Brazilo laboras 230 agroavioj prilaborante du milionojn da hektaroj. Ĉefaj taskoj estas sterkado de la rizaj kampoj de Rio Grande do Sul kaj trudherba nuligo sur la parceloj de Maranhao. La pligrandigo de sojfaba kultivado postulis intensan aplikon de agroavioj. En Rio Grande do Sul oni konstruis ampleksan irigacian sistemon, kiu malhelpas uzadon de teraj agromaŝinoj. Do sterkado kaj trudherba kaj insekta nuligo nur eblas per agroavioj.
Problemo de la hinda agroflugado estas la nesufiĉa uzo de ĝa kapacito: ĝi nur sumiĝas 350 horojn po jaro. Kompare kun Brazilo la uzado de agroavioj stagnas. Estas komenco en la statoj Guĵarato, Hariano, Panĝabo kaj Raĵastano, kie la kamparanoj toleras peravian prilaboradon. En la aliaj ŝtatoj oni rifuzas la agroavian uzon timante vivmediajn domaĝojn kaŭzitajn de herbicidoj kaj insekticidoj. Oni postulas limigon al puraj biologiaj metodoj. Ni komparu: en Hindio oni rikoltas 0, 9 t da maizo po hektaro, en Usono 52! Ĉirkaŭ l8 % perdas la hindaj kamparanaj nur pro malutilaj plantoj kaj bestoj. Malpli ol 150 hindaj agroavioj prilaboras unu milionon da hektaroj, tio estas pli ol 2 % de la hinda agrokulture uzebla areo. Por kultivo optimume nur dekonon de la hinda agrokulture uzebla areo. Oni bezonus 750 agroaviojn.
Mi ne scias, kiom da agroavioj posedas Zimbabveo, eble nur kvar, do, ĝi uzas ilin laŭ tre moderna rnetodo: ili servis kiel
"pluvaranĝiloj". Teamo de meteorologoj kaj agroaviadistoj travojaĝis ĉefe la sudajn distriktojn. Ili pluvigas nubojn. Malgraŭ tio ili ne povas anstataŭi irigaciajn sistemojn kaj akvobaraĵajn murojn. Do estas ege decidiga, ĉu dum maiza flortempo falas 2 aŭ 14 mm/m2 da pluvo. Meznombre la aviadistoj teren faligis 4 000 litrojn da akvo po nubo.
Ĉu la nuba alpafado taŭgas kiel ĝenarala metodo por irigacio? Vetero laŭ bezono, do direktita sekvo de sunbrilo kaj pluvo laŭ agroteĥnikaj planoj estas idealo ne nur por agrokuluro. La decida obstaklo por vetera ŝanĝigo estas la giganta energia kvanto de meteorologiaj procezoj. Pro tio nur iliaj nestabilaj stataj estas influeblaj. La atmosfero reagas ekzemple tre senteme je ege malgrandaj almiksaĵoj.
La nuboj primare estiĝas por malvarmiĝo de difinita aera volumeno enhavanta akvovaporon. Por nuba formiĝo ne nur necesas sufiĉa vaporkoncentreco, sed ankaŭ necesas kondensaj ĝermoj. Sufiĉas ĝermoj laŭ totala maso de kilogramo por nubaj sistemoj de dekmiloj da kubokilometroj. Ĉirkaŭ la kondensaj ĝermoj formiĝas gutetoj. Per gravita koagulo, tio estas kolizio, la gutetoj grandiĝas kaj fine falas teren: pluvas.
La ĝis nun haveblaj rimedoj por stimulado de koagulo ne sufiĉas, ĉar ili nur efikas, kiam oni uzas ilin je ege grandaj kvantaj, ekzemple grandaj akvaj gutoj. Aktivigi nubojn nuntempe nur eblas per stimulado de kristaliĝo de subfridigitaj gutetoj. Tion oni povas realigi ekzemple per karbona dioksido, likva propano ktp. Etaj partoj de arĝenta jodido aŭ plumba dijodido servas kiel kristaligaj kernetoj. Por kristaligi kubokilometron da subfridigita nubo sufiĉas de 100 ĝis 200 gramoj da solida karbona dioksido aŭ kelkaj gramoj da jodidoj.
Sed nuboj dum natura forpluvado liveras dek ĝis dudekoblan likvan kvanton ol dum la tempo, kiam oni "spilas" ilin eligante de 50 ĝis 70 % de ilia humideco por gajni dekprocentan precipitaĵan pligrandigon. La nuboj funkcias dum certa tempo kiel "humideca generatoro" transformigante la akvovaporon ekzistantan en la ĉirkaŭa aero al solidaj aŭ likvaj gutoj, kiuj falas teren kune. Problemo pro tio estas instigi la nubojn al tiu aldona precipitaĵa fordono. Do ĝis nun ne estas sufiĉe esplorataj la ŝanĝiĝantaj rilatoj inter la nuboj kaj ilia ĉirkaŭo.
Distribuoj de agroavioj.
En la mondo ekzistas 26 000 agroavioj por 200 milionoj da hektaroj da agro. En socialismaj landoj estas 11 500 agroavioj por 90 milionoj da hektaroj da agro. La landoj kun la plej grandaj agroaviaj flotoj estas:
Lando Agroavioj
|
Lando Agroavioj
|
Sovetunio 10 000
Usono 8 700
Meksiko 760
Argentino 540
Nov-Zelando 450
|
Italio 320
Pollando 275
Aŭstralio 250
Ĉeĥoslovakio 250
Brazilo 220
|
Gloso:
Fitoforo = ĝermo de herba aŭ tubera putro ĉe terpomoj.
Literaturo:
1. Jevgenij K. Fjodorov: Wetterprognose und Wetterbeeinflussung in Wissenschaft im Gespräch, Leipzig 1978 (veterprognozo kaj vetera influo)
2. Eckhardt Mothes: Durch Sonnenenergie mehr Nahrung, Leipzig 1981 (Per sunenergio pli da nutraĵo)
3. Interavia 12/1975 kaj 12/1976
4. Informa Avioservo 1 - 3 de internacia laborgrupo por aeronaŭtika terminologio ĉe STS-ĈSSR
Alvenis: 1984.02.03.
|