Kioma ŝanco por Esperarto-afiksoj en scienca terminologio?
RNDr. Josef Kavka, CSc.
1. Enkonduko
Ĉiun parolanton de la zamenhofa lingvo sendube ravas la simpla gramatiko, ŝuldata al ties aglutineco, t.e. kapablo kunigi neŝanĝeblajn vortelementojn. Kompare kun la lingvoj fleksiaj Esperanto estas pli facile lernebla precipe en la sfero komunuza. Tamen, en la sfero sciencterminologia, preskaŭ ĉiu avantaĝo de aglutineco ieldire elvaporiĝas. Mi provos demonstri, kial. Sed ankaŭ la komunuza lingvo havas siajn problemojn leksikologiajn. Prave atentigas PLENA ANALIZA GRAMATIKO (PAG, 1980, p. 371), ke en Eo oni trovas postsignojn de la devenlingva fleksieco. El multnombraj ekzemploj servu almenaŭ jenaj tri vortoj, prenitaj el la komuna etimo latina: agi, akto, akcio. La unua ja devenas el la infinitiva radiko de la verbo agere, la dua el ties supina radiko, la tria el ties radiko substantivigita.
2. Novismoj kontraŭ derivaĵoj
Memkomprene, por simpla konversacio oni ne bezonas pli ol kelkcenton da radikoj. Ekz. en la junulara revuo KONTAKTO, iuj el la prezentataj artikoloj intence aplikas tre limigitan kvanton da radikoj. Apogante nin sur tiaspeca "baza Eo", ni povus diri "malproksimparolilo" kaj niaj lernantoj facile divenus, ke temas pri telefono. Dum el la vorto telefono, la lernantoj ne povas senpere dedukti, ke ĝi estas ilo, el tiu peza longa vorto jes.
Ankaŭ nacilingvanoj aplikas similan metodon, por ke estu elvokita dezirinda imago:
Cs De Eo
ladítko Stimmer agordilo
tlumítko Dämpfer dampilo
chrastítko Rassel raslilo
škrabátko Kratzer skrapilo
sluchátko Hörer aŭskultilo
Tamen, e.n la moderna tempo, la nacilingvoj ĉiam pli percepteble inklinas al adoptado de pretaj fremdvortoj, precipe, se temas pri sferoj sciencaj-teĥnikaj. Tial ekz. ĉiu ĉeĥa aŭtisto pli eble diras. "blinker" aŭ "blinkr" anstataŭ la bonaj oficialaj hejmaĵoj "blikač, blikáček, blikadlo, blikátko, blikavka, blikálek". Tiu fremda vorto ŝajnas al li pli preciza, pli faka eĉ pli internacia por elvoki imagon pri aŭtomobila lumsignalilo. La motivo samas kiel okaze de la supra ekzemplo pri telefono.
Ĉu en tia situacio oni povas bonaŭgure prognozi estontecon ekz. al la termino "mikroprocezilo" (P. Broczkó l983)? Ja la tuta mondo diras "mikroprocesoro", ĉar ĉiuj lingvoj jam adoptis la pretan teĥnikan terminon, inventitan de mi-ne-scias-kiu. Same senŝanca kiom en Eo "mikroprocezilo" estus en Cs "mikroprocesítko" aŭ "mikroprocesátko". . .
Mi ne ŝatus veki impreson, ke mi mem estas kontraŭulo de la zamenhofaj afiksoj. Male, kiel longjara redaktoro de naturhistoriaj (precipe geologiaj) esperantaĵoj, mi devas draste bremsi enkondukadon de superfluaj radikoj. La geologo-esperantisto - sammotive kiel la supre menciita ĉeĥa aŭtisto - tendencas al senĝena akceptado de fremdlingvaj fakterminoj. Li ekz. uzas la verbon intrudi anstataŭ la ĝusta entrudi, la adjektivon intruziva anst. la ĝusta entrud(iv)a kaj la substantivon intruzio anst. la ĝusta entrudaĵo. Jen tri superfluaj novismoj anstataŭ la bonega samsignifa radiko zamenhofa.
Resume: La novismoj impresas kiel pli precizaj ĝuste tial, ke ili estas novaj kaj fremdaj. Banala fenomeno por ĉiu lingvisto. Mi mem aŭdacus aldoni, prunteprenante fakterminon el la termodinamiko: Ĉiu nova vorto estas "neentropia"; post pli longa uzado, ĝia sencamplekso plivastiĝas, ĝia " entropio" kreskas ... Cetere, per aliaj vortoj provas la samon esprimi PAG,
sur p. 454 ĝi asertas jenon pri la "substantiva sufiksoido" -ilo: "La ilo-kunmetoj estas ofte malprecizaj, ĉar ili montras nur ĝenerale la instrumenton, per kiu la ago okazas, kaj ofte por la sama aŭ simila ago ekzistas diversaj iloj. Tiam oni bezonas apartajn radikvortojn; ekzemple: kulero kaj forko (manĝiloj), revolvero, fusilo, karabeno, kanono (pafiloj), koverto kaj fermoplato (kovriloj), pioĉo kaj ŝpato (fosiloj), stilzoj (iriloj) ktp."
Ankoraŭ ekzemplo terscienca: Vulkandevena rokaĵo nomiĝas nacilingve: Cs: vulkanit, En, Fr: vulcanite, Pl: wulkanit. Do ne mirinde, ke ajna geologo-esperantisto emas apliki la vorton: vulkanito. Mi konsilas al li, ke Eo havas la fundamentan vorton: vulkano kaj ke anstataŭ vulkanito oni povas tute bone diri: vulkanrokaĵo aŭ simple: vulkanaĵo. Nu, mi ne certas, ĉu mia argumentado estas sufiĉe konvinkiva. Oni replikas al mi, ke por esperantisto estas pli facile ne modifi internacie agnoskitan terminon ol elpensi riskan Eo-derivaĵon: Alia geologo povus ja elpensi alian derivaĵon kaj la uzado longjare balanciĝos. Nu, ĉi-loke trudas sin la fortimiga precedento komputoteĥnika: komputero, komputilo, komputoro. Kompatindaj komputindaĵoj! Kompatindaj estas ankaŭ la lernantoj, kiuj komenclecione ĝojis pro la simplega gramatiko de Eo. Iom post iom ili devas elreviĝi kaj veni al la konscio, ke la gramatiko estas ne tiom grava parto de la lingvolernado, kiom la vorttrezoro.
3. Prioritato de la sciencaj terminoj
En la sferoj scienca kaj teĥnika, la ĉefa obstaklo por pli vaste aplikadi nacilingvajn afiksojn ne estas ia - ni ne diru pigreco, sed pli eble - pasiveco de la vortuzantoj. La tuta afero estas pli esenca: Se iu sciencisto aŭ teĥnikisto elpensas - ĉu kampetente, trafe, lerte aŭ ne - terminon por nova fenomeno, li fariĝas tieldire "baptopatro" de tiu fenomeno, do la termino mem fariĝas kvazaŭa "baptonomo". Sub tiu nomo la fenomeno estas identigebIa aŭ poreterne aŭ provizore, depende de tio, ĉu montriĝos nepra neceso de "rebapto" pli trafa.
Ĉiumomente aperadas novaj sciencaj terminoj tra la mondo. Iliaj inventantoj regule ne estas esperantistoj. Escepton el la regulo povas prezenti elstara sciencisto aplikanta Eon kaj sukcesinta malkovri novan fenomenon. Tian escepton mi ja povas neglekti en jenaj konsideroj. En malproksima estonteco (aŭ pli naturalisme "en lontana futuro"), kiam Eo fariĝos internacia lingvo de la sciencistoj, la situacio sendube favoros kreadon de pli logikaj, pli precizaj, pli sistemaj terminoj surbaze de la planlingva principaro.
Nuntempe oni devas procedi modeste kaj realisme; ne fantazii pri tio, ke Eo pli bone taŭgas por krei racian terminologion, ke ĝi estas sufiĉe forta por trudi ĝin al la scienca mondo ktp.
4. Substantivaj sufiksoidoj -io, -iko, -ito
Laŭtitole, ĉi traktaĵo promesas okupiĝi pri Eo-afiksoj. PAG distingas inter la veraj afiksoj kaj la t.n. afiksoidoj. El la vidpunkto de niaj sciencterminologiaj konsideroj, la distingo ne gravas, do mi rezignas pri ĝia ekspliko. Tamen, terminaron de PAG mi respektu.
4.1. Pri -io PAG (p. 462) diras, ke ĝi estas unuavice la zamenhofa sufiksoido por formi nomon de lando al samnoma ĉefurbo aŭ rivero, ekz. Meksikio. PM (1970) enkondukis plurajn nomojn laŭ tiu ĉi modelo (Jordanio, Kamerunio, Libanio, Sudafrikio k.a.). Ĉu ili akceptiĝos, jen la demando. Due, kiel neoficiala sufiksoido por formi landnomon el nomo de landano, -io disvastiĝis tiom, ke la zamenhofa -ujo ŝajnas fiaski. Apenaŭ estas dubo pri tio, ke la -io-landnomoj, ĉu zamenhofaj, ĉu neoficialaj, sukcesas ĝuste tial, ke ili estas internaciaj, do transprenataj "kliŝe", senŝanĝe. Mi ne hezitus - spite al PAG - interpreti ilin ne kiel sufiksohavajn, sed kiel apartajn radikojn. Same mi emus interpreti la duopojn: geologo - geologio, astronomo - astronomio ktp., pri kiuj PAG (p. 463) konfesas, ke la derivado ne estas ekskluda, ĉar paralela al la iko-derivado. Parolante ĉi-okaze pri -io kiel pri pseŭdosufiksoido, PAG fakte koncedas, ke temas pri la radikparto.
Fine estas menciindaj la botanika kaj zoologia -ioj: dalio (laŭ Dahl), latimerio (laŭ Latimer) k.a. (Kp. J. Kavka l981).
4.2. Pri -iko PAG (p. 463) singarde asertas, ke ĝi estas "neoficiala (pseŭdo)sufiksoido" samsignifa kun -io por nomi sciencojn, okupiĝojn ktp.: poetiko, stilistiko, gimnastiko k. s. PAG eĉ rezonas, ke el la vidpunkto de reguleco oni povus diri
"poezio" aŭ inverse "biologiko". Nu, pri tio oni povus sukcese dubi, kvankam siatempe M. Halvelik (1965) proponis la konsekvencan iko-sufikson por nomoj de la sciencoj. Ankaŭ W. A. Verloren van Themaat (1978) atentigis, ke - kontraste al INTERLINGUA - Eo estas bazita sur bonaj principoj, t.e. sur libera kombineblo de radikoj kun afiksoj. Bone, sed kio estas afiksoj kaj kio radikpartoj? Problemoriĉa demando.
Ĉu vere havas sencon la skrupula PAG-distingado inter la pseŭdosufiksoida -iko kaj la sufiksoida? Ĉu distingi meĥanikon, botanikon, genetikon, estetikon, optikon, onomastikon disde mimiko, retoriko, ekonomiko, ritmiko, elektroniko, atletiko, astronaŭtiko, muziko? Ĉu la teorio pri apartaj radikoj ne estus pli simpla? Kial cerbumi, ĉu liriko estas derivita de liro, dum etiko ne estas derivita de "eto"? Kvankam laŭdevene latina sufikso, en Eo -iko rolu kiel ekzemplo de radikparto, ofta en la scienca terminologio.
P. Neergaard (ref. PAG, p. 476) proponis la vortojn: ĵurnaliko, ĝardeniko. PAG opinias, prave, ke pli bona estas: ĵurnalistiko, ĝardenistiko. Mi mem voĉdonus precipe por la internacia vorto ĵurnalistiko, nepre ne por ekz. lingviko aŭ fungiko (t.e. mikologio). Saĝe konkludas PAG ĉi-koncerne (p. 463), ke la vidpunkto de internacieco ŝajnas esti pli grava tie ĉi.
4.3. Pri -ito decas denove referenci al PAG (samloke): "Ito estas neoficiala sufiksoido por formi la nomon de inflamo, brulumo el la nomo de organo. Plej ofte ĝi estas pseŭdosufikso, ĉar la organoj, pro internacieco, estas signitaj en ĝiaj kunmetoj ne per E-a, sed per greka nomo: nefrito, oftalmito, gastrito..." Sed konforme al la pli supraj diraĵoj mi trovus plej simpla konsideri -iton en: apendicito, laringito, pleŭrito k.s. kiel radikparton.
Ankaŭ en ĥemio estas uzata -it- ekz. por kombinaĵoj kun malpli de oksigeno ol havas la -at-kombinaĵoj: acido sulfita kontraste al sulfata.
Mankas en PAG mencio, ke -ito estas oftega radikparto en diversaj teĥnologiaj substancoj, sed precipe en la nomenklaturoj mineralogia, petrologia kaj paleontologia: ekrazito, eternito, iperito, aragonito, ĥrizolito, granito, baŭksito, dolomito, hipurito, trilobito k. m. a.
5. Pseŭdosufiksoidoj -ento, -oro k. a. kontraŭ la sufiksoido ‑ilo
Certe ne eblas ĉi-loke pritrakti - eĉ koncize - la kompletan sistemon de la Eo-sufiks(oid)oj. Tamen almenaŭ kelkaj meritas apartan atenton de la scienca leksikologo.
En STARTO (l981, 3, 15), J. Werner publikigis la proponon de Z. Pluhař pri teĥnika sufikso -enzo, indikanta substancon, kiu agas laŭ la radiksenco. La propono sendube estas bonmotiva, ĉar la ĝisnuna normiga Eo-literaturo apenaŭ kontentige solvas la problemon. La fundamenta sufiksoido -ilo taŭgas - post la supre aluditaj limigoj - por instrumento, aparato, maŝino; malpli bone ĝi servas por indiki agantan substancon (PLENA ILUSTRITA VORTARO, PIV, 1970: adsorbilo, katalizilo, reagilo, rivelilo, solvilo k.a. por En, It: adsorbent, Fr: adsorbant, En: catalyst, Fr: catalyseur, En: reagent, Fr: revelateur, It: rivelatore, En: solvent, Fr: solvant k.a.). Tamen ne estas konsilinde enkonduki ĉi-cele novan sufiksoidon; tiom malpli rekomendinda estas la proponita -enzo. Multe pli natura evidentiĝas apliko de -ento, konsiderata kiel radikparto (solvento, detergento, diluento, reagento, repelento k.a.). Kiuokaze -ento ne estus sufiĉe internacia, disponeblus -oro: katalizoro, inhibitoro, peptizoro, precipitoro, retardoro, lakrimatoro k.a. Kp. ankaŭ J. Kavka (1982) pri: fandento. (Vd. la notojn de la redaktinto).
6. Aliaj sufiksoidoj
El la sciencterminologie gravaj restas ankoraŭ la substantivaj sufiksoidoj -ido kaj -ismo, adjektivaj -oida, -oza, verba -izi.
6.1. Pri -ido en biologio, historio k.a. sciencoj ne estas dubo. Krome, tiu ĉi sufiksoido utilas en ĥemio: fluorido, ĥlorido, bromido, jodido. Aliflanke, pseŭdosufiksoidaj -idoj estas en oksido, sulfido, karbido, hidrokarbonido, sulfonamido ktp. Leviĝas la refrena demando, ĉu ne estus pli konvene interpreti ĉiun ĥemian -idon kiel radikparton.
6.2. Pri -ismo, tre ofta scienca vortelemento, aperas analoga problemaro. Da filozofiaj, sciencaj, artaj kaj politikaj -ismoj estas inundo. Tre komplika montriĝas ankaŭ ilia morfologia interpreto en Eo. Oni prave demandas sin, ĉu la oficialigo de l' Eo-sufiksoido -ismo (en 1914) estis bonŝanca faro ... Ĉu necesis pliigi la objektive jam korsiderindan komplikecon? Mi sole tuŝetu la situacion:
6.2.1. Naturismo kaj naturalismo estas du internacie agnoskitaj terminoj por du malsamaj nocioj;
6.2.2. Materiismo kaj materialismo same esprimas du nociojn, sed la internacia termino estas sole materialismo, dum materiismo estas pura esperantaĵo;
6.2.3. Imperiismo kaj imperialismo estas absolute sinonimaj vortoj, el kiuj la unua estas Eo-derivaĵo, dum la dua estas internacia "naturalismaĵo". Ĉu sufiĉe pri -ismo? Aŭ ĉu vi aŭdacos plu-vadi en tiu balasta pluv-ado? "Ne ĉiam beno por planlingvo estas ĝiaj afiksoj", dirus la robotoj, kiuj provus komputore traduki mian Eo-tekston...
6.3. Pri -oida, PAG (p, 467) diras, ke ĝi estas neoficiala sufiksoido, signifanta -forma. Pro praktikaj konsideroj, la senpera substantivigo de -oida estas uzata ne en la senco: kvalito, sed en la senco: objekto. Ni esperu, ke oni neniam oficialigos tiun ĉi vortelementon kiel sufiksoidon; ĝia ofteco en diversaj sciencaj terminologioj estas tre konsiderinda, sed la spertoj pri ĝi proksimume similas al tiuj de O. Reiersřl (1982, p. 17 - 18): "‑oido ne estas sufikso en la matematiko. La rilato inter X-o kaj X-oido en la matematiko montras tre grandan variadon en la diversaj X-oj. Tial ĉiuj matematikaj terminoj, kiuj finiĝas per ‑oido, devas esti konsiderataj kiel apartaj radikoj, ne kiel derivitaj vortoj."
6.4. Pri -oza, PAG (p. 467) same konfirmas la neoficialecon kaj avertas kontraŭ uzo ĉe adjektivaj kaj verbaj radikoj, kie ĝin anstataŭas -ega. En la medicina lingvo ĝi havas tri signifojn (ĉu sole tri?), en la ĥemia ĝi - krom alio - indikas la malpli grandan valenton de katjono en pluraj eblaj kombinaĵoj: feroza oksido (FeO) kompare kun ferika oksido (Fe2O3). Pri aliaj signifoj de ‑ozo en la ĥemio organika (glukozo, laktozo, ribozo aŭ pentozo) estus traktinde pli eble en kadro sisteme nomenklatura kun aliaj vortelementoj (ekz. azo- kaj -azo) pli bonŝancaj ol -ozo, ĉar neniam minacis al ili danĝero fariĝi Eo-afiks(oid)oj, ĉu oficialaj, ĉu neoficialaj. Pri tiuj ne povas esperantologoj diskuti; maksimume ili povas plori kiom "naturalisma" estas la scienca terminologio rilate Eon. Tamen, tiu terminologio estas pli objektiva fakto ol ajna pia deziro. Kiam la geologoj, fizikistoj, biologoj k.a. cerbumis pri siaj terminoj, ili iom ignoris la problemojn planlingvajn ...
6.5. Pri -izi, PAG (p. 475) diras, ke ĝi estas neoficiala teĥnika sufiksoido, uzata laŭ -jenaj sencoj:
6.5.1. apliki ion science aŭ metie, sur alian objekton, ekz. salizi = saturi per salo fluidaĵon por precipiti koloidojn; alia afero estas sali manĝaĵon;
6.5.2. apliki metodon de iu, ekz. pasteŭrizi, rentgenizi.
Restas demando, ĉu -izi por tiom specialaj kaj samtempe diversaj signifoj estas nepre necesa. Ĉu ne sufiĉus: sali, pasteŭri, rentgeni (Cs: rentgenovati, ne rentgenizovati) ktp.? Aliflanke en geologio tute bone eblus utiligo de la verbaj sufiksoidoj -igi kaj -iĝi anstataŭ la originalaj -iz-. Cs: kalcitizace, De: Kalzitisierung, En: calcitization, Eo: kalcitigo aŭ kalcitiĝo, laŭ kunteksto, Fr: calcitisation, Pl: kalcytyzacja. Internacieco de la terminoj ne tre difektiĝus pro la du Eo-sufiksoidoj.
7. Prefiksoidoj
El la (pseŭdo)prefiksoidoj adverbaj, scienc-terminologie povas servi ekz. dis- (disloki, dissekci, dissemi, sed: dispersi, distribui, diskordanco); re- (redeponi, reformi, refrakto, regreso), retro- (neoficiala, en la senco: kontraŭe al la kutima direkto, ekz. en geologio: retrogranda metamorfozo). El la (pseŭdo)prefiksoidoj prepoziciaj ofte utilas de-, inter-, per-, post-, sub-, super-, trans-. Kompare kun la prefiksoidoj adverbaj ili ne alportas tiom da morfologiaj problemoj. Ĝenerale dirite, ili estas sufiĉe internaciaj por grave konsistigi sciencan terminologion.
8. Konkludoj
Eblis nur supraĵe tuŝi la problemoriĉan kampon de la scienca leksikologio. Devus sekvi pli detalaj statistikoj. Tamen eĉ sen tiaj oni povas aserti, ke en la sciencaj terminologioj la vortelementoj, rolantaj kiel Eo-afiksoj, partoprenas etprocente, dum la samaj vortelementoj radikpartaj forte superregas. Tiu ĉi fakto estu averta adrese al eksperimentemaj esperantistoj, kiuj dezirus inventi kaj oficialigi pluajn afiksojn. Laŭokazaj proponoj ne vekis favoran reeĥon. Sufiĉas foliumi malnovajn jarkolektojn de SCIENCA REVUO, PLENAN ANALIZAN GRAMATIKON, PLENAN ILUSTRITAN VORTARON k. a. gravajn publikigaĵojn.
Komparo kun la freŝdata terminprovizo de faklingva Esperanto instruas nin, ke preskaŭ ĉiu specialisto sentas tre fortan afinecon al siafaka terminologio, pli malpli kodigita de internaciaj instancoj. Al esenca reformado (plibonigado, raciigado) de tiu terminologio helpe de Eo-afiksoj li apenaŭ inklinas. (Vd. la notojn de la red.).
9. Referencoj
Broczkó, P. (1983): Mikro-komputilo. - INTERNACIA KOMPUTADO. Budapeŝto.
Halvelik, M. (1965): Normlingva Esperanto. 14 p. - Stencilita manuskripto. Borgerhout.
Kavka, J. (1981): Onomastiko en fakterminoj konsidere ilian esperantigon. - Kolekto de la referaĵoj de konferenco APLIKO de ESPERANTO EN SCIENCO KAJ TEĤNIKO, vol. l, p. 6 - 14. Žilina.
Kavka, J. (1982): Fonolitoj kontribuas al ŝparado de energio.Kolekto de la referaĵoj el la internacia SEMINARIO PRI APLIKO DE ESPERANTO EN SCIENCO KAJ TEĤNIKO, p. 29 - 35. České Budějovice.
PLENA ANALIZA GRAMAATIKO DE ESPERANTO (K. Kalocsay - G. Waringhien). (1980). Kvara, tralaborita eldono. - Universala Esperanto-Asocio. Rotterdam.
PLENA ILUSTRITA VORTARO de ESPERANTO (1970). Ĉefredaktoro G. Waringhien. - Sennacieca Asocio Tutmonda. Paris.
POŜATLASO DE LA MONDO (1971). - Kartografie, n.p., Prago.
Reiersřl, O. (1982): Matematikaj kaj statistikaj terminoj en Esperanto (Suplenento al PIV). - Statistical Memoirs, l,l-33. Institute of Mathematics, Univeisity of Oslo.
Verloren van Themaat, W. A. (1978): Internacia vortaro kaj ĝia signifo por la dezirinda formo de planlingvo. - SCIENCA REVUO, 99 - 117. Ĉapeko.
Werner, J. (1981): Dekduo da fakaj vortoj por praktika uzo /1/. STARTO, 3, 14 - 15. Prago.
Alvenis: 1984.02.06.
Notoj de la redaktinto:
La sufikso -ent/o tute ne solvas la problemon pro kiu estis siatempe proponita la sufikso -enzo, nome: diferencigi la vivan aganton (personon) disde la aktive aganta, efikanta, aĵo (substanco, objekto). En kelkaj evoluintaj fakoj estas jam tiu diferencigo necesa. Ne gravas ĉu ni komprenas la vorteron -ent- kiel sufikson, resp. sufiksoidon, aŭ kiel nedisigeblan parton de koncerna vortradiko - estas la nediskutebla fakto, ke en Eo jam ekzistas la vortoj "agento", "prezidento", "studento" k. s. Estas jam malfrue rezervi la vorteron -ent- por aĵoj. Simile nespecialigita estas la uzo de -or/o.
Akcepto de la postulo "ne oficialigi novajn afiksojn" estus tute pereiga por la apliko de Eo en kelkaj evoluintaj fakoj. Ekz. la moderna sistema ĥemia nomenklaturo, precipe en organika ĥemio, estas jam neimagebla sen granda arsenalo de prefiksoj kaj sufiksoj kun precize difinitaj signifoj. Tiu nomenklaturo estas siaspeca aglutina "sublingvo" funkcianta eĉ en neaglutinaj naciaj lingvoj. Sed la evoluo direktiĝas al la afiksa nuancigo de la signifoj de vortoradikoj ankaŭ en aliaj sciencoj, ekz. fiziko, biologio. Estu nur menciitaj vort-grupoj kiel: absorb(ad)o - absorb/anco, indukt/o - indukt/anco, rezist/o - rezist/anco, resp. lili/o - lili/aco, roz/o - roz/aco.
"Naturalisma" transprenado de ĉiuj novaj terminoj kiel unu solan nedisigeblan vortoradikon estas neimagebla kaj cetere en la malakordo kun la ĝenerala evoluo. Kompreneble, la transprenado de novaj afiksoj devas esti kritikema kaj kreema adaptado, dum kiu oni devos observi la planecon kaj regulecon de Eo.
Principoj de Esperanto
Karolo Piĉ, akademiano
Principoj de Esperanto estas tio, kion iom vage oni nomas la spirito de la lingvo, sed kion ĝis nun oni neniam klare formulis kaj difinis. Kelkfoje la principojn de la lingvo oni identigas kun la Fundamento de Esperanto. Tamen ankaŭ tio ne estss preciza. Ĉar fakte la principoj de Esperanto estas la interna. programo de la lingo, tiu ena komputila meĥanismo, kiun ni senĉese aludas ĉi tie. La principoj iom tiom respondas al la gramatiko de la lingvo. Bedaŭrinde ankaŭ tiu komparo estas nur proksimuma. Ĝi validus erst kiam ni posedus Kibernetan Gramatikon de Esperanto.
La ĉefaj principoj de ia lingvo estas:
1) severa komputilismo,
2) reciproka kunrespondo: rilato - kodindiko,
3) absoluta semantemismo,
4) variivo de elementoj.
1) Rilate al Esperanto oni povas paroli preskaŭ pri atomismo. Ĉar la tuta Esperanto konsistas el bazaj, ne plu divideblaj unuoj, kiuj senĉese eniras en la plej buntajn kaj variajn interagojn kaj interaktojn. La sola limigo ĉi tie estas la lingva programo kaj la logiko de la sistemo mem. La lingva programo iam ne allasas iujn kunmetojn. Tiel ekzemple kutime ne eblas kunigi adjektivkategorian vorton kun adjektiviga sufikso: blankebla. Aliflanke la propra logiko de la sistemo iam ne akordiĝas kun ia ordinara logiko. La sistemo tial permesas jen eĉ kalsonino, ŝtrumpino, koksino, mamino, buŝino. Entute Esperanto ebligas preskaŭ senfinan liberan-kunmetadon kaj dismetadon. Ja ŝajnas, ke ĝuste tio estas unu el ĝiaj plej elstaraj ecoj: neniel limigitaj kombineblo kaj kombinivo.
2) La severnn kunrespondon rilato - kodindiko ilustras ekzemple la esperantaj pluraloj: homo - homoj, malsimilaj al la Idaj: homo - homi. Tiu kunrespondo estas unu el la aliaj principoj de Esperanto. Ĝi koncernas la bazajn gramatikilojn: ‑as,
‑is, ‑n, ‑ant' kaj la aliajn. Ĝi ne allasas esceptojn. Kaj ĝi validas ankaŭ pri la fonetiko.
Esperanto estas idiomo diakrita. Ĝi distingas molajn konsonantojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ kaj la duonvokalon ŭ. Ĝi ne distingas longajn kaj mallongajn vokalojn. Unue, tia distingado, en internacia skalo, tute ne estas ĝenerala. Due, longaj kaj mallongaj vokaloj diferencas de lingvo al lingvo. Tial la longon la esperanta sistemo saĝe tute ignoras, ne indikante ĝin. Se aŭtem, ial, tamen ĝi volus fari tion, ankaŭ tiam ĝi devus uzi diakritan signon, eble ian ': fíno - malkomenco; Fino - Suomo. Nepre ĝi ne povus uzi duoblan literon: aa, nn, kiel en Izaako aŭ Finno, se ne paroli pri tio, ke jen unufoje la duobligo longigas la vokalon (a en Izaako), dum alifoje ĝi mallongiĝas ĝin (i en Finno). Duoblaj literoj do estas ne nur ŝoko antifundamentaj, preskaŭ kaprice arbitraj, kaj kopiitaj al tute alia sistemo, sed ĉefe absolute neakcepteblaj por la kiberneta kodo de Esperanto.
3) Morfemoj (formaloj) kaj semantemoj (sencaloj) estas la bazaj elementoj de la lingvo. Esperanto tamen ne kontentiĝas per iaj ajn formaloj kaj sencaloj. Principe ĝi preferas ĉiam nur la ne plu divideblajn morfemojn kaj semantemojn. Tial jen kosmonaŭto estas por ĝi ordinara vorto kunmetita el semantemoj kosm' kaj naŭt', kiuj retre liveras naŭti, naŭtadi, naŭtino, naŭtiko, akvonaŭto, aeronaŭto, spaconaŭto kaj aliajn. Simile petrografio donas petro (roko), petrologo, petrologio, sed eĉ petroleo (petrolo; ĉi tie komparu ankaŭ gasoleo - gasojlo!), petroĥemio, petrodolaroj.
En ambaŭ kazoj praktike temas pri retroderivado. Sed retroderivado estas nenio alia ol konsekvenca aplikado de la dua parto de la 15-a regulo.
La absoluta semantemismo igas Esperanton eksterordinare riĉa, tamen samtempe ankaŭ maksimume simpla. Ĉar la esenco mem de tiu proceso estas resimpligado, reordigado, resĥemigado. Tial paŭperismo liveras jen paŭpera (malriĉa), jen paŭperizi, paŭperulo. Pitekantropo donas piteko (simio) kaj antropo (homo).
Kaj Esperanto tiametode atakas pli malpli poiome ĉiujn pseŭdoradikojn, kiujn ĝi dismembrigas serĉante la bazajn elementojn, kiuj konsistigas ilin. Tiamaniere ĝi tre simpliĝas. Kaj en la daŭro de tiu proceso sammezure ĝi eĉ aŭtentiĝas kaj viviĝas.
Ĉar lingvo vivanta ne povas konsisti el nuraj fremdaj vortoj. Tion sciis kaj scias ĉiuj lingvistoj. Tion scias eĉ niaj kleraj kontraŭuloj. Tia1 iliaj paroloj pri senviva kodo, maŝino senanima, barbara miksaĵo. Tiuj paroloj tute ne estas senbazaj teorie. Ili estas senbazaj praktike! Ĉar en la sĥemisma Esperanto fremdaj estas ĝuste ĉiuj imitismaj formoj naturalismaj, dum naturaj estas ĉiuj formoj plene kaj aŭtente sĥemismaj! Tio respondas al la logiko de la afero! Tion krome konfirmas eĉ ĉiuj, kiuj ĉiutage okupiĝas pri Esperanto. Kaj tion, cetere, konscias ak la lingvo mem. Tial, iom post iom, ĝi komencas ataki interalie eĉ plurajn latindevenajn verbojn kunmetitajn, el kiuj ĝi retroderivas la protoradikajn trahi (tiri), pliki (plekti), spekti (rigardi), klami (voki), gresi (paŝi), stitui (starigi), strui (meti, starigi), kludi (formi), poni (meti), sisti (starigi, firmigi, haltigi), kaj aliajn. Ĝis nun, tamen, ĉio ĉi estas pli tendenco ol preta fakto, kaj longdaŭra proceso pli ol fermita evolustadio. Sed la ĵus cititaj protoradikoj ekzistas kaj nenio plu strekos ilin for. Tiom pli, ke ankaŭ la lingvo mem ne rezignos pri ilia funda ekspluato. Cetere severa sistemigado kaj resistemigado estas la ĉefa tendenco de la kiberneta Esperanto, tendenco kiu ne permesas al la lingvo toleri elementojn, kiuj iel ne akordiĝas kun la sistemo. Tiurilate Esperanto estas altgrade imunologia.
Sed tie ĉi kunefikas ankoraŭ unu cirkonstanco: profunda ekonomieco de la sistemo. Iom tiom ekonomiaj estas ankaŭ lingvoj naciaj. Ilia ekonomieco aŭtem estas pure hazarda, pli malpli sporada kaj nur deala. En Esperanto kontraŭe la ekonomieco estas rekte parto de la ĝenerala komputilismo de la lingvo. Ĉar absolute komputila parolilo fakte eĉ ne povas esti neekonomia. Ekonomiecon grave bremsas naturalismo - imitismo. Sed imitismo ne estas tendenco. Imitismo estas nur interlingvista herezo kaj eraro, kaj afero de kelkaj okcidenteŭropanoj. Germanlingvanoj kaj slavoj ne akceptas ĝin. Kaj miliardopaj amasoj aziaj kaj afrikaj rekte ĝin rifuzas. Ĉar en la komputila epoko havas ŝancon nur la same komputila Esperanto. Kaj imitismo estas komplika, eksmoda, aracia kaj malmoderna.
4) La atomismo kaj semantemismo de Esperanto kuntrenas unu interesan fenomenon: variivon de elementoj. Iuj elementoj, almenaŭ provizore, estas nedefinitivaj. Tiurilate Esperantaj vortoj similas al atomoj. Ankaŭ ili disfalas. Tamen ankaŭ ĉi tie eblas previdi nek kiuj vortoj disfalos, nek kiam tio okazos. Tio signifas, ke oni ne konas la tempon de la respektiva disfalo. Oni konas ĝiajn cirkonstancojn! Ĝi okazos, kiam ekzistanta elemento renkontos alian elementon, kun kiu ĝi povos eniri en interakton. La apero de la Ilustrala prepozicio pre tiel nuligis unuflanke la ĝisnunan preleg‑o, el kiu ĝi faris pre‑leg‑o, aliflanke tamen ĝi samtempe ebligis la naturalisman presid‑ent‑o, kiu subite fariĝis aŭtente sĥemisma. Simile la Ilustrala sufikso -al' disfaligis katedral-o (katedra preĝejo) al katedr‑al‑o. Malan proceson travivas ĵurnal-o, kiu naskas ĵurn‑al-o. Sed al tago, retre, tuj kreiĝas la propra analoga tag‑al‑o, signifanta tamen ne nur "gazeto", sed eĉ "taglibro"kaj "kontlibro". Tamen anal-o restas anal-o, ĉar la retroderivo an‑al‑o la lingvon ne logas. La kialo klaras. An‑al‑o ja liverus ano. Sed la homonimeco de ano (membro, jaro) estus tro konfuza. La lingvo tial rezignas pri la ebla riĉiĝo. Tamen tuj ĝi kompensas sin aliloke. Al analo ĝi kreas la propran jar‑al‑o.
La variivo de elementoj estas proceso, kiu senĉese deruliĝas. Kutime ĝi ŝanĝas la internan strukturon de la vorto: katedr‑al‑o. Ĝi ne ŝanĝas la vorton mem: katedralo. Ĉar ankaŭ ĉi tie efikas la interna kibernetismo de la lingvo. Fakte katedr‑al‑o anstataŭ katedral‑o estas nur pliprecizigo, alsimiliĝo al la interna kodo, kaj parto de la daŭra kribrado de la alte specialigita materialo, kiu konsistigas la lingvon.
La kosmoglotiko de la pasintaj jarcentoj revis eĉ ne tiom pri universala idiomo, kiom ĝuste pri lingvo absoluta. Esperanto estas enkorpiĝo de tiu idealo.
Sed absoluta lingvo havas eĉ iajn parametrojn. Tial oni ne povas lasi sen atento duoblajn literojn, pseŭdoradikojn kun falsaj kaj miskomprenigaj pseŭdoprefiksoj kom‑, kon‑, ko‑, eks‑, im‑, in‑, estanto anstataŭ estanteco kaj aliajn, ĉar ĉio ĉi estas atencoj kontraŭ la sistemo. Se oni ne likvidus ilin, ili iom post iom amasiĝus tiom, ke ili fine strangolus la sistemon: Eperanto fariĝus la plej malfacila lingvo de la mondo.
Esperanto estas teĥnika planlingvo. Tial ĝin devas regi antaŭ ĉio planistiko kaj teĥniklingvistiko.
Sed ekzistas ankoraŭ unu kaŭzo, kial oni devas adiaŭi la duoblajn literojn, la ĵus aluditajn kom-, kon-, kaj la aliajn monstrojn.
Tuj kiam Esperanton ekuzos milionopaj amasoj, ili komencos paroli absolute sĥeme, ĉar sĥemismo estas antaŭ ĉio eĉ ekonomiismo, t.e. tempoŝparo kaj pensadŝparo. Kaj tial do en la lingvo eksvarmos aŭtentaj vortoj kiel inologio (ginekologio), nomistiko (onomastiko), presidento (prezidanto), klepti (ŝteli) kaj aliaj. Oni malkovros, ke la angla -er estas uzata ak por nomi la plej banalajn iletojn (hattle opener) ak por signifi la plej komplikajn aparatojn (computer, ekzemple), ke ĝi do funkcias tute same kiel la esperanta -il'.
Sekve enkondukante pseŭdoradikojn, neĝustajn kaj netaŭgajn novismojn, kaj aliajn misajn formojn, ni ne nur balastigas la vortaron, sed eĉ elkreas morgaŭajn problemojn.
Ŝajnas, ke jam jarojn tiriĝas embuska Okcidental-sĥismo. Naturalismo tamen ne estas solvo. Naturalismo estas nur trompo kaj vaglumo. Tion necesas konscii. Tiom pli, ke Esperanto nun troviĝas en la plej danĝera punkto de sia evoluo, en ia transira stadio, en amorfa stato de la prematuriĝo literatura, scienca, artisma kaj lingvistika, en kvazaŭa preŝtupo de ĝeneralaj firmiĝo kaj definitiviĝo. La internaj aglutinaj, sĥemismaj kaj kiberrnetismaj fortoj de la lihgvo vekiĝas kaj ekas efiki kaj funkcii. Malfermiĝas la tempo de granda reordigado kaj purigado. Ĉar kio eblis en la naŭcentradika Esperanto, tio ne plu eblas en la dudekmilradika, en kiu ĝi jam nun kaŭzas nur konfliktojn kaj karambolojn! Kaj en la centmilradika Esperanto la naturalisma miŝmaŝo estos absolute elkludita.
Multo en la hodiaŭa vortaro de Esperanto estas papereca, paskvila, neaŭtenta kaj mucida. Sed la ĉiam kreskantaj Esperante paralantaj amasoj kaj ĉefe la ŝtorme disvolviĝanta literaturo de Esperanto sendube baldaŭ elsarkos la trudherbojn kaj paflorojn.
|