|
P. J. Proudhon: Nacia ŝtato kaj alcentrismo
|
bet | 9/27 | Sana | 10.06.2021 | Hajmi | 324.03 Kb. | | #14893 |
7.3 P. J. Proudhon: Nacia ŝtato kaj alcentrismo
La nacia sento estas inverse proporcia al la vasteco de la ŝtato. Laŭgrade kiam ĝi enkorpigas novajn teritoriojn, tiam iom post iom okazas degeneriĝo. Ĉi tiu estas unu el la kaŭzoj de dissolviĝo de la ŝtato. Nacieco mallarĝigas sentojn kaj genion. Aglomeriĝo ilin plilarĝigas.
La nunan francan naciecon konstituas almenaŭ dudek malsamaj nacioj, kies karaktero, observata en la popolo kaj en la kamparanoj, estas ankoraŭ forte definita... La franco estas homo konvencia, ĝi ne ekzistas. Tiu, kiun ni ŝatas reprezenti en romanoj, dramoj, karikaturoj – ĉu li estas militisto aŭ kuiristo, barbiro aŭ vojaĝa komizo – estas ŝerco.
Nacio tiom granda nepre regas sin helpe de la forto. La konstanta armeo utilas ĉefe al tio. Se vi levus tiun helpon al la centraj administrado kaj polico, Francio falus en federismo. La lokaj altirfortoj venkas.
Francio kaj Rejno, 1867
|
| |