• Konfederacio
  • 2.1 Tamen ne facilas konkeri federan konstitucion
  • 2.2 Por federa eŭropa Konstititucio
  • Ŭropa federismo el dokumentoj de uef (Unio de Eŭropaj Federistoj)




    Download 364.89 Kb.
    bet3/27
    Sana10.06.2021
    Hajmi364.89 Kb.
    1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   27
    2. De konfederacio al federacio

    Nepre necesas atentigi pri la distingo inter la signifoj de federacio kaj konfederacio.

    - Federacio estas sume unio de ŝtatoj, kun komuna federa konstitucio, kies decidoj estas alprenataj je plejmulto. Kaj ja fakte tiu estas la kazo de Usono, Germanio, Svislando, Brazilo kaj Kanado. Federacio rilatas do ununuran ŝtaton,

    *

    kiu havas komunajn internaciajn reprezentantojn, komunan eksterlandan politikon, komunan defendo-sistemon kaj komunajn ekonomian sistemon kaj merkaton;

    *

    kies Parlamento ĝenerale konsistas el du ĉambroj: la Senato, kie estas reprezentataj la ŝtatoj-membroj, kaj la “Kongreso aŭ Parlamenta Ĉambro”, kie estas reprezentataj la civitanoj;

    *

    kies civitanoj estas samtempe civitanoj de la “federacia ŝtato” kaj de la “ŝtato-membro”.

    - Konfederacio estas fakte ligo de ŝtatoj, aliĝantaj traktatojn pri komunaj celoj, kies decidoj estas alprenataj je unuanimeco. Tiu ja estas la nuntempa kazo de UE, sed la eŭropa federista movado celas evidente federan Eŭropon.

    Evidentas do kial pluraj ŝtatoj, celante firmigitan kunagadon, ĝenerale ĝin starigis de komence sur bazo de konfederacio, kaj kial en sekvaj jaroj nepre ili devis pasi al federacio, kun komuna konstitucio.



    2.1 Tamen ne facilas konkeri federan konstitucion

    Male ol la koncepto de ŝtato, kiu estas tute evidenta, la koncepto pri konfederacio aŭ federacio estas iom fora de la popolaj bezonoj, kvankam iliaj konstitucioj devas poste esti aprobitaj de la popolo mem. Sekve al tio, la diskonigo de projekto pri federa ŝtata organizo estas tasko de kultura kaj politika eminentularo, kiu poste kuntrenu la civitanojn al pli bona elektinda irvojo.

    Pri la Usona konstitucio La konfedera konstitucio de 1777 alvenis je konkludo de 20 jaroj da projektoj de konfederacio inter la 13 jamaj britaj kolonioj. Tiu konstitucio, estante konfedera, postulis ke ĉiu amendo de la teksto estu aprobita de ĉiuj 13 landoj. Kiam evidentiĝis ke tiu regulo neniam permesos plibonigi la konstitucion por igi ĝin efektive federa, la membroj de la Konvencio, kunigitaj en Filadelfio en 1788, decidis ke la nova teksto ekvalidos tuj kiam aprobita de almenaŭ 9 ŝtatoj: Delaware, New Jersey kaj Georgio aprobis la konstitucion je unuanimeco; Connecticut, Pennsylvania, Maryland, New Hampshire kaj South Carolina per bona marĝeno; Massachusetts kun forta rezisto (187 kontraŭ 168). Atinginte la "kvoton 9", la konstitucio teknike ekvalidis; tamen ankoraŭ ne respondis al la voko du gravaj ŝtatoj (Virginio kaj Nov-Jorko), kie la rezulto estis necerta. Komence oni decidis atendi la voĉdonon de ceteraj 4 landoj post tenaca kampanjo de la federistoj. Sed du landoj (North Carolina kaj Rhode Island) estis renome kontraŭaj, tial la kontinenta Kongreso agis senhezite: anoncis la federaciajn elektojn laŭ la la nova konstitucia sistemo kaj ili okazis en januaro 1789. Sekve, inter la kunvoko de la federa konvencio (majo 1787) kaj la fino de la aprobprocezo de la Konstitucio (julio 1788) pasis 14 monatoj... kaj la landoj-membroj estis nur 13! Nur post la konkero de la federa konstitucio je 13 ŝtatoj-membroj, en la sekvaj 40 jaroj la Usona unio iom post iom plilargiĝis ĝis 31 ŝtatoj-membroj. Pri la Svisa federa konstitucio La debato startis proksimume je 1830, kaj tuj ĝi renkontis reziston de kantonoj, kiuj ne volis rezigni je sia suvereneco. La akcelilpuŝo venis post la intercivitana milito je 1847, kiam la katolikaj kantonoj, kunigitaj en Sonderbund, decidis disiĝi de la kantonoj plejparte protestantaj. La milito daŭris nur kelkajn semajnojn finiĝante per la malvenko de la Sonderbund, kaj tio montris ke bona federismo postulas pli fortan centran registaron, t.e. malsaman distribuon de la povo inter centro kaj periferio. Tial speciala komisiono estis taskita redakti projekton de la nova konstitucio, kiu poste estis submetita al Dieto (tiama parlamento); poste 14 kantonoj aprobis, 5 rifuzis kaj 6 sindetenis... tamen, por kompletigi la procezon, necesis la aprobon de almenaŭ du trionoj de la tuta svislanda popolo. La popola voĉdonado en la unuopaj kantonoj okazis en monato aŭgusto 1848 kaj donis jenajn rezultojn: en 6 kantonoj la popolo diris “ne”, sed la regulo je du trionoj permesis al Dieto anonci ke la konstitucio estis "solene aprobita kaj deklarita fundamenta leĝo de la Svisa Konfederacio". 2.2 Por federa eŭropa Konstititucio Estas tute konsekvence ke ankaŭ la eŭropa Federacio devos doni al si Konstititucion, kiu pri EU (Eŭropa Unio) difinu la ĉefajn celojn, la institituciojn kaj la fundamentajn rajtojn de la civitanoj. Konstitucio estas fakte la nura rimedo por porti al federa unuiĝo en Eŭropo kaj por garantii al nia kontinento ŝtaton funkciantan surbaze de juro kaj demokration klare kompreneblan kaj efike funkciantan. Ekde 1977 UEF, danke al sia “Kampanjo por federa eŭropa Konstitucio”, povis partopreni la laborojn de la eŭropa Konvencio, kunvokita por la unua projekto pri eŭropa Konstitucio. Dum la lastaj jaroj pli kaj pli kreskanta nombro da eminentuloj partoprenis la publikan eŭropan debaton: politikistoj je alta nivelo kaj akademiaj estroj subtenis la projekton por eŭropa Federacio, agnoskante ke la vorto “federa” ne signifas alcentrigo, sed demokratio kaj efikeco. La ĉefaj valoroj, sur kiuj devos baziĝi la eŭropa Konstitucio estas la paco, la demokratio, la respekto de la fundamentaj rajtoj, la respondeco, la libereco, la solidareco, la malcentra decidpovo kaj la daŭrigebla evoluo. Krome estas esence ke tiu Konstitucio fiksu klaran hierarkion kaj disdividon de la kompetentoj inter EU kaj ĝiaj ŝtatoj-membroj, tiamaniere ke la publika agado efektiviĝu kiel eble plej najbare al la civitanoj. La demokrata legitimeco de EU devos baziĝi sur la civitanoj – reprezentataj en unu ĉambro de la Eŭropunia Parlamento - kaj de la ŝtatoj-membroj – reprezentataj de la estonta federa Senato. La eŭropa Federacio devos baziĝi sur jenaj supernaciaj institucioj, kun suverenaj povoj: 1. la federa Kongreso je reprezento de la ĉivitanoj, kiel leĝfara ĉambro de la Eŭropunia Parlamento; 2. la federa Senato je reprezento de ĉiuj ŝtatoj-membroj, kiel leĝfara ĉambro, anstataŭ la nuna Konsilio de la Fakministroj; 3. la federa registaro, anstataŭ la nuna Komisiono; 4. la Kortumo je Justico.


    Download 364.89 Kb.
    1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   27




    Download 364.89 Kb.

    Bosh sahifa
    Aloqalar

        Bosh sahifa



    Ŭropa federismo el dokumentoj de uef (Unio de Eŭropaj Federistoj)

    Download 364.89 Kb.