Konkludo
La nutraĵproblemo estas nun, en nia progresema jarcento, la ĉefa vere grava problemo de la homaro. Ĝia solvado estos necesa jam en la nomo de la duono de malsatantaj homoj kaj ĝi povas sukcesi nur dum la daŭra kaj justa paco.
La solvado kategorie pretendas la rekonstruon de la tutmonda ekonomio laŭ la longdaŭra plano kun enormaj financaj elspezoj en ĉiuj fakoj de la ekonomia vivo - maŝinkonstrua, ĥemia, nutraĵa industrioj, scienca laboro eluzanta grandegajn energifontojn kaj rezultojn de la meĥanigo, aŭtomatigo kaj robotigo.
Samtempe restas nur la espero al la homoj de la bona volo, ke ankaŭ la nutraĵproblemo estos digne solvita.
Alvenis: 1984.01.23.
Noto de la redaktinto:
Kelkaj informoj el la prelego estas kompletigindaj jene: Longjara aplikado de pezaj agrokulturaj maŝinoj, ekz. en Ĉeĥoslovakio, en kelkaj regionoj malbonigis la grundon tiomgrade, ke la produktiveco ne altiĝas eĉ post la aplikado de la modernaj metodoj (akvumado, sterkado ktp). La kaŭzo estas troa kunpremiteco, densigo de la grundo. La produktiveco de agroj ne ĉiam estas rekte proporcia al la dimensioj de maŝinoj. Tial oni reenkondukas por kelkaj laboroj malpezajn maŝinojn kaj ĉevalojn, cetere neanstataŭigeblajn per la peza meĥanismo en malfacile alireblak terenoj.
Simile okazas parte la "renaskiĝo" de la teksvegetalo kaj ŝafo, ĉar la tute sinteza teksaĵo ne ĉiam estas fiziologie senefika.
|