• E N H A V O
  • II. PROBLEMOJ DE LA FAKAJ LINGVO KAJ TRADUKO
  • PERSPEKTIVOJ DE LA MONDA NUTRAĴ-PRODUKTADO PRI LA TUTMONDA NUTRAĴPROBLEMO
  • Biomaso: Kaj nutraĵo kaj brulaĵo Ĉu biogaso estas la solvo Roland Schnell, Dipl.-Chem. Teĥnika Universitato de Berlin
  • Konfliktoj inter diversaj utiligmanieroj de biomaso
  • Biogaso - brulgaso el natura procezo
  • Biogaso-instalaĵo laŭ ĉina tipo
  • Biogaso en la Tria mondo
  • Pri la taksado de la endaĝerigo de agrokulturaj terenoj pro malfruaj frostoj Dr. Karl-Hermann Simon l. Problemaro
  • Testado de poento-taksmetodoj
  • La proponita "Eberswalde-e direktivo" por la taksado de frostendanĝerigo
  • Direktivo por la taksado de loke kaŭzita frostendanĝerigo en la malalta regiono de GDR Ŝlosilo por taksado
  • Ŝtupoj de frostendanĝerigo
  • 4. Pri la praktika uzo de la "Eberswalde-a direktivo"
  • Unu el la ebloj por plialtigo de la nutraĵproduktado en la agreprodukta kooperativo "Rákoczi" de Kardoŝkut
  • V e r t i k o - nova sistemo de la kulturado de vitoj ebliganta kompleksan meĥanigadon Spertoj en la agrokultura kooperativo "Dukla" Vracov.
  • Malalta flugo permesata!
  • Distribuoj de agroavioj.
  • Apliko de esperanto en scienco kaj teĥniko 1984




    Download 0.84 Mb.
    bet1/5
    Sana10.04.2017
    Hajmi0.84 Mb.
      1   2   3   4   5

    Ĉ e ĥ a E s p e r a n t o - A s o c i o

    S C I E N C A - T E Ĥ N I K A S E K C I 0


    Kolekto de la referaĵoj el la internacia seminario
    APLIKO DE ESPERANTO

    EN SCIENCO KAJ TEĤNIKO

    1984
    l. PERSPEKTIVOJ DE LA MONDA NUTRAĴ-PRODUKTADO

    2. PROBLEMOJ DE LA FAKAJ LINGVO KAJ TRADUKO


    B r n o 1 9 8 4

    E N H A V O

    Paĝo:
    I. PERSPEKTIVOJ DE LA MONDA NUTRAĴ-PRODUKTADO


    1. Miroslav TŮMA - Zdeněk TRČKA - Miroslava TRČKOVÁ; Ĉeĥoslovakio:

    Pri la tutmonda nutraĵproblemo


    2. Roland SCHNELL; Germanio - Okc. Berlino:

    Biomaso: Kaj nutraĵo kaj brulaĵo. Ĉu biogaso estas la solvo?


    3. Karl-Hermann SIMON; Germana DR:

    Pri la taksado de la endanĝerigo de agrokulturaj terenoj pro malfruaj frostoj


    4. Gábor KISS; Hungario:

    Unu el la ebloj por plialtigo de la nutraĵproduktado en la agrarprodukta kooperativo. "Rákoczi" de Kardo­sku


    5. František HAVLÍK; Ĉeĥoslovakio:

    Vertiko - nova sistemo de 1a kulturado de vitoj ebli­ganta kompleksan meĥanigadon. Spertoj en la agrokultu­ra kooperativo "Dukla" Vracov


    6. Richard PARTECKE; Germana DR:

    Malalta flugo permesata!


    7. Csaba SZÉKELY; Hungario:

    Kontraŭhajla agado en Hungario


    8. Bo.humir KÁBRT - Jan HOLEC; Ĉeĥoslovakio:

    La genetika reala produktiveco de tritikaj kulturvari­oj kaj ilia ekostabileco


    9. P. M. LERNER - U. Z. RAĤMATULLIN; Sovetunio - Uzbeka SSR:

    Graveco de kontraŭsalmonelozaj rimedoj por la pligrandigo de la moderna viando-produktado


    I0. Aleš NEDOMLEL; Ĉeĥoslovakio:

    Apliko de kelkaj netradiciaj mineraloj kaj rokaĵoj en la terkulturo kaj nutraĵ-produktado, kaj alia provizo.


    11. Zdeněk POLÁK ; Ĉeĥoslovakio:

    Kelke da ekonomiaj rimarkoj pri la perspektivoj kaj problemoj en la etproduktado de nutraĵoj en Ĉeĥoslovakio

    12. Zdeněk PLUHAŘ; Ĉeĥoslovakio:

    Imunoĥemio en la moderna agrokulturo



    II. PROBLEMOJ DE LA FAKAJ LINGVO KAJ TRADUKO
    1. Wera DEHLER; Germana DR:

    Terminologio internacia - radikoj, tendencoj kaj rilatoj al Esperanto


    2. Miroslav MALOVEC; Ĉeĥoslovakio:

    ISO - modelo por nia normiga laboro


    3. Jan WERNER; Ĉeĥoslovakio:

    Antinomio de termina hejmeco kaj internacieco


    4. Miroslav BAROŠ; Ĉeĥoslovakio:

    Pri provoj traduki la terminaron de akustiko


    5. Lajos KOVÁCS; Hungario:

    Entropiaj notoj pri kelkaj tehnikaj terminoj


    6. Josef KAVKA; Ĉeĥoslovakio:

    Kiama ŝanco por Esperanto-afiksoj en scienca terminologio?


    7. Karolo PÍĈ; Ĉ.eĥoslovakio:

    Principoj de Esperanto


    8. Jan PIÓRO; Pola Popola Respubliko:

    Elektitaj aspektoj de hemia nomenklaturo Esperanta


    5. Andrzej WARSZAWSKI; Pola Popola Respubliko:

    Pri la nomoj de ĥemiaj elementoj en Esperanto




    PERSPEKTIVOJ DE LA MONDA NUTRAĴ-PRODUKTADO



    PRI LA TUTMONDA NUTRAĴPROBLEMO
    Ing. JUDr. Miroslav Tůma, CSc. - Ing. Zdeněk Trčka - Ing. Mi­roslava Trčková
    La nutrado estas la eterna problemo de la homaro. Senkondiĉe estis ĉiam kaj por ĉiam restos kategorie postulata ekvilibro inter la nutraĵbezono por la samtempa nombro da homoj kaj ĝia saturado per la nutraĵprovizoj, kiuj estas al la dispono. Ĉiu manko de la nutraĵrimedoj kaŭzas malsaton alportantan malsanojn, epidemiojn, mortan kaj militojn. Ankaŭ nuntempe, en la relative tre evoluinta epoko, ekzistas ampleksaj teritorioj konsiderataj kiel la zono de la malsato.

    La ekvilibro en la nutraĵproblemo posedas du flankojn:

    a) la unua estas donita per la loĝantarnombro de la konsidera­ta teritorio aŭ de la tuta mondo kaj ties bezono,

    b) la dua prezentas la eblecon per nutraĵprovizoj nutri ilin.

    Sen malagrablaj sekvoj estas la kazo kiam validas a b. En la kazo a > b la malsato kun ĉiuj siaj kruelaj sekvoj de­nove alkondukoj minimume la ekvilibran staton.
    al a) Farante analizon oni povas kreskantan aŭ malkreskantan loĝantarnombron esprimi matematike per la sekvanta ekva­cio:
    At - Ao . qt 1/

    Ao - la loĝantarnombro de la konsiderata regiono en la elirjaro

    At - la loĝantarnombro de la konsiderata regiono en la fina jaro (t)

    t - la nombro da jaroj

    q - la koeficiento de la jara alkresko, kiu povas esti pozitiva aŭ negativa (q = 1)

    Por la koeficiento q validas la sekva rilato:


    q = 1 pn - pm
    pn - la mezvalora procento de la nombro da novnaskitaj infa­noj el la loĝantarnombro en la konsiderata tempinterva­lo.
    pm - la mezvalora procento de la nombro da mortintaj homoj el la loĝantarnombro en la konsiderata intervalo
    Post la anstataŭigo el la dua ekvacio en la unuan oni po­vas skribi la rilaton:

    3)


    At - Ao /l pn - pm/t
    La rilato vere aspektas tre simple, sed badaŭrinde ĝi en­havas du gravajn termojn, kiuj dum la konsiderata tempinterva­lo ne estas konstantaj kaj kies dependeco estas vere tre kom­plika:

    pn konst pm konst


    Ambaŭ termoj estas funkcioj de pluraj grandoj, apartenantaj al sekvaj fakregionoj:
    a) la regiono de la materiala sekureco, kien apartenas kondi­ĉoj de la nutrado, vestado kaj loĝado,

    b) la regiono de la ekonomio, kien apartenas kondiĉoj prepari­taj de la homa socio,

    e) la regiono de la sanscienco, korpa higieno kaj preparado aŭ konservado de la favora vivomedio,

    d) la regiono de la sociaj sciencoj,

    e) la regiono de la biologio, kien apartenas tiu fazo de la homa agado, kiam la homo agas dum kondiĉoj de la plej alta mizero plenumante senkonscie la leĝon de la porviva batalo kaj de la konservado de sia speco,
    f) kaj finfine la regiono de la moraleco kaj sentoj, kien a­partenas la rilatoj de la homara socio al la patrineco, geedzeco, maljunuleco kaj al la problemoj de militoj.
    Ĉiu el ĉi tiuj regionoj donas en la funkcion grandojn tre malfacile pernumere esprimeblaj. Samtempe oni povas tre malfacile difini tiun regionon, kiu estos en la konsiderata tempepoko dominanta.
    Sendube pli facile irebla vojo estas elekti kiel la elir- punktan valorojn atingitajn por la koeficiento q dum pasintaj tempintervaloj, ĉar oni ilin ne nur precize konas, sed oni ankaŭ scias ĉiujn kondiĉojn, kiuj tialigas la rezultan koefi­cienton q.
    Laŭ la statistika jarlibro de ĈSSR por la jaro 1982 havis la mondo preskaŭ 4,5 miliardojn da loĝantoj en la jaro 1981. Ĉi tiu nombro estis transpaŝita en la jaro 1982. La loĝantar­nombro havis verŝajne la sekvan evoludirekton:


    jaro

    0

    1600

    1800

    1870

    1910

    1938

    1982

    loĝantaro en miliardoj

    250

    500

    775

    1350

    1730

    2160

    4500

    Precipe evoluantaj ŝtatoj de la Tria Mondo havas altegan koeficienton q, kiu estas pli granda ol 1,02 (tio signifas la alkreskon pli altan ol 2% ĉiujare). Al ĉi tiu grupo de ŝta­toj apartenas Ĉinio, Hindio, Pakistano, Bangladesio, Indonezio, Vjetnamio, arabaj ŝtatoj, ŝtatoj en Afriko, Meza kaj Suda Amerikoj.


    La substancan meriton je la kresko de la loĝantarnombro havas la pliperfektigita medicina zorgo.
    Ĝis nun oni vere ne povas gupozi, ke la koeficiento de la loĝantaralkresko estas q 1. Se oni prenos laŭ la spertoj de la lastaj 4 jardekoj en la pripensado kvar eblecojn de 1a koeficiento q, oni ricevas la sekvan rezulton por la lo­ĝantarnombro en la jaro 2000:

    loĝantarnombro q en la jaro 2000 en miliardoj


    1,03 7,6 La jaro 2000 estos nur post unu

    1,02 6,5 kaj duono de jardeko. Tio estas en

    l,016 5,8 la ekonomia vivo tre mallonga tempo

    ­1,010 5,4

    La tasko de nia seminario ne estas serĉi manierojn, kiel reguli akuŝadon aŭ kiel malplialtigi la loĝantarnombron en la mondo. Sed kiam oni volas ĉi tie paroli pri la nutraĵproblemo, do oni devas almenaŭ pripensi, kiel oni kapablus doni ĉiutagan panon por 7 miliardoj jam post dek kvin aŭ dudek jaroj. Mi pensas, ke tio estas la ĉefa kaj tute natura problemo de la nuntempa homaro.
    al b) Kiom da homoj kapablas nia Tero nutri? Ĉi tio estas vere tre malnova, sed ĉiam akuta demando por la tuta homaro. La responda estas malfacila kaj ne unusenca. La analizo montras, ke la ebleco nutri la homojn dependas de plu­raj faktoroj, kies plejgranda parto apartenas al la re­giono de socia evoluo.
    1) Antaŭ ĉio oni devas konstati, ke la supera limo de nutraĵ­eblecoj por la homaro estas por ĉiam jam donita per dimen­sioj de nia terglobo. La uzo de la spaco ekster nia Tero apartenas al tre malproksima estonteco.
    Tial estas ankaŭ tre grava konservi aŭ plibonigi viv­kondiĉojn de nia vivomedio ne nur por ni, homoj, sed ankaŭ por ĉiuj aliaj vivantaj estaĵoj kaj organismoj, kiuj estas por ni necesaj kaj utilaj. Malgraŭ akcelanta evoluo de na­turaj sciencoj kaj teĥniko bedaŭrinde da homaro ne estas ankoraŭ tiel matura por koni kaj scii ĉiujn utilecojn de la vegetaĵa kaj besta regnoj, precipe por niaj posteuloj. Oni realigis jam ĝis nun sufiĉe da falsaj kaj domaĝaj interagoj en ambaŭ regnoj. Multaj el ili estas por ĉiam nekompenseblaj. La homaro ne povas al si permesi plue "ŝpari" ekono­miajn rimenojn necesajn por la sekurigado kaj defendado de la pureco de aero, akvo, tero kaj maro. La graveco de la nuna situacio bezonas kaj kategorie postulas pliprecizigi normojn, regulojn kaj instruojn, kaj samtempe pliseverigi la nacian kaj internacian kontrolon kun la enkondukado de senteblaj kaj rimarkindaj punoj.
    Fine oni devas ankoraŭ mencii, ke la konservado de la para vivomedio sur la supera limo (do ne suba) estas kaj restos ĉiam tre multekosta afero.
    2) La kreskanta nombro da homoj kategorie pretendas almenaŭ ko­nservi la areon jam uzatan por la nutraĵproduktado, se ne estas eble plilarĝigi ĝin. Oni devas konstati malĝojigan re­alecon, ke eĉ en ŝtatoj, kie oni severe sekvas la staton de la agra tero, ĝi malgraŭ ĉio malpliiĝas. En nia respubliko malkreskis ĝia areo laŭ la oficiala statistiko dum la jaroj 1975 ĝis 198l je 2,3 %.
    La homaro volanta respekti vivorajtojn de ĉiuj naski­toj devos plilarĝigi la ekonomie uzeblan teron aŭ pli pre­cize teran surfacon.

    Ĉi tio signifas:

    - konstrui urbojn kaj finfine eĉ vilaĝojn supren kaj eble pli poste, en la ne tiel malproksima estonteco, ankaŭ su­ben (sub la nivelo de la tero);

    - aperti laŭvice por la kulturado dezertojn, marĉojn, tund­rojn kaj praarbojn;

    - uzi por la solvado de la nutraĵproblemo grandajn akvajn areojn, precipe marojn.

    Ĉio nun nomita prezentas tiel elspezajn agojn, kiuj su­peras enorme fortojn de unuopaj nacioj aŭ ŝtatoj, sed sam­tempe ili estas la sola espero por la homoj el la malsatan­taj terzonoj.


    Kun iom da bona volo ĉi tiuj agoj povas noble anstataŭi nunajn frenezajn elspezojn por militaj celoj, dononte al la homaro nutraĵon kaj laboron.
    3) La plej grava vojo al la plialtigo de nutraĵrimedoj estas la plibonigo de la specifaj rezultoj de agrokulturaj vege­taĵoj kaj bestoj:

    a) en la libera naturo,

    b) dum la ekskluda de la veteraj influoj,

    c) per la scienca kulturado kaj bredado de novaj specioj.


    Ĝisnuna evoluo montras la kreskon de mezvaloraj rikol­toj dum la pasintaj cent jaroj por 1 ha jene:



    en Germanio en t/ha










    jaroj

    tritiko

    terpomoj

    sekalo

    entuta plialtigo



    4,05 x

    3,62 x

    4,78 x




    en ĈSSR en t/ha













    jaro

    tritiko

    terpomoj

    sekalo

    sukerbeto

    1939

    1,71

    13,48

    1,60

    28,88

    1947

    1,64

    11,01

    1,55

    23,58

    entuta plialtigo

    2,34 x

    1,34 x

    2,0 x

    1,19 x

    Kiam oni komparas la rezultojn de unuopaj ŝtatoj laŭ la specifaj mezvaloraj produktokvantoj de la jaro 1981 en t/ha, oni ricevas la sekvan bildon:




    ŝtato

    tritiko

    terpomoj

    ĈSSR

    3,99

    18,9

    G. Britio

    5,68

    31,9

    Aŭstralio



    1,27

    25,8

    La rezultoj de Granda Britio, Germanio, Svedio, Svisio kaj Francio atestas, kiaj rezervoj estas en aliaj pli gran­daj ŝtatoj, el kiuj precipe Hindio troviĝas jam en la zono de la malsato.


    La kreskantaj specifaj produktakiroj estas la ĉefaj tialoj, ke nia Tero malgraŭ la troa alkresko de ĝia loĝan­taro kapablis ĝin iel, tiel ankoraŭ nutri. Tio argumentas por la plua scienca laboro, por la plibonigado de specioj racia sterkado, precipe kun artefaritaj sterkaĵoj.
    La kreskon de la specifa sterkado (en kg/ha) en ĈSSR montras la sekva statistika tabelo:

    jaro kg/ha


    1939 13,1

    1947 18,4

    1950 28,2 entuta plialtigo: 20,6 x

    1960 68,3

    1­970 l82,4

    1980 268,6


    Antaŭ la fakuloj staras certe la problemo:

    - Kie estas la supera limo de la specifa rikoltokvanto por unuopaj vegetaĵoj kaj sub kiaj kondiĉoj?


    Oni devas ankoraŭ mencii, ke la vegetaĵproduktado es­tas la nutraĵfundamento ne nur por homoj.
    La sekva tabelo montras jam atingitajn rezultojn kaj eblajn celojn de la proksima estonteco:


    En t/ha

    tritiko

    terpomoj

    sukerbeto

    sur normalaj kampoj

    11,0

    43,5

    60,0

    sur eksperimentaj kampoj

    12,0

    69,7

    90,0 - 100,0

    celo por la proksima estonteco - pot. ebleco

    13,3

    100,0

    pli ol 120,0

    La supera limo de la specifaj rikoltoj ne estas anko­raŭ difinita per iu fiksa punkto por unuopaj vegetaĵproduk­toj. La alproksimiĝo al ĉi tiu teoria punkto estos ĉiam pli kaj pli malfacila, sed la atingo de ĝi estos sendube por la homaro la necesa klopodo malgraŭ kreskantaj elspezoj.


    La unua ŝtupo en la preparo de pli favoraj kondiĉoj por la kulturado estas plibonigo de la grundo. Por la kom­paro de la nuntempaj rezultoj estis en nia respubliko pli­bonigitaj ĉi tiuj areoj (en ha):


    jaro

    drenado

    akvumado

    1975

    72 855

    22 755

    1976

    53 399

    13 813

    1981

    47 793

    12 786

    En la jaro 1981 oni elspezis 1,567 miliardojn Kčs por la laboroj, tio estas l,l % el la entutaj investaj elspezoj.


    La pli alta ŝtupo estas la elimino de la klimataj in­fluoj dum la kulturado. Jam nun estas por la homaro dispo­neblaj grandegaj varmfontoj, kiujn prezentas la perda var­mo de la varmelektrejoj. Pli ol 35 % de la alkondukita var­mo de kondensaj elektrejoj finiĝas sur kondensturoj. Certe, ĝia eluzo ne estos facila por la sekvaj tialoj:

    - la bezono de la varmo ne estas dum la tuta jaro konstan­ta,

    - la investaj elspezoj por la varmeluzanta ekipaĵo (varmigaj sistemoj, akumulado, akomodado, forcejoj, klimatizaj ekipaĵoj) estas enormaj.
    Oni kun certeco povas supozi, ke la tegmentita kultu­rado ne estos en la baldaŭa estonteco ia luksa afero por ri­ĉaj frandemuloj de legomoj kaj fruktoj, sed tute normala necesaĵo solvanta parton de la nutraĵproblemo. La rezulto de la efikeco laŭ masaj indeksoj estas jam nun pli ol 3-oblo en la komparo kun apertaj kampoj sen ia klimatigo.
    La plej grandan efikecon alportas la bredado de unuopaj specioj de la vegetala kaj animala regnoj, sed estas tre malfacile sekvi ĉi tiun faktoron memstare.
    La plialtigo de la specifaj rikoltoj dependis kaj res­tos dependa:

    - de la evoluo de la ĥemia industrio (strekaĵoj, ĥemia de­fendo kontraŭ damaĝantoj). La konstruado de unuopaj en­treprenoj daŭras longe (5 ĝis 8 jaroj),

    - de la evoluo de meĥanigo, akvumado, drenado, aŭtomatigo, robotigo kaj la konstruo de la varmenergetika bazo,

    - de la rezultoj de scienca laboro kaj respektado de teĥno­logiaj procedoj.


    La realigo de ĉi tio estas kondiĉota per enormaj in­vestaj elspezoj multfoje super la fortoj de unuopaj ŝtataj unuoj.
    4) Nuntempa stato de la meĥanigo en evoluintaj landoj liberi­gis multegajn laborfortojn precipe por la industrio, por la tria ekonomia sfero kaj por la scienca laboro. La industrio redonis ĉi tion al la terkulturado per la motorizo de la ĉiuspeca trafiko (ne nur rekte en la terkulturado), meĥani­go, ĥemiigo kaj tiel ebligis ŝanĝi la kulturadon kaj breda­don.
    La motorizo de la trafiko influis en ĉiuj evoluintaj ŝtatoj la bredadon de ĉevaloj tiel grandskale, ke oni povas paroli pri ĝia nuligo.
    La tabelo montras la evoluon en ĈSSR. La malkreskanta nombro de ĉevaloj estis anstataŭigita per la kreskanta nombro de motoraj veturiloj:


    jaro

    ĉevaloj

    traktoroj

    1939

    1947


    1953

    1960


    1965

    1970


    1975

    1980


    1981

    656 000

    628 000


    544 000

    330 000


    180 000

    131 000


    62 000

    45 000


    44 000

    3 314

    -

    28 706



    74 905

    125 391


    136 394

    142 056


    130 661

    134 100


    La plua tabelo montras la evoluon de la nombro de mo­toraj veturiloj entute:


    jaro

    pers.aŭt.

    liv.aŭt.

    ŝarĝ.aŭt.

    aŭtobusoj

    motorciklo

    1970

    1975


    1980

    825

    1505


    2274

    23

    47

    57



    123

    145


    189

    19

    24

    30



    909

    732


    684

    Por la nutraĵproblemo estas la malkresko de la nombro da ĉevaloj tre grava, ĉar oni povas supozi, ke unu ĉevalo bezonas minimume kvaroblan terareon por sia nutrado ol unu homo. Ankaŭ nun en najbara Polio atingas la nombro da ĉevaloj preskaŭ 3 milionojn. Antaŭ la konstruado de la fervojo estis la tuta trafiko realigita nur helpe de ĉevaloj aŭ bo­voj.


    La similan sorton kiel ĉevaloj, iomete pli malfruigi­tan havas ŝafoj kaj ĉiuj vegetaĵoj bezonaj por la teksaĵoj (kotono, lino, juto ktp). Ĉi tiu procezo ne estos tiel ra­pida, sed tamen oni jam nun povas danki al la arteferita fibro, ke la homaro estas nekompareble pli bone vestita ol iam ajn antaŭe. La artefarita fibro signifas ankaŭ la es­peron de la solvado de nutraĵproblemo por la homaro en la estonteco.
    5) La lastan tre gravan rezervon havas la homaro en la limigo aŭ forigo de perdoj. Ili estas ĉie sur la vojo ekde la produktadprocedo ĝis la konsumado:

    - dum la produktado (malĝusta teĥnologia procedo, damaĝan­toj, malsanoj),

    - dum la transporto,

    - dum la deponado en provizejoj,

    - dum la industria prilaborado aŭ konservado,

    - dum la konsumado.


    Neniu sur ĉi tiu mondo kapablas precize difini aŭ kalkuli la procenton de ĉiuj perdoj. En evoluintaj landoj ĝi estas alta, ĉar la homoj ne malsatas kaj ĉar ili perdis sian sanan sencon por veraj valoroj. En evoluantaj landoj ĝi estas alta, ĉar la homoj estas tiel malriĉaj, ke ili ne posedas eĉ plej primitivajn ekipaĵojn por la konservado de nutraĵoj. Mi timas, ke la entutaj nntraĵperdoj multfoje alproksimiĝas al la duono de la tuto.
    En evoluintaj landoj estas la batalo kontraŭ la perdoj unuavice la morala afero kaj nun poste la ekonomia. La homaro devos konscii, ke la nutraĵproblemo estas tiel grava, ke oni devos:

    - ekipi agrokulturadon per maŝinoj, ekipaĵoj kaj ĉiuspecaj meĥanismoj por la kapacito pli granda ol pinta bezono, ke oni povu fini ĉiujn laborojn en la pli mallongaj templi­moj,

    - konstrui magazenojn por la pli granda kapacito ol preten­das la pinta bezono aŭ rikolto,

    - konstrui nutraĵindustriajn entreprenojn por pli granda rikolto ol la pinta.

    Ĉi tio signifas enormajn longdaŭrajn investajn elspezojn.

    Konkludo

    La nutraĵproblemo estas nun, en nia progresema jarcento, la ĉefa vere grava problemo de la homaro. Ĝia solvado estos necesa jam en la nomo de la duono de malsatantaj homoj kaj ĝi povas sukcesi nur dum la daŭra kaj justa paco.


    La solvado kategorie pretendas la rekonstruon de la tutmonda ekonomio laŭ la longdaŭra plano kun enormaj financaj elspezoj en ĉiuj fakoj de la ekonomia vivo - maŝinkonstrua, ĥemia, nutraĵa industrioj, scienca laboro eluzanta grandegajn energifontojn kaj rezultojn de la meĥanigo, aŭtomatigo kaj robotigo.
    Samtempe restas nur la espero al la homoj de la bona volo, ke ankaŭ la nutraĵproblemo estos digne solvita.

    Alvenis: 1984.01.23.

    Noto de la redaktinto:
    Kelkaj informoj el la prelego estas kompletigindaj jene: Longjara aplikado de pezaj agrokulturaj maŝinoj, ekz. en Ĉeĥo­slovakio, en kelkaj regionoj malbonigis la grundon tiomgrade, ke la produktiveco ne altiĝas eĉ post la aplikado de la moder­naj metodoj (akvumado, sterkado ktp). La kaŭzo estas troa kunpremiteco, densigo de la grundo. La produktiveco de agroj ne ĉiam estas rekte proporcia al la dimensioj de maŝinoj. Tial oni reenkondukas por kelkaj laboroj malpezajn maŝinojn kaj ĉevalojn, cetere neanstataŭigeblajn per la peza meĥanismo en mal­facile alireblak terenoj.

    Simile okazas parte la "renaskiĝo" de la teksvegetalo kaj ŝafo, ĉar la tute sinteza teksaĵo ne ĉiam estas fiziologie senefika.



    Biomaso: Kaj nutraĵo kaj brulaĵo
    Ĉu biogaso estas la solvo?
    Roland Schnell, Dipl.-Chem.

    Teĥnika Universitato de Berlin

    Biomaso - provizoj kaj produktado
    La provizoj de biomaso sur la tersurfaco (sen maroj) es­tas grandegaj.
    Berlin Berlin - Olmoniya poytaxti. Federal maʼmuriy birlik - Yerga tenglashtirilgan. Shpre daryosi Xafeldaryosiga quyiladigan yerda. Shim. va Boltik dengizlariga chiqiladigan kanal lar boʻyida. Maydoni qariyb 890 km.
    Tabelo 1 montras la kvantojn, kiuj estas fiksitaj kaj produktitaj de la diversaj ekosistemoj.
    Tabelo 1: Produktado kaj provizoj de biomaso en diversaj ekosistemoj (3)


    Tipo de ekosistemo

    areo produktita







    biomaso fiksita







    km2

    x 109



    t/a

    x 109



    %

    t/a

    x 109



    %

    arbaroj

    savanoj


    agrokulturaj regionoj

    aliaj (dezertoj, marĉoj)



    57

    24

    14


    52

    79,9

    18,9


    9,1
    8,8

    68,5

    16,2


    7,8
    7,5

    1700

    74

    14


    48

    92,6

    4,0


    0,8
    2,6

    sumo

    147

    116,7

    100,0

    1836

    100,0

    energio-

    provizo GJ x 109 1750 27 550


















    nafto-

    ekvivalento t x 109 40,6 639

















    La energiokonsumo de la mondo en 1979 sstis 300 x 109 GJ. La energio-ekvivalento de la biomaso, kiu estas produktata ja­re, do estas la sesoblo de la tuta energiobezono de la mondo. Tamen, la parto de biomaso inter la energiofontoj estas malgranda. La bildo 1 montras, ke tiu parto estas 14 % por la tuta mondo, sed nur 1 % por la industriaj landoj, dum biomaso li­veras preskaŭ la duonon de la energio por la landoj de la Tria Mondo.


    Bildo l: Kvantoj de diversaj energifontoj (2)
    Malgraŭ la entute granda kvanto de biomaso, sufiĉe ofte estas la problemo, ke ĝi ne troviĝas tie, kie oni bezonas ĝin. En va­staj regionoj de la Tria Mondo, la bezono de hejtmaterialo es­tas pli granda ol la loka produktado de biomaso, ĉefe de ligno. La kaŭzoj estas diversaj:

    - grandiĝinta nombro de konsumantoj,

    - tro granda eksporto de biomaso,

    - malgrandiĝanta produktiveco.

    La kreskanta foruzo de malabunda biomaso siaflanke malaltigas la reproduktivecon de la ekosistemo.

    Konfliktoj inter diversaj utiligmanieroj de biomaso
    La biomaso havas diversajn funkciojn, kiuj ofte estas neakordigeblaj. Ligno en formo de vivanta arbaro havas multajn utilajn funkciojn en la ekosistemo. Ekzemple ĝi regulas la ak­von, malhelpas inundojn, kiuj forlavas la fekundan grundon. La foruzo de arboj kaj aliaj vegetaĵoj povas detrui la ekosiste­mon. Sed homoj bezonas brulaĵon por hejti kaj kuiri.
    Simila estas la situacio rilate bestofekaĵon. En Hindio kaj Okcidenta Afriko oni uzas la duonon de la bovofekaĵo (400 t/a) por hejtado kaj kuirado. Ĉar oni daŭre forbruligas mate­rialon, kiu estas valora sterkaĵo, la fekundeco de la kampoj foriras. Oni bezonas ĥemian sterkaĵon, kiun oni devas aĉeti en industrilandoj aŭ por kies produktado oni bezonas aliajn ener­giofontojn, ekzemple nafton.

    Biogaso - brulgaso el natura procezo
    Biogaso hodiaŭ estas la nomo de gasomiksaĵo ( 2/3 metano kaj 1/3 karbondioksido), kiu ekiĝas pro la vivoprocezoj de specialaj bakterioj. Ili ekzistas en la naturo, kie ili partopre­nas en la malkombino de organikaj materialoj. Ili vivas sen ga­sa oksigeno, oksigeno eĉ povas esti toksaĵo por ili, tial ili ne kapablas detrui organikan materialon tute ĝis karbondioksi­do, sed nur parte. La superfluajn karbonatomojn ili transformi­gas al metano.
    Ekzemple Glukoso

    kun aero


    C6H12O6 3 O2 - 6 CO2 H2O
    sen aero (fermentado) -
    C6H12O6 ---- 3 CO2 3 CH4
    En la industriaj landoj oni utiligas tiun procezon en la akvopurigejoj. Dum la tempo de la faŝismo en Germanio kaj en la jaroj post la dua mondmilito eĉ aŭtomobiloj funkciis kun la biogaso, ĉar mankis aliaj brulaĵoj (6).

    Biogaso en Hindio
    En Hindio oni komencis en la 50-aj jaroj kun la evoluado de la biogaso-metodo. La rezulto estas la biogaso-instalaĵo laŭ hinda tipo, kiu ekzistas en dekmiloj da ekzempleroj en Hindio. La bildo 2 montras la tratranĉon de instalaĵo, kies fermentujo estas "puto" en la tero.
    La organika materialo (miksata kun akvo al ŝlimo), preci­pe bovofekaĵo, sed ankaŭ restaĵoj de plantoj kaj homa fekajo, eniras la instalaĵon per enkonduka tubo. Ĝi restas en la mal­dekstra ĉambro, sed malrapide, dum la taga aldono de nova ma­terialo, iras al la dua ĉambro kaj forlasas la instalaĵon tra la elkonduka tubo. Oni kolektas la ŝlimon por meti ĝin kiel sterkaĵon al la kampoj.
    La rezulto estas kontentiga. Per la biogasa instalaĵo oni ricevas brulgason kaj ŝlimon, kiun enhavas preskaŭ ĉiuj sterkaĵoj de la bestofekaĵo. La perdo de nitrogeno dum fermentado estas nur la duono de la perdo de mulĉado, sed ĝi estas gajno kompare kun bruligo.
    Sed la instalaĵoj ne estas sen problemoj. La problemo ne estas la funkciigo. Kutime ili funkcias bone kaj homoj estas kontentaj. Sed la instalaĵo estas relative multekosta. Tial ĝi ĝis nun ne plibonigis la vivon de la plej malriĉaj, scd nur de tiuj, kiuj jam estis sufiĉe riĉaj por ekkonstrui biogaso-instalaĵon.
    Bildo 2: Biogaso-instalaĵo laŭ hinda tipo
    Miksujo (1) kun malebena fundo (11), kiu ebligas surfundiĝon de sablo, kaj enkonduka tubo (12). Por eviti gasoperdojn la fino estas vertikale tranĉita.

    Fermentujo (2) kun masonitaj muroj (21). La fundo (22) estas el betono aŭ masonita kaj la tuta estas kovrita de cementa kalkaĵo (23). La anguloj estu rondaj. La meza muro (24) malhelpas, ke la ŝlimo rapide forlasu la fermentujon.

    Gastenilo el ŝtalo (3) kun kontraŭrusta farbo. La diferenco de la akvonivelo en (31) kaj ekster la gasotenilo montras la uzeblan premon. La flankoj de la gasotenilo estas la plej rustemaj (32). Sub la gasotenilo ekestas naĝanta ŝlimokovrilo (33), kiu estas rompebla per la rungoj (34) de la gasotenilo, kiu estas turnebla ĉirkaŭ la centra akso (35).

    Instalaĵo por forpreni la ŝlimon (4). La elkonduka tubo (41) havas diametron de 10 cm. Sub la malsupra fino (42) kolektiĝas la dika ŝlimo.

    Per la gasokonduka sistemo (5), kiu konsistas el la gasotubo (33) kun krano (31), oni povas forpreni la gason, kies akvo kolektiĝas en la kolektilo (52).

    Tabelo 2: Rezultoj de Hinda Biogaso-Instalaĵo



    Fonto

    biogaso

    m3/kg



    kvanto

    kg/d


    biogaso

    ricevebla

    m3/d


    1 bovido

    1 bovo


    1 bubalo

    1 porko


    1 persono

    pajlo (seka)

    rizoŝeloj


    0,35

    0,35


    0,35

    0,5


    0,25

    0,35


    0,10

    5

    10

    15



    2,5

    1,0


    0,175

    0,35


    0,525

    0,125

    Tabelo 3: Utilo de la Biogaso
    1 m3 Biogaso = 3,6 kg da ligno

    = 1,5 kg da lignokarbo

    = 13,0 kg bovofekaĵo

    = 0, 41 nafto

    En Hindio ekzistas speciala institucio, kiu esploras kaj varbas por biogaso, la Gobar-Gas institucio (Gobar estas Hinda vorto por bovofekaĵo). Ili evoluigis la hodiaŭan tipon, kiu e­stas konstruata plejparte el materialoj, kiuj estas loke have­blaj aŭ minimume produktitaj en Hindio.

    La "Gobar-Gas"-Instituto ankaŭ esploras la kromajn uti­lajn aparatojn por utiligi la gason, lampojn, fornojn ktp. Ĝi proponis planon [5], kiu antaŭvidas, ke en 1a jaro 2000 povas esti ebla kovri 90 % de la energiobezono en la kamparaj regio­noj per biogaso el pli ol 1,6 rnilionoj da instalaĵoj. Krom la energio ili liverus 42 tunojn da nitrogenostekaĵo, la duonon de la bezono. Aliaj pritaksoj intencas kovri la tutan energiobe­zonon nur per biogaso.



    Biogaso-instalaĵo laŭ ĉina tipo
    La ĉina tipo estas pli simpla ol la hinda tipo. Ankaŭ ĝi troviĝas sub la tero, sed havas nur unu ĉambron. La formo estas cilindro, kies diametro kutime estas 2 metroj. La plafono estas kupolforma. La konstrumaterialo estas betono. La bildo 3 (vidu pĝ. 28) prezentas tratranĉon de la ĉina tipo.

    La kvanto de biogaso, kiu estas produktata tage, estas kvinono de la volumeno de la instalaĵo. Tio signifas, ke la kutima instalaĵo de 5 - 7 m3 donas 1 m3 biogaso po tago, kvanto kiu sufiĉas por kuirado kaj lumado de kvarpersona familio.


    La gaso, kiu akumuliĝas sub la kupolo, kreas premon, kiu movas ŝlimon tra la dekstra tubo al la dekstra baseno, kiu funkcias kiel hidraŭla baseno. Kiam oni foruzas la gason, la ŝlimo revenas en la instalaĵon.
    Biogaso en la Tria mondo
    La spertoj de Hindio kaj Ĉinio kun biogaso-instalaĵoj ne restis sekretaj. En kelkaj landoj de 1a Tria mondo kun simila situacio ekestis intereso, sed nenie ĝis nun ili estas uzataj tiel multnombre.
    Tabelo 3: Nombro de konstruitaj biogaso-instalaĵoj en 1979


    Ĉinio 7,000.000

    Hindio 70.000

    Koreo 30.000

    Nepalo 350

    Tajlando 300


    Filipinoj 200

    Pakistano 800

    Indonezio 20

    Fiĝioj 15


    Bildo 3: Biogaso-instalaĵo laŭ ĉina tipo


    La enkonduka tubo (1) havas diametron 25 - 40 cm kaj ĝia malsupra fino (11) ĉiam devas esti sub la akvonivelo.

    La fermentujo (2) kun masonitaj muroj (21), kiuj estas kovritaj per cementa stuko (22). La kirlilo (23) estas konsilinda.

    La gasotenejo (3) kolektas la biogason. La diferenco inter la akvonivelo en la akvobaseno (3l) kaj la gasotenejo (32) montras la uzeblan gasopremon. La movebla kovrilo (33) permesas eniri la fermentujon por riparoj.

    Akvobaseno (4), kiu prenas la akvon forpremitan de la gaso el la fermentujo.

    La gaso iras tra la gasotubo (5) al la brulejo.
    La intereso pri biogaso kreskis en la sepdekaj jaroj, ki­am la prezoj de nafto altiĝis. Kutime la landoj de la Tria Mo­ndo elspezis grandan parton de la enspezoj por aĉeto de nafto. Sed la prezo de la ĉefa eksportaĵoj (agrokulturaj produktoj kaj minaĵoj), ne kreskis. Tial por multaj landoj estis ege necese rapide trovi aliajn enlandajn fontojn de energio.

    Biogaso estas nur unu ebleco por solvi la energioproble­mon. Sed ĝi ne estas nur utila rilate la energion. La enkon­duko de biogaso-instalaĵoj havas multajn bonajn efikojn por la enloĝantoj de kamparaj regionoj. Menciita estis la konservo de la sterko. Krom tio la fermentado detruas ĉiujn trudherbojn. Sed ankaŭ la arbaroj profitas. Oni kalkulis, ke unu biogaso-­instalaĵo savas ĉiun jaron 1200 m2 da arbaro [5].

    Krom la efikoj al la ekosistemo estas efikoj al la socio. La virinoj ne plu devas foruzi grandan parton de sia tempo por kolekti brulaĵojn. Ili povas okupiĝi pri ĝardenoj aŭ zorgi pri infanoj en la libera tempo.

    Gravaj estas ankaŭ la higienaj pliboniĝoj. La pligrandigo de la gasokvanto instigas al konstruo de latrinoj, kiuj rekte estas ligataj kun la biogaso-instalaĵo.

    Biogaso estas nur unu elemento por plibonigi la ĉiutagan vivon de la homoj en la kamparaj regionoj de la Tria Mondo per simplaj, efikaj iloj, kiujn ili povas produkti el lokaj mate­rialoj kaj kun konataj spertoj. La celo estas, ke la homoj re­stu en la vilaĝo, se ili havas malpli mizeran vivon, anstataŭ iri al la grandaj urboj, kie la problemoj iĝas nesolveblaj. Ti­al UN kun siaj fak- kaj suborganizoj subtenas tiujn evoluprog­ramojn.
    Literaturo
    [1] Strub, A., Chartier, P., Schleser, G. /Eds/:

    Energy from Biomass /2nd Conference/

    Applied Science Publishers Ltd, Barking, 1983
    [2] Hall, D. 0.:

    Food versus fuel. A world problem?

    in /1/ paĝo 43 -- 50
    [3] Monlalembert, M. R. de:

    Biomasa Resources for Energy

    in /1/ paĝo 82 - 93

    [4] BORDA (Bremen Overseas Research and Development Associa­tion):

    Biogas-Handbuch

    BORDA, Bremen, 1979


    [5] Xie Zhiheng:

    Konstruado kaj mastrumado de metanbaseno

    E1 Popola Ĉinio /4/1981/ paĝo 37 - 39

    [6] Schnell, R.:

    Biogas-Geschichte

    Schriftenreihe des VFAV, München, 1984

    Alvenis: 1984.01.30.

    Pri la taksado de la endaĝerigo de agrokulturaj terenoj pro malfruaj frostoj
    Dr. Karl-Hermann Simon

    l. Problemaro


    Ĉe kreskanta intensigo de la produktado la racia ekspluato de aturriĉaĵoj ricevos pli eminentan gravecon. Hodiaŭ la racia utiligo de la loko kaj eventuale ĝia celdirektita plibonigado estas firma parto de intensa grundokultivado. El tio rezultas la postulo registri kaj kartografie figuri por la te­ritoria planado la diversajn produktadopotencojn de la unuopaj naturaj ejoj.

    Dum la surkartigo de grundoj jam estas progresinta, la surkartigo de la reliefa klimato estas nur malpli evoluigita. Elirante de la ekonomia graveco por la hortikulturo kaj reno­vigo de arbaroj oni donis en la mezaj latitudoj jam delonge a­tenton al la surkartigo de la endanĝerigo pro malfruaj fros­toj. La damaĝoj kaŭze de malfruaj frostoj en malĝuste situitaj fruktoĝardenoj ankoraŭ estas tre altaj.

    Por la pritaksado de la diversaj terenosituoj, koncerne frostendanĝerigon de malsaniĝemaj kulturoj, kelke da taksmetodoj estis faritaj por eviti multekostajn mezuradojn en la te­reno (SIMON 1968, WEISE 1981). Estis necese provi la taŭgecon de tiuj ĉi metodoj por la bezonoj de agrokulturo kaj forstmas­trumado en la malalta regiono de GDR kaj rekomendi konvenan me­todon por la praktika apliko.
    2. Testado de poento-taksmetodoj
    Por la taksado de frostendanĝerigo de areoj, havantaj niveldiferencojn ĝis ĉirkaŭ 50 m kaj troveblaj multloke en la malalta regiono, estis disponeble en la komenco de la esploroj en 1961 nur la poento-taksmetodo de UHLIG (1954), kiel praktikebla metodo. Sed ĉe la aplikado sencese aperis malfacilaĵoj, ĉar kelkaj terminoj pri tereno en tiu ĉi taks-sistemo laŭnombre estas ne sufiĉe difinitaj. La taŭgecon de la metodo estis provita per mezuradoj en la alto de 50 cm sur agrokulturaj kaj forstmastrumadaj terenoj, kovritaj per malaltaj plantoj (la al­to = 20 cm). Ĉe pli ol 300 mezurlokoj estis determinitaj la diferencoj inter la minimuma temperaturo (meza valoro de pli ol 10 noktoj, kiuj havis altan negativan radiadbilancon) kaj la minimuma temperaturo en la alto de 50 cm de la referencsta­cio (klimatologia stacio Eberswalde). La korelativaj koefici­entoj por la rilato de tiuj temperaturdiferencoj al la taksi­taj poentoj estas por la diversaj esplorterenoj inter 0,47 kaj 0,85. Unu poento konformas al temperaturdiferenco de 0,07 ĝis 0,22 K kompare kun la normala (referenca) situo. Pro la malfacilaĵoj dum la taksado en la tereno kaj pro la nekontentiga ri­lato al la mezurvaloroj nova direktivo estis ellaborita (SIMON 1968).
    3. La proponita "Eberswalde-e direktivo" por la taksado de frostendanĝerigo
    La direktivo intencas taksadon de la nur reliefe kaj tere kaŭzitaj dispozicioj de la frostendanĝerigo. Do, estas regist­rataj nur la relative neŝanĝeblaj faktoroj. Oni eliras de tio, ke la kunago de diversaj reliefe kaj tere kaŭzitaj influoj ha­vas certan efikon esprimitan per la minimuma temperaturo. Sek­ve oni adicias la efikojn de diversaj faktoroj.

    Poste WEISE (1981) elektis alian metodon. Li fiksis 5 diversajn areoŝtupojn - ŝtupojn de la frostendanĝerigo en la regiono de la rivero Havel ĉe Werder. Estas malfacile apliki tiun klasifikon en aliaj regionoj. La tabelo de KOPP k.a.(1982) pri reliefe kaj tere kaŭzitaj frost-predispozicioj transpre­nis pleje la poentindikojn de "Eberswalde-a direktivo". Sed pro la rezigno pri taksado de terenaj apartaĵoj, havantaj gravecon por la fluo de malvarma aero, oni subtaksas kelkfoje la frost­endanĝerigon.

    Por la ekzakta derivo de valoroj en la takskadro ekzistis la mezurdatumoj, kiuj servis por la provo de la poentsistemo de UHLIG. Diversaj terkovraĵoj, la najbareco de arbovico, sed ankaŭ la tempospaco de la mezuradoj influas la minimuman tempe­raturon. La grandeco de tiuj efikoj estis determinenda, por ri­cevi la valorojn de konstantaj influgrandoj de la reliefe kaj tere kaŭzitaj frostdispozicioj. Per kvalita priskribo de la mezurlokoj laŭ la diversaj influgrandoj estis farita kvanta ta­kso per la solvo de ekvacisistemoj kun ĝis 12 variaj grandoj (SIMON, THIELE 1961). Al la efiko de temperatura diferenco de - 0,5 K kompare al la normala situo oni atribuis la poentovalo­ron de l. Tiamaniere oni povis kalkuli la influon de terkov­raĵo (SIMON 1968) kaj la skeleton de poentvaloroj en la nova direktivo. Surbaze de praktikaj spertoj kaj logikaj deduktoj la direktivo estis kompletigita. (La klasifikon de la "tere kaŭzita dispozicio". faris D. KOPP.)

    Direktivo por la taksado de loke kaŭzita frostendanĝerigo en la malalta regiono de GDR
    Ŝlosilo por taksado
    1. Reliefe kaŭzita dispozicio
    l.l. Ebenaĵo (100 m for de la plej proksima deklivo kun defluebleco de malvarma aero) 1
    1.2. Malgrandaj konveksaj formoj (el la ĉirkaŭo ete le­viĝantaj formoj), kies areoj estas tro malgrandaj por subdivido (diametro de 25 ĝis 55 m)

    ĝis 5 m alteco 0

    6 m alteco - 1
    1.3. Deklivoj kaj konkavaj formoj

    Rilato de larĝo: longo = 1 : 6 distingas mallongan valon de longa valo. Pri tio nur la longo de la valparto supre de la registradloko

    estas konsiderenda. (Poentvalorojn vidu en la tabelo ĉe la koncerna malgranda litero.)

    a) Valo aŭ dekliva valeto (nekruta valeto sur deklivo) kun forta dekliveco (> 1: 20)

    b) Mallonga valo aŭ dekliva valeto kun modera dekliveco

    (de 1 : 20 ĝis 1 : 50)

    c) Longa valo aŭ dekliva valeto kun modera dekliveco

    (de 1 : 20 ĝis 1 : 50)


    d) Mallonga valo aŭ dekliva valeto kun malforta dekliveco

    (de 1 : 50 ĝis 1 : 100)

    e) Longa valo aŭ deklivo valeto kun malforta dekliveco

    (de 1 : 50 ĝis l : 100)

    f) Mallonga valo aŭ dekliva valeto preskaŭ sen dekliveco

    (< 1 : 100)

    g) Longa valo aŭ dekliva valeto preskaŭ sen dekliveco

    (< 1 : 100)

    (Longa valo sen dekliveco kun larĝo de valo­fundo de pli ol kvinobla deklivlongo apar­tenas al "h")

    h) Deklivo, finiĝanta en ebenaĵo

    i) Fermitaj konkavaj formoj (kuvoj, basenoj, valoj sen elirejo; retenterenoj rekte supre de retenŝtupoj en valoj, mallarĝiĝoj kaj baraĵoj de valoj)
    1.4. Aldonendaj poentoj

    . Granda kolekta baseno de malvarma aero

    valofundo ĝis 1/5 de la deklivalto 3

    de 1/5 ĝis 5/5 de la deklivalto 2

    . Teren-ondo sur deklivo (transverse al la deklivo)

    malgranda rilate al la deklivo,

    loko rekte supre 2

    loko rekte malsupre - 1

    granda rilate al la deklivo, dispartigas la de­klivon en du aparte taksendajn deklivojn

    . Sur deklivteraso sur la supra deklivo 1

    sur la meza deklivo 2

    sur la suba deklivo 3


    . Ĉirkaŭo de la enfluejo de dekliva valeto

    sur la supra deklivo 1

    sur la meza kaj suba deklivoj 3

    . Pinta respektive supra regiono

    ĉe relativa alto de 11 ĝis 20 m (nur supre de valo resp. dekliva valeto de forta kaj meza deklivecoj) - 1

    ĉe relativa alto de 21 ĝis ĉirkaŭ 40 m - 1

    ĉe relativa alto de 41 ĝis ĉirkaŭ 50 m - 2

    . Deklivodorso - 2

    . Influo de kanalo resp. rivero ĝis bordodistanco =

    = 1/2 larĝo de akvo en aŭtuno - 1

    . Influo de lago - 1

    2. Tere kaŭzita dispozicio

    La klasifikado estas farita por areoj, sur kiuj la supra grundo sekve de kultivado estas jam ne perturbita.

    2.1. Malgrave hidromorfaj grundoj ĝis la subterakvoŝtupo "influita de subtera akvo" kaj la ŝtupo de stagno-malsekeco "intermite freŝa"

    . Lesiva krudhumo kaj krudhumo malriĉa je fajnhumo l . (Tipa) krudhumo kaj krudhumo--simila mucidaĵo 2

    . Mucidaĵo, mulĉa mucidaĵo kaj mulĉo 1

    2.2. Pli grave hidromorfaj mineralgrundoj kun la sub­terakvo-ŝtupoj "proksima al subtera akvo" kaj "regita de subtera akvo" kaj la ŝtupoj de stagno­malsekeco "stagne humida" kaj "stagne malseka" sen marĉetglajoj, marĉglajoj, marĉet-stagnoglajo kaj marĉo-stagnoglajo

    . (Tipa) krudhumo kaj humoza krudhumo-simila mucidaĵo

    2

    . Fajnhumoza krudhumo kaj humoza krudhumo-simila mucidaĵo 3



    . Mucidaĵo, mulĉa mucidaĵo kaj mulĉo 1

    . Humoza mucidaĵo, humoza mulĉa mucidaĵo kaj humoza mulĉo 1


    2.3. De subtera akvo regitaj kaj stagne-malsekaj marĉet- kaj marĉglajoj 3

    2.4. Marĉaj marĉet- kaj marĉglajoj 2

    2.5. De subtera akvo regitaj kaj stagne-malsekaj glajmarĉoj kaj marĉoj 4

    2.6. Marĉaj glajmarĉoj kaj marĉoj 3



    Ŝtupoj de frostendanĝerigo
    La poentvaloroj por la reliefe kaj tere kaŭzitaj dispo­zicioj de la frostendanĝerigo estas notataj aparte sur labor­mapo. Poste ili estas adiciataj kaj el la sekva tabelo oni konkludas la rangon de la frostendanĝerigo.

    Favoraj situoj - 1 kaj malpli

    Frostendanĝerigataj situoj 4 ĝis 8

    Forte frostendanĝerigataj situoj 9 kaj pli


    4. Pri la praktika uzo de la "Eberswalde-a direktivo"

    La pli grandaj konveksaj formoj estas registritaj same kiel ĉiuj konkavaj formoj ĉe la deklivoj. Por distingi "lon­gan valon" de "mallonga valo" oni elektis la rilaton de valo­longo al la profundo de la valtranĉeo ĉe la loko de la plej granda niveldiferenco inter valofundo kaj kresto resp. plataĵo. Por tio oni konsideras nur la valoparton situantan supre de la registradloko. Por faciligi la praktikan uzadon, la po­entoj por la deklivoj estas kunigitaj en unu tabelo, orditaj sub la vidpunkto de relativa alto de la kresto (supre de la valo- resp. dekliva valetofundo), de dekliveco kaj de tereno­formo, al kiu la deklivo apartenas. Krome la deklivoj estis di­viditaj en tri partojn, por ke oni povu konsideri tiun dekliv­parton, sur kiu la registradloko situas. Ĉar por la valofundo ekzistas la eblo de enordigo al du diversaj deklivoj, oni ele­ktu ĉe du diversaj deklivoj mezan poentvaloron por la valofun­do. Se deklivo finiĝas per ebenaĵo, oni uzu ĝis deklivdistanco, kiu konformas al la duobla longo de la fal-linio de la dekli­vo, la poentvaloron por la valofundo.


    Por specialaj lokaj efikoj la direktivo entenas poental­donaĵojn (paragrafo 1.4.). Alfluo de malvarma aero, superanta la normalan dimension, estas konsiderenda per la poentaldo­no por "granda kolekta baseno de malvarma aero", se la alfluo ne estas taksita per alia poentaldono. "Grandan kolektan base­non de malvarma aero" oni povas konjekti ekzemple ĉe la malsupr­a kaj meza deklivpartoj, se la kontraŭdeklivo estas konside­rinde pli alta.

    Dum la surkartigo de tereno montriĝis celkonforme, ne tak­si laŭmape regule distribuitan reton da terenopunktoj, sed en la tereno rekte fiksi la takspunktojn, por kiuj oni taksas la frostendanĝerigon. Tiamaniera reto de punktoj plifaciligas kaj plibonigas la taskon kaj surkartigon de frostendanĝerigo.

    Ĉe la elektita terenopunkto la taksanto unue decidas, ĉu la punkto apartenas al la terenoformo 1.1., 1.2. aŭ 1.3. kaj elprenas el la direktivo la indikitan poentvaloron. Tiam la taksanto provas, ĉu terenaj apartaĵoj (1.4.) necesigas poent­aldonon. La tere kaŭzitan dispozicion (2.) li taksas helpe de ekzistanta prigrunda mapo. La sumo de poentvaloroj montras la "ŝtupon de frostendanĝerigo".

    Ekzemplo ilustru tion: La taksanto troviĝas sur la malsu­pra parto de 20 m alta kruta deklivo, kiu finiĝas per ebenaĵo (h), proksime de lago, sur marĉglajo regita de subtera akvo. En la labormapo notu: 2 / - l / 3 = 4. Tio signifas frost­endanĝerigitan situon.

    Helpe de tiu direktivo ĝis nun terenoareoj, projektitaj por fruktokulturado, por la establo de forsta arbidĝardenoj aŭ por la forsta renovigado, estis fidinde taksataj.
    Listo de literaturo:
    KOPP, D. ; JÄGER, K. - D. ; SUCCOW, M.: Naturräumliche Grundla­gen der Landnutzung. Akademie-Verlag Berlin 1982
    SIMON, K. - H.: Zur Abschätzung der Spätfrostgefährdung von Wiederaufforstungsflächen. Arch. Forstwes. Berlin 17 (1968)

    3, 329 - 342


    SIMON, K. - H.; THIELE, H.; Die Auswertung eines Kiefernkultur­versuches mit Hilfe der mehrfachen Varianzanalyse bei un­gleicher Besetztung der Untergruppen mit Beobachtungen. Bio­metr. Z. Berlin 3 (1961) 2, 92 - 112
    WEISE, A.: Zur Erfassurig geländeklimatologischer Phänomene un­ter besonderer Berücksichtigung der Frostgefährdung. Peterm. Geogr. Mitt. Gotha/Leipzig 125 (1981) 4, 239 - 244
    Gloso:
    glajo = semitera grundotipo, kaŭzita de alta, nur malmulte varianta subtera akvo

    Alvenis: 1984.02.07.



    Unu el la ebloj por plialtigo de la nutraĵproduktado en la agreprodukta kooperativo "Rákoczi" de Kardoŝkut
    Inĝ. Gábor Kiss
    En la prelego mi informos vin pri unu el la solvoj kiel plialtigi la nutraĵproduktadon, t.e. kiel plialtigi la profi­ton. Post la mallonga konatiĝo kun mia laborloko fariĝos kom­prenebla ĝuste kial, per la eksplikotaj metodoj, ni opinias plialtigi la produktadon, la profiton. Entute ĉi tiuj metodoj ne estas novaj, sed ankaŭ ne estas ĝeneralaj. En la aplika kom­binado, farata de ni, oni ĝin ne uzas multloke. Laŭ la ĝisnu­naj spertoj ĉi metodaro promesas perspektivon.
    En la sudorienta parto de Hungario situas la vilaĝo Kardoŝkut. Ĝi estas vigle evoluanta vilaĝo kun proksimume 800 loĝantoj. Kun la ĉirkaŭaĵo ĝin ligas fervojo kaj ŝoseo. Sur la teritorio de Kardoŝkut depost l968 estas unu agroprodukta kooperativo. La bieno de la kooperativo "Rákóczi" konsistas el 365l ha da agroj kaj el 215 ha da paŝtejoj. En la kooperativo estas altnivela bestbredado. La 282 bovinoj donas ĉiujare po 5400 1 da lakto, krome oni vendas ĉiujare 380 grasigitajn virbovidojn. La pork-produktanta branĉo troviĝas en tre moderna, specialigita bredejo. De 1100 porkinoj oni ĉiujare vendas 19500 grasigitajn porkojn.
    La kamparo plejmulte estas bonkvalita. Ĝi estas nigra te­ro kun profunda aŭ mez-profunda humo-tavolo. La enhavo de humo, fosforo kaj kalio, signifas bonan aŭ tre bonan nutroprovizon. La ĉiujara semada procedo estas relative simpla. Proksi­mume 1500 ha da maizo, 1300 ha da aŭtuna tritiko kaj hordeo, 300 ha da sunfloro, 200 ha da silaĵ-maizo kaj etaj terpecoj da kolzo, medikago, cepo, kumino, sorgo ktp.
    La kutima ĉiujara profito estas ĉirkaŭ 30 milionoj da forintoj. Al ĉi tiu profito kontribuas la bestbredado per 35-40% kaj la vegetaĵ-produktado por 60 - 65 %. La bestbredado - laŭ sia karaktero - de unu jaro ĝis la alia ne povas kaŭzi pli grandan profit-plialtiĝon. Kvankam en la nunaj ekonomiaj cir­konstancoj la nunan profit-nivelon ne estas malfacile konservi. La kooperativo povas atingi pli rapidan profit-plialtiĝon - in­ter la nunaj ekonomiaj regularoj - nur en la vegetaĵ-produkta­do. Nia vegetaĵ-produktado - rilate Hungarion - funkcias en alta nivelo. Ĉi tiun altan nivelon certigas la rekta ter-uzado, la bona provizado per maŝinoj, la uzado de la altproduktivaj vegetaĵ-specoj, hibridoj, kaj ne lastvice la laŭracia vegetaĵ-­protektado kaj mineralsterkado.

    En nia kooperativo - sub la estantaj agraraj cirkonstan­coj - la supran limon de la vegetaĵ-produktado determinas la ĉiujara pluvokvanto. La eventualaj senpluvecoj (kiel pasintja­ra) la mezvaloron de maizo tro malmultigas, proksimume je 50 - 60 %, ĉe la aŭtuna tritiko la malmultigo estas malpli granda.

    Por pli granda rikolt-sekureco, unuavice ĉe la tritiko, estas oportuna la akcesora investado por plialtigi la produkt­aĵon. En nia regiono, sed mi opinias ke ankaŭ aliloke, ĉiam aktuala problemo estas la nutrado de tritiko per nitrogeno. Ki­al mi mencias la nitrogenon? La aliaj 2 makroelementoj, P kaj K, sekve de la multjara sterkado, mezvalora atingas 327 kaj 443 ppm en la amoniak-laktata grunda ekstrakto. Ĉi tiu valoro ĉe niaj teroj signifas bonegan provizon. La kompletigo de la mezo- kaj mikroelementoj efektiviĝas unuavice per organika kaj foliara sterkaĵoj. Ankaŭ P kaj K havas grandan rolon en la vegetaĵproduktado. Sed supoze, ke estas la harmonia proporcio inter la nutraĵoj, la grandecon de rikolto plej ĉefe determi­nas la nitrogeno. Se la tritiko ĝustatempe ne ricevas sufiĉe da nitrogeno, ĝi ne produktas multe. Se ricevas tro multe - la vegetalaro kliniĝas sur la teron. Per la selektado oni plial­tigis la kulmofirmecon. Kaj kun la pli granda kulmofirmeco an­kaŭ la produkto-kapablo plialtiĝis. Kaj per tio plialtiĝis la bezono de nitrogeno. Denove aperas aŭ la danĝero de la klini­ĝado aŭ aperas tio, ke oni ne uzas la produkto-kapablon de la novaj specioj.

    Por la harmonia nitrogen-nutrado oni enkondukis la popartan sterkadon: sub la semon kaj plurfoje sur la vegetala­ron. Komence ni surigis la printempajn akcesorajn nitrogenajn sterkojn per aviadilo, sed nuntempe tiu ĉi metodo fariĝis tro multekosta. Por eviti la multekostajn aviadilojn laborojn oni plurloke komencis apliki la tritik-produktadon sur la kultivejon kun la kvazaŭvojon (vd la gloson). Tiel, krom la ŝparo de semgrajno, sen tretado, per teraj maŝinoj eblas la tritikaron nutri kaj protekti, kaj nome preskaŭ en la optimuma tempo. Sekve de ĉio la nutrado-protektado en la optimuma tempo, krom la kostŝparo, ankaŭ donas produkt-plialtiĝon. La produktado de kreskaĵaro fin-vice dependas de tio, sub la estantaj agraraj cirkonstancoj, kiom da nutraĵo povas la kreskaĵoj akcepti kaj enigi.


    Konklude: la celo de la nutraĵ-mastrumado estas, ke oni tenu la vegetalaron en tia farto, en kia la vegetalaro kiel e­ble plej multe da nutraĵo povas enigi.

    En nia kooparativo, krom la konsekvenca aplikado de la plej modernaj kultivaj teĥnologioj, la eblon plialtigi la ri­kolton ni vidas ĉe la aŭtuna tritiko per la ĥemia kulmfirmigo kaj intensa nutrado. En Hungario pro la kulmfirmigo de la aŭ­tuna tritiko pluraj ĥemiaĵoj estas aprobitaj. El inter tiuj sole CCC (klor-ĥolin-klorido) enhavas efikan komponanton, la hungaraj normoj ĝin aprobas nur por la produktado de semgrajno. Kiam ni ne produktas semgrajnon de tritiko, ne estas por ni ĉi tiuj ĥemiaĵoj konvenaj.

    Al alia kategorio de la bioregulaĵoj apartenas tiuj, kiuj enhavas kiel efikan ĥemiaĵon 2-kloretilfosfonan acidon (= "etefon"). Tia estas "Phynazol" produktita en la Germana Demok­ratia Respubliko. "Phynazol" enhavas en malgranda procento an­kaŭ CCC-n. Pri la fiziologia efiko de etileno, kiu kreiĝas el la "etefon", unuafoje Neljubov sciigis en 1901. Li observis ĉe la ĝermantaj pizoj nenormalan kreskadon en la ĉeesto de eti­leno. Poste pluraj esploristoj okupiĝis pri la bioregulanta efiko de etileno. En pluraj rilatoj ili demonstris ĝian recip­rokan efikon kun aliaj plantaj hormonoj. Fariĝis konata la "in vivo" kreiĝo de etileno. Oni demonstris, ke plej multe ĝin plant-histoj produktas kaj ĝi efikas la metabolan procezon.

    La esploroj ebligis ankaŭ la senperan agrokulturan utiligadon. Precipe en la lasta jardeko okazis grava progreso en la praktikaj aplikadoj. El multnombraj efikoj de etileno por ni la sekvontaj estas gravaj:

    - ĝi stimulas la formiĝon de la akcesoraj radikoj, stimulas la formiĝon de la radik-hararo,

    - malhelpas la kreskadon de la markotoj,

    - stimulas la flor-kreiĝon.
    Aplikado de la bioregulaĵoj pli forte aperigas certajn postulojn de la tritiko. La ĉefa agronomia tasko estas, ke oni optimume kontentigu por la senembarasa disvolviĝo kaj kreskado de la tritiko, ĉi tiujn pli grandajn postulojn. La unua tasko estas elekti la lokon de produktado. Nur tie oni eblas esperi bonrezultan efikon kia en la tero la akvaj kaj nutraj-mastrumaj karakterizoj estas favoraj, kaj kie espereble ne estas malhel­paj faktoroj por la vegetala kreskado.

    Antaŭ semado oni devas per la terlaboroj plialtigi en la tero cedon de akvo kaj konservadon de akvo, plialtigi en la tero la mobilizon de la nutraĵoj. Unuavice per subtera malfiksiĝo kaj per senplugada terkulturo oni devas certigi la favore malfiksan kaj favore maturan teron. Antaŭ la lastaj terlaboroj oni devas certigi la nutraĵojn, sufiĉajn ankaŭ por la plusa ri­kolto. En tiaj teroj, kiaj estas plenigitaj per nutraĵoj bone kaj harmonie, laŭ niaj observadoj la aŭtuna tritiko postulas por 7-tuna rikolto po hektaro proksimume 170 kg da nitrogeno, 100 kg P2O5 kaj 90 kg K2O. La fosforon kaj kalion oni devas do­ni en plena kvanto antaŭ la terlaboroj, funde, kaj la duonon de nitrogeno funde, la alian duonon printempe, kiel akcesorajn mineralsterkojn.

    La tempon de semado, la ĝerm-nombron po hektaro, laŭ la specaj preskriboj kaj laŭ siaj spertoj tiel oni devas elekti, ke la vegetalaro ĝustmezure sed ne tro fortiĝonte iru al vint­ro. Se la vegetalaro ne estas sufiĉe forta pli facile frostiĝos. Se ĝi estas tro fortiĝinta, printempe eble malfruiĝos la optimuma tempo de bioregulaĵa aplikado. La ĝerm-nombro ebligu la fortoplenan formiĝon de flankplantidoj, aliaflanke la ĝerm­nombro donu la necesan spik-nombron por la granda riltolto. La unuan akcesoran sterkadon oni devas plenumi komence de la fla­nkplantidformiĝo, per 40 - 45 kg da amonia nitrato po hektaro. Por sarkindaĵ-ekstermado la herbicido estu elektita el inter efikaĵoj MCPA aŭ MCPB. Ili malpli malprofitas la tritikon. La dozon de herbicido oni devas malaltigi proksimume je 25%.

    Sur la tereno, kiu estas elektita por kultivado, ĉiutage necesas observi la disvolviĝon de la tritikaro. La tempon de unuopaj laboroj kaj aplikoj oni devas determini laŭ la disvol­viĝo. "Phynazol" estas permesata por uzado nur inter ununoda kaj dunoda stadioj. (Laŭ la kategorio de Keller en la 1-a sta­dio.) Tiu ĉi stadio daŭras nur 3 - 4 tagojn. La "Phylasol" ­teĥnologio permesas aplikon ankaŭ en pli malfrua fazo, sed laŭ la spertoj ĉi pli malfrua uzo malhelpas la vegetalaron.

    Por la akvumado necesas uzi 200 - 250 1 da akvo po hektaro. Postulo estas asperigi la akvon en tre etaj gutoj. Laŭbezone eblas al la akvo miksi iom da fungicido kaj foliosterko kun alta enhavo de Mg kaj Cu. La aspergita etefon-efikaĵo, ĉe fiziologia pH, rapide diseriĝas kaj el 2-kloretilfosfona acido estiĝas etileno, en la histoj de la tritiko. La estiĝanta etileno en la radikoj pliintensigas la spiradon. La pli intensan spiradon sekvas pliiĝintaj, asimilaj metabolaj procezoj. La asimilo rezultigas fortplenan radik-kreskadon kaj fortplenan formiĝon de la radik-hararo. La radikoj per la pligranda akti­va supraĵo povas provizi por pluraj nutraĵoj la tritik-kreskaĵon.

    La kreskaĵo, kiu estas sufiĉe provizita per nutrado, es­tigas pli grandan flor-embrion, poste pli maturan floraron. Po­ste, sekve de la kontinua nutraĵ-transporto la tritik-grajne­roj pli bone pleniĝos ol en la normalaj kazoj. La etileno kro­me stimulas la funkciadon de la peroksidazoj. Ties konsekvenco estas la pliigita malhelpado de aŭksinoj kaj giberelinoj. Tiel ĉe la aŭtuna tritiko la 2 malsupraj internodoj ne etendiĝas, la kreskaĵo restas pli malalta je 5 - l0 cm ol la normala.


    "Phynazol" havas en malgranda kvanto ankaŭ CCC-on, tiu ĉi efikaĵo ankaŭ kaŭzas la saman malhelpadon. La duafojan nitro­genan akcesorsterkon komence de spikiĝo oni devas certigi. Bo­nan rezulton donis 40 - 45 kg da ureo (karbamido) po hektaro. La vegetalaro ĉi-tempe havas grandan supraĵon. La karbamido eniĝas parte ankaŭ tra la foliaro - tiel laŭtempe pli longe daŭras ĝia asimilado. Pli malgranda estas ankaŭ la danĝero de bruletigo.

    Komence de la florado estas dezirinde aspergi sur la vegetalaron foliar-sterkon, kiu havas krom NPK ankaŭ mikroelemen­tojn. Se estas motivo, eblas ĉi tiun aspergadon kunigi kun la protektado kontraŭ la melduo aŭ fuzario. Laŭ niaj spertoj, kaj ankaŭ laŭ spertoj de aliaj entreprenoj, la regule farita apli­kado de "etefon"-o rezultigis plusrikoltojn l - 1,5 t/ha.


    Konkludoj.
    Se en nia kooperativo sur 30 % de tritik-agroj (tio sig­nifas 350 ha) ni povus realigi la aplikon de "etefon"-o, ĉi tio rezultigus 420 t da plusrikolto. En Hungario estas proksimume 1500 agrokulturaj grandentreprenoj. Ĉe 50% el ili eblus apli­ki la metodon en simila proporcio, tio signifus 315 000 t da plusrikolto. Kompreneble, en efektivo la aferoj ne estas tiel simplaj. El inter la malhelpo, kelkajn mi elnombras.

    1-e: Kaj nun kaj ankoraŭ longtempe la vetero estas la mastro.

    La senneĝa frostego, la senpluvecego ĉiun planon malaten­tas.

    2-e: Pluraj entreprenoj ne havas kondiĉojn por realigi ĉi ­tiujn teĥnologioj.


    3-e: Entute: ĉi-teĥnologio ankoraŭ estas eksperimenta. La ris­kon, en granda amplekso neniu entrepreno povas surpreni.

    4-e: Ĉi-jare en Hungario oni ne povas aĉeti "Phynazol"-on. Ali­aj taŭgaj ĥemiaĵoj aŭ malkonvenas, aŭ estas tro multkos­taj.


    Malgraŭ ĉio mi opinias, ke la kulm-firmigo kun pliigita plantnutrado estas unu el la realaj ebloj por plimultigi la nutraĵ-produktadon. La eksperimentojn, la provadojn oni devas daŭrigi. Oni devas certigi por ĉi tio la objektajn kaj perso­najn kondiĉojn.
    Gloso:
    "Tritik-produktado sur la kultivejoj kun kvazaŭvojoj" = dum la

    semado oni lasas difinitajn liniojn neprisemitaj; ĉi tiuj neprisemitaj partoj de la kultivejo servas kiel vojoj por la kultivaj maŝinoj dum la prilaborado de la tritika vegetalaro.


    Alvenis: 1984.02.10.

    V e r t i k o - nova sistemo de la kulturado de vitoj ebliganta kompleksan meĥanigadon
    Spertoj en la agrokultura kooperativo "Dukla" Vracov.
    Ing. František Havlík

    JZD "Dukla" Vracov


    La vitkulturado estas unu el la specifaj branĉoj de la ĉeĥoslovakia agrokulturo. Precipe en la sudaj regionoj de Ĉeĥoslovakio ĝi estas grava fako de unuopaj agrokulturaj entreprenoj, agrokulturaj kooperativoj, ŝtataj bienoj ktp. Kvankam ĉeĥoslovakia vitkulturado apartenas al la "norda eŭropa zono de vitkulturado" ekologiaj kondiĉoj ebligas al ĝi produktadon de grandaj kaj altkvalitaj rikoltoj de vinberaroj kun kontentiga ekonomia rezulto.

    Nun estas sur la teritorio de Ĉeĥoslovakio 43 000 ha da vinberejoj. Ĝis jaro 1990 areo de vinberejoj kreskos laŭ plano ĝis 55 000 ha. Produktado de vinberaroj el tiu ĉi areo konten­tigos bezonojn de nia lando. Pluan evoluon de ĉeĥoslovakia vitkulturado ebligos nur akcepto de aro da agroteĥnikaj, organizaj kaj ekonomiaj aranĝoj, kiuj certigos, ke vitkulturado ankaŭ en niaj kondiĉoj estos profitodona.

    En la lastaj jaroj oni serĉas sistemojn de kulturado de vitoj kiuj ebligus precipe pluan meĥanigadon de ĉiuj laboroj en vitejoj. Temas pri grandproduktaj teĥnologioj kiel ekzemple GDC-sistemo, Simpla kurteno, Vortiko k. a.

    Nia agrokultura kooperativo primastrumas 2 580 ha da agrokultura tero. El tio 2 340 ha da plugebla grundo kaj 120 ha da vinberejoj. Ĉirkaŭ 25 % de la enspezo el la tuta plantproduktado donas al ni vinberejoj. Tial ili meritas nian daŭran zorgon. Por ke niaj vitejoj estu ĉiam en bona rikoltstato, ni devas en venontaj jaroj fari ilian renovigon. La plej malnovan parton de ili ni likvidis kaj liberajn parcelojn preparas por nova plantado. Novajn vitejojn ni decidis planti kaj vitarbojn formi laŭ sistemo Vertiko.


    V e r t i k o - tiel nomis la aŭtoroj, doc. Ing. Vilém Kraus, CSc. kaj kunlaborantoj el katedro de fruktproduktado kaj vitkulturado de Agrokultura altlernejo, Brno, ĝardenkultura fako en Lednice, la novan sistemon de kondukado de vitarboj kies celo estas plisimpligi apogkonstrukcion, elimini alligadon de vitbranĉoj kaj krei tian formon de vitarboj kiu ebligus meĥa­nigadon de rikoltado kaj formtondado. Ili uzis jam malnovan for­mon de vitarbo t.e. vertikalan kordonon, ĝis nun uzatan ekzem­ple en Svislando en la vitregiono Valis. Sed adaptitan laŭ novaj fiziologiaj kaj praktikaj konoj. Laŭ instrukcioj de la aŭ­toroj ankaŭ ni en nia kooperativo translaboris kkelke da vicoj de vitarboj, formitaj laŭ Moser-sistemo, en la Vertiko - siste­mon.

    Ni plisimpligis apogkonstrukcion kiu nun havas nur du dratojn. La unuan en la alto 0,8 m kaj la duan en la alto 1,7 m.

    Lignajn palisetojn ni anstataŭigis per fera drato dika 8 mm kaj longa 2 m kiu estas 0,3 m enpuŝita en teron kaj per maldi­ka drato alligita al la supera drato de konstrukcio. Per mar­kotado de vitbranĉoj ni duobligis nombron de vitarboj en vi­coj. Distanco de vicoj restis 3 m. Nova interspaco estas 3 x 0,6 m. Vitarbojn ni traformis je vertikala kordono kiu havas 0,9 m longan trunkon. Sur ĝi estas fruktoporta branĉo longa 0,8 m. Tuta vitarbo estas alta l,7 m. Sur fruktoporta branĉo estas kreitaj tiel nomataj etaĝoj. Ĉiun etaĝon konsistigas kvar duburĝonaj branĉetoj. Do ĉiu vitarbo estas ŝarĝita per 24 burĝonoj. Etaĝoj estas en la altoj 0, 9 - 1,1 - 1,5 m. Ĉe juna vit­arbo kulturado de fruktoporta kovraĵo daŭras tri jarojn. Ĉar ni traformis jam maturajn vitarbojn, formado estis finita dum du jaroj. Grava laboro ĉe Vortiko estas mallongigado de someraj branĉoj (verdaj branĉoj) dum vegeta periodo. La plej konvena tempo por la mallongigado estas fino de florado kaj komenco de kresko de reroj. La mallongigo de pintoj de somerbranĉoj en tiu ĉi tempo subtenas nombron kaj kreskon de beroj pro ŝanĝoj de aŭksino. Post la mallongigo ankaŭ tro kreskas akselaj ŝosoj kun nova foliaro kiuj intense asimilas, kio ankaŭ favoras kva­liton kaj kvanton de uvoj. Dum la vegeta periodo oni faras du respektive tri mallongigojn laŭ kreskokondiĉoj. Oni mallongi­gas post 5-a - 9-a folio. Post kvar rikoltoj 1980 - 1983 ĉe kulturvario Müller-Thurgau ni ricevis jenajn rezultojn:


    Sistemo

    interspaco

    suker-enhavo

    kg/hlo ČsNM



    acidoj %o

    nombroj de arboj sur 1 ha

    rikolto

    kg/arbo


    rikolto

    t/ha



    Vertiko

    3x0,6

    16,98

    6,93

    5 500

    3,53

    19,41


    Moser

    adaptita


    3x1,2

    16,03

    7,92

    2 750

    4,86

    13,36

    ­Similaj rezultoj kun Vertiko estas ankaŭ en aliaj kooperativoj. Ekzemple JZD "Mír" Velké Bílovice kulturas jam pli ol 20 ha da vinberejoj laŭ la sistemo Vertiko. Donitaj rezultoj montras, ke Vertiko povas esti konvena sisteno de kulturado de vitoj en suda Moravio. Vertiko ŝparas kostojn por konstruo de apogsistemo. Iom pli kreskas kostoj por vit-plantidoj. Sed duaflanke kostoj por kulturado malkreskas pro pli bona uzo de ha­veblaj meĥanismoj inkluzive de rikoltado per kombajno. Restin­taj manlaboroj estas ankaŭ faciligitaj. Nuntempe oni precizigas Vertikon por ĉiuj niaj kulturvarioj kaj vitregionoj. Profitante de la ekologiaj kondiĉoj per modernaj agroteĥnikaj sistemoj kaj plenumante ekonomiajn postulojn povas esti ĉeĥoslo­vakia vitkulturado ankaŭ en estonteco nedividebla parto de nia agrokulturo.


    Literaturo:
    Kraus: Vinohradnictví II (Vitkulturado, altlerneja lernolibro)

    - VŠZ Brno, 1979.

    Kolektivo: Racionalizace ve velkovýrobě vinné révy a nové poznatky ze světové produkce hroznů a vín (kolekto de referaĵoj), ĈSTVS Praha, 1982.
    Kraus:Vinohrad (Vinberejo, fakĵurnalo) - 3/81, 3/82, l0/83.

    Alvenis: 1984.02.14.



    Malalta flugo permesata!
    Dipl. ek. Richard Partecke
    La agroaviado komenciĝis kiel forstoaviado. La germana forstmajstro Alfredo Zimmermann, laboranta en vilaĝo ĉe Magdeburgo, atente observis jam antaŭ la unua mondmilito la evoluon de "aeroplanoj". Li vidis per ili eblecon, disblovi en la al­tajn arbokronojn la insekticidon kalcian arsenaton, Ca3/AsO4/2.3H2O. Pro tio li registrigis patenton.

    La laborkapablo de avioj en la jaro 1911 kompreneble ne sufiĉis realigi la "procedon de Zimmermann". Do Zimmermann sin turnis al tiama aerŝipa kompanio. La kompanio disponigis zepelinon. Sed la prusa forstadministracio ne asignis 300 markojn por aĉeti la kalcian arsenaton, kvanram la jara arbara domaĝo sumiĝis je l20 milionoj da markoj.

    Testflugoj de zepelinaj aerŝipoj montris, ke ankaŭ ili pro termikaj influoj ne sukcesis plenumi la postulatajn fluga­ltojn de l0 ĝis 20 metroj super la arbaroj. En Usono oni uzis sukcesplene en la jaroj 1918 ĝis 1921 aviojn kontraŭ forstaj damaĝbestoj. En Sovetunio la ĥemia flugservo komenciĝis en la jaro 1923 sur kampoj de kolĥozoj. En la jaro 1926 sekvis la plej granda avioĥemia kampanjo de la mondo kontraŭ malario, kuloj kaj damaĝbestoj en kotonaj kaj fruktaj kultivaroj.

    En Germanio la ideo de sinjoro Zimmermann realiĝis nur en la jaro 1925 sur arbara areo de 2 950 hektaroj. Rezultis, ke la luktado kontraŭ la parazitoj per disŝprucigo de insektici­doj el avioj estis pliintensigita por la kontraŭtrudherba luk­tado sur kampoj. Per tio estiĝis la klasika branĉo de agrokultura flugado.

    La avia, rapideco kaj ĝia tera sendependeco ankaŭ dum la kamplaboro havas grandajn avantaĝojn:

    - Rapideco de prilaborado kaj distribuado

    La labora rapideco estas de 8- ĝis l0-obla kompare kun surteraj agromaŝinoj.
    -Redukto de la aplika tempo al ono de la bezonata tempo por grundigitaj agromaŝinoj

    Tio aparte gravas por la lukto kontraŭ damaĝbestoj; ĉi tie la optimuma luktado ĉiam eblas dum mallonga tempo, ĝuste ĉe dense kultivitaj kampoj, ekz. ĉe terpomoj aŭ oleodonaj fruk­toj la avio aparte pruviĝis taŭga. Ĝi ne kaŭzas plantajn do­maĝojn, kiel okazas per la radoj de grundaj aparatoj.

    - Ebla kultivado de malsekaj aŭ ŝlimaj grundoj sen atendi la elsekiĝon

    Tio influas esence la plenumon de agroteĥnikaj biologiaj tempolimoj kaj per tio redukton de rikoltaj perdoj. Tio ankaŭ validas por verdtera sterkado kun pliprodukto de triono de furaĝaj rimedoj.


    - Eblo de loka vetera influado
    - Redukto de la nombro da laboristoj

    En la evoluintaj landoj ekzistas manko de laboristoj. Ĝi es­tas restriktebla per agroavia laboro. Devus esti problemo en subevoluintaj landoj, ĉar tie regas kaj senlaboreco kaj kapitalmanko.


    - Evito de la tera densigo kiel sekvo de altmeĥanigita agrokulturo.

    Traktoroj kaj aliaj agromaŝinoj densigas kaj malutilas teron pro siaj grandaj masoj, precipe dum multfoja prilaborado de kultivaĵoj, bezonata pro pliigo de la produktoj. La verdfu­raĝa produkto por hektaro estas pli granda je triono ĉe mola tero ol ĉe malmola.

    Per tio rezultas sur agrofluga tereno la sekvaj ĉefaj laborkampoj:

    - lukto kontraŭ damaĝbestoj kaj trudherboj

    - baza kaj surfolia (= dumvegetada) sterkadoj

    - semado de greno kaj furaĝaj plantoj

    - senfoliigo de kotonstaŭdoj preparante la elsuĉadon de kotonkapsuloj, de lupinoj ktp.

    - kreado de lokaj aŭ regionaj precipitaĵoj (=pluvoj).


    Dispartiĝas la laborbranĉoj en landoj kun evoluita agrarflugado kiel sekvas:



    sterkado 50 %

    plantproduktado 45 %



    semado 5 %


    Ĉe tio estas prilaborata de kvinono ĝis kvarono de agrokultura tereno.

    Do agroflugado kaŭzas medioprotektajn problemojn. Larĝska­la uzado de insekticidoj kaj herbicidoj kunportas du danĝerojn:

    - tro intensa uzado de ĥemiaĵoj

    - difektoj pro ilia nelaŭfaka uzo.
    Insekticidoj kaj herbicidoj estas venenoj. Ili povas endanĝerigi homojn, bestojn kaj plantojn, se ili estas aplikataj sen sufiĉa kono de siaj kromefikoj. Kelkaj ĥemiaĵoj aktivas dum longaj tempoj kaj povas kaŭzi malutilon al mediaj kondiĉoj. Tiuj danĝeroj kreskas dum la pasintaj jaroj pro abunda uzo de ĥemiaĵoj, ekz. en Usono sole pli ol 150 000 tunoj da insekticidoj kaj herbicidoj dum jaro!

    Ĉefa problemo de avioĥemia laboro estas la flanka forflu­go de ĥemiaĵoj disŝprucigataj per laboranta agroavio. La flan­ka ferflugo dependas de la flugrapido, de la flugalto, de venta forto kaj ĝia direkto kaj de la karakterizaĵoj de uzataj ĥemiaĵoj. Kompreneble ankaŭ de la uzataj ŝprucigiloj. Oni agas kontraŭ la flanka forflugo per celkonformaj ŝprucigiloj. Krome oni pligrandigas helpe de specialaj rimedoj la diametron de la ĥemiaĵaj gutoj, kio kaŭzas pli rapidan falon kaj pro tio pli malgrandan flankan fortflugon. Hodiaŭ oni bezonas nur po 2 ĝis

    5 litroj da ĥemiaĵoj po hektaro per agroavio, kontraŭ proksimume 100 litroj aplikataj per maŝinoj.

    En GDR la agroflugado komenciĝis en la jaro 1957. Ekde 1973 niajn 160 agroaviajn (inkl. agrohelikopterojn) subtenas sovetaj kaj polaj aviadistoj. La jara ciklo de agroflugado estas jena: la flugoj komenciĝas en februaro kun sterkado, ĉefe nitrogena. Sekvas lukto kontraŭ damaĝbestoj sur la kolzaj kampoj. Samtempe okazas ĝis la ruzo de julio nitrogena malfrua sterkado por greno. Sekvas ĝis la mezo de septembro lukto kontraŭ fitoforo ĉe terpomoj. Poste komenciĝas ĝis la mezo de oktobro la grena semado, fine sekvas sterkadaj laboroj ĝis la mezo de novembro. Agroaviadistoj startas dum unu labortago ĝis okdekfoje. La prilaborataj kampoj estas minimume 50 - hektaroj. Por la plenigo de la avioj kun 500 kilogramoj da ĥemiaĵoj oni bezonas nur unu minuton. La aviadisto flugas en alto de 12 ĝis 15 metroj kun rapideco de 100 km/h. La disŝuta larĝo de 30 ĝis 40 metroj. Por agroavio oni kalkulas 500 ĝis 600 produktivajn flughorojn dumjare. En la jaro 1978 nia agroavia floto plenumis 4 milionojn da flughoroj.

    Ankaŭ en evolulandoj agroflugado jam komenciĝas aŭ progresas. Memkompreneble ne eblas priparoli nivelon kaj amplekson de agroflugado kaj ĝian perspektivon en ĉiuj pli ol 100 evolu­landoj. Mi nur volas paroli pri 3 landoj kiel tipaj: Brazilo, Hindio kaj Zimbabveo.

    En Brazilo laboras 230 agroavioj prilaborante du milionojn da hektaroj. Ĉefaj taskoj estas sterkado de la rizaj kampoj de Rio Grande do Sul kaj trudherba nuligo sur la parceloj de Maranhao. La pligrandigo de sojfaba kultivado postulis intensan aplikon de agroavioj. En Rio Grande do Sul oni konstruis ampleksan irigacian sistemon, kiu malhelpas uzadon de teraj agromaŝinoj. Do sterkado kaj trudherba kaj insekta nuligo nur eblas per agroavioj.

    Problemo de la hinda agroflugado estas la nesufiĉa uzo de ĝa kapacito: ĝi nur sumiĝas 350 horojn po jaro. Kompare kun Brazilo la uzado de agroavioj stagnas. Estas komenco en la statoj Guĵarato, Hariano, Panĝabo kaj Raĵastano, kie la kamparanoj toleras peravian prilaboradon. En la aliaj ŝtatoj oni rifu­zas la agroavian uzon timante vivmediajn domaĝojn kaŭzitajn de herbicidoj kaj insekticidoj. Oni postulas limigon al puraj biologiaj metodoj. Ni komparu: en Hindio oni rikoltas 0, 9 t da maizo po hektaro, en Usono 52! Ĉirkaŭ l8 % perdas la hindaj kamparanaj nur pro malutilaj plantoj kaj bestoj. Malpli ol 150 hindaj agroavioj prilaboras unu milionon da hektaroj, tio es­tas pli ol 2 % de la hinda agrokulture uzebla areo. Por kulti­vo optimume nur dekonon de la hinda agrokulture uzebla areo. Oni bezonus 750 agroaviojn.

    Mi ne scias, kiom da agroavioj posedas Zimbabveo, eble nur kvar, do, ĝi uzas ilin laŭ tre moderna rnetodo: ili servis kiel

    "pluvaranĝiloj". Teamo de meteorologoj kaj agroaviadistoj travojaĝis ĉefe la sudajn distriktojn. Ili pluvigas nubojn. Mal­graŭ tio ili ne povas anstataŭi irigaciajn sistemojn kaj akvo­baraĵajn murojn. Do estas ege decidiga, ĉu dum maiza flortempo falas 2 aŭ 14 mm/m2 da pluvo. Meznombre la aviadistoj teren faligis 4 000 litrojn da akvo po nubo.

    Ĉu la nuba alpafado taŭgas kiel ĝenarala metodo por irigacio? Vetero laŭ bezono, do direktita sekvo de sunbrilo kaj pluvo laŭ agroteĥnikaj planoj estas idealo ne nur por agrokul­uro. La decida obstaklo por vetera ŝanĝigo estas la giganta energia kvanto de meteorologiaj procezoj. Pro tio nur iliaj nestabilaj stataj estas influeblaj. La atmosfero reagas ekzemple tre senteme je ege malgrandaj almiksaĵoj.

    La nuboj primare estiĝas por malvarmiĝo de difinita aera volumeno enhavanta akvovaporon. Por nuba formiĝo ne nur nece­sas sufiĉa vaporkoncentreco, sed ankaŭ necesas kondensaj ĝer­moj. Sufiĉas ĝermoj laŭ totala maso de kilogramo por nubaj sistemoj de dekmiloj da kubokilometroj. Ĉirkaŭ la kondensaj ĝermoj formiĝas gutetoj. Per gravita koagulo, tio estas kolizio, la gutetoj grandiĝas kaj fine falas teren: pluvas.

    La ĝis nun haveblaj rimedoj por stimulado de koagulo ne sufiĉas, ĉar ili nur efikas, kiam oni uzas ilin je ege grandaj kvantaj, ekzemple grandaj akvaj gutoj. Aktivigi nubojn nuntem­pe nur eblas per stimulado de kristaliĝo de subfridigitaj gu­tetoj. Tion oni povas realigi ekzemple per karbona dioksido, likva propano ktp. Etaj partoj de arĝenta jodido aŭ plumba dijodido servas kiel kristaligaj kernetoj. Por kristaligi kubo­kilometron da subfridigita nubo sufiĉas de 100 ĝis 200 gramoj da solida karbona dioksido aŭ kelkaj gramoj da jodidoj.

    Sed nuboj dum natura forpluvado liveras dek ĝis dudekoblan likvan kvanton ol dum la tempo, kiam oni "spilas" ilin e­ligante de 50 ĝis 70 % de ilia humideco por gajni dekprocentan precipitaĵan pligrandigon. La nuboj funkcias dum certa tempo kiel "humideca generatoro" transformigante la akvovaporon ek­zistantan en la ĉirkaŭa aero al solidaj aŭ likvaj gutoj, kiuj falas teren kune. Problemo pro tio estas instigi la nubojn al tiu aldona precipitaĵa fordono. Do ĝis nun ne estas sufiĉe es­plorataj la ŝanĝiĝantaj rilatoj inter la nuboj kaj ilia ĉirkaŭ­o.

    Distribuoj de agroavioj.
    En la mondo ekzistas 26 000 agroavioj por 200 milionoj da hektaroj da agro. En socialismaj landoj estas 11 500 agroavi­oj por 90 milionoj da hektaroj da agro. La landoj kun la plej grandaj agroaviaj flotoj estas:


    Lando Agroavioj

    Lando Agroavioj

    Sovetunio 10 000

    Usono 8 700

    Meksiko 760

    Argentino 540

    Nov-Zelando 450


    Italio 320

    Pollando 275

    Aŭstralio 250

    Ĉeĥoslovakio 250

    Brazilo 220

    Gloso:
    Fitoforo = ĝermo de herba aŭ tubera putro ĉe terpomoj.


    Literaturo:


    1. Jevgenij K. Fjodorov: Wetterprognose und Wetterbeeinflussung in Wissenschaft im Gespräch, Leipzig 1978 (veterprognozo kaj vetera influo)
    2. Eckhardt Mothes: Durch Sonnenenergie mehr Nahrung, Leipzig 1981 (Per sunenergio pli da nutraĵo)
    3. Interavia 12/1975 kaj 12/1976
    4. Informa Avioservo 1 - 3 de internacia laborgrupo por aeronaŭtika terminologio ĉe STS-ĈSSR
    Alvenis: 1984.02.03.



    Download 0.84 Mb.
      1   2   3   4   5




    Download 0.84 Mb.

    Bosh sahifa
    Aloqalar

        Bosh sahifa



    Apliko de esperanto en scienco kaj teĥniko 1984

    Download 0.84 Mb.